Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Varmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elVarmeco)

Vidu ankaŭ artikolonVarmo (Italio) prikomunumo enItalio.


Varmo elsuno estas origino devivo en laTero. Lascienco de varmo kaj ĝia rilato kunlaboro estastermodinamiko. Transdonado de varmo estas kreita multmaniere.

Varmo (mallongigoQ) estas la movado deenergio inter du korpoj de malsamajtemperaturoj.[1] LaSI-unuo de varmo estas laĴulo.

Kvankam iuj uzas la esprimon "termika energio" kiel sinonimon de varmo, varmo fakte ne estas energio, sed movado de energio. Ĉiuj objektoj (materio) havas iom dainterna energio, fizikagrando rekte proporcia al temperaturo de objekto, kiu rilatas al hazarda movado de tiesatomoj kajmolekuloj. Kiam du objektoj de malsama temperaturo varme kontaktas, ili interdonas internan energion, kiu fluas de objekto de plej altatemperaturo al de malplej alta ĝis varma ekvilibro estas atingita, t.e., ĝis temperaturoj egaliĝas.

Entermodinamiko la kvantoTdS prezentas mezuron demalekzakta diferencialo de varmoδQ, kiu estas laabsoluta temperaturo de iu objekto multiplikita per diferenciala kvanto deentropio en sistemo, mezurita ĉe labordero de objekto. Laŭ launua leĝo de termodinamiko, adicio inter la malekzakta diferencialo de varmo kaj la malekzakta diferencialo delaboroδW estas ladiferencialo de interna energiodU. (Oni povas kompreni la vorton "diferencialo" pli malpli kiel ŝanĝiĝado, do la ŝanĝiĝado de varmo plus la ŝanĝiĝado de laboro egalas la ŝanĝiĝado de interna energio.)

Varmo povas transdoniĝi inter objektoj perradiado,varmokondukto kajkonvekto.Temperaturo estas uzata kiel bazo por mezuro de interna energio aŭentalpio, kiu estas nivelo de elementa movado komencanta varm-transdonon. Varm-transdono povas okazi nur inter objektoj aŭareoj kun malsamaj temperaturoj (laŭ lanula leĝo de termodinamiko), kaj tiu transdono okazas spontanee nur laŭ ladirekto al la pli malvarmakorpo (kiel asertas ladua leĝo de termodinamiko). La transdono de varmo el unu objekto en alian kun temperaturo egala aŭ pli alta ol tiu de la unua nur eblas pervarmopumpilo.

Antaŭparolo

[redakti |redakti fonton]

Launua leĝo de termodinamiko asertas, ke la energio defermita sistemo konserviĝas, tial por ŝanĝi ĝian energion, oni devas transdoni energion en tiun sistemon aŭ el ĝi. Varmo kaj laboro estas la du nuraj mekanismoj per kiuj energion eblas transdoni en kontrolmason aŭ el ĝi. Varmo estas la movado de energio kaŭzita per malsameco de temperaturo. La unuoj plej uzataj por kiomo de transdonita energio per varmo estas laĴulo (J), lakalorio (cal) kaj laBrita Termika Unuo (BTU). LaSI-unuo de varmo estas la Ĵulo, kaj devarmtransdonado por tempo estasVato (W = J/s).

VarmoQ eblas flui el la ĉirkaŭaĵoj (surroundings) al trans la bordero (boundary) desistemo (system) kaj tiamaniere ŝanĝi ĝianinternan energionU.

Transdonado de varmo estasfunkcio de vojo (proceda kvanto), nefunkcio de punkto (stata kvanto). Varmo fluas inter sistemoj, kiuj ne estas en termika ekvilibro unu inter la alia; ĝi fluas spontanee el lokoj kun altaj en lokojn kun malaltajtemperaturoj. Kiam du korpoj de malsamaj temperaturoj ekkontaktas termike, ili interŝanĝas internan energion ĝis iliaj temperaturoj egaliĝas; t.e., ĝis termika ekvilibro estas atingita. Laadjektivovarma estas relativa termino por kompari la temperaturon de unu objekto al tiu de ĉirkaŭaĵoj aŭ de aliaj objektoj. La terminonvarmo oni uzas por priskribi la fluon de energio. Se forestas laboraj interagoj, la varmo transdonata al objekto estas konservata kiel interna energio.

Ruĝ-varma fervergo el kiu varm-transdonado ĝis la ĉirkaŭa medio estas principale perradiado.

Specifa varmo estas difinita kiel la kiomo da energio, kiu devas esti transdonita al aŭ de unuo demasomaterikvanto (molo) de iusubstanco por ŝanĝi ĝian temperaturon je unugrado. Specifa varmo estas kvalito, t.e., ĝi dependas de la substanco konsiderata kaj ties stato, specifigata per ties kvalitoj.Brulaĵoj, brulante, ellasas multe da energio konservita enkemiaj ligoj de siaj molekuloj. Ŝanĝiĝante el unufazo en alian,pura substanco ellasas aŭsorbas varmon ne ŝanĝante sian temperaturon. La kiomo de varm-transdonado dumfaz-ŝanĝiĝo nomiĝaslatenta varmo kaj dependas unue de substanco kaj ties stato.

Termika Energio

[redakti |redakti fonton]

Termika energio estas termino ofte konfuzata kun varmo. Se diri maldetale, kiam varmo estas aldonita altermodinamika sistemo, ĝia termika energio pliiĝas; kaj kiam varmo estas eldonita, ĝia termika energio malpliiĝas. Laŭ tiu vidpunkto,varmaj objektoj estas objektoj kun multe da termika energio, dummalvarmaj objektoj posedas malpli da tia energio. Tial ofte oni konfuzas termikan energion kun varmo. Oni atentu, ke objekto ne povas posedi varmon, nur energion, dum varmo estas transdonado de tiu energio.

La termino estis kreita deJames Prescott Joule, kiu studis la rilaton inter varmo, laboro kaj temperaturo. Li observis ke, kiam li faris meĥanikanlaboron enfluaĵojn (ekzemple,akvo) per agitado, iliaj temperaturoj pliiĝis. Li proponis ke meĥanika laboro, kiun li faris al la sistemo, iĝistermika energio. Specife, li malkovris ke proksimume 4200 Ĵuloj estis bezonataj por pliigi la temperaturon de unukilogramo je unugrado celsia

La termika energio de unuopapartiklo estas:

Utermika=f12kT ,{\displaystyle U_{termika}=f\cdot {\frac {1}{2}}kT\ ,}

kief aludas pri lagradoj de libereco,T aludas pri temperaturo, kajk prikonstanto de Boltzmann. Ekzemple, unuatoma ero enideala gaso havas tri gradojn de liberco, tial:

Utermika,unuatomika=32kT .{\displaystyle U_{termika,unuatomika}={\frac {3}{2}}kT\ .}

Totala termika energio estas sumo de termikaj energioj de ĉiuj partikloj en sistemo. Do, por sistemo havantaN partiklojn,

Utermika=Nf12kT .{\displaystyle U_{termika}=N\cdot f\cdot {\frac {1}{2}}kT\ .}

Rigardu keUtermika malofte estas totala energio de sistemo; ekzemple, povas estistatika energio kiu ne ŝanĝiĝas kun temperaturo, kielpotenciala energio,energio de kemia ligoenergio de ripozo (E=mc2).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Schroeder, Daniel V.. (2000)An introduction to thermal physics (Enkonduko al termika fiziko). San-Francisko,Kalifornio: Addison-Wesley, p. 18.ISBN 0-321-27779-1. “Heat is defined as any spontaneous flow of energy from one object to another, caused by a difference in temperature between the objects" (Varmo estas difinita kiel ajna spontanea fluo de energio de unu objekto al alia, kaŭzita de diferenco de temperaturo inter la objektoj").”.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Varmo&oldid=8504934"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp