Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Versace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Versace
privata firmao • moda domo • negocovd
Dum1978 - nekonata/nuntempe
Jura formosocieto de respondeco limigita en Italio
FondintojGianni Versacevd
SidejoMilano
LandoItalio
Estr(ar)oJonathan Akeroyd • Emmanuel Gintzburger
Agokampodesigner clothing
Posedata deMichael Korsvd
TTTOficiala retejo
vdr

Versace estasitala moddomo kajfirmao. La kompanio estis fondita deGianni Versace en1978.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Versace malfermis sian unuan butikon en Milano en1978 kaj la butiko iĝis tuja sukceso. Hodiaŭ, Versace estas unu el la ĉefaj moddomoj en la mondo. En1994, Versace lanĉis la unuan horloĝkolekton de la marko. En1997, Versace estis murdita fare de Andrew Cunanan. Lia fratino Donatella kaj frato Santo prenis komandon kaj iĝis la ĉef-oficuloj de la firmao. La filino de Donatella, Allegra Versace, posedas 50 procentojn de la firmao kiel Gianni deziris en sia testamento. La marko mem konsistas el malsamajmodlinioj kiuj allogas malsamajn sektorojn sed kune konsistigas la totalan markon. Aldone al vestaĵoj kaj modakcesoraĵoj, la marko ankaŭ inkludas hotelon nomitan "Palazzo Versace" kiu malfermiĝis en2000 en Aŭstralio. Alia hotelo malfermos en Dubajo fine de2013. La ĉefa linio de la marko nomiĝasVersace Couture kaj ĝi inkluzivas vestaĵojn, juvelaĵojn, horloĝojn,kosmetikaĵojn,parfumojn, sakojn kaj meblojn. En2010, poŝtelefono dizajnita fare de Versace estis rivelita. La marko estas plejparte influita degreka mitologio kajMediteranea Maro kaj estas klare ke la plej granda parto de la dezajnohistorio estas apogita per revenantaj ĉeftemoj de malsamaj historiaj periodoj. La emblemo kaj varmarko de la marko omaĝasMeduzon kaj la simbolojn de laReĝlando Francio kaj laMediteranea Maro. La moddomo donas emfazon alarkitekturaj ĉeftemoj lasante la dezajnoliniojn de la monaĥejo de St. Harley en la sudo deFrancio konataj pro mediteranea arkitekturo kun ĉeftemoj de greka mitologio.

La moddomo estas konata inter multaj famuloj kiel:Elizabeth Hurley,Jennifer Lopez,Cindy Crawford,Catherine Zeta-Jones,Beyoncé Knowles,Lady Gaga kajElton John. Kio distingas Versace de aliaj moddomoj estas ĝia ofta uzo de famuloj en siaj reklamoj. Kelkaj el la homoj kiuj estis la vizaĝo de la marko tra la jaroj estisMadonna,Britney Spears,Christina Aguilera,Demi Moore,Ashton Kutcher, kaj Ian Somerhalder. Hodiaŭ la vizaĝo de la marko estas la aktorino kaj modeloJanuary Jones.

Dezajnoj de Versace

[redakti |redakti fonton]
  • de 2007
    de 2007
  • de la 1990-ja jaroj
    de la 1990-ja jaroj
  • Buntkolora jupo de Versace
    Buntkolora jupo de Versace

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Versace&oldid=8983860"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp