Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vatikanaj Grotoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

6 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je23 dec. 2015.
Tombo de Pio la 12-a en la Vatikanaj Grotoj.
Tombo dePaŭlo la 6-a (1963 -1978).
Tombo deJohano Paŭlo la 1-a (1978).

LaVatikanaj Grotoj etendiĝas sub la centra navo de laBaziliko de Sankta Petro en Vatikano, tri metrojn sub la nuna pavimo, de la ĉefaltaro (la tieldirita “papa altaro”) ĝis la mezo de la navo: ili formas veran kaj propran subteranpreĝejon kiu okupas la spacon inter la nuna pavimo de la baziliko kaj tiu de la antikvakvarjarcenta konstantena baziliko.

Fakte, tiuj kiuj malpropre estas nomataj “grotoj” reale kunfiguras la interspacon inter la antikva konstantena baziliko kaj tiu nuna: marŝante en la “grotoj”, oni tretas la spacon sur kiu leviĝis la baziliko konstruigita de la fama imperiestro Konstanteno kaj funkcianta ĝis la fino de la16-a jarcento. Tiu estas la motivo pro kio la “grotoj” ne etendiĝas laŭlonge de la tuta centra superstaranta navo de la nuna baziliko, kiu havas la amplekson preskaŭ duoblan.

La plano de la Vatikanaj Grotoj, kiuj disbranĉiĝas inter niĉoj, koridoroj kaj flankaj kapeloj, estas tiu de vera trinava preĝejo (la tieldiritaj “malnovaj grotoj”) kun kapeloj kiuj gastigas tombojn de papoj; laabsido, duoncirkla, de tiu preĝejo, kun kapeloj kaj tomboj (la tieldiritaj “novaj grotoj”) havas kiel centran idealan punkton,supre de la grotoj, la kapelon de Sankta Petro de la supra baziliko, kaj ĝiajn papan ĉefaltaron kaj laMikelanĝelan kupolon, kajen la nekropolo, la tombon deSankta Petro, la unua roma papo.

La Vatikanaj Grotoj konsistigas monumentan komplekson fascinan pro la multaj historiaj memoraĵoj konservitaj. Krom tio, la grotoj riĉas je artverkoj iam ornamantaj la malnovan bazilikon

Kristo sur la ĉaro de la Suno. Mozaikaĵo de nekropolo antikva vatikangrota substaranta

Inter la la plej elstaraj artverkaĵoj en la vatikanaj grotoj konserviĝas la funebraj monumentoj de papoBonifaco la 8-a, deArnolfo di Cambio. Notiĝas ankaŭ la tombo de kardinaloBerardo Eroli (verkaĵo deGiovanni Dalmata) kaj fragmentoj de friskoj atribuitaj alPietro Cavallini.[1]

La tomboj

[redakti |redakti fonton]

Sin sepultigi en la Vatikanaj Grotoj, apud la tombo de Petro, estis ĉiam la deziro de multaj papoj, reĝoj kaj reĝinoj; same kiel ĝi estis por la unuaj kristanoj.

Inter la antikvaj personoj entombigitaj en la Grotoj oni memorigas la ĵuse dudekkvinjarulan germanan paponGregorion la 5-an (996-999), imperiestronOton la 2-an (forpasintan en Romo en983) kaj paponAdrianon la 4-an (1154-1159), la unikan anglan papon de la historio; paponBonifacon la 8-an (1294-1303), kiu proklamis la unuan Sanktjaron de la Jubileo kaj kiu ripozas sub la admirinda maromora skulptaĵo deArnolfo di Cambio; paponPion la 6-an (mortintan prizonulo de la Francoj en1799) kaj lokigitan en paleokristana sarkofago sed revivigitan en la marmoro en kiuAntonio Canova lin eternigis preĝanta. Inter la reĝoj, memorindas plueJakobo la 3-a Stuart kaj ties filoj, same kiel la reĝinoKristina el Svedio (1626-1689), apuda al tombo deJohano Paŭlo la 2-a kaj najbare al tiu “kripto de la Konfeso” kien la pola papo ofte iris por preĝi.

Listo de la papoj (148) entombigitaj en la Baziliko de Sankta Petro de Romo.

Se oni esceptas la lastajn papojn entombigitajn en la Vatikanaj Grotoj, nomeBenedikto la 15-a,Pio la 11-a,Pio la 12-a,Paŭlo la 6-a kajJohano Paŭlo la 1-a, diversaj papoj preferis esti entombigitaj aliloke: papoPio la 9-a, ekzemple, ripozas en laBaziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj, papoLeono la 13-a en laBaziliko Sankta Johano de Laterano.

Tombo de Pio la 11-a
Tombo de Benedikto la 16-a

Pio la 11-a arde deziris esti sepultita “kiel eble plej apude de la Konfeso de Sankta Petro”, kiun, poste lia posteulo Pio la 12-a arkeologie elfosigis por kontroli la aŭtentikecon de la tradicia loko.

La restaĵoj de Johano Paŭlo la 2-a estis translokigita, post liabeatigo, en la suprestaranta Baziliko ĉe la altaro de la Kapelo deSankta Sebastiano.

Ankaŭ la teraj restaĵoj de papoJohano la 23-a estis translokigitaj, post lia beatigo, en la Bazilikon: lia korpo estas nemaskita, preskaŭ tute integre ĉar malmulte atakita de la putro, videbla.

Ankaŭ kelkaj kardinaloj, kiel dirite, trovis ripozon en la Vatikanaj Grotoj: ekzemple,Rafael Merry del Val, konfidega kunlaboranto dePio la 10-a, kajJosef Beran.

Papoj sepultitaj en la Vatikanaj Grotoj

[redakti |redakti fonton]

Ili estas 20 (dum en la tuta baziliko ili estas 148):

La tombo de la Apostolo Petro

[redakti |redakti fonton]

Tiu tombo estas la arkeologaĵo plej elstara de la tutaj Vatikanaj Grotoj. Post la esploroj ordonitaj de popa Pio la 12-a, oni opinias malkovrinti la precizan lokon de la sepultado de la martirigita apostolo Petro. Vidu:Tombo de la Apostolo Petro

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Aliaj funebraj monumentoj, kiel tiu papoSiksto la 4-a (realigita deAntonio Pollaiolo en1493) estas konservitaj en la Ĉambro de la Trezoro de Sankta Petro (aliro el la dekstra navo de la suprastaranta baziliko).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • [1] Tombo de Sankta Petro en cathpeda
  • [2] Baziliko de Sankta Petrop de Romo en la reta katolika Cathopedia
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vatikanaj_Grotoj&oldid=8755244"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp