La sama koncepto estas esprimata de du kulturaj terminoj (speciale ĉezoologio).Verme, derivata de la latinavermis, uzeblas ĉefe en la kunmetaĵovermoforma, per kio oni priskribas ĉion ajn kiu havas formon de vermo.Helminto, derivita de la greka ἕλμινθος, uzeblas ĉefe rilate la parazitaj vermoj, kiel en vortoj kielkontraŭhelminta, kio utilas por kontraŭstari aŭ ataki tiujn parazitajn vermojn,helmintiazo, parazita malsano kaŭzata de vermoj aŭhelmintologio, branĉo de la medicina kaj veterinara zoologioj kiu pristudas la parazitajn vermojn.
Entute temas pri ĉirkaŭmiliono da specioj, nur inter la konataj. Ili povas troviĝi tutmonde kaj en ĉiaspeca medio. Kelkaj estas profitaj por la homo ĉar plibonigas lagrundon rilate laterkulturadon kaj bonstaton de la vegetaloj. Aliaj estas danĝeraj por la homoj aŭ aliajbestoj, ĉar povas estiparazitoj. Ĉiukaze multaj el ili estas gravaj por lamanĝoĉeno kaj la vivo de aliaj animalaj specoj kaj specioj en siaj respektivajekosistemoj.
Multaj el tiuj specioj jam estasformortintaj, pro tio ili estas speciale interesaj al laPaleozoologio.
Lamarko konsideris la vermojn kielkvara klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj,polipoj kajradiuloj) al la plej perfekta (lahomo). Li difinis ilin kiel molaj longformaj korpoj, kun jam kompletan intestan kanalon, male al antaŭaj klasoj (paĝo 121).