Varanasio (hindieवाराणसी, (Vārāṇasī), prononco: [vɑːrɑːɳəsiː]; antaŭaj nomoj:Benares, /bənɑːrəs /, (Kāshī) (la lumanta)) estasmilionurbo. Ĝi situas en lanordbarata federacia ŝtatoUtar-Pradeŝo kaj estas rigardata kiel la plej sankta urbo dehinduismo kaj unu el la plej malnovajurboj de Barato (iam Hindio).
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis1 198 491 loĝantoj sur areo de82,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de14 598 loĝantoj/km². Dume pli ol 1 000 000 pilgrimantoj vizitas tien ĉiujare.
Varanasi estas hejmo al kvar universitatoj.Mark Twain skribis pri la urbo:"Benares estas pli aĝa ol historio, pli aĝa ol tradicio, pli aĝa eĉ ol legendo, kaj aspektas dufoje same aĝa kiel ĉio el ili sume.
Laŭ legendo la urbo estis fondita fare de la hindua dioŜivo, ĉirkaŭ 5,000 jarojn por unu el la plej gravaj pilgrimejoj en la lando. Ĝi estas unu el la sep sanktaj urboj de la hinduoj. Ĝi estis la ĉefurbo de la regnoKaŝio, unu el ladek ses grandaj regnoj. Labudho Gotamo faris sian unuan predikon ĉi tie, enSarnato, rakonto kiu troviĝas en laSutro de la ekturno de la darmorado.[2][3][4] Multaj hinduaj skribaĵoj (eĉ ankaŭ ĉinaj) mencias ĝin. Varanasio estis ankaŭ komerca kaj industria centro prisilkoj,parfumoj,eburoj kajskulptaĵoj. En2006 kaj ankaŭ post unujarobomboatakoj okazis fare de teroristoj.