Vidin(Видин) estas urbo en la nordokcidentaBulgario, sur la suda bordo deDanubo. La urbon interligas pramotrafiko al la rumana urboCalafat, sur la norda bordo de la rivero, kaj moderna ponto ekde 2013 (ĉe la danuba kilometro 796, mezure de la riverfino). Ĝi estis inaŭgurita de la bulgara ĉefministroPlamen Oreŝarski kaj la rumana ĉefministroVictor Ponta.[1] Vidin havis 52 558 loĝantojn en 2005, kaj estas la administra centro desamnoma provinco.
Sur la loko de la urbo ekzistis kelta komunumoDunonia en la 3-a jarcento a.K. Post la romia konkero en la 1-a jarcento, ĝi havis la nomonBononia. La romianoj konstruis tie limfortikaĵon, por defendiĝi kontraŭ la barbaraj invadoj de la nordo. La fortikaĵon detruis en 444 fortoj deAttila, ĝin rekonstruigis en la 6-a jarcento la bizanca imperiestroJustiniano la 1-a. Ĝin okupis en 626 avaroj, poste setlis slavoj, kiuj donos la nomonBadin kajBdin al la setlejo. De tie venas la hodiaŭa nomo. La slavojn sekvis en la 7-a jarcento la bulgar-turkoj.
Vidin havis gravan rolon en la regionaj konfliktoj de la 10–14-aj jarcentoj. Ĝin akiris de la bizancianoj en 1186 la bulgara caroAsen la 1-a, ĝin regis inter 1260-1264 la hungara reĝoBéla la 4-a. Dum mallonga tempo en 1367, regis ĝin la hungara reĝoLudoviko la 1-a. En 1388, la bulgara caroIvan Sracimir submetis sin al la turkoj kaj la vidin-a fortikaĵo iĝis grava bazo por la turkaj militiroj al la nordo. En 1396 la urbo estis kaptita de francaj kruckavaliroj sed reiĝis turka la saman jaron.
En la 18-a jarcento, la urbon konkeris la Aŭstra Imperio, tiam oni modernigis la fortikaĵan sistemon.
En septembro de 1849, post malvenko de la hungara liberecbatalo, tie haltisLajos Kossuth [lajoŝ kosut] – hungara gvidinto de la liberecbatalo, tiam rifuĝinto al Turkio – kaj en tiu urbo verkis la famiĝontan "vidinan leteron", en kiu li akuzis la "perfidulon"Görgey [gorgei] pro la malvenko.
La urbo ribelis en 1850 kontraŭ la turka jugo, sed la ribelo estis subpremita. La urbo (kaj la tuta Bulgario) liberiĝis danke al kaj post la rusa-turka milito de 1877-78.