Victor Franz HESS [viktor franc hes] (naskiĝis la24-an de junio1883 en Schloss Waldstein,Aŭstrio, mortis la17-an de decembro1964 enNovjorko,Usono) estis aŭstra fizikisto. Pro la malkovro kaj esploro de laKosma radiado li en1936 gajnis laNobel-premion pri fiziko.
Victor Franz Hess vizitis la lernejon enGraz, studis tie en la universitato kaj doktoriĝis en la jaro 1906. En 1910 li habilitiĝis.
Dum unu el siaj balonaj ekskursoj li la 7-an de aŭgusto 1912 malkovris la Kosman Radiadon. Poste li publikigis sian malkovron en la renoma fakĵurnaloPhysikalische Zeitschrift.
Ekde 1919 Hess akiris profesoran postenon en la universitato de Graz. De 1921 ĝis 1925 li laboris en Usono, kie li i.a. okupiĝis pri la medicina apliko de la radiumo. Poste li revenis al Graz kaj en la jaro 1931 li iĝis profesoro en laUniversitato de Innsbruck kaj estro de la nov-fondita instituto pri radiologio. Unu el liaj meritoj estis la kreo de mezurstacio de kosmaj radioj sur laHafelekarspitze, t.e. monto apud Innsbruck.
En la jaro 1936 li kune kunCarl David Anderson gajnis la premion Nobel de Fiziko. Unu jaron poste li revenis al Graz.
Hess malakceptis lanaziismon kaj en 1938 li elmigris al Usono. Ĝis 1958 li agis en la Fordham University. Li mortis en 1964.