AutoWikiBrowser (AWB) estas duonaŭtomatatekstredaktilo por Vikipedio, disponebla porWindows 2000,XP,Vista,7,8,8.1 kaj10 kreita por plifaciligi kaj plirapidigi la ruladon de tedaj taskoj. Esence estasretumilo kiu malfermas aŭtomate novan paĝon kiam la lasta jam laborata paĝo estis konservata, sugestanta ĉu fari kelkajn ŝanĝojn (ĉefe pri formatigo).
AWB baziĝas sur listo de paĝoj, kreita:
- ekdekategorioj, enhavantaj la paĝojn;
- per la iloLigiloj ĉi tien kiu montras la enigajnvikiligilojn;
- de vikiligiloj en la teksto de paĝo;
- de loka tekstdosiero;
- de serĉo perGuglo;
- de listo deatentaro aŭ dekontribuoj de uzanto.
Lafonta kodo disponeblas subpermesilo GPL, kaj laprogramaro estas verkita enC# perMikrosofto Visual C# Express Edition (senkoste elŝutebla de retejo deMikrosofto). La instalado de la programaro necesas la uzon de.NET Framework 2.0.
AWB enhavas kelkajn defaŭltajn funkciojn, korekte uzeblajn en eowiki, kaj ĝi permesas la uzanton uzi personajn kromprogramojn en Visual C#. Libraro de funkcioj por Vikipedio nomiĝasWikiFunctions.dll kaj disponebas sub permesilo GPL.
- Vi estas respondeca por ĉiu redakto farata. Ne foroferu kvaliton por rapideco kaj certigu ke vi komprenas la ŝanĝojn.
- Sekvu ĉiujn Vikipediajn gvidliniojn, politikojn kaj komunajn praktikojn.
- Ne faru per ĝi kontestatajn redaktojn. Serĉu en taŭga loko interkonsenton por ŝanĝoj, kiuj estas kontesteblaj; Diskutejo, Projektoj, ktp. "Kuraĝeco" ne estas pravigo por amasa redaktado mankanta pruveblan konsenton. Se defiita, la uzanto de AWB devas pruvi aŭ atingi konsenton por ŝanĝoj, kiujn oni deziras fari grandskale.
- Ne faru bagatelajn aŭ nekonsekvencajn redaktojn. Redakteto, kiu havas neniun videblan efikon sur la pruntita paĝo, estas ĝenerale konsiderita sensignifa redakto. Se en dubo, aŭ se aliaj redaktantoj kontestas la redaktetojn surbaze de tiu regulo, serĉu konsenton ĉe taŭga ejo antaŭ fari pliajn redaktojn.
- Ne redaktu amase tro rapide. Donu almenaŭ 30 sekundojn po ĉiu redakto.
Ripetita misuzo de tiuj reguloj povus rezulti, sen averto, en via softvaro malfunkciigita. Se vi deziras funkcii roboton, viduVikipedio:Roboto: robotoj devas esti aprobitaj de la robota konsentanta uzantaro.
Pli kompletan helpon bonvolu trovi en alilingvaj paĝoj kaj eventuale esperantigu ĝin:
arabe •katalune •germane •angle •hispane •finne •france •japane •nederlande •pole •portugale •rumane •ruse •svede •ukraine