Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2021/Oktobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, oktobro 2021

 
Malnovaj diskutoj de eblealinomendaj,kunigendaj kajdisigendaj artikoloj
2004-2007
2008-2012
2013-2014
2015-2016
2017
2018
2019
2020
2021
2022
2023
2024
2025
2026


Ne plu aktivaj (oktobro 2021)

Lakrico ->Glicirizaĵo 2021 10 06

[redakti fonton]

La termimoLakrico ekzistas en neniu el miaj vortaroj dum la terminoGlicirizaĵo ja ekzistas pri la sama bombono.--DidCORN (diskuto)17:50, 4 okt. 2021 (UTC)[respondi]

Saluton,@DidCORN: Mi ĵus trovis la vorton "Lakrico" en laReta Vortaro. Ial ĝi mankas en NPIV. --Tlustulimu (diskuto)16:37, 6 okt. 2021 (UTC)[respondi]

KontraŭKontraŭ: Mi ĵus aldonis fonton al la artikolo. ReVo havas rimarkon ĉe la vorto "glicirizaĵo" kaj plusendas al "lakrico".Robin van der Vliet(diskuto)(kontribuoj)20:06, 7 okt. 2021 (UTC)[respondi]

Ne farite Ne farite--DidCORN (diskuto)17:38, 20 okt. 2021 (UTC)[respondi]

Kategorio:Lestadianaj personoj alKategorio:Lestadianoj 2021 10 10

[redakti fonton]

Mi proponas alinomi deKategorio:Lestadianaj personoj alKategorio:Lestadianoj, pli simple kaj simile al anoj de aliaj religiaj grupoj. - Sincere,Moldur (diskuto)14:02, 10 okt. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor:Arbarulo (diskuto)15:31, 10 okt. 2021 (UTC)[respondi]
✔ Farite -Moldur (diskuto)17:07, 11 okt. 2021 (UTC)[respondi]

Kategorio:Almanako -->Kategorio:Tagoj de la jaro kajKategorio:Kalendaro kajKategorio:Almanakoj 2021 10 14

[redakti fonton]

Ĉiuj aliaj lingvoj kiujn mi komprenis (35) mencias "tagojn", nur unu365 tagojn de almanako, neniu "almanakon". En la kategorio estas nur tagoj kaj nur unu almanako (ĝis 2023 iĝis kvar plus unu subkategorioj), kiu eble povus formi parton de nova Kategorio:Almanakoj.--kani (diskuto)00:34, 14 okt. 2021 (UTC)}[respondi]

PorPor: "Kategorio:Tagoj de la jaro" kaj la alia propono de Kani, t.e. ankaŭ por la kreado de nova "Kategorio:Almanakoj".--DidCORN (diskuto)10:06, 18 okt. 2021 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Ĉu ne "Datoj" aŭ "Kalendaro" estus taŭga kategorio por la plejmulto de la paĝoj? --Surfo20:48, 14 okt. 2021 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Diable, mi ne kontrolis, ke ekzistas ankaŭ la Kategorio:Tagoj por Memortagoj aŭ Konscitagoj. Tio komplikigas la aferon. En angla estas du kategorioj nome Day kaj Days. Konfuzige, ĉu ne?--kani (diskuto)00:57, 15 okt. 2021 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Sekvante la ĉi-suprajn komentojn prefereblas por mi precizi tiele "Kategorio:Tagoj de la jaro" (kiel okazas pri la itala Vikipedio), kiu rilatas alDays. Krom la mankanta "Kategorio:Almanakoj", necesas krei trian kategorion "Kategorio:Tago (Tempospaco)", kiu rilatas alDay.--DidCORN (diskuto)15:21, 15 okt. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor: "Kategorio:Tagoj de la jaro"Arbarulo (diskuto)16:06, 16 okt. 2021 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Mi kreis la necesan novan kategorionKategorio:Tagoj de la jaro (kaj kelkajn aliajn kategoriojn pri tagoj). Mi ankaŭ aldonis ĉiujn artikolojn pri la tagoj de la jaro en ĉi tiun kategorion. Sed mi tute ne komprenas la kategorion Almanako aŭ Almanakoj. --LiMr (diskuto)21:52, 12 nov. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor: "Kategorio:Tagoj de la jaro" kaj la alia propono de Kani, t.e. ankaŭ por la kreado de nova "Kategorio:Almanakoj" (cetere: ja ekzistas ankoraŭkategorio:Tagoj, kio kompreneble restu).ThomasPusch (diskuto)23:20, 28 nov. 2023 (UTC)[respondi]

Propono:@Kani: Estas sufiĉe da poraj voĉoj por realigi la movon de la 366 artikoloj pri la tagoj de la jaro alKategorio:Tagoj de la jaro, kaj fakte la kategorion jam faris LiMr la 2021-11-10 kaj lia roboto ankaŭ jam metis ĉiujn 366 kategoriojn kaj la 366 tekstojn tien, do restas nur peti lian roboton forpreni la paĝojn el la malnova kategorio "almanako".@LiMr: pri tio mi petas. Mi proponas atendi ĝis la roboto faris sian laboron, kaj tiam mi ŝanĝos la kategorion "Almanako" al "Almanakoj", permane movante la malmultajn restantajn erojn, kaj ligos ĝin ald:Q5612897 ("Almanakoj").ThomasPusch (diskuto)23:20, 28 nov. 2023 (UTC)[respondi]

Farite, la tagoj ne estas en la kategorio Almanako.LiMr (diskuto)09:29, 29 nov. 2023 (UTC)[respondi]
✔ Farite Mi ŝanĝis la kategorion "Almanako" al "Almanakoj", permane movante la malmultajn restantajn erojn, kaj ligis ĝin ald:Q5612897 ("Almanakoj").ThomasPusch (diskuto)01:51, 4 dec. 2023 (UTC)[respondi]

Monkarto alElektronika mono -->Chipknip 2021 10 15

[redakti fonton]

Kongrue kun preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj. Por la nova titolo, sufiĉos nur eta enkonduko kaj lasi la nunan materialon.--kani (diskuto)00:57, 15 okt. 2021 (UTC)[respondi]

KontraŭKontraŭ:Elektronika mono Ĉar la artikoloCifereca valuto jam ekzistas kaj estas preskaŭ sinonimo al "Elektronika mono", la nura problemo pri la artikoloMonkarto estas ke ĝi alidirektas al la anglaDigital currency anstataŭPayment card. Sufiĉos ŝanĝi la ligilojn--DidCORN (diskuto)10:01, 21 okt. 2021 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Mi proponas alidirekti tiun artikolon alChipknip, ĉar ĝi ĉefe rilatas al tiadebetkarto.DidCORN (diskuto)20:46, 13 nov. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor:Chipknip.--DidCORN (diskuto)17:54, 16 nov. 2021 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: "Elektronika mono" estas tro ĝenerala (vidu la artikolon). Kio estas "Chipknip" mi entute ne scias (tian formon mi neniam aŭdis, kaj mi dubas, ke ĝi estas sufiĉe internacie komprenebla por uzi ĝin kiel titolon en Esperanta Vikipedio), kvankam vojaĝante en la jaroj 2000-2005 mi multfoje uzis kartojn, kiuj konformas al la priskribo en la artikolo kaj kiuj havis variajn varmarkajn nomojn enkondukitajn de usonaj firmaoj funkciigantaj ilin.

Krome laŭ la priskribo temas pri la afero jam arĥaikiĝanta (aŭ -inta, se oni kredu al la artikolo, verdire, tro konciza por kompreni la ĝustan amplekson de la koncerna nocio). Ŝajnas, ke nuntempe en "Okcidento" la koncernan funkcion plenumasdebetkartoj, kvankam mi koncedas, ke tiaj preferoj treege varias laŭlande.

Tamen estas probable, ke ia alia komerca produkto anstataŭos tiun, kiun priskribas la artikolo, kaj tiam oni decidu, ĉu reteni la nomon kaj ĝisdatigi la artikolon por inkluzivigi tiun venontan produkton, aŭ ĉu uzi alian terminon (se ne temos pri tradicia plasta aŭ alimateriala fizika karto, sed pri, ekzemple, fingospuro- aŭ iriso-skanado aŭ poŝtelefona programo). Amike, -Filozofo (diskuto)19:28, 19 nov. 2021 (UTC)[respondi]

Resume,KontraŭKontraŭ: ŝanĝo. Oni prefere lasu la titolonMonkarto por antaŭvidebla estonteco. Amike, -Filozofo (diskuto)19:28, 19 nov. 2021 (UTC)[respondi]

KontraŭKontraŭ: ŝanĝo. La esprimo "Elektronika mono" ŝajnas al mi tro ĝenerala vorto, dum ke la anglan "Chipknip" mi tute neniam legis nek aŭdis ĝis nun ekster nia Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto)10:20, 22 mar. 2022 (UTC)[respondi]

Kategorio:Ismo alKategorio:Ismoj 2021 10 21

[redakti fonton]

En la kategorio kolektiĝas plurcent diversaj "ismoj". Laŭ la kutimo en esperanta Vikipedio, tia kategorio havu pluralan nomon. -Moldur (diskuto)05:23, 21 okt. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor:--kani (diskuto)23:31, 22 okt. 2021 (UTC)[respondi]
EstimataLiMr, ĉu vi tiukaze pretus fari tiun kategorian alinomadon per via roboto? Estas multaj ismoj en tiu kategorio, kaj estus tre malkonvene movi ilin ĉiujn unuope senrobote. - Sincere,Moldur (diskuto)18:52, 25 okt. 2021 (UTC)[respondi]
Jes, mia roboto povas facile alinomi tutajn kategoriojn (kun artikoloj). Mi bezonas ekscii kiam mi povus fari tion (alinomi ĉi tiun kategorion kaj aliajn kategoriojn en ĉi tiu paĝo).LiMr (diskuto)19:59, 25 okt. 2021 (UTC)[respondi]

Ne alvenis iu kontraŭa voĉo. Tial mi nun petas alLiMr: Bonvolu fari tiun alinomadon per via roboto. Dankon! - Sincere,Moldur (diskuto)07:25, 12 nov. 2021 (UTC)[respondi]

✔ FariteLiMr (diskuto)14:01, 12 nov. 2021 (UTC)[respondi]
Koran dankon! -Moldur (diskuto)14:51, 12 nov. 2021 (UTC)[respondi]

Kategorio:Konstituciaj justicoj alKategorio:Konstituciaj tribunaloj 2021 10 22

[redakti fonton]

Justico estas la tuta administracio. Temas pri tribunaloj, kiel en PIV kaj en la listigitaj artikoloj, aŭ ĉiuoakze kortumoj, kio kondukus al alinomado de artikoloj.--kani (diskuto)23:31, 22 okt. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor: La intervikiaj ligiloj ligas al kategorioj kiuj alilingve signifas "Konstituciaj tribunaloj". -Moldur (diskuto)05:52, 23 okt. 2021 (UTC)[respondi]
PorPor:Arbarulo (diskuto)01:44, 24 okt. 2021 (UTC)[respondi]
PorPor: -Yehadut (diskuto)09:36, 7 dec. 2021 (UTC)[respondi]
PorPor:Supernabla🪰08:15, 15 nov. 2023 (UTC)[respondi]
PorPor: sendube. Cetere: "Justicoj" laŭ mia lingvosento tute ne eblas en pluralo (kiel "juroj, akvoj aŭ aeroj"...).ThomasPusch (diskuto)23:21, 28 nov. 2023 (UTC)[respondi]

✔ FariteThomasPusch (diskuto)23:22, 28 nov. 2023 (UTC)[respondi]

Menonanismo ->Menonitismo 2021 10 24

[redakti fonton]

Mi ne trovas la vorton "Menonano" ie ajn. Menonitoj estas en PIV kaj ReVo. Notu, ke nur administranto rajtas alinomi la artikolon. -Yehadut (diskuto)06:19, 24 okt. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor: Kaj pluraj rilataj artikoloj kaj kategorioj. -Moldur (diskuto)12:43, 24 okt. 2021 (UTC)[respondi]
PorPor: --kani (diskuto)17:30, 11 nov. 2021 (UTC)[respondi]
KomentoKomento: Mi tute ne kontraŭbatalos, ĉar "menonitismo" ŝajnas esti la efektive uzata formo ekster Vikipedio. Tamen "menonanismo" pli bone klarigas la signifon de la nomo de la religio kaj teorie estas tute uzinda.Arbarulo (diskuto)22:27, 24 nov. 2021 (UTC)[respondi]
Mi samopinias, sed laŭ mi, Vikipedio ne estas la taŭga loko por krei novajn vortojn.Yehadut (diskuto)05:11, 25 nov. 2021 (UTC)[respondi]

✔ Farite adapto de lakategoriojMenonitismo kajMenonitismo en Nederlando, kaj adapto de la tekstoMenonitismo (la titolon jam alinomis RG72 je 21 dec. 2021‎). Tamen certe ankoraŭ ekzistas malĝustaj uzoj en aliaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 00:37, 29 nov. 2023 (UTC)

Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj alKategorio:Antaŭsokrata filozofio kajKategorio:Presokrataj filozofoj alKategorio:Antaŭsokrataj filozofoj 2021 10 25

[redakti fonton]

Unu havas intervikiajn ligilojn al antaŭsokratajfilozofoj, alia al antaŭsokratafilozofio. Tion eblas kaj indas malĥaosigi. Ni alinomu ilin, t.e.Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj alKategorio:Antaŭsokrata filozofio, kajKategorio:Presokrataj filozofoj alKategorio:Antaŭsokrataj filozofoj, konforme al la intervikiaj ligoj, kaj poste ordigu kelkajn finajn detalojn laŭnecese. - Sincere,Moldur (diskuto)18:44, 25 okt. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor:Arbarulo (diskuto)18:59, 25 okt. 2021 (UTC)[respondi]
PorPor: la du ŝanĝoj.Antaŭ- prefereblas alPre-, kiu estas ne oficialaprefikso; notindas ke en la vorto "prefikso", la 3 unua literoj ne rilatas al iu prefikso, ĉarprefisk- estas radiko per si mem.--DidCORN (diskuto)07:43, 26 okt. 2021 (UTC)[respondi]
✔ Farite. -Moldur (diskuto)06:28, 12 nov. 2021 (UTC)[respondi]

Malkapablo -->handikapo 2021 10 27

[redakti fonton]

Mi opinias, ke malkapablo kaj handikapo ne havas la saman signifon. Mi proponas alinomi la titolon al handikapo.Petr Tomasovsky (diskuto)18:48, 27 okt. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor:handikapo, kiu estas tradiciiĝinta kutima nomo de la koncerna nocio jam delonge kaj firme establita en Esperanto, lingvo, kiu ne tiel obeeme akceptas kapricajn ŝanĝojn de bone funkciantaj vortoj kaj ĉiam novajn eŭfemismojn, kiel iuj aliaj lingvoj, kiuj havas praktike neelĉerpeblajn monrimedojn por ĉiama reverkado de lernolibroj, vortaroj kaj aliaj tekstoj kaj kies lingvanoj havas senliman toleremon por frivolaj (registaraj, ideologiaj aŭ partiaj) mandatoj pri lingvouzado. Amike, -Filozofo (diskuto)21:04, 11 nov. 2021 (UTC)[respondi]

KomentoKomento: Laŭ PIV, malkapablo havas tute alian signifon, do la titolo ŝanĝindas. Sed, ĉiam laŭ PIV, "handikapo" rilatas al konkursoj, ne al la temo de l'artikolo. Por mimiskapablo preferindas, kaj estas jam proponata komence de l'artikolo.--DidCORN (diskuto)21:01, 22 nov. 2021 (UTC)[respondi]

PorPor: Mi ne faros al mi opinion, kio estas frivola kaj kio ne. Tamen mi provizore konsiderashandikapo taŭga. Ĝi estas la vorto uzata de la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, kaj ankaŭ de PIV (vidu la duan difinon de "handikapo", la unua estas kiel DidCORN diris). "Miskapablo" devus signifi ion kiel "kapablo erare uzata aŭ erare evoluigita," kio ŝajnas al mi malpli trafa.Arbarulo (diskuto)13:35, 27 nov. 2021 (UTC)[respondi]

KontraŭKontraŭ:"La bona lingvo" malrekomendas la vorton "handikapo", kaj mi samopinias ke oni uzu pli facilan kaj fundamentan vorton kiam la signifo estas tutsama. "Malkapablo" ne estas inter la preferataj ebloj, do ni povas alinomi la artikolon, sed plej bone elekante el ĉi tiuj elektoj (mi mem preferas "invalidecon"): -Yehadut (diskuto)14:42, 19 dec. 2021 (UTC)[respondi]

handikap·o → (en sportaj konkursoj) egal·ig·a (mal·)avantaĝ·o; (ĝenerale) mal·avantaĝ·o, ne·kapabl·o, difekt·o, invalid·ec·o
handikap·ul·o (pri homo kun malavantaĝoj) → mal·avantaĝ·ul·o, ne·kapabl·ul·o, difekt·it·o, invalid·o
✔ Farite La plej konata nomo. —--Fenikals (diskuto)19:28, 24 nov. 2023 (UTC)[respondi]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Eble_alinomendaj_artikoloj/Arkivo/2021/Oktobro&oldid=8489920"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp