Ventspils (germane historieWindau, inter la jaroj 1795 kaj 1918rusigiteВиндава/ Vindava) estashavenurbo borde de laBalta Maro enLatvio. Ĝi situas en la nordo de la historia regionoKuronio, en la pejzaĝoVenta, nomata laŭ samnoma rivero. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio.
Ventspils situas enKuronio norde de la urboLiepāja, en la loko kie la riveroVenta enfluas la Baltan Maron – laŭvorte lalatva urbonomo signifas "Venta-fortikaĵo". La urbo troviĝas proksimume 190 kilometrojn okcidente de la latvia ĉefurboRigo kaj komence de 2006 havis 43.806 loĝantoj.
Dum la13-a jarcento la germanlingvaLivonia Ordeno, kiu provis armee kontroli la teritoriojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio, tiam loĝitajn de diversaj baltaj popoloj kaj en la nordo de estonoj, konstruis fortikaĵonWindau kaj ĉirkaŭ ĝi fondis samnoman urbon. La urbo dum la mezepoko apartenis al laHansa Ligo kaj estis prospera komercejo.
Poste apartenanta al la mezepoka regnoPollando-Litovio, la urbo post la tria kaj fina dispartigo de la regno dum 1795 estis konkerita kaj aneksita fare de laRusia Imperio kaj post laUnua Mondmilito iĝis parto de la sendependiĝinta respublikoLatvio.
La urbo havas senglaciangrandan komercan havenon kaj estas grava ĉenero de la transportovojo de nafto kaj karbo el Rusio al Norda Eŭropo. Kun subteno de la Eŭropa Unio en la urbo fondiĝis centro por la evoluo de novaj teknologioj, kiu subtenu lokajn entreprenojn teknologie avangardajn.
Estas du tutjaraj pramŝipaj linioj alRostock en Germanio kajNynäshamn en Svedio. Krome somere ekzistas plia regula prama linio al la insuloSaaremaa en Estonio.
Kun Rigo kaj pliaj latviaj urboj, Ventspils konektiĝas per aŭtoŝoseoj kaj per transregionaj busaj linioj. Persona fervoja trafiko laŭ la stato de somero 2008 ne ekzistas.
La dum 1975 malfermita internacia flughaveno Ventspils estas inter la tri signifaj flughavenoj de Latvio (krom tiuj de Rigo kaj Liepaja). Ekde aprilo 2008 ekzistas aviada ligo al Rigo dufoje ĉiutage.
Aparte vidindaj estas la bone restaŭrita historia urbocentro kaj la plaĝo ĉe la Balta Maro.
La urba kastelo de laLivonia Ordeno, kiu unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1290, konstruiĝis dum la dua duono de la 13-a jarcento kaj nuntempe estas la plej nova konservita konstruaĵo de la urbo. Post restaŭro ĝi ekde septembro 2001 gastigas la urban muzeon, kiu antaŭe ekde 1928 troviĝis aliloke en la urbo. Al la instalaĵo ankaŭ apartenas subĉiela etnografia muzeo rekte ĉe la marbordo, kiu montras ĉiujn aspektojn de la vivo de la latvaj kaj livoniaj fiŝistoj kaj kamparanoj dum la pasintaj jarcentoj.
30 kilometrojn pli nordoriente situas la internacia radio-astronomia centro de Ventspils.