Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vendredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venuso en banejo, oleopentraĵo deJohn William Godward

Vendredo estas la sesatago de lasemajno (la kvina laŭ internacia normoISO 8601), kiu sekvasĵaŭdon kaj antaŭvenassabaton. En multaj mondopartoj ĝi estas la kvina kaj lasta tago de lalaborsemajno. Vendredo estas laŝabato de laislamanoj.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

Tiu nomo venas el lafrancavendredi, kiu siavice venas de lalatinaVeneris dies, tago de la diinoVenera. El tiu venas ankaŭ la vortojhispanaviernes kajitalavenerdì.

En laĝermanaj lingvoj ĝi havas komunan radikon, kiu videblas ekzemple en laangla nomoFriday,germana nomoFreitagsveda nomofredag. Laŭ unu teorio, oni tie kopiis la ideon, uzante la nomon de lanordĝermanadiinoFrigg anstataŭ Venera. Laŭ alia teorio, la ĝermanaj nomoj por vendredo estas nomitaj ne laŭ Frigg, sed laŭFrejo, diino deamo kajamoro, kaj tiel paralela al lagreka diinoAfrodito kaj laromia diinoVenuso.

Pro la ligo de la tago al diino de amo kaj amoro, vendredo estis feliĉa tago en la greka, romia kaj ĝermana kulturoj antaŭkristanaj. Sed ekde la morto deJesuo Kristo en vendredo, tiu tago pro la disvastiĝo dekristanismo fariĝis tago malbonaŭgura.

Titoloj, esprimoj, eventoj kun vendredo

[redakti |redakti fonton]
  • sankta vendredo estas la vendredo antaŭPasko

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Tagoj de la semajno
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vendredo&oldid=8551274"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp