Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elVegetalo)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plantoj
Troveblo de fosilioj: Meza-malfruaOrdovicio - ĉi-epoke

Biologia klasado
Domanio:EŭkariotojEukaryota
Regno:Plantae
Haeckel, 1866
Divizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Filika folio

Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon perfotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interaliearboj,herboj,arbustoj,grimpoplantoj,filikoj,muskoj kajverdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domanio deeŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.

Plantoj, ankaŭ nomitaj verdaj plantoj (Viridiplantae en lalatina), estas multĉelajeŭkariotoj de la regnoPlantae. Ili formaskladon kiu inkludas laflorplantojn,pingloarbojn kaj aliajngimnospermojn,filikojn,likopodiojn,ceratofilojn,hepatikojn,muskojn kaj laverdajn algojn. Plantoj ekskludas la ruĝajn kajbrunalgojn, lafungojn,arĥiojn,bakteriojn kajbestojn.

Verdaj plantoj havasĉelajn murojn kuncelulozo kaj karakterize akiras la plej grandan parton de sia energio elsunlumo perfotosintezo de primarajkloroplastoj, derivitaj deendosimbiozo kuncianobakterioj. Iliaj kloroplastoj enhavasklorofilojn a kaj b kiuj donas al ili ilian verdan koloron. Kelkaj plantoj estasparazitaj kaj perdis la kapablon produkti normalajn kvantojn de klorofilo aŭ fotosintezi. Por plantoj estas karakteraj ankaŭseksa reproduktado, modula kaj nedeterminita kresko, kaj alterno de generacioj, kvankam ankaŭneseksa reproduktado estas ofta.

Precizajn nombrojn malfacilas determini, sed en 2010, supozeble estas 300-315 milspecioj de plantoj, de kiuj la granda plimulto, proksimume 260-290 mil, estassemplantoj (vidu latabelon malsupre).[1] Verdaj plantoj disponigas la plej grandan parton de la molekula oksigeno de la mondo[2] kaj estas la bazo de la plej multaj el la ekologioj de la tero, precipe surteren. Plantoj kiuj produktasgrajnojn,fruktojn kajlegomojn formas la bazan nutrovararon de la homaro, kaj estismalnaturigitaj dum jarmiloj. Plantoj estas utiligitaj kiel ornamaĵoj kaj, ĝis antaŭ nelonge kaj en bonega diverseco, ili funkciis kiel la fonto de la plej multaj medikamentoj kaj drogoj. La scienca studo de plantoj estas konata kielbotaniko, branĉo debiologio.

Ĉefaj karakteroj

[redakti |redakti fonton]
  • La plantoj estasmemnutrulaj vivaĵoj, tio estas ili produktas sian propran ĉelaron kaj organikajn kombinaĵojn elkarbona dioksido kiel karbona fonto, kaj uzante la lumon kiel fonto de energio: lafotosintezo. Tial, plejparto el plantoj estas verdaj, pro siaj verdaj fotosintezaj "globetoj" interne de laĉelo nomitakloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter:polihedraj,fuziformaj,cilindraj,stelformaj, ktp.
  • La plantoj estas nemovantaj vivaĵoj, fiksitaj al grundo perradikoj. Pro tio ili tre dependas de ilia ĉirkaŭaĵo.
  • La plantoj estas, kompare kun la bestoj, malpli malsamaj. Ili havas malmulte da specoj dehistoj aŭ organoj. Tial, ili havas specialajn karakterojn: kresko potence senlima, grava eblo de rekresko (do eblo de senfekundiĝa reproduktado).
  • La plantoj bezonas lumon, akvon,grundon, kaj aeron per malsamaj kondiĉoj laŭ la plantaj specoj.

Difino

[redakti |redakti fonton]
Aristotelo.

Plantoj estas unu el la du grupoj en kiujn ĉiuj vivantaj aĵoj estis tradicie dividitaj; la alia estasbestoj. La dividado iras reen minimume ĝisAristotelo (384 a.K. - 322 a.K.) kiu distingis inter plantoj kiuj ĝenerale ne movas, kaj bestoj kiuj ofte estas movaj por kapti sian manĝaĵon. Multe pli poste, kiamLineo (1707-1778) kreis la bazon de la moderna sistemo descienca klasifiko, tiuj du grupoj iĝis laregnojVegetabilia (pli posteMetaphytaPlantae) kajAnimalia (nomitaj ankaŭMetazoa). Ekde tiam, fariĝis klare ke la plantoregno kiel origine difinite inkludis plurajn neparencajn grupojn, kaj lafungoj kaj pluraj grupoj dealgoj estis forigitaj al novaj regnoj. Tamen, tiuj organismoj daŭre estas ofte konsideritaj plantoj, precipe en popularaj kuntekstoj.

Ekstere de formalaj sciencaj kuntekstoj, la esprimo "planto" implicas asocion kun certaj trajtoj, kiel ekzemple esti multĉela, posedicelulozon, kaj havi la kapablon aranĝi fotosintezon.[3][4]

Nunaj difinoj dePlantae

[redakti |redakti fonton]

Kiam la nomoPlantae aŭ plantoj estas aplikitaj al specifa grupo de organismoj aŭtaksonoj, ĝi kutime rilatas al unu el kvar konceptoj. De malplej ĝis plej inkluziva, tiuj kvar grupiĝoj estas la jenaj:

Nomo(j)AmpleksoPriskribo
Terplantoj, konataj ankaŭ kiel EmbriofitojPlantaesensu strictissimoTiu grupo inkludas lahepatikojn,ceratofilojn,muskojn, kajvaskulajn plantojn, same kiel fosiliajn plantojn similajn al tiuj pluvivaj grupoj (ekz., MetaphytaWhittaker, 1969,[5] PlantaeMargulis, 1971[6]).
Verdaj plantoj - ankaŭ konataj kielViridiplantae,ViridiphytaChlorobiontaPlantaesensu strictoTiu grupo inkludas laverdajn algojn, inkluzive de terplantoj kiuj eliris el ili inter kiuj ŝtonalgoj. La nomoj donitaj al tiuj grupoj varias konsiderinde en julio 2011.Viridiplantae ampleksas grupon de organismoj kiuj posedasklorofilon a kaj b, havas plastidojn kiuj estas ligitaj de nur du membranoj, estas kapablaj je stokado de amelo, kaj havascelulozon en siaj ĉelaj muroj. Ĝi estas tiu klado kiu estas plejparte la temo de tiu artikolo (ekz., PlantaeCopeland, 1956[7]).
Archaeplastida,PlastidaPrimoplantaePlantaesensu latoTiu grupo enhavas la verdajn plantojn supre plusRhodophyta (ruĝaj algoj) kajGlaucophyta (glaŭkofitaj algoj). Tiu klado inkludas la organismojn kiuj eonojn antaŭe akiris siajn kloroplastojn rekte englutante cianobakteriojn (ekz.,PlantaeCavalier-Smith, 1981[8]).
Antikvaj difinoj de plantojPlantaesensu amploMalnovaj klasifikoj lokis diversspecajn algojn, fungojn aŭ bakteriojn enPlantae (ekz.,PlantaeVegetabiliaLinnaeus,[9] PlantaeHaeckel 1866,[10]MetaphytaHaeckel, 1894,[11]PlantaeWhittaker, 1969[5]).

Alia maniero rigardi la rilatojn inter la malsamaj grupoj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas trakladogramo, kiu montras iliajn evoluajn rilatojn. La evolua historio de plantoj ankoraŭ ne estas tute aranĝita, sed unu akceptita rilato inter la tri grupoj priskribita supre estas montrita malsupre.[12] Tiuj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas en grasa skribo.

Archaeplastida 

Glaucophyta (glaŭkofitaj algoj) 




Rhodophyta (ruĝaj algoj) 



Viridiplantae= verdaj algoj + surteraj plantoj 

Chlorophyta (parto de verdaj algoj) 


Streptophyta 

streptofitaj algoj (parto de verdaj algoj) 




Charales (ŝtonalgoj, ofte inkluditaj
en verdajn algojn) 



surteraj plantojembriofitoj








"algae"

En kadro estas la grupoj tradicie nomataj "algae", tio estas algoj.

La maniero en kiu la grupoj de verdaj algoj estas kombinitaj kaj nomitaj varias konsiderinde inter diversaj aŭtoroj.

Diverseco

[redakti |redakti fonton]

La suba tabelo montras kelkajn ĉirkaŭkalkulitajn specikalkulojn de diferencaj dividoj de verdaj plantoj (Viridiplantae). Ĝi sugestas ke estas ĉirkaŭ 300,000 specioj de vivantajViridiplantae, el kiuj 85–90% estas florplantoj. (Notu: ĉar tiuj estas el diferencaj fontoj kaj el diferencaj datoj, ili estas necese nekompareblaj, kaj kiel ĉe ĉiuj specikalkuloj, estas subjekto al ia grado de necerteco en kelkaj kazoj.)

Diverseco de dividoj de vivantaj verdaj plantoj (Viridiplantae)
Neformala grupoDividonomoKomuna nomoNo. de vivantaj speciojProksimuma No. en neformala grupo
Verdaj algojChlorophytaVerdaj algoj (klorofitoj)3,800–4,300[13][14]8,500

(6,600–10,300)

CharophytaVerdaj algoj (ekz.Desmidiales kajŝtonalgoj)2,800–6,000[15][16]
BriofitojMarchantiophytaHepatikoj6,000–8,000[17]19,000

(18,100–20,200)

AnthocerotophytaAntocerofitoj100–200[18]
BryophytaMuskoj12,000[19]
PteridofitojLycopodiophytaTigomuskoj1,200[20]12,000

(12,200)

PteridophytaFilikoj11,000[20]
SemoplantojCycadophytaCikasoj160[21]260,000

(259,511)

GinkgophytaGinkoj1[22]
PinophytaKoniferojpinofitoj630[20]
GnetophytaGnetofitoj70[20]
MagnoliophytaFlorplantoj258,650[23]

La nomigo de plantoj estas regata de laInternacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj kaj de laInternacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivataj Plantoj (vidutaksonomio de kultivataj plantoj).

Aranĝaj tipoj

[redakti |redakti fonton]
BildojHepaticae el la verko deErnst Haeckel nomeKunstformen der Nature (1904).

Oni tradicie distingas, laŭ la grado de malsameco tri gravajn aranĝajn tipojn:

La korpo de la plejparto de la teraj plantoj konsistas el pluraj organoj, klasifikitaj en la tri kategoriojn de la tigo, la folioj, kaj la radiko. La tuto de tia plurorgana planta korpo nomiĝaskormo, kaj tiaj plantoj nomiĝaskormofitoj. Malsimile, kelkaj plantoj aŭ plurĉelajalgoj nur konsistas el sendiferencahisto, sen fakaj organoj; tia planta aŭ alga korpo nomiĝastalo, kaj tiaj plantoj aŭ algoj nomiĝastalofitoj.

Tiuj aranĝoj estas priskribo, sed ne plu estas aroj en la klasigoj, ĉar iuj estasparafiletikaj.

Planta klasado

[redakti |redakti fonton]

Historio

[redakti |redakti fonton]
Historia plantarum deTeofrasto, 1549

La unua konata klasigo estas ties deTeofrasto (370-285 AKE) kiu klasigis 480 plantojn laŭ ilia formo (arbo,arbustoherbo) kaj iuj floraj karakteroj.

Dum la 16a jarcento, plantistoj kiel la fratojJohano kajKasparo Bauhino, pripensis la plantan klasadon. Ili celis fari naturajn arojn laŭ ilia simileco. Fakte, ekmalkovro de novaj plantoj necesigis novan klasigon.

John Ray (1628-1705), britia naturisto, proponis novan klasan sistemon bazitan sur pli granda nombro de karakteroj, ĉe la floro, la frukto aŭ la folio.

Pierre Magnol (1638-1715), inventis la vortonfamilio, kaj faris 76 plantajn familiojn.

Turneforto (1656-1708) faris klasigon laŭ la flora strukturo kaj enigis la nociojn despecio kajgenro.

Fine,Karolo Lineo (1707-1778), faris ladunoman nomsistemon por la plantoj kaj bestoj. Tiu sistemo uzas du nomojn kun la genra kajspecia nomoj. Lineo elpensis ankaŭ faman klasigon, la seksan sistemon, laŭ la nombro de "edzoj" (stamenoj) kaj "edzinoj" (karpeloj) en la flora lito.

Klasika klasigo

[redakti |redakti fonton]

La diferenco inter la du regnoj de vivuloj ne estas ĉiam klara. Kelkaj plantoj moviĝas, kelkaj ne havas klorofilon; male kelkaj animaloj ne moviĝas aŭ havas klorofilon. Plantoj havas ĉelojn ĉirkaŭvolvitajn percelulozo, animalaj ĉeloj estas nudaj kaj senpere kontaktiĝas.

Arkreskiĝa klasigo

[redakti |redakti fonton]

Vivmanieraj specoj laŭRaunkiær

[redakti |redakti fonton]

Aliaj difinoj

[redakti |redakti fonton]

LaŭLamarko, "La plantoj estas vivantaj organizitaj korpoj, neniam iriteblaj en siaj partoj, ne digestantaj, kaj ne moviĝantaj, nek per volo, nek per reala iriteblo." Tiele ili diferencas debestoj[24].

Ekologio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPlantekologio.
Anglalingva skema reprezentado de lanitrogena ciklo en la vivmedio kun plantoj kiel nepra baza elemento.

Lafotosintezo farita de surteraj plantoj kaj algoj estas la lasta fonto de energio kaj de organika materialo en preskaŭ ĉiuj ekosistemoj. Fotosintezo radikale ŝanĝis la komponon de la komenca atmosfero de la Tero, kiu kiel rezulto estas nune 21% daoksigeno. Animaloj kaj plej aliaj organismoj estasaerbezonaj, fide el oksigeno; tiuj ke ne estas limigitaj al relative rarajsenaeraj medioj. Plantoj estasunuarangaj produktantoj en plej surteraj ekosistemoj kaj formas la bazon de lamanĝoreto en tiuj ekosistemoj. Multaj animaloj fidas el plantoj por ŝirmo same kiel por oksigeno kaj manĝo.

Surteraj plantoj estas ŝlosilaj komponantoj deakvocirkulado kaj de kelkaj aliajbiogeokemiaj cikloj. Kelkaj plantoj estiskunevoluintaj kunnitrogenfiksigaj bakterioj, kio faras plantojn grava parto de lanitrogena ciklo. Plantaj radikoj ludas gravan rolon en formado degrundoj kaj evitado degrunderozio.

Distribuo

[redakti |redakti fonton]

Plantoj estas distribuitaj tutmonde en ŝanĝiĝantaj nombroj. Dum ili enloĝas amason dabiomoj kajekoregionoj, malmultaj povas esti trovitaj preter latundroj ĉe la plej nordaj regionoj dekontinentbretoj. Ĉe la sudaj ekstremaĵoj, plantoj adaptiĝis persisteme al la superregaj cirkonstancoj. (Viduantarktan flaŭron.)

Plantoj ofte estas la hegemonia fizika kaj struktura komponanto devivejoj kie ili okazas. Multaj el la biomoj de la Tero estas nomumitaj laŭ la speco de vegetaĵaro ĉar plantoj estas la dominaj organismoj en tiuj biomoj, kiel ekzempleprerioj kajarbaroj.

Ekologiaj rilatoj

[redakti |redakti fonton]
LaVenusa muŝkaptilo, specio dekarnovora planto.

Multaj bestoj kunevoluis kun plantoj. Multaj bestojpolenigasflorojn en interŝanĝo por manĝaĵo en la formo depolenonektaro. Multajbestojdisigassemojn, ofte manĝantefrukton kaj pasante la semojn en siafeko.Mirmekofitoj estas plantoj kiuj kunevoluis kunformikoj. La planto disponigas hejmon, kaj foje manĝaĵon, por la formikoj. En interŝanĝo, la formikoj defendas la planton elherbovoruloj kaj foje el konkurencaj plantoj. Formikruboj disponigas organikansterkon.

La plimulto de plantospecioj havas diversajn specojn defungoj asociitaj kun siaj radiksistemoj en speco demutualismasimbiozo konata kielmikorizo. La fungoj helpas al la plantoj akiri akvon kaj mineralajn nutraĵojn el lagrundo, dum la planto donas al la fungojkarbonhidratojn produktitajn enfotosintezo. Kelkaj plantoj funkcias kiel hejmoj por endofitaj fungoj kiuj protektas la planton de plantomanĝantoj produktantetoksinojn. La funga endofito,Neotyphodium coenophialum, enalta festuko (Festuca arundinacea) kaŭzas enorman ekonomian damaĝon al la bovindustrio enUsono.

Ankaŭ diversaj formoj deparazitado estas sufiĉe oftaj inter plantoj, el la duon-parazitavisko kiu simple prenas kelkajn nutraĵojn de sia gastiganto, sed daŭre havas fotosintezajn foliojn, al la tute parazitajorobanko kajlatreo kiuj akiras ĉiujn siajn nutraĵojn tra ligoj al la radikoj de aliaj plantoj, kaj tiel havas neniunklorofilon. Kelkaj plantoj, konataj kielmikroheterotrofaj, parazitas mikorizajn fungojn, kaj tial funkcias kiel epiparazitoj sur aliaj plantoj.

Multaj plantoj estasepifitoj, kio signifas ke ili kreskas sur aliaj plantoj, kutimearboj, sen parazitado de ili. Epifitoj povas nerekte damaĝi sian gastigantan planton kaptante mineralajn nutraĵojn kajlumon kiujn la gastiganto alie ricevus. La pezo de nombregoj de epifitoj povas rompi arbobranĉon.Duonepifitoj kiel sufokajfigarboj, kiel laFicus destruens kaj multaj aliaj, komenciĝas kiel epifitoj sed poste metas siajn proprajn radikojn kaj superfortas kaj mortigas sian gastiganton. Multajorkideoj,bromeliacoj,filikoj kajmuskoj ofte kreskas kiel epifitoj. Bromeliadaj epifitoj akumulas akvon en folioaksoj por formi fitotelmatojn kiuj povas enhavi kompleksajn akvajn manĝretojn.[25]

Ĉirkaŭ 630 plantoj estaskarnovoraj, kiel ekzemple lamuŝkaptulo (Dionaea muscipula) kaj ladrozero (Drosera specioj). Ili kaptas malgrandajn bestojn kaj digestas ilin por akiri mineralajn nutraĵojn, apartenitrogenon kajfosforon.[26]

Planta percepto estas la kapableco de plantoj senti kaj reagi la medion por konsekvence ŝanĝi sian morfologion, fiziologion kaj fenotipon. Plantoj reagas al kemiaĵoj,gravito,lumo, malsekeco, infektoj,temperaturo,oksigeno kajkarbona dioksido, parazita infestiĝo,malsano, fizika interrompo, sono kaj tuŝo.

Konduto ĉe plantoj

[redakti |redakti fonton]
Kaptila konduto: stimulo kaj reago.

La vegetalakonduto estas fenomeno tre limigita. La vegetala movado dependas esence el la hidrodinamika mekanismo de laturgeco. «Variado de turgeco de ĉeloj tre lokigitaj de nombraj plantojn produktas movon de organoj, kiel la fermado depetaloj de floroj (lilio) aŭ de folioloj (diversaj papilionaceoj, aŭ, pli spektakle, lasensitivo), aŭ la movoj de lastamenoj (ordinara berberiso), aŭ la movado de la tentakul-kaptiloj de folioj de murdoplantoj ktp.» (Dauta J. 1999).

Ĉe vegetaloj, la tipa ekzemplo de movoj specife organizaj kun funkcio rilata al la medio estas la movoj por fermo de la kaptiloj de lakarnovoraj plantoj (dioneoj, drozeroj ktp.). Ĉe laMuŝkaptulo (Dionaea muscipula), tiu mekanismo funkcias pere de tri malgrandaj haroj kiuj troviĝas sur la ventra parto de la folio. Kiaminsekto venas sur la ventra surfaco de la muŝkapta dioneo kaj tuŝas unu de tiuj malgrandaj haretoj, elektra signalo estas sendita, kio okazigas la fermon de la planto en malpli ol unu sekundo. La agitado de la insekto helpas la kompletan fermadon de la planto kaj la sekrecion de la digestenzimoj kiuj permesos mortigi kaj digesti la insekton[27]. Detala klarigo kaj animacia prezentaĵo de la strukturoj kaj de la funkciantaj mekanismoj en tiu konduto depredado estas disponeblaj sur la retejowww.carnibase.com. Ĉe laRondfolia drozero (Drosera rotundifolia), la bordo kaj supra flanko de la folioj estas komponitaj de ruĝecaj haretoj kiuj estas trempitaj je viskoza, gluiĝema substanco nomita "mucilago". Tiu sekrecio altiras la insektojn kaj kiam ili ekripozis sur la folioj, tiuj estas kaptitaj de la gluiĝema substanco. La agitado de la insekto kiel barakto por liberiĝi okazigas la fermon de la folio, pro la movado de la haretoj kiuj direktas sin al la insekto[27].

Inter aliaj faktoroj kiuj helpas la movadon de la folioj, estas konsiderindaj tiuj de la plantoj kiuj reagas al tuŝado. Ĉe laSensitivo (Mimosa pudica), la folioj refaldiĝas rapide post tuŝa stimulado[27]. Ĵusaj esploroj pruvis, ke la moviĝemo de laMuŝkaptulo (Dionaea muscipula) povas esti nuligita pere deanestezo, same kiel okazas ĉe bestoj.[28]

La reago de la plantoj fronte al sona stimulado

[redakti |redakti fonton]
Sunfloroj reagas al suno; sed kontraŭ populara kredo ne rekte al ĝi; en la foto ili frontas orienten, for el la vespera suno. Dum tiu movoreago estas konata jam delonge, la sonstimulado estas ankoraŭ studata.

Pluraj sciencistoj interesiĝas pri la demando ĉu kelkaj specioj de plantoj povus reagi al lasono kaj pri kiuj estus la efikoj rezultintaj. Inter la studitaj plantoj estas troveblajChrysanthemum callus, nome specio dekrizantemo. Ĉe tiu specio, la sciencistoj povis observi pliiĝon de la ĉela aktiviteco pro la efiko de sono. Tio supozigas pliigon de la enirado de jonoj H+ en la ĉeloj[29]. Tiu aktiveco ludas multnombrajn rolojn kiel la kresko kaj la reago al la mediaj stimuloj[30]. Kontraste, kiam oni direktas la sonon rekte sur la pumpiloj (suĉiloj) kiuj permesas la eniradon de jonoj H+, oni povis noti, ke la ĉela aktiveco malpliiĝas. Oni povas tial kompreni, ke la ĉela aktiveco rilatas al serio de biokemiaj ragoj, ofte helpitaj de jonoj Ca2+[29]. Krome, oni pruvis, ke la ĉela aktiveco estas tre sensiva al la koncentrado de jonoj Ca2+ kaj ke tiu koncentrigo pliiĝas pro la efiko de sono. Tial, je pli granda estas la koncentrado en jonoj Ca2+, des pli granda estas la enirado de la jonoj H+ en la ĉeloj[31]. Tial, oni povas kompreni ke, ĉeChrysanthemum callus, la sono stimulas la pliigo de la jonoj Ca2+, kio helpas la pliigon de la ĉela aktiveco de la planto.

Tiu reago estis observata ĉe aliaj tipoj de plantoj, kiel ĉeDesmodium gyrans. Ĉe tiu planto, ĝia ĉela aktiveco okazigas pliigon de la eniro de akvo en la ĉeloj[32], kio helpas la movadon de ĝiaj malgrandaj flankaj folioj[33]. Tial, oni povas kompreni, ke ĉe tiu plantospecio, la sono permesas la movadon de ĝiaj malgrandaj flankaj folioj pro la fakto ke la ĉela aktiveco, pliiĝanta pro sona stimulo, helpas la eniron de akvo en la ĉeloj kaj ke tiu eniro permesas la movadon de la folioj.

Eble la movoj de laSensitivo estas kelkaj el la plej studitaj.

La tialoj kiuj klarigas la movadon de la folioj fronte al la sonstimuloj ĉe kelkaj plantoj restas ankoraŭ ne komplete solvitaj ĝis nuntempe. Kelkaj sciencistoj studas tiun demandon por klopodi trovi respondon. Pluraj hipotezoj estis disvastigitaj por klarigi tiun fenomenon. Inter ili unu el la plej oftaj asertas, ke la movado de la folioj fronte al sonstimulo estus defendorimedo kontraŭ laherbovorulo. Ĉe la sensitivo (Mimosa pudica), la folioj refaldiĝas kiam ili estas tuŝataj kaj tio malpliigas la surfacon de la folio, kio faras tiun malpli manĝinda por la herbovoruloj[27]. Ĉe la diversaj specioj depoploj, la folioj moviĝas je la plej malgranda brizo. Tio helpus la forigon de la herbovoraj insektoj kiuj manĝas la foliojn de la planto kaj faligus ilin surgrunden. Eĉ se ili ne falas, la movado de la folioj povus interrompi la manĝadon fare de la insektoj. Krome, la ripeta movado de la folioj povus malkuraĝigi la herbovorajn insektojn veni sur la folioj[34]. Tial, oni povas kompreni per tiuj supraj ekzemploj ke la movado de la folioj estas bona rimedo por protekti sin fronte al la herbovorado. Tial, ne estas malfidinda hipotezo kredi, ke la movado de la folioj fronte al sonstimulo estus defendorimedo fronte al la herbovorado. Por ekzemplo, la bruo de la flugiloj de insekto okazigus la movadon de la folioj de la planto, evitanta tiel ties veno. Tamen, la sciencistoj devas pluigi siajn esplorojn por determini la precizan tialon de la movado de la folioj fronte al sonstimuloj.

Graveco

[redakti |redakti fonton]

La studo de plantuzadoj fare de homoj estas nomita ekonomia botaniko aŭetnobotaniko; kelkaj konsideras ke ekonomia botaniko temas pri modernaj kulturplantoj, dum fakte etnobotaniko temas pri indiĝenaj plantoj kultivitaj kaj uzitaj fare de indiĝenaj homoj. Homa kultivado estas parto deagrikulturo, kio estas la bazo de homa civilizo. Planta agrikulturo estas subdividita enagronomion,hortikulturon kajforstadon.

Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Mekanika rikolto deaveno.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAgrikulturo.

Multo de homa nutrado dependas de plantoj, ĉu rekte pere demanĝaĵoj kajtrinkaĵoj konsumitaj de homoj, aŭ nerekte kiel manĝo por animaloj aŭ kiel spico de manĝoj. La scienco deagrikulturo temas kun la plantado, zorgado, nutrado, kaj rikoltado de manĝoproduktoj, kaj ludis ŝlosilan rolon en la historio de la tutmondaj civilizoj.

Homa nutrado dependas grandparte decerealoj, apartemaizo,tritiko,rizo,aveno, kajmilio. Ampleksaj areoj de multaj landoj estas dediĉataj al la kultivado de cerealoj por loka konsumado aŭ por eksportado al aliaj landoj.Brutaraj animaloj estasbovoj,porkoj,ŝafoj,kaproj kajkameloj estas ĉiujherbovoruloj; kaj manĝas ĉefe aŭ entute cerealajn plantojn. Cerealoj estasbazkultivaĵoj, kio signifas ke ili havigaskaloriojn (en formo de kompleksajkarbonhidratoj kiajamelo) kiuj estas necesaj por ĉiutaga agado, kaj tiele formas la fondon de ĉiutaga dieto. Aliaj bazkultivaĵoj estasterpomojn,maniokon,guŝon, kajlegomojn.

Homa nutraĵo inkludas ankaŭ legomojn, kiuj konsistas ĉefe el folioj kaj tigoj kiuj estas manĝataj,spicojn, kaj kelkajn fruktojn,nuksojn,herbojn, kaj manĝeblajnflorojn. Legomoj estas gravaj pro lavitaminoj,mineraloj, kaj ladieta fibro kiujn ili havigas.Fruktoj havigas tre altan kvanton desukeroj kaj havas pli dolĉan guston ol vegetaloj. Tamen, ĉe partikulara manĝo estas konsiderata "legomo" aŭ "frukto" dependas el kunteksto, ĉar la vortofrukto havas pli precizan difinon en botaniko ol en ĝenerala uzado.Nuksoj kajsemoj, kiel manĝoj kiajternuksoj,migdaloj, kajpistakoj, enhavasnesaturitajn grasojn kiuj estas ankaŭ necesaj por saniga dieto. Kiel ĉe fruktoj, la terminojnukso kajsemo havas pli striktajn difinoj en plantoscienco.

Multaj plantoj estas uztaj por spici manĝojn. Tiaj plantoj estasherboj (ekz.rosmareno kajmento),kiuj devenas el verdaj foliecaj partoj de plantoj, kajspicoj (ekz.kumino kajcinamo), kiuj devenas el aliaj plantopartoj. Kelkaj plantoj produktasmanĝeblajn florojn, kiuj povas esti aldonitaj al salatoj aŭ uzataj por ornami manĝojn. Dolĉigiloj kiaj sukero kaj mielo estas derivaj el plantoj.Sukero akiriĝas plejparte desukerkano kajsukerbeto, kajmielo venas de floroj.Kuiroleoj kajmargarino venas de maizo,sojfabo,kolzosemo,kartamo,sunfloro,olivo kaj aliaj.Manĝaldonaĵoj inkludasarabgumon,guargumon,ceratoniogumon,amelon kajpektinon.

Plantoj estas ankaŭ la fonto de trinkaĵoj produktitaj ĉu perinfuzo, kiajkafo kajteo; perfermentado, kiajbiero kajvino; aŭ perdistilado, kiajviskio,vodko,rumo, kaj aliajalkoholaĵoj.

Nenutraj produktoj

[redakti |redakti fonton]
Konstruligno en stokado por pli posta pretigo ĉesegejo.

Plantoj estas la fonto de multaj naturaj produktoj kiajfibroj,volatilaj oleoj,naturaj tinkturfarboj,pigmentoj,vaksoj,rezinoj,taninoj,latekso,gumoj,alkaloidoj,sukceno kajkorko. Produktoj derivitaj de plantoj estassapoj,farboj,ŝampuoj,parfumoj, kosmetikaĵoj,terebinto,kaŭĉuko,verniso, lubrikaĵoj,linoleumo,plastoj,inkoj,maĉgumo kajkanabo. Plantoj ankaŭ estas ĉefa fonto de bazaj kemiaĵoj por la industria sintezo de vasta aro de organikaj kemiaĵoj. Tiuj kemiaĵoj estas uzitaj en vasta gamo da studoj kaj eksperimentoj.

Strukturaj rimedoj kaj fibroj el plantoj estas uzataj kaj en la konstruado de loĝejoj kaj en fabrikado de tolaĵoj kaj vestaĵoj.Ligno estas uzita por konstruaĵoj,ŝipoj,mebloj, kaj ankaŭ por pli malgrandaj varoj kiajpapero,kartono,muzikaj instrumentoj kaj sportekipaĵo.Ŝtofo ofte estas farita dekotono,lino, aŭ sintezaj fibroj derivitaj de celulozo, kiel ekzemplerajono kajacetato. Kudrafadeno kiu estas uzata por kudri vestaĵojn venas el plantaj fibroj. Oni kultiviskanabon kajjuto por ties fibroj, kiuj povas esti uzataj por fabriki ŝnurojn aŭ sakojn.

Renovigeblaj fueloj de plantoj inkludasbrullignon,torfon kaj multajn aliajnbiofuelojn.Karbo kajnafto estas fosiliaj fueloj derivitaj de plantoj.Olivoleo estis uzataj en lampoj dum jarcentoj por havigi lumigadon.

Medikamentoj derivitaj de plantoj inkludasaspirinon,taksolon,morfinon,kininon,reserpinon,kolkicinon,digitalon kajvinkristinon. Ekzistas centoj da herboaldonaĵoj kiel ekzempleginko,ekinaceo, akuŝ-tanaceto, kaj la herbo de Sankta Johano.Insekticidoj derivitaj de plantoj inkludasnikotinon,rotenonon,strikninon kajpiretrinojn. Medikamentoj aŭ drogoj akiritaj de plantoj inkludastabakon,opion,kokainon kajmariĥuanon. Venenaj substancoj de plantoj inkludasricinon,cikuton kajkuraron.

Estetikaj uzoj

[redakti |redakti fonton]
Rozujo ĉe Niedernhall en Germanio.
Kapiteloj de kolonoj de antikva Egiptio orname por ŝajnigipapirusplantojn. (ĉe Luksor, Egiptio)

Miloj de plantospecioj estas kultivitaj por estetikaj celoj same kiel por disponigiombron, modifitemperaturojn, reduktiventon, malpliigi bruon, havigi privatecon, kaj malhelpigrunderozion. Plantoj estas la bazo de multmiliarda dolarenspezo por ĉiujaraturismindustrio kiu inkludas vojaĝadon al arbejoj,botanikaj ĝardenoj, historiaj ĝardenoj,naciaj parkoj, tulipfestivaloj,pluvarbaroj, arbaroj kun bunta aŭtuna foliaro kaj ekzemple al laNational Cherry Blossom Festival.Muŝkaptulo,mimozo kaj resurektoplanto estas ekzemploj de plantoj venditaj kiel novaĵoj.

Homoj uzas tranĉitajn kaj sekigitajnflorojn kaj potplantojnendome aŭ enforcejoj. Dum kelkaj ĝardenoj estas plantitaj por nutrocelo, multaj aliaj estas plantataj por estetikaj, ornamaj aŭ konservaj celoj. En subĉielajĝardenoj,arboretoj kajbotanikaj ĝardenoj (nome publikaj kolektoj de vivantaj plantoj) estas uzatajgazono, ombroarboj, ornamaj arboj,arbedoj,reboj,arbustoj, kaj bedplantoj. Por ĝardenoj oni povas kultivi plantojn en naturisma stato, aŭ oni povas skulpti ties kreskon, kiel poreltonditaj plantoj aŭ porspaliro.Ĝardenado estas ĉefa populara distragado en kelkaj landoj kiel en Usono aŭ Britio, kaj labori ĉe plantoj aŭ hortikultura terapio estas bonfara por rehabilitado de personoj kun malkapabloj.

Bildoj de plantoj ofte estas utiligitaj enarto,arkitekturo, humuro,lingvo, kajfotarto kaj surtekstiloj,mono,poŝtmarkoj,flagoj kajblazonoj. Artĝenroj kiuj prilaboras vivantajn plantojn inkludasplantskulptaĵon,bonsajon,ikebanon kajspaliron.Ornamaj plantoj foje ŝanĝis la kurson de historio, kiel entulipomanio. Arkitekturaj desegnoj kiuj similas al plantoj aperas enkapiteloj de kolonoj de antikva Egiptio, kiuj estis skulptitaj por simili ĉu al egipta blankalotuso aŭ al lapapiruso.

Sciencaj kaj kulturaj uzoj

[redakti |redakti fonton]
Barbara McClintock (1902-1992) estis pioniracitogenetikistino kiu uzismaizon por studi la mekanismon de heredo de trajtoj.

Baza biologia esploro ofte estis farita kun plantoj, kiel ekzemple lapizplantoj uzitaj por derivi la leĝojn deJohann Gregor Mendel prigenetiko (nome pri regado de heredo) kaj la ekzamendo dekromosomoj enmaizo permesis alBarbara McClintock montri ties konekton al heredaj trajtoj. La plantoArabidopsis thaliana estas uzata en laboratorioj kielmodela organismo por kompreni kiel genkontrolo de la kresko kaj disvolvigo de plantaj strukturoj. Kosmostacioj aŭ spacaj kolonioj povas iam dependi el plantoj por elteno de la vivo.

Antikvaj arboj estis adoritaj, multaj ludis gravan rolon enreligioj kajmitologioj, kaj kelkaj eĉ ankoraŭ, multaj el ili estas ankoraŭ famaj.Arbringoj konsistigas gravan datigo-metodon enarkeologio kaj funkcias kiel indikilo pri pasintajklimatoj. Plantoj estas utiligitaj kiel naciaj kaj ŝtatemblemoj, inkluzive de ŝtatarboj kaj ŝtatfloroj.

Multaj mondaj rekordoj estas tenitaj per plantoj. Plantoj ofte estas utiligitaj kiel monumentoj, donacoj kaj por marki specialajn okazojn kiel ekzemple naskiĝoj, mortoj,nuptoj kaj ferioj. Laaranĝado de floroj povas esti uzata por sendi kaŝitajn aŭ nekaŝitajn mesaĝojn.

Plantoj elstaris ne nur en mitologio kaj religio sed ankaŭ enarto kajliteraturo. La kampo de etnobotaniko studas plantuzadon de indiĝenaj kulturoj kaj helpas konservi endanĝerigitajn speciojn same kiel por malkovri novajnkuracherbojn.

Negativaj efikoj

[redakti |redakti fonton]
Konvolvulo (fiherbo) infestasmaizkampon

Fiherboj estas nekultivataj kaj kutime nedezirataj plantoj kreskantaj en homadministritaj medioj kiel ekzemplebienoj, urbaj areoj, ĝardenoj,gazonoj, kaj parkoj. Homoj disvastigis plantojn preter siaj indiĝenvivejoj kaj kelkaj el tiuj enkondukitaj plantoj iĝasinvadaj, difektante ekzistantajn ekosistemojn delokigante indiĝenajn speciojn. Enpenetraj plantoj kaŭzas multekostan difektaron en kultivaĵperdoj ĉiujare fare de delokigantaj kultivaĵoplantoj, ili plue pliigas la produktadokoston kaj la uzadon de kemiaĵoj por kontroli ilin, kiuj en victurno influas la medion.

Plantoj povas kaŭzi damaĝon al bestoj, inkluzive de homoj. Plantoj kiuj produktas ventoportotanpolenon alvokas alergiajn reagojn en homoj kiuj suferas defojnofebro. Vasta gamo de plantoj estasvenena. Toksalbuminoj estas plantvenenaj substancoj mortigaj al la plej multajmamuloj kaj kiuj funkcias kiel grava malkuraĝigo al konsumo. Pluraj plantoj kaŭzas jukon kiam tuŝitaj, kiel ekzemple toksikodendro. Certaj plantoj enhavaspsikotropajn kemiaĵojn, kiuj estas ekstraktitaj kaj konsumitaj aŭ fumitaj, inkluzive de tabako, kanabo (mariĥuano), kokaino kaj opio. Fumado kaŭzas difekton en sano aŭ eĉ morton, dum kelkaj medikamentoj ankaŭ povas esti damaĝaj aŭ mortigaj al homoj.[35][36] Kaj kontraŭleĝaj kaj laŭleĝaj medikamentoj derivitaj de plantoj povas havi negativajn efikojn al laekonomio, influante laborefikecon kaj policokostojn.[37][38] Kelkaj plantoj kaŭzas alergiajn reagojn kiam konsumitaj, dum aliaj plantoj kaŭzas manĝmaltoleremojn kiuj negative influas sanon.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Numbers of threatened species by major groups of organisms (1996–2010) (PDF). International Union for Conservation of Nature (11a Mar 2010).
  2. (1998) “Primary production of the biosphere: Integrating terrestrial and oceanic components”,Science 281 (5374),p. 237–240.doi:10.1126/science.281.5374.237.Bibkodo:1998Sci...281..237F. 
  3. plant[2 - Definition from the Merriam-Webster Online Dictionary]. Alirita 2009-03-25 .
  4. plant (life form) -- Britannica Online Encyclopedia. Alirita 2009-03-25 .
  5. 5,05,1Whittaker, R. H. (1969).New concepts of kingdoms or organismsArkivigite je 2017-11-17 per la retarkivoWayback Machine.Science 163 (3863): 150–160.
  6. Margulis, L. 1971. Whittaker's five kingdoms of organisms: minor revisions suggested by considerations of the origin of mitosis.Evolution 25:242-245.
  7. Copeland, H. F. (1956). The Classification of Lower Organisms. Palo Alto: Pacific Books, p. 6,[1].
  8. T. Cavalier-Smith (1981). "Eukaryote Kingdoms: Seven or Nine?".BioSystems 14 (3–4): 461–481.
  9. Linnaeus, C. (1751).Philosophia botanica, 1st ed., p. 37.
  10. Haeckel, E.. (1866)Generale Morphologie der Organismen. Berlino: Verlag von Georg Reimer, p. vol.1: i–xxxii, 1–574, s I–II; vol. 2: i–clx, 1–462, s I–VIII.
  11. Haeckel, E. (1894).Die systematische Phylogenie.
  12. Baze surRogozin, I.B.; Basu, M.K.; Csürös, M. & Koonin, E.V. (2009), "Analysis of Rare Genomic Changes Does Not Support the Unikont–Bikont Phylogeny and Suggests Cyanobacterial Symbiosis as the Point of Primary Radiation of Eukaryotes", Genome Biology and Evolution 1: 99–113, doi:10.1093/gbe/evp011, PMC 2817406, PMID 20333181  kajBecker, B. & Marin, B. (2009), "Streptophyte algae and the origin of embryophytes", Annals of Botany 103 (7): 999–1004, doi:10.1093/aob/mcp044, PMC 2707909, PMID 19273476 ; see also the slightly different cladogram inLewis, Louise A. & McCourt, R.M. (2004), "Green algae and the origin of land plants", Am. J. Bot. 91 (10): 1535–1556, doi:10.3732/ajb.91.10.1535, PMID 21652308 .
  13. Van den Hoek, C., D. G. Mann, & H. M. Jahns, 1995.Algae: An Introduction to Phycology. paĝoj 343, 350, 392, 413, 425, 439, & 448 (Cambridge: Cambridge University Press).ISBN 0-521-30419-9
  14. Guiry, M.D. & Guiry, G.M. (2011), AlgaeBase : Chlorophyta, World-wide electronic publication, National University of Ireland, Galway, http://www.algaebase.org/browse/taxonomy/?searching=true&gettaxon=Chlorophyta, retrieved 2011-07-26 
  15. Guiry, M.D. & Guiry, G.M. (2011), AlgaeBase : Charophyta, World-wide electronic publication, National University of Ireland, Galway, http://www.algaebase.org/browse/taxonomy/?searching=true&gettaxon=Charophyta, retrieved 2011-07-26 
  16. Van den Hoek, C., D. G. Mann, & H. M. Jahns, 1995.Algae: An Introduction to Phycology. pages 457, 463, & 476. (Cambridge: Cambridge University Press).ISBN 0-521-30419-9
  17. Crandall-Stotler, Barbara. & Stotler, Raymond E., 2000. "Morphology and classification of the Marchantiophyta". page 21in A. Jonathan Shaw & Bernard Goffinet (Eds.),Bryophyte Biology. (Cambridge: Cambridge University Press).ISBN 0-521-66097-1
  18. Schuster, Rudolf M.,The Hepaticae and Anthocerotae of North America, volume VI, pages 712–713. (Chicago: Field Museum of Natural History, 1992).ISBN 0-914868-21-7.
  19. (2004) “Systematics of the Bryophyta (Mosses): From molecules to a revised classification”,Monographs in Systematic Botany 98,p. 205–239. 
  20. 20,020,120,220,3Raven, Peter H.. (2005)Biology of Plants,7‑a eldono, New York: W. H. Freeman and Company.ISBN 0-7167-1007-2.
  21. Gifford, Ernest M.. (1988)Morphology and Evolution of Vascular Plants,3‑a eldono, New York: W. H. Freeman and Company.ISBN 0-7167-1946-0.
  22. Taylor, Thomas N.. (1993)The Biology and Evolution of Fossil Plants. New Jersey: Prentice-Hall.ISBN 0-13-651589-4.
  23. International Union for Conservation of Nature and Natural Resources, 2006.IUCN Red List of Threatened Species:Summary Statistics
  24. Lamarko (Lamarck),Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
  25. Howard Frank,Bromeliad Phytotelmata, Oktobro 2000
  26. Barthlott, W., S. Porembski, R. Seine, and I. Theisen. 2007.The Curious World of Carnivorous Plants: A Comprehensive Guide to Their Biology and Cultivation. Timber Press: Portland, Oregon.
  27. 27,027,127,227,3Braam, J., «In touch: plant responses to mechanical stimuli», New Phytologist 165,‎ 2005, p. 373-389
  28. Manuel Peinado Lorca, Catedrático de universidad. Departamento de Ciencias de la Vida e investigador del Instituto Franklin de Estudios Norteamericanos, Universidad de Alcalá, kaj uis Monje, Biólogo. Profesor de fotografía científica, Universidad de AlcaláLas plantas también sienten la anestesia, pero no sabemos por qué,Público Alirita la 7an de Februaro 2021.
  29. 29,029,1Wang, B., Zhao, H., Wang, X., Duan, C., Wang, D. et Sakanishi, A., «Influence of sound stimulation on plasma membrane H+ ATPase activity», Colloids and Surface B: Biointerfaces. 25,‎ 2002, p. 183-188
  30. Hanada, K., Zou, C., Lethi-Shiu, M.D., Shinozaki, K. kaj Shiu, S.-H., «Importance of lineage-specifix expansion of plant tandem duplicates in the adaptive responses to environmental stimuli.», Plant physiology, vol. 148, No. 2,‎ 2008, p. 993-1003
  31. Jia, Y., Wang, B., Wang, X., Duan, C. kaj Yang, X., «Effect of sound stimulation on roots growth and plasmalemma H+ ATPase activity of chrysanthemum (Gebera jamesonii)», Colloids and Surface B: Biointerfaces 27,‎ 2003, p. 65-69
  32. Vanden Driessche, T., «Nutations in Shoots and in Desmodium Lateral Leaflet, Nyctinastism and Seismonastism in Mimosa pudica. Comparison and Evolution of Morphology and Mechanism», Biological Rhythm Research 31,‎ 2000, p. 451-468
  33. Idrish Miah, M. kaj Johnsson, A., «Effects of light on Ultradian Rythms in the Lateral Leaflets of Desmodium gyrans», Journal of Plant Biology 50,‎ 2007, p. 480-483
  34. Yamazaki, K., «Gone with the wind: trembling leaves may deter herbivory», Biological Journal of the Linnean Society 104,‎ 2011, p. 738-747
  35. cocaine/crack.
  36. Deaths related to cocaine. Arkivita ella originalo je 2006-07-17. Alirita 2015-09-04 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2006-07-17. Alirita 2015-09-04 .
  37. Illegal drugs drain $160 billion a year from American economy. Arkivita ella originalo je 2008-02-15. Alirita 2015-09-04 .
  38. The social cost of illegal drug consumption in Spain.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
En Esperanto
Ĝenerale
Speciĉirkaŭkalkuloj


Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Plantaj partoj
Aeraj organoj
Subteraj organoj
Ambaŭaj organoj
Vidu ankaŭfloraro kajfruktaro
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la29-a de julio 2016 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Plantoj&oldid=9028048"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp