Viena Prater | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
![]() | ||
parko,apudurba ripozumejo[+] | ||
Lando | Aŭstrio | |
Situo | Vieno | |
- koordinatoj | 48° 12′ 58″ N,16° 23′ 44″ O(mapo)48.21611111111116.395555555556Koordinatoj:48° 12′ 58″ N,16° 23′ 44″ O(mapo)[+] | |
Akvokolektejo | 6km² (600ha)[+] | |
Areo | 6km² (600ha)[+] | |
![]() | ||
Viena Prater | ||
![]() | ||
En TTT:Oficiala retejo[+] | ||
Prater estas naturparko en la regiono inter la riveroDanubo kaj laDanuba Kanalo, enLeopoldstadt, la 2aurbodistrikto deVieno.
La nordokcidenta parto de Prater estas amuza parko, ĝi nomiĝasVolksprater (Popola Prater) aŭWurstelprater (Arlekena Prater). Lasimboloj de Wurstelprater estas la "Calafati", kiu estis iam figuro enkaruselo "Zum Calafati" laŭ lailuziisto, karusel- kaj gastejo-posedanto Basilio CALAFATI kaj laWatschenman ("Vangfrapulo": artefarita viro kiun oni povas vangfrapi). Plej videbla estasWiener Riesenrad (Viena Radego), kiu estasspektoradego kaj unu el la vidindaĵoj de Vieno.
La reston de Prater oni kutimas nomiGrüner Prater (Verda Prater). Ĝi estas tre natur-aspekta parko.
Hauptallee (ĉefaleo) estas la plej grava strato tra Prater. Hodiaŭ ĝi estas tute senaŭta kaj uzata ĉefe de biciklantoj, ĉevalrajdantoj kaj kurantoj.
Ĝi komenciĝas ĉe la granda trafikcirkloPraterstern (Praterstern), sur kiu troviĝas interalie lamonumento de lai. kaj r. admiraloTegetthoff (ferokonstruaĵo el la jaro1897) kaj kiu estas grava trafika nodo de Vieno (kun du metroaj linioj, pluraj tram- kaj buslinioj kaj regiona trajntrafiko). Ĝi poste kondukas tutrekte preter la Volksprater kaj tra la Verda Prater ĝis laLusthaus (plezurdomo), kie ĝi finiĝas.
Liliputbahn estas etŝpura (381 mm) parka fervojo tra la nordokcidenta parto de Prater, trafikanta de marto ĝis oktobro. Dum semajnfinoj, festotagoj kaj aliaj specialaj tagoj, trafikas tie ankoraŭ vaporaj lokomotivoj, alie ĝi uzas dizellokomotivojn.
La komenco de la fervojo (Prater Hauptbahnhof, "ĉefstacio") troviĝas proksime al la Riesenrad, en Volksprater. Poste la trajnoj pluiras laŭ la limo de Volksprater kaj baldaŭ atingas la haltejonSchweizerhaus-Luftburg, ĉe la restoracioSchweizerhaus. Tiu haltejo estis malfermita nur en 2011, kaj tie haltas trajnoj nur en la sudorienta direkto (do for deVolksprater.
Iom post tiu haltejo estas la haltejoRotunde, proksime de kie finiĝas la tramlinio 1. Ekde tie ĉi, laLiliputbahn trafikas paralele al laHauptallee tra la arbaro de la verda Prater, ĝis ĝi atingas la finan haltejonStadion (stadiono). Proksime de tiu ĉi haltejo troviĝas la plej granda piedpilka stadiono de Vieno, laErnst-Happel-Stadion aŭPraterstadion. Tiu ĉi fina haltejo ne estu konfuzata kun la metrohaltejoStadion, kiu troviĝas pli ol duonan kilometron fore.
La sama entrepreno, kiu funkciigasLiliputbahn, funkciigas ankaŭDonauparkbahn en laDanuba Parko.