Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ventoparko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elVentogeneratoro)
Serio daventelektrigiloj enDanio
Ventoparko enRoscoe (OkcidentaTeksaso)

Ventoparko (aŭventocentralo) estas tiacentralo, kiu produktaselektran kurenton helpe devento. Ĝi estas aro daventogeneratoroj, kiuj iomete similas alventomuelejo. La plej ĉefa avantaĝo estas, ke ĝi profitsasenergifonton neelĉerpebla (vento) kontraste kun la tradiciajenergifontoj (karbo,nafto ktp) kiuj krom la problemoj pripoluo iam elĉerpus.

Ventogeneratoroj (averaĝe 120 m-ojn altaj) funkcias ĝenerale surkampo, sed kelkaj funkcias ankaŭ surmaro. Ili funkcias ekde fine de la20-a jarcento. La tie produktitaenergio estasmedioamika. Oni profitas ilin tie, kie laŭeble longdaŭre ventas. Ventogeneratoro ĉiam aŭtomate sekvas direkton de la vento. Malofte sur pinto de la generatoro ankaŭelvidejo troviĝas.

Oni markas ofte dumalavantaĝojn en ties rilato kun la medio. Unuflanke, se estas homaj setlejoj proksime, la konstantega bruo povas ĝeni kaj kaŭzi mensajn malsanojn. Duaflanke la rapida frapo de la helicalo povas (kaj fakte ofte okazas) vundi aŭ mortigi birdojn, kio kaze de endanĝeritaj specioj (migrantaj birdoj) aŭ de grandaj specioj (reĝaj agloj) povas rezulti katastrofa.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ventoparko&oldid=8876698"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp