Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vera de Moncayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera de Moncayo
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo50580
Demografio
Loĝantaro315  (2024)[+]
Loĝdenso11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo41° 49′ N,1° 41′ U(mapo)41.8249079-1.6874657Koordinatoj:41° 49′ N,1° 41′ U(mapo)[+]
Alto631 m[+]
Areo27,662578 km² ( 276 6.2 578 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Vera de Moncayo (Provinco Zaragozo)
Vera de Moncayo (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Vera de Moncayo
Vera de Moncayo (Hispanio)
Vera de Moncayo (Hispanio)
DEC
Situo de Vera de Moncayo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoVera de Moncayo[+]
vdr

Vera de Moncayo [BEra demonKAĝo] estas municipo deHispanio, en la orienta parto de lakomarkoTarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estasTarazona, en la okcidento de laProvinco Zaragozo (regionoAragono).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Vera estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarkoTarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas teritorion ĉefe inter tiuj de Tarazona (norde),Trasmoz (okcidente) kajAlcalá de Moncayo (sude), ĉe la rivero Huecha. Proksime de ĝia teritorio estas laNatura Parko Moncayo. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Grisel, Tarazona, Bulbuente, Trasmoz, Litago kaj Alcalá de Moncayo. L municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon de laMonaĥejo de Veruela.

La loĝloko Vera mem estas je 77 km nordokcidente deZaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 12 km deTarazona, komarka ĉefurbo, kaj je 14 km deBorja, ĉefurbo de la plej proksima komarko. Ĝi estas sur 631 msm.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Krucmonumento antaŭ la monaĥejo.

Eble estis jam loĝado enNeolitiko kaj dekeltiberoj, rilate al minado en la valo. Ankaŭ eble estis fortikaĵo de islamanoj.

Plej frua mencio estis de 1133, rilate al aparteno al senjorlando deBorja. La fondo de laMonaĥejo de Veruela meze de la 12-a jarcento determinis la ekonomion kaj la loĝantaron de la limaj komarkoj. En 1172, per privilegio de Alfonso la 2-a de Aragono, la loĝloko de Vera, kun ĝiaj kastelo, teritorio kaj havaĵoj, estis donita al la monaĥejo. La vilaĝo estis unu el multaj kiuj apartenis al la etenda havaĵo de la monaĥejo. La monaĥoj cistercianoj ĝuis la abundon de ŝtonoj kaj akvo por la konstruo kaj funkciado de la monaĥejo krom posedo de apudaj loĝlokoj, farmoj ktp., kio faris de la monaĥejo institucio senjora de la areo. La senjora ligo restis ĝis la "desamortización" de 1835. Tiam, la monaĥejo venis al la municipa administracio de Vera. En 1976 la ŝtato pruntedonis la monaĥejon al la Provinco Zaragozo por ties rehabilitado kaj konservado. Ekde 1998 Veruela estas malfermita al la publiko kaj tie okazas kultura agado, kia ekspozicioj, kursoj aŭ muzikaj festivaloj.

Vera demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Vera de Moncayo oni malaltiĝis ĝis nunaj 316 loĝantoj.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj,abelbredado), forstado kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kajrura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la monaĥejo; la ruinoj de la kastelo; la preĝejo aligita al la kastelo, kun mudeĥar-renesanca sonorilturo sur turo el la kastelo kaj retabloj el la monaĥejo; Ermitejo Aparecida; arkeologia kuŝejo La Oruña de keltiberoj; krucmonumento; kaj proksimaNatura Parko Moncayo.

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Klostro de la monaĥejo.
    Klostro de la monaĥejo.
  • Enirejo de la monaĥejo kaj sonorilturo sur kastelturo.
    Enirejo de la monaĥejo kaj sonorilturo sur kastelturo.
  • Ekstera enirejo de la monaĥejo.
    Ekstera enirejo de la monaĥejo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vera_de_Moncayo&oldid=8534704"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp