La trinkaĵo ekestis enFrancio dum la18-a jarcento kaj estis inspirita laŭ germana fortigita vino kunartemizio (artemisia absinthium), kiu en la germana lingvo nomiĝasWermut. Artemizio estas spicherbo kiu estas uzata dum la distilado deabsinto. Aliaj spicherboj kiuj povas esti aldonataj estastimiano,kinino kajvanilo. En kelkaj kazoj oni povas ankaŭ aldoni sukerojn aŭ acidojn. La diversaj spicherboj origine estis uzataj por plibonigi la guston de la malmultekostaj kaj ĝenerale junaj vinoj.
Vermuto estas multe trinkata kielaperitivo kajdigestigilo, laalkoholelcento ordinare estas ĉ. 15%. Tamen estas pli malmultekostaj vermutoj sur la merkato kun malpli da alkoholo. Pro la konkurenco la fabrikantoj ne publikigas kiujn spicherbojn ili uzas dum la produktado.
Estas kvar specoj de vermuto ordigitaj de dolĉa (po 130 gramoj dasukero je litro), nedolĉa aŭ seka (po 30 gramoj da sukero je litro) al sekega (malpli ol 30 g/l):
blanka : fruta, leĝera kaj refreŝiga; povas esti miksata kun gasakvo,limonado aŭfruktsuko (itale:bianco),
ruĝa : ofte trinkata kielaperitivo, amardolĉa spica gusto (itale:rosso),
seka : kiel bazo porkokteloj (ekz.Martini), blanka, ŝaŭma, maksimume 5% darezidua sukero, plejofte kun alkoholelcento de 18%,
La plejmultajn vermutojn oni produktas enItalio. La plej grandaj produktantoj troviĝas en la provincoTorino. Unu el ili,Martini & Rossi, tiel famiĝis, ke por multaj homoj la vortomartini estas sinonimo porvermuto, sed ekzempleNoilly Prat enMarseillan produktas mondfaman francan vermuton, kaj ankaŭ enBulgario oni produktas vermuton.
Aliaj konataj markoj: Cinzano,Campari, Picon kaj Suze.