Jam dum la epoko de laRomia Imperio pro la varmaj fontoj fondiĝas baneja urbo kun la nomoAquae Calidae (= varmaj akvoj). Dum la regado de imperiestroDiokletianus la baneja areo apartenis al riĉa romiano kun la nomoVipius kaj tial nomiĝisVipiacus. El tiu formo evoluis la nomoVichiacus kaj finfineVichy. Dum la jaro1344 la franca grafoPierre de Bourbon ricevas la areon, kaj dum la jaro1410 fondiĝasbenediktana monaĥejo. Dum1527 la posedaĵoj de la nobela dinastioBourbon denove iĝas propraĵo de la reĝo de Francio. Fine de la 16-a jarcento la unuaj pacientoj pro la sanigaj fontoj vizitas la lokon, kaj pli kaj pli diskonatigas ĝin.
la "fonta palaco" (Palais de Source) kun kuraca akvofonto, de kiu oni trinku
Tamen vere famaj la kuracaj varmaj akvofontoj de Vichy iĝas fine de la 17-a jarcento, kiam en1676 kaj1677 la nobelinoMarquise de Sevigné venas ĉi tien por kuraci lareŭmatismon de siaj manoj, kio evidente sukcesis: Ŝi parolas malvarbe pri la gusto de la akvo, sed tre laŭdas ties sanigan efikon. Du filinoj de la franca reĝoLudoviko la 15-a venas ĉi tien kuracocele, kaj la sekva reĝo,Ludoviko la 16-a, dum1787 konstruigas novajn banejajn konstruaĵojn. La patrino deNapoleono kuracocele venas ĉi tien dum1799 kaj interalie pro ŝia influo en la jaro1812 malfermiĝas granda baneja parko (Parc des Sources). Dum1830 baneja palaco inaŭguriĝas. La reĝoNapoleono la 3-a de Francio en pluraj someroj oficiale rezidas en la urbo. Dum tiu tempo la loko iĝas moda banejourbo de la eŭropa nobelaro. Konstruiĝas parkoj laŭ anglaj modeloj kaj larĝajbulvardoj, pompaj vilaoj kaj hoteloj. En1865 konstruiĝaskazino.
KirkoEglise Saint Louis en Vichy
Inter la jaroj1899 kaj1903 konstruiĝas granda "baneja centro" (Centre Thermal des Domes) kun trinkhalo, 700 metrojn longa promeneja halo kaj banejo en orientala stilo. Dum1903 inaŭguriĝasoperejo. Dum la jaro1900 40.000 banejaj gastoj venas al Vichy, dum1913, tuj antaŭ laUnua Mondmilito, temas pri preskaŭ 100.000. Dum la30-aj jaroj de la 20-a jarcento la loko havas plian florantan epokon.
Ekde julio1940 la urbo dum laDua Mondmilito sub gvido de la politikistoHenri Philippe Pétain iĝas sidejo de la francareĝimo de Vichy. Ĉar la urbeto disponis pri pli ol 300 hoteloj kaj tial povis gastigi la multajn politikistojn, sekretariojn kaj oficirojn. La reĝimo de ĉi tie administris la sudajn partojn de Francio, ne rekte okupitajn de la armeo deNazia Germanio. Unue granda parto de la francoj salutis la reĝimon, kiu ŝajnis preferinda al la alternativo, ke la tuta Francio estu sub rekta regado de armeestroj de nazia Germanio. Ĝis la jaro1944 tamen tre malaltiĝis la subteno. Kiam la Aliancanoj devigis la armeon de Nazia Germanio al retiriĝo el Francio kaj instalis provizoran registaron sub generaloCharles de Gaulle la 25-an de aŭgusto1944, finiĝis la kvarjara epoko de lareĝimo de Vichy.
Post la milito en la urbo rekomenciĝas la baneja aktivado, kaj denove ĝi akiras la titolonReine des villes d'eaŭ (reĝino de la banejourboj). Tamen dum la70-aj jaroj de la 20-a jarcento aliaj urboj iĝas "modaj" banejourboj, kaj la klasikaj banejaj gastoj malmultiĝas. La urbo iĝas centro de sporto, la rivero bariĝas al artefarita lagoLac d'Allier, por oferti eblecojn pri sportavelado kajbreta velado, kaj inter la jaroj1963 kaj1968 ekestas laParc Omnisports, tereno por laŭdifine "ĉiuj" sportaj disciplinoj. Ekde la jaro1989 ĝis2017 la urbestro de Vichy estisClaude Malhuret: li antaŭe estis ministro de Francio prihomaj rajtoj, kaj – kune kunBernard Kouchner – estis la fondinto de la internacia organizokuracistoj sen limoj.
En latalasoterapio ekzistas tielnomata "duŝo de Vichy" (duŝo dum kuŝado), kiu unuafoje praktikiĝis en la banejoj de la urbo.