 | Ĉi tiu artikolo temas pri unuo de povumo "watt" kun simbolo "W". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonVato. |
Vato,vatto[1] aŭŭato[2], alilingve ofte ankaŭWatt (simboloW) estas, en laSistemo Internacia de Unuoj, la mezurunuo depovumo, tio estas la rapido de konsumado, produktado aŭ transformado deenergio. Unu vato egalas al 1 ĵulo en sekundo (1 J/s); per bazaj unuoj, tio estas 1 kg·m2·s−3; per elektraj mezurunuoj, tio estas 1 volt-ampero (1 V·A).
La mezurunuo vato estis oficiale agnoskita dum la Dua Kongreso de laBrita Asocio por Scienco en1889. La 11-aKonferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj, okazinta en1960, inkluzivis ĝin en la tiam kreatanSistemon Internacian de Unuoj.
La nomovato estas donita honore al laskotainĝenieroJames Watt, la inventinto de vapormotoro.
La termino uzata en Esperanto iom ŝanceliĝas. En laPlena Ilustrita Vortaro de1970 la vorto havis duoblan t-on ("vatto"), kaj estis krome menciita la alternativa termino "ŭato"; evidente oni sentis bezonon diferencigi de laFundamentahomonimo, kiu signifas kombitankotonon. En la postaj eldonoj dePlena Ilustrita Vortaro de2002, aperas ĉiuj tri terminoj: "vatto", "vato" kaj (malrekomendata) "ŭato".
Tion, ke la uzindecon de la formo "vatto" (dank' al ĝia neambigueco, plia internacieco kaj pli facila internacia rekoneblo) ne malebligas la neofta konsonanta grupo "tt", demonstras interalie
- ekzisto de aliaj radikoj kun la kombinaĵo "tt": ekzemple, en la zamenhofaj formoj "regatt/o", "brutt/e" kaj "nett/e", en kiuj duobla "t" aperas absolute samkiale kiel en la vorto "vatt/o"; kaj
- ekzisto de multaj kutimaj, vaste uzataj kaj facile prononceblaj vortoj kun la sonkombino "tt" kiel, ekzemple, "alt/tensi/a", "post/tagmez/a", "tut/tag/a", "tut/ter/a" ktp.
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de vato (W) laŭ laInternacia Sistemo| Dekonaj unuoj | | Dekoblaj unuoj |
|---|
| Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo |
|---|
| 10–1 W | dW | decivato | 101 W | daW | dekavato |
| 10–2 W | cW | centivato | 102 W | hW | hektovato |
| 10–3 W | mW | milivato | 103 W | kW | kilovato |
| 10–6 W | µW | mikrovato | 106 W | MW | megavato |
| 10–9 W | nW | nanovato | 109 W | GW | gigavato |
| 10–12 W | pW | pikovato | 1012 W | TW | teravato |
| 10–15 W | fW | femtovato | 1015 W | PW | petavato |
| 10–18 W | aW | atovato | 1018 W | EW | eksavato |
| 10–21 W | zW | zeptovato | 1021 W | ZW | zetavato |
| 10–24 W | yW | joktovato | 1024 W | YW | jotavato |
Vato estas sufiĉe malgranda povumo: tradicia elektra lumilo kun arda drato (inkandeska lampo) uzas kelkdek vatojn, kaj varmigiloj (hejmaj hejtiloj, fornoj, elektraj kuirpotoj) povas konsumi mil aŭ kelkmil vatojn. Tipa povumo de negranda personaŭto estas ĉirkaŭ 100 kilovatoj.
Pro tio, en nia ĉiutaga ĉirkaŭaĵo ankaŭ oftas pli grandaj mezurunuoj, kiujn markasSI-prefikso.
Ekzemple, kilovato (kW) estas egala al mil vatoj, dum megavatoj (MW, miliono da vatoj) kaj gigavatoj (GW, miliardo da vatoj) estas bezonataj por grandaj teknikaj instalaĵoj.
La grandon de elektrocentraloj oni kutime esprimas per megavatoj: ekzemple la plej grandanuklea centralo (unureaktoro) nun konstruata havos povumon de ĉirkaŭ 1600 megavatoj, dum la plej granda jam funkciantaakvoenergia centralo donas elektron je pli ol 10 000 megavatoj (tio estas, pli ol 10 gigavatoj). La tutmonda rapido de energi-konsumado estis en2005 proksimume 15 TW (teravatoj, milionoj da milionoj da vatoj).
En kelkaj fakoj de scienco kaj tekniko, kutime uzatas ankaŭ povumoj pli malgrandaj ol unu vato:
- Tipalasera elmontrilo proksimume kvin milivatojn da lumpovumo; aŭd-helpiloj por malaŭdkapabluloj bezonas iom malpli ol unu milivaton por funkcii.
- Kadre demedicino, en la fako de aparatoj uzataj porelektroencefalografio kajelektrokardiografio kutime uzatas mikrovatoj. Tiaj povumoj ankaŭ uzatas en pluraj sciencaj kaj inĝenieraj aparatoj, ekzemple radar-riceviloj.
- Kvadrata metro da tersurfaco ricevas averaĝe nanovaton da povumo el ĉiu stelo havantavideblan magnitudon +3,5.
- Pikovatoj estas uzataj enradioastronomio.