Vic (prononco en la kataluna: [bik] aŭ [vik]), en EsperantoViko,[1] estas urbo kaj municipo en la centro deKatalunio. Ĝi estas la ĉefurbo de la administracia regiono Osona, situanta 69 kilometrojn proksima al Barcelono kaj 60 alĜirono. La magistrato aliĝis al la Asocio de Municipoj por la Sendependeco. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis49 530 loĝantoj sur areo de30,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 619 loĝantoj/km².
La nomon de ĉi tiu urbo oni skribis dum multaj jarcentoj "Vich", ĉar tradicie oni uzis la digramon CH por indiki ke ĝi prononciĝas [k] kaj ne [s]. La nomon de la urbo nun oni skribas Vic laŭ la ortografiaj reguloj de IEC. La skribaĵo kun fina ho restas nur ĉe familinomoj kaj por la samnoma urbo en Arpitanio.
La origina nomo latinlingva estis Ausa, kiel atestas la romiaj kaj iberiaj medaloj konservataj. La romia landovojo pri kiu oni havas dokumenton epigrafian en la duoninsulo estis tiu kiu interligis la municipojn Iluro kaj Ausa, konstruita inter 120 aK kaj 110 aK. Dum lavisigota periodo la nomo estis Ausona.
Dum la jarcentoj 8a kaj 9a, Vic estis parto de la markoj kiuj disapartigis la teritoriojfrankaj kaj laal-andalusaj. En la jaro 788 la urbo detruiĝis dum islamana razio. Poste nur unu el la kvartaloj (vicus, 'kvartalo' en la latina lingvo) estos rekonstruita kun la nomo Vicus Ausonensis. De ĉi tio venus la nomo de la urbo, kiamGuifré el Pilós reloĝigis la altan parton de la urbo en 878 kaj liveris ĝian regadon al la episkopo por ke tiu metu tie sian sidejon. Ekde tiu momento la urbo estis kunregata la la grafo de Barcelono kaj la episkopo de Vic.
Dum la Koncilio de Tuluges en 1027 laabato Oliba, episkopo de Viko, interkonsentis kun la nobeloj kaj episkopoj ĉeestantaj la interkonsenton pri Paco kaj Armistico, laŭ kiuj oni establis ĉiujarajn datojn dum kiuj milito estis malpermesata.
Dum la 18a jarcento, la urbo estis la unua fokuso de ribelo kontraŭ la centralisma politiko de la reĝo Filipo la 5a, kaj aperis nova grupo tre aktiva de subtenantoj deKarolo la 6-a, konataj per la nomo vikanoj. Oni eĉ demetis la portreton kiu pendis en la magistratejo. Ĉi tiu konflikto elnodiĝis en laMilito de hispana sukcedo, pro kiu Katalunio perdis siajn liberecojn. Laŭlonge de la milito, tamen, por eviti problemojn, tiuj vikanoj ŝanĝis je flanko depende la armeo kiu aperis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo, kiun oni finfine konkeris la 30an de aŭgusto 1713, post kiam la armeana deputito Antoni de Berenguer i de Novell forlasis la urbon kiam la generalo Feliciano de Bracamonte alproksimiĝis kun borbonaj trupoj. En laporpastra seminario de Vic studis la posta sanktuloAntoni Maria Claret i Clarà.
Komence de la 20a jarcento Viko havis 9 500 loĝantojn.
Dum lainterna milito de Hispanio la urbo disponis pri aerodromo kiu ĝis majo 1938 gastigis la duan eskadron de bombaviadiloj Polikarpov R-V "Natacha". Aliflanke, la milito influis ankaŭ la vikan industrion, kiu konvertiĝis fine de 1937, kiam pluraj riparejoj komencis munti kaj ripari ĉasaviadilojn Polikarpov I-15. Ĉi tiu infrastrukturo altiris la atenton de la faŝistoj, kiuj finfine bombatakis trifoje la urbon kaj alifoje sur la ĉirkaŭaĵo. Ĉi tiuj bombatakoj kaŭzis dekojn da civitanaj viktimoj, ĉar la urbo ne havis kontraŭaerajn defendojn, nur alarmsirenojn kaj kontraŭaerajn rifeĝejojn. La urbo falis sub la faŝistojn dum la atako kontraŭ Katalunio la vesperon de la 1a de februaro, post malfacilaj bataloj kun la respublikanaj trupoj.
La 29an de majo 1991 la terorisma grupoETA eksplodigis bomb-aŭton en kazerno deGuardia Civil, pro kio mortis 9 homoj.
Josep Albagés Ventura en 1907 tuj post sia esperantistiĝo fondis Esperanto-grupon en la urbo kaj multajn jarojn okazigis Esperanto-kursojn en Viko. Naskiĝurbo deJosep Pratdesaba (en 1870),Jacint Comella Mora (en 1879) kajJosep M. Terricabras (en 1878), kiuj ĉiuj estis kunfondintoj de la loka grupo kaj iam poste prezidis ĝin. Laŭ la stato de 2023 Viko estas la loĝurbo deVicente Manzano-Arrondo.