Viena Zono | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
strato | ||||||||||
| ||||||||||
LaViena Zono (neoficiala nomo, germanlingve same neoficialeGürtel, kiel enla vestaĵo) estas grava strato enVieno duon-ĉirkaŭiranta la internajndistriktojn kaj preskaŭ ĉie konsistiganta distriktolimon. Ĝi estas preskaŭ, sed ne plene, kongrua kun la ĉefstrato kun la nombroB221, kaj unu el la plej veturataj stratoj de Vieno.
Kie troviĝas hodiaŭ la Viena Zono, estis konstruita en 1704 laLinia Remparo (Linienwall),remparo inter la tiamajVorstädte (antaŭurboj, la hodiaŭaj internaj distriktoj) kajVororte (antaŭlokoj, la hodiaŭaj eksteraj distriktoj). De 1829 ĝi rolis ĉefe kieldogana limo.
En 1858,Francisko Jozefo la 1-a ordonis ellabori planojn por strato tuj ekstere de la Linia Remparo, kiu estis konstruita en la sekvaj jardekoj. De 1874 (sed plejparte nur en 1892) diversajVororte estis enurbigitaj kaj do la Linia Remparo ne plu gravis kiel dogana limo, oni do komencis en 1894 forigi la Linian Remparon. Sekve ankaŭ plilarĝiĝis la Viena Zono kaj de 1895 estis konstruita sur la okcidenta Zono la "ZonaUrbfervojo" (Gürtelstadtbahn), kiu unuafoje trafikis en 1898.
En 1873[1] sur la unua segmento estis malfermita ĉevalatramo, kaj en la sekvaj jardekoj ektrafikis ankaŭ sur la aliaj segmentoj ankaŭ vaporaj kaj elektraj tramoj.
De 1923 ĝis 1925 estis elektrigita la urbfervojo, kaj en 1925 sur ĝi ektrafikis elektraj tramecaj vagonoj. Tamen restis tramo operacianta ankaŭ sur la segmentoj nun kurantaj paralele al la urbfervojo - la paralela linio "8" sur la okcidenta Zono estis fermita nur en 1989, kiam la urbfervojo fariĝis parto de lametroo de Vieno kiel linio U6.
Post laDua Mondmilito plimultiĝis la aŭta trafiko sur la Zono kaj eĉ estis planoj fari el ĝiaŭtovojon, kiuj tamen ne estis efektivigitaj.
La Zono, same kiel laRingstrato, havas en siaj diversaj segmentoj diversajn nomojn finiĝantajn per-gürtel. Multaj el ili nomiĝas laŭ unu el la distriktoj, kies limon tie konsistigas la Zono. Kie la direktaj veturtrakoj estas fizike apartigitaj unu disde la alia, ne ĉiam ili havas la saman nomon, kaj tie oni povas ankaŭ paroli pri "interna" kaj "ekstera" Zono.
La jena tabelo listigas la stratnomojn de la nordokcidenta fino al la sudorienta.
Ekstera trako (al la sudoriento) | Interna trako (al la nordokcidento) |
---|---|
Döblinger Gürtel[noto 1] | |
Währinger Gürtel | |
Hernalser Gürtel | |
Lerchenfelder Gürtel | |
Neubaugürtel | |
Mariahilfer Gürtel | |
Sechshauser Gürtel | Gumpendorfer Gürtel |
Gaudenzdorfer Gürtel | Linke Wienzeile[noto 2] |
Margaretengürtel | |
Margaretengürtel | |
Wiedner Gürtel | |
Landstraßer Gürtel |
Oni povas dividi la Zonon en "okcidentan" kaj "sudan" Zonon; la limo estas laVieno-rivero.
Ĉe la nordokcidenta fino de la Zono estas ponto trans laDanuba Kanalo, kiu nomiĝasGürtelbrücke (Zona Ponto) kaj konektas la Zonon al la20a distrikto. En tiu regiono troviĝas ankaŭ la metro- kaj fervojstacioSpittelau kaj konekto al la ĉefstratoB227 laŭ la Danuba Kanalo.
La trafiko al la nordo iras en la unua segmento,Döblinger Gürtel, fakte ne laŭ la Zono (kiu estas tie tre mallarĝa), sed laŭ la stratoHeiligenstädter Straße.
Tuj post laNussdorfer Straße, kie la Zono komencas nomiĝiWähringer Gürtel, estas la metrostacioNussdorfer Straße kaj tramremizo. La tieaj tramtrakoj ne plu estas uzataj por linia trafiko, sed nur por aliro al la tramremizo. Apud la sekva metrostacioWähringer Straße-Volksoper staras laPopola Operejo de Vieno.
Post ĝi, ĝis la sekva metrostacioMichelbeuern-Allgemeines Krankenhaus, la tramlinio 42 sekvas la Zonon; apud la menciita metrostacio troviĝas la metroremizoMichelbeuern kaj, en la9a distrikto, laViena Ĝenerala Malsanulejo.
La sekva rimarkinda konstruaĵo, apud laHernalser Gürtel, estas la preĝejoBreitenfelder Pfarrkirche apud la metrostacioJosefstädter Straße. Post la sekva metrostacioThaliastraße, la metroo iras sub la stratnivelon.
Rekte super la metrostacioBurggasse-Stadthalle estas laĉefbiblioteko de Vieno, finkonstruita en 2003. Tie ĉi estas la komenco de tramtrakoj de la linioj 6 kaj 18 sekvantaj la Zonon. Iom poste jam sekvas lastacio Wien Westbahnhof en la15a distrikto. Tiu stacio estas la plej grava stacio por longdistancaj kaj regionaj trajnoj al la okcidento kaj troviĝas ĉe la kruciĝo de la Zono kun laMariahilfer Straße, sub kiu iras la metrolinio U3.
Kelkajn metrojn poste troviĝas la preĝejo deMaria vom Siege, kaj poste la metrostacioGumpendorfer Straße. La metrolinio U6 poste deiras de la Zono, tuj antaŭ la transiro de la Zono super laVieno-rivero, kie haltas la metrolinio U4 en la stacioMargaretengürtel.
Sur la unua segmento de la suda Zono - nomataMargaretengürtel aŭGaudenzdorfer Gürtel depende de la direkto - estas larĝa verda strio inter la du trakoj; iam estis planoj etendi tien la urbfervojon, sed tio estis neniam realigita. Ĉe tiu ĉi segmento estas multaj komunumaj loĝ-konstruaĵoj.
Post la kruciĝo kun la stratoFlurschützstraße, la tramo subiras en tunelon konstruitan en la 1960-aj jaroj. De tie ĉi, sude de la Zono estas la trunkvojo (Stammstrecke) de laS-Bahn kaj laAŭstruja Suda Fervojo. La poste sekvanta placoMatzleinsdorfer Platz (kunS-Bahn-haltejo) estas unu el la plej grandaj kruciĝoj de Vieno; tie ĉi la Zono kruciĝas kun la stratojReinprechtsdorfer Straße,Wiedner Hauptstraße (al la internaj distriktoj),Gudrunstraße kajTriester Straße (al la eksteraj distriktoj).Triester Straße estas la plej granda ne-aŭtovoja strato al la sudo de Vieno.
La sekva grava placo (same kunS-Bahn-haltejo) estas laSüdtiroler Platz, nomata laŭSudtirolo post ĝia transiro alItalujo, kie krucas la Zonon la stratoFavoritenstraße kun la metrolinio U1. Tiu ĉi placo estos la antaŭplaco de lastacio Wien Hauptbahnhof konstruata nuntempe (2012). La aŭta trafiko iras tra tuneleto sub la placojMatzleinsdorfer Platz kajSüdtiroler Platz. Post laSüdtiroler Platz la tramo denove eliras la tunelon.
Ĉe la sekva kruciĝo, konsistiganta la limon inter laWiedner Gürtel kaj laLandstraßer Gürtel ĝis 2009 staris la ĉefa stacio por trajnoj al la sudo kaj al la oriento, lastacio Wien Südbahnhof (Wien Südbahnhof). De ĝi restas (en 2012) nur provizoraĵo por regionaj trajnoj al la oriento, kaj subteraS-Bahn-haltejo. Proksime de tie ĉi situas laKastelo Belvedere, kaj tuj sude de la Zono la parkoSvisa Ĝardeno (Schweizer Garten).
Kelkajn metrojn poste finiĝas la Zono, kvankam la ĉefstratoB221 ankoraŭ pluiras tra la3a distrikto ĝis laStadiona Ponto (Stadionbrücke). Estas ĉe tiu ĉi fino konekto de la Zono al la aŭtovojoSudorienta Tanĝanto (Südosttangente).
La okcidentan Zonon karakterizasmetroaviadukto inter la du veturtrakoj, sur kiu trafikas lametrolinioU6. Ĝi estis malfermita en 1898 por la (tiam vapora)urbfervojo de Vieno. Pri ĝia aspektigo, same kiel pri tiu de la aliaj urbfervojaj segmentoj, plene respondecis la arĥitektoOtto WAGNER.
Ĉirkaŭ la stacioSpittelau oni ankoraŭ povas vidi ne plu uzatajn samaspektajn viaduktojn al la metrostaciojHeiligenstadt kajFriedensbrücke; la linio U6, kaj antaŭ ĝi la urbfervojo, ĝis 1996 deiris tie ĉi de la Zono alHeiligenstadt, kaj ĝis 1991 ankaŭ alFriedensbrücke.
Sub la viadukto troviĝas vendejoj kaj restoracioj. La jenaj U6-stacioj troviĝas laŭ la Zono:
Nomo | Unua malfermiĝo | Arĥitekturo | Situo |
---|---|---|---|
Spittelau | 1995 | Moderna (AGU) | Superstrate |
Nussdorfer Straße | 1898 | Wagner | Superstrate |
Währinger Straße-Volksoper | 1898 | Wagner | Superstrate |
Michelbeuern-Allgemeines Krankenhaus | 1989 | Wagner-imita | Sur stratnivelo |
Alser Straße | 1898 | Wagner | Superstrate |
Josefstädter Straße | 1898 | Wagner | Superstrate |
Thaliastraße | 1980 | Moderna | Parte superstrate, parte je stratnivelo |
Burggasse-Stadthalle | 1898 | Wagner | Sub stratnivelo |
Westbahnhof | 1898[noto 1] | Moderna (AGU) | En tunelo |
Gumpendorfer Straße | 1898 | Wagner | Superstrate |
[noto 1] sed tute rekonstruiĝis kaj moviĝis en 1989
Kvankam tiun viadukton nun uzas metrolinio kaj la urbfervojo ne plu ekzistas, konserviĝis la nomoStadtbahnbögen (urbfervojaj arkoj).