Vespertoj - aŭ kopie de la faka zoologia nomo, devene el la greka kaj ankaŭ enprenita en la latinan (chiroptera) ankaŭ en Esperantoĥiropteroj aŭkiropteroj - estas la solaordo de flugantajmamuloj. En malvarmaj regionoj, ekzempleEŭropo kajNordameriko, ili vivas precipe enkavernoj kaj forlasitaj domoj, dum en tropikaj regionoj, ekzempleAfriko,Sud-Ameriko,Azio, kajAŭstralio, ili kutime tranoktas surarboj.
Multaj specioj de vespertoj movas sin orientiĝante en la spaco perultravoĉaeĥolokigo, tipe dum lanokto, kaj dumtage ili dormas en kaverno. Ili flugas per la t.n. haŭtvelo (patagium).
La plejparto el la vespertoj manĝasfruktojn kajinsektojn. Escepto vivas enSudameriko, kie estas specio kiu suĉassangon de mamuloj, interalie fojehomoj: kurioze, male al folklora ideo, ili ne mordaskolon, sed preferinde grandanpiedfingron. Tiu sudamerika vesperto ofte estas transportanto demalsanoj, plej danĝererabio.
La kapablo facile adaptiĝi al lamedio portis vespertoj al preskaŭ ĉiuj kontinentaj kaj insulaj regionoj de latero. En frostaj habitatoj, por ŝpari al si energion, ili travintras 2/3 de jaro, tiel malaltigante la korpantemperaturon ĝis12°C (la normala temperaturo estas36°C).
Skeleto de fluganta vesperto. La antaŭamembro fariĝisflugilo enadapto alflugado. La falangoj, krom la polekso[1], estas tre longaj kaj kuntenataj en duobla haŭta flugmembrano nomatahaŭtvelo.
Vespertoj estas la solaj mamuloj kapablaj je vera flugado, distinge de laglisado de ekzempleflugsciuroj.[2] Tiucele ilievoluigis plurajnkarakterojn. Iliaj flugiloj estas frapa ekzemplo de la evolua kapablo de latetrapoda membro. Ĉiujmanaj kajmanfingraj ostoj krom lapolekso estas longegaj kaj apogas fajnan haŭtan membranon flekseblan kaj streĉeblan, lahaŭtvelon, kiu konsistigas la surfacon de laflugilo kaj garantiaslevoforton. La haŭtvelo konsistas el du haŭtaj tavoloj kovrantaj mezan tavolon elnervohavajhistoj,sangaj kaj limfaj vaskuloj, kajmuskolfibroj.[3]
La manfingraj ostoj de vespertoj estas multe pli flekseblaj ol ĉe aliaj mamuloj pro sia plata formo kaj sia malalta enhavo dekalcio ĉirkaŭ la pinto.[4][5] La longiĝo de la fingroj, grava postulo de la kresko de flugiloj, ŝuldiĝas al lapliesprimigo deostaj morfogenezaj proteinoj (Omp-oj). Dum la kresko de vespertaembrio, la geno reganta signaladon per Omp-oj,Omp2, estas pliesprimigata en la antaŭmembroj, kio rezultigas plilongiĝon de la antaŭmembraj fingroj. Tiu ŝlosila genetika aliiĝo permesas krei la specialajn membrojn necesajn por vera flugo. La proporcio inter la longoj de la manfingroj de vivantaj vespertoj estas statistike nedistingebla de tiu de fosiliaj eocenaj vespertoj, kio konkludigas, ke la flugila morfologio de vespertoj estas konservata tra pli ol kvindek milionoj da jaroj.[6] Dum flugo, la ostoj suferasfleksan kajŝeranstreĉon; la fleksa streĉo estas malpli granda ol ĉe piediraj mamuloj, sed la ŝera estas pli granda. La rompa streĉa punkto de la flugilaj ostoj de verspertoj estas iomete malpli alta ol ĉe birdoj.[7]
Kiel ĉe aliaj mamuloj, sed malsame de birdoj, laradiuso estas la plej grava parto de la antaŭbrako. Vesperto havas po kvin longaj fingroj, kiuj disradias de la pojno. La polekso direktiĝas antaŭen kaj apogas laantaŭan randon de la flugilo, kaj la aliaj fingroj disstreĉas la flugilan membranon. La dua kaj tria fingroj iras laŭ rando de la pinto de la flugilo, permesante ke la flugilo estu tirata antaŭen kontraŭ laflugrezista forto, sen bezono esti dika kiel la flugiloj deflugsaŭroj. La kvara kaj kvina fingroj iras de la pojno ĝis lamalantaŭa rando, kaj rezistas la fleksa forto de aero pelanta la streĉitan membranon de malsupre.[8] Pro siaj flekseblaj artikoj, vespertoj kapablas manovri pli lerte ol glisantaj mamuloj.[9]
La histo de vesperta flugilo estas unu el la plej rapide rekreskantaj en la tuta besta regno[10]. La sangaj vaskuloj inkludas fajnan kapilaran reton uzatan entermoregulado, precipe por formeti varmon en la aeron dum flugo.[11] Vespertaflugado ŝajnas esti pli efika je konsumo de oksigeno al tiu de birdoj kies grando kaj fluga stilo estas similaj. Eksperimentoj en ventotuneloj en Svedujo kaj Usono pri nektarovoraj vespertoj montris ke vespertoj, kiel insektoj, optimumigas sian flugadon per regado de mikroturbulento dum mallevo de la flugiloj, kiu liveras ĝis 40 % de la pelforto.
La polekso ne estas entenata en la haŭtvelo kaj havas ungon. La membrano inter la kalkano, la vostopinto, kaj la pelvo - la vosta haŭtvelo - povas uziĝi, kiam ĝi estas granda - por kapti insektojn aŭ por ricevi la idojn dum nasko.
Vespertoj en la genroThyroptera havas suĉtenilojn per kiuj ili tenas sin al glategaj surfacoj[12].
Flugantaj akrobatoj - video de la jutuba kanaloScivolemo pri vespertoj.
Per sia flugkapablo vespertoj faris sin unu el la plej vaste distribuitaj grupoj de mamuloj. Krom laArkto, laAntarkto, kaj izolitaj oceanaj insuloj, vespertoj ekzistas ĉie tra la surteraj habitatoj de la mondo. Malsamaj specioj elektas malsamajn vivejojn dum malsamaj sezonoj — jen marbordoj, jen montoj, jen eĉ dezertoj — sed vespertaj vivejoj havas du bazajn postulojn: ripozejojn, kie ili pasigas la tagon aŭ dormas, kaj furaĝejojn. Vespertaj ripozejoj povas troviĝi en kavoj, fendoj, foliaroj, kaj eĉ homfaritaj strukturoj; iuj vesperoj konstruas por si "tendojn" per mordado al folioj.
Noktaj kutimoj de vespertoj, la vivo en kavernoj kaj la malinklino al la lumo, rilatigis ilin al la malbono en multaj homajsuperstiĉo. Sed en iuj pratempaj kulturoj, la rolo de la vespertoj ne estis tiel malbona. Inter laMajaoj, ili estis adorataj per la nomozotz'. EnĈinio vespertoj simbolas feliĉon kaj ĝis nun en kelkaj regionoj deSkotlando, la monvaloroj de la domoj kaj kasteloj plialtiĝas, se vespertoj loĝas en ili. EnAŭstralio, miloj daturistoj vizitas laNacian Parkon Lamington por vidipteropedojn.
Laŭ pli fruaj taksonomioj en la ordo de laKiropteroj (Chiroptera) estis du subordoj: laGrandkiropteroj (Megachiroptera) kun nur unu familio, la Pteropedoj (Pteropidae), kaj laMalgrandkiropteroj (Microchiroptera) kun ĉiuj aliaj familioj.
De ĉ. 2000 oni distingas jene (sed la esploro daŭre progresas):
↑ (2006) “Development of bat flight: Morphologic and molecular evolution of bat wing digits”,Proceedings of the National Academy of Sciences103 (17),p. 6581–6586.doi:10.1073/pnas.0509716103.Bibkodo:2006PNAS..103.6581S.
↑ (1994) “Scale effects on the stresses and safety factors in the wing bones of birds and bats”,Journal of Experimental Biology190,p. 195–215.doi:10.1242/jeb.190.1.195.
↑Pennycuick, C. J.. (2008) “Bats”,Modelling the Flying Bird. Elsevier, p. 136–143.ISBN 978-0-12-374299-5.
↑M.J. Kluger, J.E. Heath (1970). “Vasomotion in the bat wing: a thermoregulatory response to internal heating”,Comp Biochem Physiol (en) 32 (2),p. 219–226.doi:10.1016/0010-406x(70)90935-7..
↑Guerin Mickaël,Trait d’histoire de vie chez Thyroptera tricolore, chauve-souris de la famille des Thyropteridés. Stage CNRS Années 2004-2005[1].Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivoWayback Machine
↑Teeling, E. C.; Springer, M.; Madsen, O.; Bates, P.; O'Brien, S.; Murphy, W. (2005). A Molecular Phylogeny for Bats Illuminates Biogeography and the Fossil Record. Science. 307 (5709): 580–584. doi:10.1126/science.1105113