Ĉi tiu artikolo temas pri insekto apartenanta al subaro de ordo Hymenoptera. Por genro "Vespa" de insektoj rigardu la paĝonVespo (genro). Por marko "Vespa" de motorciklo legu la artikolonVespo (motorciklo).
En malpli larĝa senco, la vespoj estas la specioj de la familio vespedoj deAculeate (superfamilio : ĥimenopteraj pikuliloj). Tiu ĉi familio enhavas la genrojn deVespula,Dolichovespula,Vespa. En plej strikta senco oni uzas tiun esprimon nur por la specioj degenroVespa.
Abeloj estas ege gravaj por laekologia sistemo, sen abelo ne estas vivo. La abelo produktasmielon kaj mortas kiel heroino, se ĝi devas sin defendi foje per piko. Ĉion tion la vespo ne povas prezenti. Ĝi ne produktas nutraĵon por la homoj, sed per piko ĝi povas fariĝi danĝera por infanoj aŭ por homoj kiuj reagasalergie. Krome ĝi estas pli agresema kaj ĝenas manĝadon en libera aero.
La vespo ne meritas tiun malbonan reputacion. La homa malestimo kontraŭ la insekto estas kulture kaŭzitaantaŭjuĝo. Sed kontraŭe al la abelo, la vespo ne havaspremgrupon.
Vespoj estas spektaklecaj kontraŭbatalantoj de damaĝaj bestoj. Pli ol 30 000 specioj ĉasas ĉiajnsenvertebrajn bestojn, deskaraboj traaraneoj ĝismuŝoj. Tion la agrikulturo elprofitu. Ne ekzistas dubo pri tio ke laĥemiaĵoj per kiuj ni tenas niajn plantojn sen insektaj damaĝantoj, damaĝas al lafaŭno kaj al la ekologiaj sistemoj. Oni devas laŭ la sciencistino veti pri pli daŭripova kontraŭbatalado de damaĝantoj, kiel ekzemple pri kelkaj specioj de vespoj. Solvivantaj vespoj, do tiuj sennesto kaj popolo, estas specialiĝintaj ĉasistoj kaj havas grandan potencialon sur tiu kampo. Sed nuntempe nur kvar specioj estas komerce utiligataj por kontraŭbatali damaĝantojn.
Krome vespoj kontribuas al lapolenado. Du trionoj de la entutarikoltebla kvanto dependas de polenado. Vide al la signifo de naturaj polenantoj por certigi nian nutraĵon kaj vide al la evidenta malkresko de rekonataj polenantoj kiel abeloj kaj ŝvebmuŝoj nun estus bona momento por pli serioze konsideri la polenadon per vespoj.
Vespoj gustas post enmeto enkapsikan oleon senambigue bone, ili estas surprize nutraj. La akcelado deentomofagio - do de insektoj kiel nutraĵo por la homoj - estas certe la solvo por daŭripova certigo de nutrado. Insektoj estas riĉaj jeproteinoj kaj jeesencaj aminoacidoj, krome ili kaŭzas kontraŭe al aliaj utilbestoj nur malmulte dakarbondioksido. Pli ol du miliardoj da homoj jam havas insektojn en sia menuo - ankaŭ vespojn, tieslarvojn kajpupojn. EnJapanio ekzemple oni pagas multege por kilogramo da vespoj.
Papervespoj estas vespedaj vespoj kiuj arigas fibrojn el mortinta ligno kaj tigoj, kiujn ili miksas kun salivo kaj uzas por konstrui akvo-rezistajn nestojn el griza aŭ bruna papereca materialo.