Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Viena skolo de fantazia realismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MozaikoPflanzen und Gestirne (1958) de Wolfgang Hutter
Leherb, mozaiko
Elginat Egos, Arik Brauer

LaViena skolo de fantazia realismo (germane:Wiener Schule des Phantastischen Realismus) estas termino inventita en la 1950-aj jaroj fare deJohann Muschik por tendencaro en laaŭstra arto kiu proksimas alsurrealismo.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

La pentradmaniero estas nek abstraktiganta nek abstrakta kaj orientiĝas pri la teknika perfekto de lamalnovaj majstroj. La motivoj estas fantaziaj-malrealaj kreitaĵoj, kelkfoje kun ŝokigaj kaj apokalipsaj enhavoj kaj orientiĝo pri manierismo. Ekde la unua komuna ekspozicio en la viena galerioBelvedere en 1959, kiun sekvis baldaŭ aliaj elmontradoj eĉ eksterlande, la Viena skolo de fantazia realismo atingis internacian akcepton. Specialan efikon ĝia arto gajnis per presitajgrafikoj en sufiĉe granda eldonkvanto kaj per la agado de multe da disĉiploj kaj imitantoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Fondinto taksiĝas la pentristo, verkisto kaj akademiano (ĉe laAkademio de Belartoj de Vieno)Albert Paris Gütersloh. Publika propagandisto estis ankaŭ la surrealisma pentristo Edgar Jené, kiu peris surrealismaĵojn en la Vieno de la tempo post laDua mondmilito (1945–1950). Esenca motivo por la de Johann Muschik elpensita nomo defantazia realismo estis unue la destalinismaj kulturuloj ŝatitan terminon pri realismo ja preni dum samtempa evito de politike patruje malpli bone valorigita termino desurrealismo. Aliaj kritikistoj taksis la popularan vienan pentristan skolon en komparo kun la disde la okcidentaj ŝtatoj dum laMalvarma milito preferitaabstrakta ekspresionismo tro malmoda kaj jam devancita.

Gravuloj

[redakti |redakti fonton]

Inter la plej gravaj reprezentantoj de tiu ĉi skolo nombriĝasArik Brauer,Ernst Fuchs, Rudolf Hausner, Anton Lehmden, Helmut Leherb kaj la filo de Gütersloh, Wolfgang Hutter, en la dua generacio Kurt Regschek, Herbert Benedikt,[1] Franz Luby, Richard Matouschek[2] kaj Peter Proksch.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Muschik, Johann (1974)Die Wiener Schule des Phantastischen Realismus., Gütersloh: BertelsmannISBN 3-570-06123-X.
  • Boeckl, Smola, Borchhardt-Birbaumer, Bugs, Gratzer, Schoeller (2008)Phantastischer Realismus, Wien: BelvedereISBN 978-3-901508-44-8.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Prie dum ekspozicio en la viena Belvedere-galerio. Arkivita ella originalo je 2011-11-25. Alirita 2019-08-07 .
  2. Informopaĝoj porkolekistaj prie. Arkivita ella originalo je 2015-11-20. Alirita 2019-08-07 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Viena_skolo_de_fantazia_realismo&oldid=9137300"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp