Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Varajlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varajlingva Vikipedio
Retadresowar.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera retaenciklopedio)
Lingvovaraja
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 18-a de februaro 2026
Artikolnombro1 266 864
Profundeco4.3
Paĝoj2 870 389
Redaktoj7 732 173
Uzantoj65 600
Aktivaj uzantoj94
Administrantoj3
Dosieroj42
vdr

Lavarajlingva Vikipedio - en pluraj listoj de vikipedioj ankaŭ nomataŭarajlingva Vikipedio[1] - estasaŭtonomeca eldono deVikipedio en lavaraja lingvo. Sialingve ĝi havas la titolonWaray-Waray Wikipedia. La projekto fondiĝis en septembro2005 kaj atingis 100 000 artikolojn en aŭgusto2010. La 18-an de februaro 2026 ĝi enhavas 1 266 864 artikolojn.

la ĉefpaĝo en novembro 2012

Karakterizaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Menciindas ke laŭ la stato de novembro 2012 la plej multaj artikoloj estas minimumaj tekstoĝermoj kreitaj fare de robotoj, kiuj post la aŭtomata kreo restis en tia minimuma stato. Uzo de ŝablonoj kaj de internaj ligiloj por gvidi de artikolo al alia similtema artikolo laŭ la stato de aŭtuno 2012 ankoraŭ apenaŭ uzatas. La ĉefpaĝo (vidu ekranbildon sube) laŭ tiu stato kompare mallarĝas, kaj iuj informoj (ekzemple la listo ĉefpaĝa pri alilingvaj vikipedioj) ŝajnas malofte esti aktualigataj.

En aŭtuno 2012 estis proksimume 3,4 milionoj da denaskaj parolantoj de lavaraja lingvo (en 2000 laŭ la retejoetnologue.com estis 2,5 milionoj), precipe en la orienta parto de la insularoBisajoj de la ŝtatoFilipinoj. Lavarajlingva Vikipedio estas unu el pluraj vikipediaj branĉoj prizorgata de la nacia asocioWikimedia Philippines, kreita en aprilo 2010.[2] Laŭ la nombro de parolantoj, inter la aliaj lingvoj kies vikipediajn branĉojn prizorgas la filipina asocio plej grandas latagaloga lingvo, kiun denaske parolas pli ol 23 milionoj kaj kiel dua lingvo regas pli ol 80 milionoj da homoj sur la insulara ŝtatoFilipinoj kaj la insuloGvamo - la tagaloglingva vikipedio laŭ la stato de novembro 2012 havis nur duonan kvanton da artikoloj kompare al la varaja eldono,[3] sed laŭ tiu stato havis kompare pli ampleksajn kaj signife pli bone interne interligitajn artikolojn.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Pri la fina interkonsento en la esperantlingva vikipedio deklari evitinda la lingvonoman variaĵon "ŭaraja lingvo" vidu ladiskutpaĝon de la artikolo pri la varaja lingvo.
  2. filmeto pri la diverslingvaj vikipediaj projektoj subtenataj per la asocioWikimedia Philippines en la vikimedia komunejo.
  3. Laŭ la stato de la 16-a de novembro 2012 la tagaloglingva vikipedio havis 57568 artikolojn kompare al 111070 en la varaja eldono.

Ĝermo pri komputiko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prikomputiko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).


v  d  r
Diverslingvaj eldonoj deVikipedio laŭ kvanto da artikoloj(je la 18-a de februaro 2026)
Pli ol 2'000'000
1. Angla (en, 7138941) 2. Cebua (ceb, 6115676) 3. Germana (de, 3098119) 4. Franca (fr, 2739773) 5. Sveda (sv, 2621326) 6. Nederlanda (nl, 2212133) 7. Hispana (es, 2095020) 8. Rusa (ru, 2086549)
Vikipedio
Pli ol 1'000'000
9. Itala (it, 1957138) 10. Pola (pl, 1685323) 11. Masra (arz, 1630743) 12. Ĉina (zh, 1524227) 13. Japana (ja, 1490496) 14. Ukraina (uk, 1408820) 15. Araba (ar, 1299565) 16. Vjetnama (vi, 1298332) 17. Varaja (war, 1266864) 18. Portugala (pt, 1164941) 19. Persa (fa, 1068333)
Pli ol 500'000
20. Ĉeĉena (ce, 817983) 21. Kataluna (ca, 789070) 22. Indonezia (id, 764061) 23. Korea (ko, 738647) 24. Serba (sr, 716441) 25. Norvega (no, 675756) 26. Turka (tr, 667721) 27. Finna (fi, 613522) 28. Tatara (tt, 609768) 29. Ĉeĥa (cs, 586614) 30. Hungara (hu, 566414) 31. Rumana (ro, 539103)
Pli ol 300'000
32. Eŭska (eu, 480652) 33. Serbo-Kroata (sh, 461411) 34. Malaja (ms, 436542) 35. Minnana (zh-min-nan, 433925) 36. Hebrea (he, 390855) 37. Esperanto (eo, 381989) 38. Uzbeka (uz, 331070) 39. Armena (hy, 324414) 40. Dana (da, 312850)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Varajlingva_Vikipedio&oldid=8504848"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp