Rajda statuo de Vercingetorix, fare deBartholdi, enPlace de Jaude, enClermont-Ferrand. La skribaĵo diras:J'ai pris les armes pour la liberté de tous ("Mi prenis la armilojn por la libereco de ĉiuj")
Vercingetorix [verĉin ĝetoriks],latineVercingetorix (naskiĝis ĉirkaŭ82 a.K.; mortis46 a.K. enRomo) estis ĉefo de laArvernoj (gaŭla popolo en la regiono moderntempe nomataAŭvernjo), komandis la lastan kaj unuafoje ĝeneralan ribelon de la gaŭloj kontraŭ laromianoj (komanditaj deJulio Cezaro) dum jaroj 53- 52 a.K. En lagaŭla lingvo lia nomo signifasgranda reĝo de la cent bataloj. (ver-cin-getu-rix)
Nur malfacile Julio Cezaro atingis disde la norda parto de laItalia (Romia Imperio)romia provinco ''Italia'' siajn taĉmentojn. Li estis venkita enGergovia iom sude deAugustonemetum (la nunaClermont-Ferrand) kaj devis retiriĝi por protekti la sudan romian provinconGallia Narbonensis deGaŭlujo, la moderna regionoProvenco. Ĉar intertempe apenaŭ ĉiuj gaŭloj triboj (eĉ laAeduoj) kolektiĝis, kelkaj gentoj malaliancaniĝis disde la Romianoj. En landa asembleo ili deklaris Vercingetorikson supera gvidanto. Jam estis planita atako al Provenco el tri flankoj. En tiu ĉi momento Vercingetoriks estis tentita ekigi batalon malĝuste taksante laĝermanan kavalerion. Cezaro venkis kaj Vercingetoriks retiriĝis alAlesia.
En Alesia Vercingetoriks estis sieĝita per altkvalita romia sieĝmaŝinaro. Gaŭla helparmeo ankaŭ estis venkita. Vercingetoriks proponis submeti sin al Cezaro por ke la Gaŭloj ne plu estu sieĝataj kaj ricevu kompaton. Vercingetoriks estis ĉenumita kaj post kelkaj jaroj da malliberiĝo en karcero en Romo (Carcer Tullianus) li partoprenis la triumfan procesion en 46 enRomo. Poste li estis murdita.