Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Venezuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolivara Respubliko Venezuelo
República Bolivariana de Venezuela

Nacia flago

Nacia blazono

Nacia flagoNacia blazono
Nacia himno:Gloria al Bravo Pueblo
(Gloron al la Brava Popolo)
Nacia devizo:Dios y Federación
(Dio kaj Federacio)

  •  Administrita teritorio de Venezuelo

  •  Pridisputata teritorio
  • suverena ŝtato(–)
    landoRedakti la valoron en Wikidatavd
    Bazaj informoj
    ĈefurboKarakaso
    Oficiala(j) lingvo(j)Hispana

    Kunoficialaj lingvoj:
    Indiĝenaj lingvoj
    Uzata(j) lingvo(j)Venezuela lingvo signo
    Plej ofta(j) religio(j)Katolika(63.7 %)

    Aliaj religioj:
    Loĝantaro26 458 853 (2024)[1]
    Loĝantojvenezuelano(j)
    HorzonoUTC-04:00
    Interreta domajno.ve
    LandokodoVEN
    Telefona kodo+58
    Plej alta punktoMonto Bolivaro
    Plej malalta punktoLagunillas
    Politiko
    Politika sistemoFederaciaprezidenta respubliko kunhegemonia partio
    ŜtatestroNicolás Maduro
    ĈefministroNicolás Maduro (pridisputata rekono)
    ParlamentoNacia Asembleo de Venezuelo
    Sendependiĝo disdeHispanio5-a de julio, 1811
    Ekonomio
    ValutoBolivaro
     
    Membro de
    Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1998–)
    Tutmonda Pridogana Organizo(1996–)
    Multflanka Investo-Garantia Agentejo(1994–)
    OPEL(1960–)
    Internacia Financa Korporacio(1956–)
    Interpol(1948–)
    Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj(1948–2017)
    Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1946–)
    Unesko(1946–)
    Unuiĝintaj Nacioj(1945–)
    Internacia Telekomunika Unio(1920–)
    Universala Poŝta Unio(1880–)
    Komunumo Sudamerika de Nacioj
    Monda Organizaĵo pri Sano
    Monda Organizaĵo pri Komerco
    Kariba Disvolva Banko
    Organizaĵo por la Malpermeso de Atomkernaj Armiloj en Latina Ameriko kaj la Karibaj Insuloj
    Merkosudo
    Internacia Hidrografia Organizo
    Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
    Esperanto-movado
    Landa E-asocioVenezuela Esperanto-Asocio
    vdr

    LaBolivara Respubliko Venezuelo,hispane:República Bolivariana de Venezuela, kaj pli simpleVenezuela (elparolataBeneSŬEla) nomeVenezuelo estas tropika lando, nomesuverena ŝtato situanta ĉe la norda marbordo deSudameriko. Ĝi estas konstituita per kontinenta areo kaj granda nombro de insuloj kaj insuletoj en laKariba maro; ĝia ĉefurbo kaj pli granda urba aglomeraĵo estas la urboKarakaso.[2]

    Ĝiaj landlimoj estas: norde laKariba Maro kaj laAtlantika Oceano,Gujano oriente,Brazilo sude, kajKolombio okcidente. Norde, ne malproksime de la Venezuela marbordo troviĝas ankaŭ laNederlandaj Antiloj:Arubo,Kuracao kajBonero (Nederlando) kajTrinidado kaj Tobago. Kun Gujano Venezuelo plendas reklamon al 159 542 km² de teritorio okcidente de la rivero Esequibo, nome areo konata kielEsekiba GujanoZona en Reclamación (Reklamita Zono)​,[3] antaŭe sub kontrolo deNederlanda Gujano.

    La teritorio nuntempe konata kiel Venezuelo estis koloniigita de laReĝlando Hispanio en 1522, kontraŭ rezistado fare deindianaj popoloj. En 1811, Venezuelo iĝis unu de la unuaj hispanamerikaj teritorioj kiuj deklaris sian sendependecon disde Hispanio. La luktadon por la sendependigo estris figuroj kielFrancisco de Miranda,Simón Bolívar kajJosé Antonio Páez, kiuj estris kelkajn militkampanjojn kontraŭ la koloniaj hispaniaj fortoj. En 1821, la sendependendismaj fortoj estritaj de Bolívar atingis definitivan venkon en laBatalo de Karabobo, kio ebligis la plifirmigon de la sendependeco de Venezuelo kaj de aliaj landoj kiuj kunformis la provizoran entonGranda Kolombio, kiel unio kiu ne daŭris multan tempon kaj finfine la Granda Kolombio dissolviĝis en 1830, lasante Venezuelon kiel sendependa lando. Venezuelo suferis lapolitikan agitadon kaj la aŭtokration kaj restis dominita de regionajkaŭdiloj ĝis komenco de la 20-a jarcento. Ekde1958, la lando havis serion de demokratiaj registaroj. Laekonomia krizo de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj rezultis en kelkaj politikaj krizoj, inklude mortigajn tumultajn nomitajn "Caracazo" en1989, du klopodoj depuĉo en1992 kaj politika juĝado al la prezidentoCarlos Andrés Pérez pro malversacio de publika mon(proviz)o en1993. Kolapso en la fido al la politikaj partioj ekzistantaj kondukis en la prezidentaj elektoj de1998 la eks-militistonHugo Chávez al la prezidenteco, kaj al la komenco de la nomitaBolivara revolucio. Chávez ekregis konvokante Konstitucifaran Asembleon en1999, kiu redaktis novanKonstitucion kiu inter alia ŝanĝis la oficialan nomon de la lando alRepública Bolivariana de Venezuela.[4]

    En 2010, Venezuelo havis lanafto-rezervojn plej grandajn de la mondo kaj estis unu de la ĉefaj landoj eksportantoj de nafto.[5] Antaŭ la ekspluatado de la nafto, la lando estis eksportanto de agrikulturaj produktoj, kielkafo kajkakao, sed nafto tuj atingis la dominadon de la eksportadoj kaj la enspezoj de la lando. La tutmonda troa propono kaj prezaltigo de nafto en la1980-aj jaroj kondukis al krizo de la ekstera ŝuldo kaj al longa ekonomia krizo. Lainflacio plialtiĝis en 1996 kaj la indicoj de malriĉeco plialtiĝis ĝis 66 % en 1995. Por 1998 laMEP por persono malaltiĝis al la sama nivelo de 1963, nome triono de ties maksimumo, atingante ĝin en 1978. La registaro de Hugo Chávez sekvis ideologionkontraŭimperiisman kaj klopodis por ŝanĝo en la geopolitiko de la naftomerkato serĉante novajn merkatojn[6] kaj apogante landoj en kiuj mankas la nafta resurso; tiukadre ankaŭ pliiĝis la publika elspezo pere de la teorio de riĉodistribuado kaj kreskiĝis ankaŭ la ekstera ŝuldo ĝis pli ol 118 000 milionoj de dolaroj senkontrole[7][8] kaj spite la eksplodon de la naftekspluatado ties konsekvencojn oni konstatos post jaroj;[9] la enspezo de valutoj estis investitaj grandparte en ekonomiaj politikoj desociala bonfaro, dum la landa venezuela produktado stagnis dum la unuaj jaroj de lia regado, pliigante la socialan enspezadon kaj portempe malpliigante lamalriĉecon kaj laekonomian malegalecon, pere ĉefe de la pliigo de la naftoprezoj kio helpis la pliigon de la enspezoj de la lando.

    Post kelkaj jaroj, la malpliiĝo de la enspezoj grandparte pro la troa publika elspezado, la pliigo de la importadoj, la politika koruptado, la bojkoto fare de landoj aliancanoj de Usono, la malpliiĝo de la tutlanda produktado pro la troa ŝtata kontrolo kaj la ekonomiaj politikoj kiuj malhelpis la normalan disvolvigon de la privata sektoro,[10] estis amplekse menciitaj kiel faktoroj kiuj malstabiligis la ekonomion de la lando.[9] Tio kondukis al ĝenerala krizo kiu rezultis eninflaciego,ekonomia krizo, malabundo de bazaj produktoj (akrigita pro internacia bojkoto instigita de Usono) kaj drastaj pliigoj de sendungado, malriĉeco, malsanoj, infana mortindico,nesufiĉa nutrado kaj krimindico.[11][12][13][14] Fine de2017, la agentejoj de kredita kvalifikado deklaris Venezuelon "nepagipova" rilate al la pagoj de laŝtata ŝuldo.[9] En 2019, laOficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj publikigis informon indikantan, ke la refistaro de Venezuelo estas responsa pri sistemaj rompoj de lahomaj rajtoj.[15]

    Nomo

    [redakti |redakti fonton]
    Oni diras, ke la landonomo rilatas alAmerigo Vespucci, kiu vidispalafitojn kie loĝis indiĝenoj, kaj imagis «malgrandanVenecion», nomo kiu inspirisAlonso de Ojeda por nomi la nove malkovritajn kontinentajn terojn.[16]

    La nomo de la lando estis inspirata deAmerigo Vespucci en1499, dum lia esplorado de la nordokcidenta marbordo (konata hodiaŭ kiel laGolfo de Venezuelo), kune kunAlonso de Ojeda. La skipo alvenis ĝis laLago de Marakajbo inter la duoninsuloj Paraguana kajLa Guajira, kie ili observis vilaĝojn de la indiĝenoj, kiuj havis la domojn super la akvo, apogitajn sur stangoj. Por Vespucci, ĉi tio estis klara rememoro al la urboVenecioVenezia, en itala—. La eltrovita regiono estis nomita de Ojeda kielVenezuela, kio signifis ion kiaVenecieto, fare de Vespuccci kielVenezziola, hispanigita poste kiel «Venezuela» por la tuta regiono kaj por la golfo en kiu ili malkovris la palafitojn kiu estis nomita "golfo de Venezuela".[16] Poste la regiono estis konata ankaŭ kielTierra Firme (kontinenta tero), kiel neinsula regiono de la kontinento kiu estis esplorita de eŭropanoj.

    Geografio

    [redakti |redakti fonton]
    Kart over Den bolivarianske republikken Venezuela
    Mapo de Venezuelo kun ties urboj

    Venezuelo havas ĉirkaŭ 2.800 kilometrojn longan marbordon. Laŭ marspaco, ĝi posedas suverenecon al 71 295 km² de teritoria maro,[17]​ al 22 224 km² en sia apuda zono,[17] al​ 471 507 km² de la Kariba maro kaj de la Atlantika Ocano laŭ la koncepto deekonomia ekskluda zono,[18][19][20] kaj al 99 889 km² laŭ la koncepto dekontinentbreto.[21]​ Tiu granda marzono limas kun tiuj de dek tri ŝtatoj.[22]

    El la tuta tera areo, ĉirkaŭ 39 % konsistas el arbaroj, 20 % el paŝtejoj kaj 4 % el agroj kaj kampoj. Venezuelo limas tere al tri ŝtatoj: oriente alGujano per 743 kilometrojn longa limo, sude alBrazilo per 1.819 kilometrojn longa limo kaj okcidente alKolombio per 2.050 kilometrojn longa limo. La tuto de la surteraj landlimoj de Venezuelo estas 4 612 kilometrojn longa.

    Topografia mapo de Venezuelo.

    Venezuelo dividiĝas je kvar regionoj: laAndoj, kiuj etendiĝas laŭ orient-okcidenta kurbo de la kolombia limo laŭ la kariba maro orienten (vidu artikolonCordillera de Mérida; laOrinoko-enenaĵoj (Llanos) en la centro; la malaltebenaĵoj deMarakajbo en la nordokcidento (kun laGolfo de Venezuelo norde kaj laLago Marakajbo sude de tiu); kaj la altebenaĵo deGujano en la sudoriento. LaSierra La Culata estas la nomo kiun ricevas unu el la dusierras en kiuj dividiĝas la anda montaro survoje tra la centra parto de la zono anda de Venezuelo inter la ŝtatoj Mérida kaj Trujillo.

    Venezuelo estas la sesa plej granda lando de Sudameriko. Ĝi estas la pejzaĝe plej diversa lando inter ĉiuj sudamerikaj ŝtatoj. Estas granda kontrasto inter la dezertaj pejzaĝoj laŭ laistmo deCoro (Venezuelo) kaj la marĉoj de la delto de la Amacuro, la neĝkovritaj montoj de laCordillera de Mérida kaj la vastaj ebenaĵoj en la centro de la lando.

    Mérida, Venezuelo

    LaLago Marakajbo estas grava geografia elemento de la landa marbordo kaj laLago Valencia estas la dua lago laŭ gravo en Venezuelo post la lago Marakajbo.

    Estas multaj insuloj, kiel ekzemple laInsularo Los Roques.

    Historio

    [redakti |redakti fonton]

    Antaŭ la 19-a jarcento

    [redakti |redakti fonton]

    La lando estis loĝata antaŭ1492 de diversaj disaj triboj de indianoj, ne unuigitaj kiel en aliaj regionoj de Sudameriko.

    La konkero fare de laHispana Imperio estis sufiĉe rapida, kvankam komence nur la marbordo estis koloniigata.

    La unua fiksa setlejo de la hispanoj, nomataNueva Cádiz estis fondita en1522, la nuna ĉefurboKarakaso fondiĝis en1567. En la jaro1577 la hispana krono enpostenigis guberniestron por administracii la regionon.

    Sendependiĝo

    [redakti |redakti fonton]
    Subskribo de la declaro de sendependiĝo

    La sendependeco de la lando estis atingita kaj agnoskita en1821, kvankam en la unuaj jaroj la nuna lando formis parton de laKonfederacio de laGranda Kolombio. En la luktoj de sendependiĝo ludis grandan rolon la nacia herooSimón Bolívar.

    La historio de la sendependa lando dividiĝas en kvin periodojn, lakvin respublikojn. La Kvina Respubliko naskiĝis post la nova konstitucio de1999 favorita de la nuna prezidentoHugo Chávez.

    En la 21-a jarcento

    [redakti |redakti fonton]

    En aprilo 2002 okazis manifestacio, instigita de la opozicio, apogata de la riĉularo kaj de la mastraro, kaj la 11-an de aprilo provo de ŝtatrenverso, dum kiu la prezidanto Chávez estis kaptita kaj forkondukita, sed poste, sekve al popolaj protestoj kaj al interveno de tiu parto de la armeo kiu subtenis la bolivaran revolucion, liberigita kaj reenpostenigita kiel prezidanto de la respubliko.

    En 2004 okazis kontraŭregistaraj protestoj, instigitaj de la mastraro, kaj lokaŭto, apogitaj de Usono.

    La 4-an de decembro 2005 okazis parlamentaj balotoj, kiujn bojkotis la opoziciaj partioj. La partopreno estis 25 %, kompare al la pli fruaj 50–60 % (2000 kaj 2002). Partio de Chávez (Movado por la Kvina Respubliko) akiris 114 (68 %) el la 167 sidejoj de laNacia Asembleo. La balotojn diris bonordaj ĉiu lando de la Tero, escepte de Usono.

    Politika organizado

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPolitiko de Venezuelo.

    Laŭ laKonstitucio de la jaro 1999, Venezuelo estasfederacia ŝtato, organizita kielprezidentaRespubliko sub la nomoBolivara Respubliko de Venezuelo (República Bolivariana de Venezuela). LaPrezidento de Venezuelo estas samtempeŝtatestro kajregistarestro.Plenuma povo estas ekzercita de la Prezidento.Leĝodona povo estas reprezentita de laNacia Asembleo. La Konstitucio mencias tri kromajn branĉojn de la federacia povo: la juĝan, la civitan kaj balotan branĉojn.

    Teritoria organizado

    [redakti |redakti fonton]
    Malnovaflago de Venezuelo

    Venezuelo estas respublika lando, dividita en 23 ŝtatoj, la Federa Distrikto (la urbo deKarakaso), 72 federaj dependaĵoj (insuloj kaj insuletoj) kaj la teritorio de laEsekiba Gujano (Guayana Esequiba) (areo pretendata de Venezuelo).

    Ŝtatoj:

    Vidu apartan artikolonTeritoria organizado de Venezuelo
    Vidu ankaŭListo de urboj de Venezuelo

    Ekonomio

    [redakti |redakti fonton]
    EksportaĵojImportadoj
    Eksportaĵoj al:ProcentoImportadoj el:Procento
     Barato47,6 % Ĉinio25,8 %
     Ĉinio10,9 % Usono18,5 %
     Malajzio9,09 % Brazilo13,3 %
     Hispanio7,1 % Barato12,9 %
     Italio4,33 % Turkio4,01 %
     Usono4 % Meksiko3,79 %
     Brazilo1,99 % Hispanio3,43 %
     Francio1,73 % Italio2,77 %
     Nederlando1,53 % Argentino0,94 %
     Turkio1,14 % Kanado0,92 %
     Gvatemalo1,11 %Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojUAE0,85 %
    Aliaj landoj9,48 %Aliaj landoj15,79 %
    Referenco: OEC - The Observatory of Economic Complexity, 2020[23]
    Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Venezuelo, 2019

    Venezuelo havasmerkatan ekonomion, kies ĉefa bazo estas la eltiro kajrafinado depetrolo por eksporto kaj interna konsumo. Ĝi estas la oka plej granda ekonomio enLatin-Ameriko, postBrazilo,Meksiko,Argentino,Kolombio,Peruo,Ekvadoro kajGvatemalo laŭ sia (nominala)MEP[24] kaj la sepa ankaŭ, laŭ sia (nominala) MEP.

    La naftoindustrio dominas lamiksan ekonomion en Venezuelo. La nacia petrolkompanio estasPDVSA. Lanaftoindustrio disponigas proksimume trionon de lamalneta enlanda produkto de la lando, proksimume 80% de ĝiaj totalaj eksportaĵoj, kaj proksimume duonon de la enspezo de la registaro. La ĉefaj naftopumpstacioj en la lando situas ĉirkaŭLago de Marakajbo, ĉe laGolfo de Venezuelo kaj proksime de la baseno de la riveroOrinoko, kie la plej granda naftorezervujo de la lando situas. Venezuelo provas diversigi sian ekonomion, kaj redukti sian dependecon de la naftoindustrio. Ekzistis provoj evoluigipezan industrion en la kampo defero kajaluminio kaj provo revivigi agrikulturon en la lando. Laferindustrio kaj agrikulturo de la lando disponigas parton de la totalaj eksportaĵoj de la lando. La lando ankaŭ havas industriojn dekonstrumaterialoj,tekstiloj, asemblado deveturiloj kajaviadiloj. Lanemoveblaĵoj-sektoro kajturismo en la lando ankaŭ estas evoluigitaj.

    Malgraŭ la streĉitaj rilatoj inter Usono kaj Venezuelo, preskaŭ duono de eksportaĵoj estas al Usono kaj preskaŭ triono de importado estas de tie.Kolombio (alia lando, kies rilatoj kun Venezuelo estas tre streĉaj),Brazilo,Meksiko,Panamo,Ĉinio, Barato, kajTurkio estas la landoj el kiuj venas la ceteraj importaĵoj. La resto de la eksporto iras al laNederlandaj Antiloj,Barato,Ĉinio,Malajzio,Hispanio, kajItalio,

    La Centra Banko de Venezuelo, kies prezidanto funkcias kiel la reprezentanto de la lando ĉe laInternacia Monunua Fonduso, respondecas pri la disvolviĝo de lamonpolitiko kaj de lakurzo nacio valuto, lavenezuela bolivaro. Ĝis la 1980-aj jaroj, la bolivaro estis konsiderita unu el la plej stabilaj valutoj en Latin-Ameriko, sed ekde 1983 ĝi malfortiĝis pro altainflacio.

    La prosperaj jaroj

    [redakti |redakti fonton]

    De la1950-aj jaroj ĝis la1980-aj jaroj, la ekonomio de la lando estis la plej forta enSudameriko. La ekonomia ekprospero en tiuj jaroj altiris multajnenmigrintojn. La ekonomio de la lando malfortiĝis dum la naftokrizo de la 1980-aj jaroj. Kun la plialtiĝo de naftoprezoj, la ekonomio plifortiĝis, kaj multe malfortiĝis kiam ili falis. En 2006 la pliiĝo de MEP estis proksimume 10% jare, sed en 2015 estis malkresko de 6% en MEP.

    La krizaj jaroj

    [redakti |redakti fonton]

    Malgraŭ ekonomia ekprospero en la dua duono de la 20-a jarcento, ekde la komenco de 2020, la ekonomio de Venezuelo estas en la mezo de ekonomia kajhumanitara krizo. En julio 2017, oni anoncis, ke la akra politika krizo kaŭzis valutajn rezervojn malaltiĝi al la plej malalta nivelo en 15 jaroj. La krizo komenciĝis en 2014 pro la malaltiĝo de naftoprezo, kiu kaŭzis perfortajn koliziojn inter manifestacianoj kaj policaj fortoj, kune kun manko de bazaj nutraĵoj kaj eĉmalsato inter iuj el la loĝantaro de la lando.

    En 2018, Venezuelo fariĝis malriĉa lando, kie multaj beboj suferas prosubnutrado kaj multaj eĉ mortas pro malsato. Kiel rezulto de la krizo, ĉirkaŭ 4,5 milionoj da venezuelaj civitanoj forlasis ĝin. Laŭ raporto donita de Unuiĝintaj Nacioj laŭ peto de la registaro, ekde la komenco de 2020, proksime de 9,3 milionoj da homoj, proksimume triono de la loĝantaro, estas en stato de modera aŭ severa manĝa malsekureco. La fenomeno estas ĝenerala en ĉiuj distriktoj de la lando, inkluzive en relative prosperaj lokoj. Laŭ la raporto, 60% dedomanaroj raportis, ke ili reduktis la kvanton de viando en manĝoj. Familianoj de 33% de domanaroj konsentis labori por manĝaĵo anstataŭ mono, kaj 20% de domanaroj devis vendi familiajn havaĵojn por pagi bazajn bezonoj.[25]

    Hiperinflacio

    [redakti |redakti fonton]

    Laŭ la raportoj de la centra banko de la lando, en januaro 2008 inflacio staris je 21,9%. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, inflacio pliiĝis, en 2015 inflacio atingis 275%, kaj en februaro 2019 al 2,295,981%.[26]

    En 2013-2023 lavenezuela bolivaro perdis ĉirkaŭ 200 mil elcentojn de sia valoro kontraŭ la usona dolaro, kreinte la plej ekstreman hiperinflacion en la mondo. Ĝis 2021 venezuelanoj tra la mondo aktive uzadis Valiu, ĝiran platformon bazitan surblokĉeno, kie eblis ĝiri monon al Vezenuelo, aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn varojn, kaj aĉetiĉifromonon per pesoj. En decembro 2021 la platformo anoncis sian fermon pro la riska situacio en Venezuelo. La registaro kreis ŝtatan nacian ciferecan monon Petro[27].

    Demografio

    [redakti |redakti fonton]

    Lingvoj

    [redakti |redakti fonton]

    La oficiala lingvo de Venezuelo estas lahispana (precize lavenezuel-hispana) kaj la indiĝenaj lingvoj, inter kiuj estas (kun nombro da parolantoj) la lingvoj:

    Tiuj indiĝenaj lingvoj apartenas al la familioj:

    Inter la uzataj lingvoj estas ankaŭ la venezuela signolingvo.

    Kulturo

    [redakti |redakti fonton]

    Ferioj

    [redakti |redakti fonton]

    La jaro komenciĝas per la 1-a de januaro, laNovjaro.En marto aŭ aprilo okazas lapaska festo.Ekde la 19-a de aprilo 1810 oni festas ĉiujare la deklaracion de sendependeco.Kiel en aliaj landoj, la 1-a de majo estas feritago, latago de laboro.La 24-an de junio oni festas la memoron de labatalo de Karabobo.

    Lanacia festo okazas la 5-an de julio (Día de la Independencia, tago de sendependeco), la tago en kiu estis verkita en 1811 ladeklaracio pri sendependeco.Alia ferio estas la 24-a de julio, la naskiĝtago deSimón Bolívar.La malkovro de Ameriko estas festata la 12-an de oktobro, kajkristnaskon la 25-an de decembro.

    Pro la forta katolika tradicio de la landoj la plej diversaj sanktultagoj estas festataj tra la tuta jaro en malgrandaj lokaj festoj.

    MuzikpedagogioEl Sistema

    [redakti |redakti fonton]

    Ekde 1975 la venezuela ekonomisciencisto kaj muzikistoJosé Antonio Abreu estigis tutlandan reton de junulorkestroj (Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar, nomata ankaŭEl Sistema).Tio intertempe ebligis al 300.000 infanoj kaj junuloj senpage obteni muzikedukadon kaj personan muzikilon. La rezultoj famiĝis internacie. La muzikpedagoga laboro deEl Sistema helpas rompi la cirklon de malriĉeco kaj perforto. En 2009 kreiĝis la filmoEl Sistema dePaul Smaczny kajMaria Stodtmeier.[28]

    Vidindaĵoj

    [redakti |redakti fonton]
    MuzeoJesús Rafael Soto: muzeo pri moderna arto

    Inter la plej konataj vidindaĵoj estas la katedralo de Coro, la Chiesa de San Clemente, la katedralo de Ciudad Bolívar, la katedralo de Caracas, kaj la preĝejo de San Francisco. Aparte vidindaj estas ankaŭ la kapitolo de Caracas kaj la domo de la guberniestroj en Ciudad Bolívar.

    La panteono kaj la urba teatrejo estas inter la plej konataj konstruaĵoj de Caracas..

    Laakvofalo de Angel estas kun alteco de 978 metroj (plej alta ŝtupo 805 m) la plej altaakvofalo de la mondo.

    Inter naciaj parkoj menciindasNacia Parko Sierra Nevada.

    Kuirarto

    [redakti |redakti fonton]

    La nacia manĝaĵo estasPabellón Criollo, kombinaĵo el nigraj faboj (Caraotas), kuirbanano (Platano), rizo kaj disŝirita fibra viandaĵo (Carne Mechada).Alia tipa manĝaĵo estasHallacas, mikspoto el bovaĵo, sekvinberoj, legomoj, kaporoj, olivoj kaj nuksoj en maiza pasto.

    Amaskomunikiloj

    [redakti |redakti fonton]

    Esperanto en Venezuelo

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto-movado en Venezuelo.

    Laŭ laEnciklopedio de Esperanto el 1934, pioniro de laEsperanto-movado en Venezuelo estisGeorge O. Messerl en la urboPorlamar, kie en 1909 estis fondata la unua landa Esperanto-grupo, kiu ricevis la nomon „Progreso“. En1906 la gazeto „El Dominical“ deCaracas havis Esperanto-fakon, redaktatan de li. En 1910 en San Cristobal aperis gazeto „Anda Lumo“. Laŭ la iniciato deBenito Losada (en la literaturo konata kiel "Paco-Tillero") en1912 fondiĝiŝ nacia organizaĵoVenezuela Esperanto-Asocio, kiu post kelkaj jaroj de funkciado ĉesis agadi, sed la27-an de novembro 1974 estis refondita. Laŭ laDietterle-statistiko en 1928 esperantistoj estis en tri urboj, la landa UEA-delegito en 1933 estis en Caracas.

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. https://www.imf.org/en/Publications/WEO/weo-database/2024/October/weo-report?c=299,&s=NGDPD,PPPGDP,NGDPDPC,PPPPC,LUR,LP,&sy=2024&ey=2029&ssm=0&scsm=1&scc=0&ssd=1&ssc=0&sic=0&sort=country&ds=.&br=1
    2. La ĉefurbo estis iam enCoro (1527-1545) kajEl Tocuyo (1545-1577). Karakaso estis oficiala ĉefurbo ekde 1577. Estis provizoraj ĉefurboj ankaŭMaracay (1812),Valencia (1812, 1830 kaj 1858), kajAngostura (nuntempeCiudad Bolívar, 1819-1821).
    3. «Historia de los problemas limítrofes de Venezuela» (PDF). Radio Fe y Alegría. 2005. Arkivita el originalo la 22an de oktobro 2013. Konsultita la 19an de marto 2013.
    4. Castillo, Mariano; Hernández, Osmary (5a de marto 2013).«Hugo Chávez, el socialista que lideró la revolución bolivariana».CNN. Konsultita la 25an de decembro 2013.
    5. «CVP: Venezuela produce entre 600.000 y 640.000 barriles diarios de petróleo». Banca y Negocios. 18a de oktobro 2021. «Reinaldo Quintero, presidente de la Cámara Petrolera de Venezuela, afirmó que en el país se están produciendo entre 600 y 640 mil barriles de petróleo »
    6. «La geopolítica petrolera del Gobierno está poniendo las bases para salirse del mercado estadounidense» «los contratos de suministros al sistema Citgo que eran a 10 años son reducidos a una vigencia de 1 año, y 1 año de prórroga»«PDVSA MADURA LA SALIDA DE CITGO».[rompita ligilo] ABC de la Semana. 4a de novembro 2010.
    7. «La deuda externa en 2013 alcanza los 118.758,40»«DEUDA EXTERNA VENEZOLANA».Arkivigite je 2021-07-11 per la retarkivoWayback Machine Economia.com. Novembro 2016.
    8. Di Stasio, Alejandro (29a de aŭgusto 2019).«Deuda pública de Venezuela alcanza los $130 633 millones, según la AN». Efecto Cocuyo. Konsultita la 16an de julio 2020.
    9. 9,09,19,2«Cómo Venezuela pasó de la bonanza petrolera a la emergencia económica». BBC. 25a de februaro 2016.
    10. «¿Cómo explicar la catástrofe económica venezolana? | Nueva Sociedad». Nueva Sociedad | Democracia y política en América Latina. 16a de aprilo 2018. Konsultita la 24an de februaro 2022.
    11. Kevin Voigt. "Chavez leaves Venezuelan economy more equal, less stable",CNN, 6a de marto 2013. Kontrolita 6a de marto 2013.angle
    12. "The House That Chavez Built", 7a de marto 2013. Kontrolita 6a de februaro 2015.angle
    13. "For Venezuela, Drop In Global Oil Prices Could Be Catastrophic", 25a de decembro 2014. Kontrolita 4a de januaro 2015.
    14. "Volver a ser pobre en Venezuela", 1a de februaro 2015. Kontrolita 3a de februaro 2015.
    15. Oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, eld. (Junio 2018).Violaciones de los derechos humanos en la República Bolivariana de Venezuela: una espiral descendente que no parece tener fin (PDF). Konsultita la 24an de majo 2020.
    16. 16,016,1«500 años del nombre de Venezuela».Universitato de Barcelono. Konsultita la 13an de januaro 2009.
    17. 17,017,1«El territorio venezolano».Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivoWayback Machine Kalipedia Venezuela. Konsultita la 20an de marto 2013.
    18. Límites y fronteras de Venezuela (hispane) (PDF). Centro Nacional de Tecnologías de Información (CNTI ), p. 6. Arkivita ella originalo je 2014-04-05. Alirita 2024-04-03 .
    19. «Venezuela — El Mar Caribe».[rompita ligilo] The Nature Conservancy.org. Konsultita la 20an de novembro 2012.
    20. Sea Around Us Project (s/f). «EEZ Waters of Venezuela» (en angla). seaaroundus.org. Konsultita la 19an de novembro 2012.​
    21. Sea Around Us Project (s/f).«EEZ Waters of Venezuela» (en angla). seaaroundus.org. Konsultita la 19an de novembro 2012.
    22. Refugio de Fauna Silvestre Isla de Aves (hispane). Arkivita ella originalo je 2015-11-17. Alirita 2024-04-03 .
    23. Venezuela (VEN) Exports, Imports, and Trade Partners (angla), 21-an de aprilo 2022
    24. Report for Selected Countries and Subjects (angle)
    25. The World FactbookArkivigite je 2013-09-23 perArchive.today — Central Intelligence Agency, www.cia.gov
    26. Le FigaroAu Venezuela, l'inflation annuelle avoisine les 2 millions pour cent, prenita la 14-an de marto ‏2019 (franca)
    27. Bradley (2022-08-15) La batalo pri ĉifromonaj revoj en Mjanmao (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita ella originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-31 .
    28. El Sistema, Dokumentaria filmoArkivigite je 2009-04-12 per la retarkivoWayback Machine de Paul Smaczny kaj Maria Stodtmeier, 2009

    Plia legaĵo

    [redakti |redakti fonton]

    Alilingve

    [redakti |redakti fonton]
    • Atlas de Tradiciones Venezolanas. Caracas: Fundación Bigott, C.A. Editora El Nacional. 1998.ISBN 980-6428-62-5.
    • Diccionario de Historia de Venezuela de la Fundación Polar. Vol. 1 al 4 (2a eldono). 1997.
    • Grandes Maravillas de Venezuela. Caracas: Ediciones Editarte, C.A. Editora El Nacional. 2004.ISBN 980-6518-30-6.
    • Venezuela en Datos 2007. Caracas: Ediciones Editarte, C.A. Editora El Nacional. diciembre de 2006.

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloVenezuelahispane.
    v  d  r
    Ŝtatoj enSudameriko
    Dependaj teritorioj:
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Venezuelo&oldid=9211502"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp