Laŭ la stato de 2015 en la provinco vivis8 112 505 loĝantoj sur areo de71 820 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de113 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo nomiĝasXalapa de Enríquez.
Veracruz situas ĉe la bordo deAtlantiko (Meksika Golfo) kaj ĝuas tropikan-subtropikan klimaton. La samnoma havenurbo (Veracruz Llave = Vera Kruco,ŝlosilo) estas la plej gravahaveno de Meksiko. En Veracruz troviĝis ankaŭ gravaj antaŭkonkeraj kulturoj kiel la Totonakoj,Toltekoj kaj Ŭaŝtekoj.
La norda montara regiono estas tre malriĉa, kontraste al la forte industriaj urboj Veracruz, Orizaba, Coatzacoalcos kaj Boca del Río.