Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Veroksia aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Veroksia aglo
Veroksia aglo
Veroksia aglo
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:AkcipitroformajAccipitriformes
Familio:AkcipitredojAccipitridae
Genro:Aquila
Specio:A. verreauxii
Aquila verreauxii
(Lesson,1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorio de tiu specio verde
Teritorio de tiu specio verde
Teritorio de tiu specio verde
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaVeroksia aglo (Aquila verreauxii), foje konata kielNigra aglo (kio kondukas al konfuzo kun la aziaNigra aglo), estas grandarabobirdo.[1]

Tiuaglo loĝas en montecaj kaj montaraj regionoj desuda (ĉefe en okcidenta marbordo de sudaAngolo alSudafriko) kajorienta Afriko ĉefe ĉe Okavambo, centrajKenjo kajTanzanio (etende marĝene alĈado), kaj tre surloke enOkcidenta Azio, nome suda kaj sudokcidentaArabio.

Ilustraĵo de tiu specio laŭ priskribo fare de Lesson publikigita en 1830[2]

Ĝi estas 75 al 95 cm longa. La averaĝa pezo ĉe maskloj estas 3.7 kg kaj ĉe inoj 4.5 kg. Ĝi havas enverguron de ĝis 2.2 m.[3] Ĝi estas nigra kun distinga blanka V marke en dorso.[4] La beko estas tre fortika kaj griza. La kruroj estas flavaj kun nigrecaj ungoj. Junuloj estas kutime helaj kaj malhelbrunaj kun nigreca vizaĝo. Strukture ĝi estas tre simila al laReĝa aglo de laNorda Hemisfero, kaj al laKojnvosta aglo deAŭstralio.

Ĝi estas tre teritoriema kaj povas ofte esti vidata kun aliaj samgenranoj, kun kiuj ĝi pariĝas por vivo. La ino demetas du kremokolorajnovojn, ĉiun kvaran tagon aŭtune, kaj eloviĝo okazas post proksimume 45 tagoj.

Ĝi estas specialista ĉasisto deprokaviuloj. La grando de ties teritorio ofte inverse reflektas la grandon de la loka populacio deprokaviuloj. Foje ĝi predas birdojn kiaj numidoj aŭmamuloj de grando simila al tiu de prokaviuloj, kiaj grandajroduloj.

La nomo deVeroksia aglo rememoras la francan naturalistonJules Verreaux, kiu vizitis sudan Afrikon komence de la18a jarcento.[5][6]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Gargett, Valerie. (1990)The Black Eagle: A Study. South Africa: Acorn Books and Russel Friedman Books, p. 19, 30–31.ISBN 0 620 11915 2.
  2. Lesson, R. P.. (1830)Centurie zoologique, ou, Choix d'animaux rares, nouveaux ou imparfaitement connus par R.P. Lesson. Chez F.G. Levrault, Paris, p. 104–106.
  3. Gargett, p. 29.
  4. Gargett, p. 31.
  5. Gargett, p. 30.
  6. Mearns, Barbara; & Mearns, Richard. (1988).Biographies for Birdwatchers. The lives of those commemorated in Western Palaearctic bird names. Academic Press: London.ISBN 0-12-487422-3
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Veroksia_aglo&oldid=7985060"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp