Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
encyclopedic wiki • MediaWiki-vikio • Vikimedia projektomalfermita enhavo • crowdsourced project • uzant-generita enhavplatformo • tre granda Interreta platformo • sociotope • self-depicting entity
PriskriboĈefpaĝo de la Esperanta Vikipedio,
3-a de oktobro 2018
Retadresowikipedia.org
KategorioReta enciklopedio
Lingvo(j)Multaj
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Registriĝolibervola
Fondiĝo15-a de januaro 2001
Statoaktiva
vdr

Vikipedio (angle Wikipedia [ŭikipidia]) estasinterreta, plurlingvareta enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto delibera verko. Ĝin verkadas volontuloj surbaze deamaskunlaboro – ĉiu homo kun aliro al la Interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi certajn regulojn. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.

La projekto komenciĝis je la15-a de januaro2001 apudNupedia – simila, sed de fakuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcelaFondaĵo Vikimedio.

Dum aprilo de 2015 jaro ekzistis 288 lingvo-versioj de Vikipedio.[1] En oktobro 2015 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 36 milionojn da artikoloj.[2] Preskaŭ kvin milionoj el ili estis en laanglalingva versio, ĉirkaŭ du milionoj en la sveda kaj germana, dum laEsperanta enhavas nun 378 275 artikolojn. Kvindek kvar vikipedioj havis pli ol 100 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj.

La nomoVikipedio estas esperantigo de la anglaWikipedia, kunfando de lahavaja vortowiki (signifas 'rapide') kaj la anglaencyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vorteropaedia venas tralatine el la grekapaideia, ‘eduko’, tiu siavice elpais, ‘infano’.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Ekrankopio de la portalo de Vikipedio montranta la malsamajn lingvojn ordigitaj laŭ artikola kalkulo
La Vikipedia emblemo esperanta.
Wikipedia monument.Słubice,Pollando 2014.

La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la15-a de januaro2001, fare deJimmy Wales kajLarry Sanger, ĝi montras, ke la principo delibera scio ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.[3] Jam fine de 2001 ekzistis preskaŭ dudek lingvo-versioj.

LaEsperanta Vikipedio estis fondita je la6-a de novembro2001 deChuck Smith. En decembro 2001, li laboris kunJerry Muelver kajStefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la2-a de januaro2002 kun pli ol 300 paĝoj. Ĝi ricevis la tutajn enhavojn deEnciklopedio Cigneta,Enciklopedio Kalblanda kajMonda Faktolibro. Ceteraj tekstdonacoj venas de laEnciklopedio de Esperanto, deMonato kaj pluraj libroj, kun konsento de la aŭtoroj.

La 17-an de junio 2015 oni atribuis al Wikipedia la premionPrinco de Asturio pri Kunlaborado.[4]

Kvalito

[redakti |redakti fonton]
Vikipedio estas estrata de senpartieco

Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion fare de kiu ajn igas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialaninstitucion, kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj, kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas bone koni temon, pri kiu ili verkas. En interparolo kunThe Guardian bibliotekistoPhilip Bradley esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne konas eĉ unu bibliotekiston, kiu uzas Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas iliavivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭTed Pappas,ĉefredaktoro deEncyclopaedia Britannica, kiu diris enThe Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom-post-ioma plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel fonto de informoj esprimis sinDanah Boyd en la jaro2005: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo."

Jimmy Wales

En2004,Robert McHenry, la eksa redaktoro deEncyclopaedia Britannica, en artikoloJe fidindeco fondita enciklopedio kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitoj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto depublika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzi falsan senton de sekureco. Sed la persono neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li."Aaron Krowne verkis artikolon, kiu rebatis la metodojn uzitajn de McHenry nomante ilin "TND" (angleFUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubo".Larry Sanger, la eksa ĉefredaktoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Citante leĝon de Linis pri evoluo demalfermita fonto Sanger antaŭe esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologiuloJoi Ito skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de la tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiun rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj kiu supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompe, povas esti akceptita kiel vero.

Vikipedio estas kulpigita pro manko de kapableco pri vasta spektro de temoj. La kaŭzo estas propravola karaktero de la projekto kaj la tuta interesiĝo de ties kontribuantoj.Dale Hoiberg, ĉefredaktoro deEncyclopaedia Britannica, asertas: "oni skribas pri aferoj, kiuj interesas onin, do multe da temoj restos ne enprenitaj. Kontribuo priuragano Francis estas kvinoble pli longa ol artikolo priĉina arto kaj kontribuo priCoronation Street estas duoble pli longa ol artikolo priTony Blair." Larry Sanger, la unua ĉefredaktoro deNupedia, diris: "Kiam estas bezone skribi pri relative fakaj temoj (ekster intereso de multaj kontribuantoj), do fidindeco de la tuta projekto estas senegala."

En alia flanko Vikipedio estas laŭdita por tio, ke ĝi ebligas aktualigon de artikoloj aŭ novaj artikoloj estas kreitaj kiel reago je specifa evento. Ekzemple tiam aktuala artikolo pri tertremo enHinda oceano el la jaro 2004 en la angla versio de Vikipedio estis ofte citita fare de ĵurnalistoj post la tertremo. Redaktoroj de sciigrimedoj ankaŭ asertas, ke enciklopedio kiel Vikipedio havas multoblajn eblecojn ampleksi pli da temoj, ol povas ampleksi presitaj formoj de enciklopedioj.

Plie, estus menciinde, ke la ekzemploj de Hoiberg jam ne validas de majo de2005: La artikolo pri la ĉina arto estas preskaŭ trioble pli longa ol la artikolo pri uragano Francis, kaj la artikolo pri Tony Blair estas proksimume je 50 % pli longa ol tiu priCoronation Street. Por ke ni metu la aferojn en ĝustan perspektivon, la menciitaj artikoloj estas indikitaj nur kiel ekzemploj de ekinteresinta raportado, sed same ili povas montri tion, kiel Vikipedio proksimiĝas al prudenta egaleco.

Komunumo

[redakti |redakti fonton]

Vikipedio havas komunumon de uzantoj, da kiuj estas proporcie malmulte, sed ili estas tre aktivaj. Emigh kaj Herring asertas: "Kelke da aktivaj uzantoj prezentantaj komune kun donitaj reguloj kaj sistemo de libera reguligo povas atingi grandan kontrolon super enhavo produktita en la sistemo, laŭvorte forviŝante variecon, polemikon, malkonsistecon harmoniante opiniojn de la kontribuantoj."

Kelkaj kontribuantoj plendas, ke reguligado de Vikipedio estas tre laciga okaze de konfliktoj. Same ili plendas pri fakto, ke Vikipedio grandmezure preferas kontribuantojn, kiuj havas karakterizajn opiniojn, ĉar neniu havas tempon nek energion por rebati iliajn karakterizajn opiniojn.

Sed en la alia flanko Vikipedio estas, kiel asertas ties redaktantoj, tre valora kiel socia komunumo. Ekzemple aŭtoroj povas esti postulitaj, por ke ili defendu, respektive klarigu sian laboron kaj tiuj ĉi disputoj estas bone videblaj. Unuopaj versioj de Vikipedio ofte enhavas "konsultan sekcion", kie tiu ĉi komunumo respondas demandojn.

Esperantistoj kaj Vikipedio

[redakti |redakti fonton]

Esperantistoj ludas pli gravan rolon en diverslingvaj vikipedioj ol oni ĝenerale taksas. Unu de la ĉefaj teknikistoj de la tutmonda Vikipedio,Brion Vibber, estas esperantisto.

La ĉeĥan, kartvelan, slovakan kaj svahilan versiojn de Vikipedio kreis esperantistoj (Miroslav Malovec,Avtandil Abuladze,Viliam Búr kajMarcos Cramer), kaj en pluraj vikipedioj esperantistoj estasadministrantoj.Martin Haase, direktoro deGermana Esperanto-Instituto, estis estrarano deWikimedia Deutschland, kajZiko van Dijk estis de aprilo 2011 ĝis marto 2014 prezidanto deWikimedia Nederland.

Studoj

[redakti |redakti fonton]

Ziko van Dijk, en sia artikolo"The geek shall inherit the earth". Esperanto-movado kaj vikipedia komunumo en la epoko de la Interreto, komparas la fenomenon Esperanto kun la fenomeno Vikipedio, sed ne kun laesperantlingva Vikipedio, sed kun la ĝenerala vikipedia movado, tio estas Wikipedia kajWikimedia. Unu jarcento post Esperanto aperas alia fenomeno kun universaleca intenco, kolektiva kunlaboro ("Libera Scio"), fare teorie de multegaj, sed praktike de ne tiom multaj, stranguloj, ne klinaj al socia rekta agado, ktp. Diferenco estis la aĝo kaj epoko de la apero, pro kio por Esperanto gravis lagazetoj, dum por VikipedioInterreto.[5]

Petro Chrdle, en sia artikoloSAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio rakontas pri la fakterminaraj taskoj fare ekde 1978 de foje AEST foje SAEST, poste KAEST. Ekde 2002 la afero okazis enDobřichovice, kiel sidejo de la agentejo mem, en 2002 mem kun ĉeftemo prielektronikaj rimedoj. Tiuokaze elstara prelego estis tiu deChuck Smith, fondinto de la esperantlingva Vikipedio kiel unu el la unuaj ne-anglalingvaj versioj en 2001, samjare kun la ĝenerala sistemo. Ekde tiam la rilatoj inter KAEST kaj vikipediistoj estis oftaj. En 2008 okazis trejnseminario por vikipedi-kontribuantoj fare dePavla Dvořáková kun partopreno deYves Nevelsteen, redaktoro de manlibro pri Vikipedio. Ĉiuj menciitaj eventoj kaj prelegoj estis kolektitaj en la korespondaj prelegokolektoj.[6]

Vikipedioj en unuopaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]
Kontribuintoj por la anglalingva Vikipedio laŭ landoj en septembro 2006

Aktuale de Novembro2022, la 40 plej grandaj estas la jenaj (tie ĉi ordigitaj laŭABC):

Ligite al la Esperantlingva vikipedio oni rajtas mencii tiujn

Unu el la trajtoj de la diversaj nacilingvaj eldonoj estas, ke ilin kreas ĉefe loĝantoj de la lando aŭ landoj, kie oni parolas la koncernan lingvon. Laŭstatistiko el 2006 ĉirkaŭ 52 % de la kunlaborantoj de la anglalingva versio loĝis en Usono, 15,9 % en Britio, 7,3 % en Kanado kaj 4,4 % en Aŭstralio - do sume ĉirkaŭ 80 % de la kontribuintoj loĝis en kvar (ĉefe) anglalingvaj landoj. La plej altan procentaĵon en unu lando havis la japana vikipedio, kies kontribuintoj loĝis je 93,2 % en Japanio; la plej malaltan procentaĵon de la ĉefa kontribulando havas la ĉina lingvo, kiun tiutempe kreis je 28,6 % homoj el Honkongo; sekvis 25,9 % en Tajvano. La Esperanto-versio tiutempe havis 36,3 % de kontribuoj el Nederlando, 10,6 % el Ĉeĥio.

Entute por Esperanto oni listigas sep landojn, el kiuj venis pli ol 5 % de la kontribuoj. La hispana versio havis ses tiajn landojn, la ĉina kvin, la rusa, rumana kaj korea po kvar, la angla, franca, portugala, hebrea, slovaka kaj dana po tri kaj la aliaj el la tuta dudeko da versioj du aŭ unu landojn.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Wikipedia cofounder Jimmy Wales on 60 Minutes. www.cbsnews.com. Arkivita ella originalo je 2017-01-26. Alirita 2017-01-26 .
  2. listo de ĉiuj vikipedioj (angle), la 14-an de oktobro 2010
  3. Andreas Kaplan, Haenlein Michael (2014) Collaborative projects (social media application): About Wikipedia, the free encyclopedia. Business Horizons, Volume 57 Issue 5, pp.617-626
  4. Wikipedia, Premio Princesa de Asturias de Cooperación,El País,Madrido,[1] Konsultita la 17an de junio 2015
  5. Ziko van Dijk,"The geek shall inherit the earth". Esperanto-movado kaj vikipedia komunumo en la epoko de la Interreto, enLa arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin,Roterdamo, 2010,UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 574-581.
  6. Petro Chrdle,SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio, enLa arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin,Roterdamo, 2010,UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 627-635.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Diverslingvaj eldonoj deVikipedio laŭ kvanto da artikoloj(je la 25-a de novembro 2025)
Pli ol 2'000'000
1. Angla (en, 7095902) 2. Cebua (ceb, 6115867) 3. Germana (de, 3072045) 4. Franca (fr, 2722019) 5. Sveda (sv, 2619671) 6. Nederlanda (nl, 2203469) 7. Hispana (es, 2076233) 8. Rusa (ru, 2073066)
Vikipedio
Pli ol 1'000'000
9. Itala (it, 1945708) 10. Pola (pl, 1675835) 11. Masra (arz, 1629638) 12. Ĉina (zh, 1512443) 13. Japana (ja, 1481491) 14. Ukraina (uk, 1398019) 15. Vjetnama (vi, 1296479) 16. Araba (ar, 1287326) 17. Varaja (war, 1266824) 18. Portugala (pt, 1160802) 19. Persa (fa, 1062919)
Pli ol 500'000
20. Kataluna (ca, 784590) 21. Indonezia (id, 755664) 22. Korea (ko, 730314) 23. Serba (sr, 713057) 24. Ĉeĉena (ce, 688290) 25. Norvega (no, 661567) 26. Turka (tr, 653204) 27. Finna (fi, 608213) 28. Ĉeĥa (cs, 580909) 29. Hungara (hu, 563369) 30. Tatara (tt, 560373) 31. Rumana (ro, 518426)
Pli ol 300'000
32. Eŭska (eu, 475950) 33. Serbo-Kroata (sh, 461207) 34. Malaja (ms, 434673) 35. Minnana (zh-min-nan, 433847) 36. Hebrea (he, 386454) 37. Esperanto (eo, 378275) 38. Armena (hy, 323223) 39. Uzbeka (uz, 316118) 40. Dana (da, 311578)
v  d  r
Projektoj de laFondaĵo Vikimedio
Fondaĵo Vikimedio
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio&oldid=9190819"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp