Vieno troviĝas apud ambaŭ bordoj de laDanubo, 40 km for de la limo alSlovakio kaj la slovaka ĉefurboBratislavo, kaj apud la riveroVieno. Ekkonilo de Vieno estas laStefana Katedralo, sidejo de la ĉefepiskopo de Vieno.
La historia centro de Vieno, la1-a distrikto (Innere Stadt [INEre ŝtat]), estis elektita de laUnesko por la internacia programo de Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo pro ties kultura valoro.
Vieno estas kun sia areo de 414,65km² la plej malgrandafederacia lando de Aŭstrio. 11,3 % de ĝia tuta areo estas surkonstruita tereno, 11,1 % estas ŝoseoj kaj 2,2 % trajntrakoj. Samtempe Vieno estas la federacia lando kun la plej granda parto de ĝardenareoj, kiuj nombras je 28,4 % aŭ 117,76 km². Rilate akvosurfacojn (4,6 % aŭ 19,1 km²) ilia proporcio estas nur en la federacia landoBurgenland pli granda. Vieno estas unu el kvar federaciaj landoj en kiu oni kultivasvinon. 1,7 % de la areo okupas vinĝardenoj. Arbaroj kovras 16,6 % kaj agrikulturo utiligas en Vieno 15,8 % de la tereno.
LaViena Baseno (germane:Wiener Becken, ĉeĥe:Vídeňská pánev, slovake:Viedenská kotlina) estas sedimentbaseno inter laOrientaj Alpoj kaj laKarpatoj. Ĝi estas grava geografia elemento de la areo ĉirkaŭ Vieno.
Danubo estis reguligita en Vieno inter 1870 kaj 1875; postrestaĵoj de tiu reguligo estasMalnova Danubo, laDanuba Kanalo kaj kelkaj aliajakvejoj. LaVieno-rivero enfluas en la Danuban Kanalon apud la centro de Vieno.
Laŭ arkeologiaj trovitaĵoj la montoKahlenberg estis loĝata jam en la pli fruaŝtonepoko, ankaŭ el labronza kaj pli fruafera epoko ekzistas pruvaĵoj de loĝejoj. Riĉaj trovitaĵoj ekzistas el la epoko deLa Tène, kiamkeltoj ekloĝis sur la okcidentaj montdeklivoj kaj en la nuna urba regiono. Ili donis al la urbo la nomon -Vindomina-Vindobona.
Dum laromia regado gardis la soldataro de Vindobona la maldekstran flankon de lalegia kasteloCarnuntum. Ekde tiu ĉi tempo komenciĝas la skribaj sciigoj pri Vieno. Malmulte oni scias pri la okazoj dum lapopolmigrado, sed kontinua enloĝado estas supozata.
LaSalcburgaj Kronikoj menciasWenia [venia] en881 rilate al batalo kontraŭhungaroj. Aliaj pruviloj informas pri Vieno kiel komerca loko. Samtempe kun la etendiĝo de laBabenberga regno al la oriento, Vieno iom post iom gravis. En1137 oni nomas ĝincivitas (latine porcivito).Henriko la 2-a Jasomirgott faris Vienon rezidejo de siaduklando kaj konstruis ĉi tie sian kastelon. Tiu ĉi funkcio de la urbo destinis ĝian sorton dum la sekvontaj jaroj, ĝian evoluon al komerca centro, ĝian signifon kiel arta kaj kultura centro.
En1296 Vieno ricevis de laHabsburgoj - kiuj sekvis al la Babenbergoj kiel potenculoj - novanurboprivilegion. Per la fondo deuniversitato en1365 la urbo atrakciis sciencistojn okcidentajn. Imponaj preĝejaj konstruaĵoj, nova kastelo kaj plivastigo de la urbo montras la supreniron almezepoka grandurbo. Ekde1439 ĝis1806 Vieno estis konstantakortego de laromia-germana imperiestro, la rezideja ĉefurbo kaj samtempe centro de la heredlandoj de la Habsburgoj ĝis1918.
En1683Jan Sobieski elPollando kaj Karlo la 5-a deLoreno venkis la turkan armeon. Post la fino de laturka minaco Vieno spertis en la 17-a kaj 18-a jarcento egan prosperon. La atestiloj de tiu ĉi periodo -barokaj palacoj kaj preĝejoj - ankoraŭ nuntempe pliriĉigas la urbon. Vieno estis plukonstruata kiel imperiestra rezidejo, sed ankaŭ la komerco rapide progresis dum lamerkantilismo. Post la militoj kontraŭNapoleono Vieno estas konferencejo de laViena Kongreso en1815.
Sed ankoraŭ la urbo estis ĉirkaŭata per fortikaĵmuroj sufokantaj. Nur en1857 la juna imperiestroFrancisko Jozefo ordonis malkonstrui la bastonojn kaj kunigi la antaŭurbetojn kun la urbocentro. Dum mallonga tempo ekestis la grandstila Ringstraße (ringostrato [RINGŝtrase]) kun siaj pompkonstruaĵoj kaj belegajparkoj. Post la inunda katastrofo en1830 oni komencis pripensi reguligon de la Danubo. La necesaj laboroj ekestis1868 kaj finis1875. Ene de 50 jaroj Vieno fariĝis per ekspansio, popolkreskado kaj enmigrado milionhoma urbego. Dum la dua parto de 19-a jarcento la imperia kaj rezideja urbo allogis per vigla belarto kaj muzikprosperigo kelkajn el la plej bonaj artistoj deEŭropo. Komence de launua mondmilito Vieno havis 2,2 milionojn da loĝantoj.
Post la pereo de laDanuba Monarkio en1918 Vieno kiel ĉefurbo de la malkreskigitarespublikoAŭstrio (komenca oficiala nomoDeutschösterreich German-Aŭstrio) loĝigis preskaŭ trionon de la ŝtatanaro. Ĉefe pro la diferencoj inter lasocialdemokratia urba registaro kaj la kristan-sociala landa registaro Vieno estis separita de la federacia landoMalsupra Aŭstrio en1922.
La laboro de la viena urboregistaro estis aprezata internacie pro la vasta sociala programo, ĉefe la konstruado de malmultekostaj, bone konstruitaj komunumaj loĝejoj famiĝis ("Gemeindebauten" [geMAJNdebaŭten]Karl-Marx-Hof,George-Washington-Hof). Specialelukso estis impostita. Por montri la utilon de tiu ĉi politiko la urba administrado demonstris per detala kalkulo kiuj socialaj bonfaroj ebligis ekzemple nur per servistino-imposto de la familioRothschild.
Sed la batalo inter la politikaj partioj pli kaj pli akrigis. Ĉefaj kontraŭuloj estis unuflanke la reganta kristan-sociala ligo kaj aliflanke la en la urbo Vieno regantaj socialdemokratoj. Kontraŭuloj de ambaŭ estis la aŭstriajNacisocialistoj, kiuj celis unuiĝon de la "orienta limlando" (Ostmark - "orienta marko") kun la "regno" kaj havis ekster Vieno grandan anaron. Krome paramilitistaj kompanioj ludis gravan rolon, ekzemple laHeimwehr je la dekstra flanko de la politika spektro (sen klara partia ligo) kaj laRepublikanischer Schutzbund (Respublika Protektligo) je la maldekstra flanko.
En1933 la kristan-socialaFederacia KancelieroEngelbert Dollfuss [ENgelbert DOLfus] malfunkciigis laParlamenton, komencis instali sin kieldiktatoro kaj establis ŝtaton, kiu estis organizita laŭ profesiaj klasoj, laŭ faŝista modelo. Li malpermesis ĉiujn partiojn, escepte de laPatrolanda Fronto kaj arestigis politikajn kontraŭulojn. Ankaŭ la aŭstriaj nacisocialistoj estis arestitaj, per kio la sendependeco de Aŭstrio estis emfazita. Dum domtraserĉo enLinz je la12-a de februaro1934 okazis fortaj bataloj inter la socialdemokratoj kaj laHeimwehr respektive Aŭstria armeo, kiu plivastiĝas alinterna milito. Je la fino komencis la diktatoreco de Dollfuss, kiu estis mortpafita en1934 deSS-anoj. Post la sufoko de la nacisocialisma ribeloKurt Schuschnigg [Kurt ŜUŜnik] transprenis la registarestrecon.
Je la12-a de marto1938Adolf Hitler enmarŝigis lagermanajn trupojn en Aŭstrion. Promptejudaj vienanoj estis turmentitaj. 120.000 el la proksimume 200.000 judaj vienanoj estis prirabitaj kaj pelitaj en emigracio; fuĝinto tre konata estisSigmund Freud; ĉirkaŭ 60.000 estismurditaj). De la balkono de la urbodomo Hitler ŝvelparolis ke Vieno estasperlo kaj li faros ĝin en enkadrigon indan por ĝi. Ekde la17-a de marto1944 okazis aviadilaj atakoj kontraŭ Vieno, proksimume kvinono de la urbo estis detruita. Sekve de elrabado ankaŭ la katedralo Sankta Stefano estis en flamoj.
En aprilo1945 komencis la batalo pri Vieno, kiu finiĝis per la malvenko de la SS-trupoj kaj la okupado de la urbo per laRuĝa Armeo. LaViena Ofensivo estis lanĉita de la sovetaj 2a kaj 3a Ukrainiaj Frontoj por konkeri Vienon. La ofensivo daŭris el la 2a al la 13a de aprilo 1945. Oni ĉirkaŭkalkulis po 30 000 mortojn el ĉiu flanko. La germanoj perdis duoble da tankoj kaj kanonoj, dum krome estis ankaŭ 125 000 kaptitoj.
Kelkajn tagojn post la bataloj laRuĝa Armeo zorgis pri refunkciigo de nova urba administracio; ankaŭ politikaj partioj reformiĝis. Nur en aŭtuno1945 la soveta militistaro enlasis la aliajn trialiancanojn,Usono,Britio kajFrancio en la urbon. Vieno fariĝis 4-okupadsekcia-urbo; en la unua distrikto, la malnovaInnere Stadt, la milit-estraro ŝanĝiĝis ĉiun monaton.Sur la Schwarzenberg-placo (ek1945 ĝis1956 nomitaStalin-placo) la Ruĝa Armeo konstruigis monumenton kun la nomojnHeroo-monumento aŭMonumento de la Ruĝa Armeo; ĝia ekzistaĵo estis garantiita per laŝtata traktato. La sovetianoj malkonstruis en sia zono fabrikajn instalaĵojn, multaj aferoj, kiu estis deklarita "Germania posedaĵo", estis konfiskitaj. En la okcidentaj okupad-zonoj de Usono, Britio kaj Francio ekfunkciiĝis la tiel nomataPlano Marshall. La brita filmoThe Third Man (angle por "La tria viro") imprese rakontas pri la situacio en Vieno postmilita. Pro la malfacila ekonomia situacio komunistaj laboristoj ekstrikis, tiu ĉiOktobra striko - ofte konsiderita kiel komunista puĉ-klopodo - estis sufokita de socialdemokratoj de lasindikato por konstrulaboristoj.Finfine rericevis Aŭstrio en1955 sian malnovan nomon kaj sian suverenecon per la ŝtata traktato kun la okupadaj potencoj . Kiel kompensaĵo tiu 2-a respubliko de Aŭstrio proklamis sianĉiaman neŭtralecon kaj firmigis tion perkonstitucia leĝo.
Danke al multnombraj imponaj konstruaĵoj el larom-germana kaj laaŭstria imperiestra epoko, riĉaj kulturaj ofertoj kaj ankaŭ dank al ĝia famo kiel ĉefurbo de muziko, kiun akiris Vieno pro la verkado de multaj famaj klasikaj muzikistoj kielMozart,Beethoven aŭMahler, la urbo estas mondskale konata kaj ŝatata celo de turistoj.
Fiakroj veturigas gastojn tra la urbocentro kiu apartenas al la kulturaj mondaj heredaĵoj deUNESKO. Meze de ĝi troviĝas la katedralo de Sankta Stefano (Stephansdom). Tie en la unua distrikto estas ankaŭ la ŝtata operejo (Staatsoper), la imperiestra kastelo (Hofburg), la plej frekventata piediranta strato de Aŭstrio (Kärntner Straße), konataj hoteloj kaj kafejoj same kiel la impona ringstrato (Ringstraße) kiu ĉirkaŭas la urbocentron. Ekde la 1980aj jaroj Vieno evoluigis tre viglan kaj multfacetan "scenon" kun trinkejaj kvartaloj, artaj galerioj, kabaretoj, ĵazkluboj kaj multaj aranĝoj ĉiuspecaj.
Kapuzinergruft - Tombejo de la Habsburgoj
Multaj turistoj venas decembre kiam la urbo logas ilin per ĝiaj kristnaskaj stratmerkatoj, la t.n. "silvestra pado" tra la urbocentro kaj la "imperiestra balo". La plej multajn vienajn vidindaĵojn eblas viziti dum la tuta jaro. Inter la pleje vizitataj estas la katedralo de Sankta Stefano (Stephansdom), kasteloSchönbrunn kaj la apuda zoologia ĝardeno, la arthistoria muzeo, la imperiestra kastelo, la muzeoAlbertina, laspektoradegoWiener Riesenrad (Riesenrad) kaj la "muzeo-kvartalo" (MuseumsQuartier).
Vienna International Centre kun la kongresejoAustria Center Vienna
La plej grandan parton inter la 9,7 milionoj da tranoktoj (2007) konsistigas germanaj turistoj kun 1,9 milionoj, sekvataj de aŭstroj el la ceteraj federaciaj landoj (1,7 milionoj), poste usonanoj (656.000), italoj (572.000), britoj (411.000), hispanoj (362.000), svislandanoj, francoj, japanoj, rumanoj, nederlandanoj, grekoj, araboj (azia parto) kaj australianoj. Tranoktoj de gastoj el centraj orientaj landoj kaj aziaj arabaj landoj forte kreskis dum la lastaj jaroj. Ĝenerale la turismo en Vieno kreskis inter1997 kaj 2007 averaĝe po 3 % jare. La gastigada kapablo dum la lastaj jaroj pligrandiĝis pro novkonstruo de plurajhoteloj. En majo 2007 la gastoj povis disponi pri 23.485 ĉambroj kun 44.464 litoj, kaj la nombro daŭre kreskas.
Konsiderindan nombron da vizitantoj kaŭzas pluraj kongresoj kaj entreprenaj renkontiĝoj. Kun 147 internaciaj aranĝoj en2006 Vieno estis antaŭParizo kajSingapuro la plej ŝatata kongresurbo de la mondo.
Viena kafejo (en germana:Wiener Kaffeehaus) estas tipa institucio de Vieno kiu ankoraŭ plenumas gravan rolon en la kulturo kaj tradicio de la ĉefurbo de Aŭstrio.
LaInternacia Kinfestivalo de Vieno aŭViennale estas kinfestivalo kiu okazas en Vieno ĉiujn oktobrojn ekde 1960. La averaĝo de publiko ĉeesta al la festivalo estas de 75 000. La kinejoj kie tradicie okazis la festivalo estas la jenaj: Gartenbaukino, Urania, Metro-Kino, Filmmuseum kaj Stadtkino.
Viena Agadismo estis mallonga kaj agita movado en la arto de la 20-a jarcento kiu agadis ĉefe en Vieno. Ĝi povas esti rigardita kiel parto de multaj sendependaj klopodoj en la1960-aj jaroj por disvolvigo de la "performance art" (ludarto, Fluxus, happening, agadpentrarto, korp-arto, ktp.). Ties ĉefaj partoprenantoj estisGünter Brus,Otto Mühl,Hermann Nitsch, kajRudolf Schwarzkogler. Kiel "agadistoj", ili estis aktivaj inter 1960 kaj 1971. Plej pluigis siajn artajn laborojn sendepende el la komenco de la1970-aj jaroj antaŭen.
LaViena skolo de fantazia realismo (germane:Wiener Schule des Phantastischen Realismus) estas termino inventita en la 1950-aj jaroj fare de Johann Muschik por tendencaro en la aŭstra arto kiu proksimas al surrealismo.
LaNovjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj (en germana,Das Neujahrskonzert der Wiener Philharmoniker) de la Filharmonia Orkestro de Vieno estaskoncerto kiu okazas ĉiujare en la mateno de la1-a de januaro en la Granda Salono aŭ Ora Salono (Große Saal aŭ Goldener Saal) de laMusikverein de Vieno. Ĝi estas transmitita tutmonde por eventuala aŭskultantaro ĉirkaŭkalkulita en 1000 milionoj de personoj en 54 landoj.
LaUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (germaneUniversität für Musik und darstellende Kunst Wien, mallongigite kaj akronime MDW; ĝis 1998 antaŭe nomata Muzikakademio de Vieno) estas universitato, kiu estis fondita en 1819.
Laekspozicia konstruaĵo de laViena Secesio, ordinarlingve nomitaSecesio aŭViena secesiodomo, estis konstruita en 1897/98 gvide deJoseph Maria Olbrich kiel ekspoziciejo por nuntempa arto, por kiu ĝi estas ankoraŭ uzata hodiaŭ. Ĝi estas unu el la plej gravaj konstruaĵoj de la aŭstraSecesiostilo (ankaŭ nomataNovarto aŭ germaneJugendstil, "junulara stilo").
Otto Wagner (Oto VAgner) 1841-1918, kreis ĉiujn el la originaj stacidomoj de la viena urbfervoja reto "Stadtbahn", kiu pli malfrue fariĝis parto de la metroa kaj rapidfervoja sistemo. "Jugendstilo" estas la memstara, nekonfuzeble viena versio de la komenco de la20-a jarcento florinta "Nova Arto". La granda majstro de tiu stilo estisarĥitekto Otto Wagner, precipe la haltejo Karlsplatz (Karloplaco) demetroo U4 estas verajuvelo. Aliaj konstruaĵoj de li estas: loĝdomo en Vieno-Mariahilf, Linke Wienzeile 40, konstruita en 1898; "Nußdorfer Wehr", kluzinstalaĵo kun administrejo, konstruita inter1894 kaj1898; pafista domo apud Danubkanalo, parto de malnova kluzinstalaĵo; poŝtŝparkasejo sur Georg-Coch-Platz farita inter 1904-1906; preĝejo dediĉita alSankta Leopoldo en la kurac-kaj flegohejmo "Am Steinhof", finkonstruita1907.
LaCentra Tombejo de Vieno (germaneWiener Zentralfriedhof) estis malfermita en 1874 kaj apartenas per areo da preskaŭ 2,5 km² kaj proksimume tri milionoj da entombigitoj al la plej grandaj tombejoj de Eŭropo. Ĝi apartenas al la apartaj vidindaĵoj de la urbo Vieno pro siaj multaj honortomboj, pro lasecesiaj konstruaĵoj kaj pro la vasta tereno.
LaHeldenplatz ("placo de herooj") estas rekte ĉe la palaco "Neue Burg, iom pli nova alo de la imperiestra palaco Hofburgo, en la 1-a urbodistrikto de Vieno.
LaJosefsplatz estas rekte ĉe la palaco Hofburgo, en la 1-a urbodistrikto de Vieno.
Popola Operejo Vieno germaneVolksoper Wien aŭ Operejo de Viena Loĝantaro, estas la dua plej granda opereja domo en Vieno. Ĝi prezentas ĉ. tri cent surscenigojn de dudek kvin produktadoj dum ĉiujara sezono de septembro ĝis junio.
La vienadialekto estas parto de labavaraj dialektoj, ĝiaj apartaĵoj troviĝas ĉefe en la vorttrezoro, kiu enhavas multajn esprimojn el laĉeĥa, lahungara, laitala kaj el lajida lingvoj.Ĉi tiu lingva variaĵo de laaltgermana havas sian firman bazon en la kultura vivo, ekzemple en la teatro (Ferdinand Raimund,Johann Nestroy), en la literaturo (H. C. Artmann), en lapop-muziko (Wolfgang Ambros,Rainhard Fendrich), en la "klasika"popola muziko - laWienerlied (Viena Kantaĵo) ktp.La uzado de la viena dialekto neniam dependis de la socia tavolo, male: unuflanke multaj akademianoj maljunaj uzas ĝin kaj aliaflanke senkleraj junuloj nuntempe ofte parolas fuŝitan altgermanan. La tiel nomataWiener Schmäh ([VIna ŝme] viena sprito) manifestiĝanta en la dialekto efikas por nealkutimiĝinta orelo ofte maldelikata aŭ eĉ ofenda.
Kelkaj ekzemploj:
Servas [SERvas]: Konata saluto mezeŭropa (servus el lalatina, signifas "Mi estas je via dispono")
Laŭ la popolnombrado en la jaro 2001 en Vieno loĝis en Vieno 1 550 123 da loĝantoj. Kompare kun jaro 1991, kiam en Vieno loĝis 1 539 848 loĝantoj, temas pri kresko (ŝanĝo 0,7 %).[1]
Mapo de la Vienaj distriktoj kun iliaj respektivaj numeroj
Vieno estas dividita en 23 distriktojn. La distriktojn 1an ĝis 9an kaj 20an oni ofte nomas "internajn distriktojn", dum la aliaj estas "eksteraj distriktoj". Kvankam ĉiuj distriktoj havas nomon, estas en Vieno pli ofte uzi nur la numeron, kiu ankaŭ estas skribita sur ĉiuj stratsignoj, parolante pri distrikto.
Jam ekde 1919, ĉe ĉiuj liberaj balotoj laSPÖ starigis la urbestron, kaj plej ofte ankaŭ havis absolutan plimulton en la urba registaro - sed nun (2012) ne, ĉar en 2010 ĝi ĝin perdis kaj koalicias nun kun la Verduloj.
Lakatedralo desankta Stefano, situanta en la unua distrikto de Vieno, estas ekde1469/1479episkopa sidejo kaj ekde1723 la ĉefpreĝejo de laarkiepiskopo de Vieno. Tiun ekkonilon de la urbo la loĝantoj nomas mallongeSteffl ([ŜTEfl], Steĉjo).
La konstruaĵo estas 107 metrojn longa kaj 34 metrojn larĝa. Ĝi reprezentas unu el la plej grandajgotikaj konstruaĵoj en Aŭstrio. Partoj de la malfruaromanika epoko (1230/40-1263) konserviĝis. Ekzistas kvarturoj: La plej alta estas la sudturo kun 136,4 metroj; la nordturo neniam finkonstruiĝis kaj altas nur je 68 metroj. Maldekstre kaj dekstre de la ĉefenirejo troviĝas la tiel nomatajpaganaj turoj kun proksimuma alteco de 65 metroj.
Dum la epoko de laAŭstri-Hungara monarkio oni ne havis la permeson konstrui preĝejon pli altan ol la sudturon. Tiu turo estas arkitekta majstroverko de sia tempo kaj malgraŭ sia respektinda alteco havas apenaŭ 4 metrojn profundan fundamenton. Ĝi staras komplete libere, sen ligo al la ĉefparto de la preĝejo kaj entenas 18sonorilojn, de kiuj 13 funkcias kiel la ĉefa sonorilaro de la katedralo.Pummerin ([PUmerin]), inter la aktivajpreĝejsonoriloj deEŭropo la dua en grandeco, troviĝas en la nordturo enrenesancepoka sonorilejo.
La plej ofte uzata transportilo estas lametroo (germane:U-Bahn), kiu konsistas el 5 linioj U1-U4 kaj U6. Ĝi ekzistas sub tiu ĉi nomo ekde1976, sed uzas malnovajn trakojn de laStadtbahn (urbfervojo) jam malfermita ekde1898.
Preskaŭ ĉiujn lokojn, kie ne jam estas metroa aŭ trama transporteblo, servas buslinioj. Ekzistas kaj normalaj kaj artikaj busoj, kaj iam ekzistis ankaŭduetaĝaj busoj. Speciala bustipo estas laKB 235, kiu ne estas multe pli granda ol persona aŭto, kaj kiu estas uzata ĉefe sur la mallarĝaj urbcentraj stratetoj, kie estus malfacile uzi aliajn busojn.
La busaj lininombroj ĝenerale laŭas la traman nombrosistemon, kaj tial busoj en similaj urbopartoj emas havi proksimajn nombrojn. Aldoniĝas al la lininombro la literoA por busoj operaciataj deWiener Linien (aŭ sub la komisio deWiener Linien), aŭB por busoj operaciataj de privataj firmaoj. Krome ekzistas regionaj busoj al la ĉirkaŭo enMalsupra Aŭstrujo kajBurgenlando, kaj specialaj busoj al la flughaveno (Vienna Airport Lines).
Ekzistas trameca linio de Vieno alBaden enMalsupra Aŭstrujo, operaciata deWiener Lokalbahnen (Vienaj Lokaj Fervojoj). En Vieno, ĝi uzas la tramajn trakojn de la operejo al la stacidomoMeidling, kaj poste kuras sur propra trakparo, kiu eliras la urbon kaj kondukas al Baden, kie tiu ĉi fervojo denove fariĝas tramo.
La rapidfervojo (S-Bahn) kaj regionaj trajnoj, operaciataj de la federacia fervojfirmao (ÖBB) konektas la ĉirkaŭon de Vieno al Vieno. La flughaveno de Vieno estas atingebla per rapidfervojlinio kaj la pli multekosta fervojlinioCity Airport Train, kiu uzas la saman vojon kiel la rapidfervojo, sed ne haltas inter la flughaveno kaj la urbcentro.
Ekzistas plurajkapostacioj en Vieno, sed estas planate fari el ili nurajn regionajn staciojn kaj direkti ĉiujn malproksimacelajn trajnojn al unu (trairebla) granda stacio (Hauptbahnhof, ĉefstacio). Tiu ĉi stacio estas nun konstruata en la loko de la ĝis-2009-aSüdbahnhof (Sudstacio), al kiu apartenis ankaŭ laOstbahnhof (Orientstacio). Pro la forigado de la Sudstacio, la sudcela trafiko (kaj orientocela malproksimacela trafiko) finiĝas nun en la pli malgranda stacioMeidling, dum la regiona (kaj rapidfervoja) trafiko de la orienta flanko restas en provizoraĵo sur la Sudstacio. Vieno havas rektan trajnkonekton kunBratislava,Prago,Varsovio,Berlino,Moskvo,Zagrebo,Budapeŝto (kelkaj konektoj perRailjet),Romo kajZuriko.
Ĉiuj transportiloj en la urbo mem estas uzeblaj per la samaj biletoj. La ĉirkaŭo estas dividita en pluraj zonoj, kaj necesas pagi por ĉiu zono, se oni eliras Vienon. PorVienna Airport Lines kajCity Airport Train oni bezonas malsamajn biletojn, kiuj ne validas en aliaj transportiloj.
La urbaaŭtovojo A23 (Südosttangente,Sudokcidenta Tanĝanto) pasas tra la urbo kaj estas unu el la plej veturataj stratoj. La urbon eliras multaj aliaj aŭtovojoj en ĉiujn direktojn.
En Vieno mem ne troviĝas aktiva flughaveno, sed en la najbara urboSchwechat estas la internacia flughaveno de Vieno (VIE). Antaŭ ol tiu ĉi flughaveno ekestis, ekzistis flughaveno enAspern en la oriento de la urbo. Sur tiu ĉi iama flughaveno oni nun konstruas novan urbopartonSeestadt Aspern. Al la flughaveno veturas busoj de eksterlandaj kompanioj (deSlovakio,Ĉeĥio kaj deHungario[4]) kaj busoj deVienna Airport Lines kaj rapida trajnoCity Airport Train.
LaWiener Zeitung (prononco [VI:na CAJtunğ], germane "viena gazeto") estis fondita en 1703 sub la titoloWiennerisches Diarium (en malnoveca lingvaĵo de la tiutempa germana lingvo). Temas pri la plej malnova ankoraŭ aperanta tagagazeto en la mondo.[5]
Der Standard estas germanlingva taggazeto, aperanta en Vieno, ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi fondiĝis en 1988 laŭ modelo de la usona gazetoNew York Times, kaj en 2013 fuziis kun la gazeta retejoderstandard.at kaj la pli konciza gazeto Standard-Kompakt.
La cirkulado de la gazetoKurier en 2007 estis de 169 481 ekzempleroj.
SportkluboRapid Wien estas tre konata aŭstra futbala klubo ludanta en la ĉefurbo Vieno. La klubo fonditis en 1897 nomateErster Wiener Arbeiter-Fußball-Club.
La ĝemelecoj kunMoskvo interkonsentita en 1991, kunTel-Avivo interkonsentita en 2005 kaj kunVarsovio interkonsentita en 2001 ne plu estas aktivaj laŭ la stato de 2024.
Krome ok distriktoj de Vieno havas partnerajn rilatojn kun urboj kaj urbodistriktoj en Japanio, kaj ses distriktoj havas partnerajn rilatojn kun provincoj, urboj kaj distriktoj en Ĉinio.
LaJozefa Urbo (Josefstadt, la 8-a distrikto de Vieno) kune kun la samnomaj distriktoj Jozefa Urbo (Józsefváros) enBudapeŝto kajTimişoara konsistigas la "Ligon de Jozefaj Urboj".
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centraEŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estasMaria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orientaEŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Vienon kun nura intereso al triopo formita deĝardenoj,muziko kajDanubo:
Sur Karlsplatz (Karlo-placo [karlsplac]) troviĝas la Esperanto-parko (Esperantopark) kun monumento deL. L. Zamenhof. La inaŭguro okazis la 27-an de julio 1958; la unua Zamenhof-Monumento en iu ajn ĉefurbo de iu ŝtato.
Ĉi tiu teksto estas prenita el laEnciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin pervikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablononEdE en la artikolon.
Wien. (Vieno). Ĉefurbo de Aŭstrujo; 1,866.000 loĝantoj. 16-a UK 6-14 aŭg 1924 kun 3 100 partoprenantoj el 40 landoj. Decidoj pri la kongresa regularo, lingva disciplino, rezolucio pri neŭtraleco. Poste: multjara batalado por pagi la gravan deficiton. - 5-a kongreso de SAT 11-15 aŭg. 1925 kun ĉ. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decido, ke SAT restos supertendenca. Malaprobo pri futurismaj lingvaj eksperimento. - Antaŭkongreso 7 jul. 2 aŭg. 1929 kun la plimulto de la partoprenantoj de la 21-a UK, kun parolado de la ŝtatprezidanto Miklas okaze de la inaŭguro de la Int. E-Muzeo, fondita en 1928. - Int konferenco „E en la lernejon kaj praktikon“, 20-24 majo 1934.Source: Press
La libroSecesio deSten Johansson (originale verkita en Esperanto kaj eldonita ĉe la eldonejo Mondial en 2021,ISBN 9781595694250), prilumas la historion de Vieno de 1925 ĝis 1934 pere de priskribo de la tiamaj cirkonstancoj en la kampoj politika, kultura kaj arta[7].