Valtice estas urbo enĈeĥio. Ĝi situas enSudmoravia regiono proksime ĉe laaŭstria landlimo. En 2025 ĝi havis3 580 loĝantojn. Centro de vinkultura teritorio (sidejo vinista lernejo kaj entrepreno), konata pro i.a. pro sia valora baroka kastelo. Kune kun apudaLednice ĝi konsistigas areon enskribitan al Listo deMonda heredaĵo de Unesko.
Historio de la urbo devenas jam de la11-a jarcento. Fine de la14-a jarcento setlis en tiu loko familio deLiĥtenŝtejnidoj, kiu sinsekve fariĝis en la ĉelima regiono tre potenca. En la dua duono de la16-a jarcento fariĝis Valtice ĝia sidejo. Pro bonaj servoj al la aŭstria imperiestro estis Liechtenstein-anoj rangaltigitaj je princoj.
De mezepoka burgo ne konserviĝis surloke io ajn. Novakastelo estis konstruita origine en manierisma stilo, sed poste en baroka periodo dum la 17-a kaj18-a jarcentoj trapasis ĝia evoluo per komplika situacio. Postuloj de la nobeloj influis elekton de vico de arkitektoj, kiuj sinsekve realigis la kastelan tutaĵon ĝis ĝia nuna aspekto. Por Liechtenstein-anoj laboris aŭstriaj projektistoj, ofte italdevenaj, kun famaj nomoj -Giovanni Giaccomo Tencalla, Andreo Erna, Johann Bernhard Fischer de Erlach, Domenico Martinelli kaj aliaj. Ĉi-tempa stato de la konstruaĵaro kun Honora Korto speguligas do longan evoluon de diversaj konstruperiodoj ĝis la fino de la18-a jarcento per realigo de teatra alo. Eĉ skulpta garnituro estas en Valtice signifa. Al la komplekso apartenas ankaŭ kastela parko.
Sortoj de la urbeto Valtice kaj precipe de ĝia kastelo ne estis ĉiam favoraj. Pro tio iamajn riĉajn kaj ege valorajn internaĵojn de la estinta sidejo de la gento Liechtenstein oni ne plu povas admiri en la origina aspekto. Nun tie videblas nur torso de ties meblaro, pinakoteko kaj de aliaj artaj akcesoraĵoj. Tamen dekoracia ornamado de internaj vandoj kaj plafonoj eĉ nun helpas pri imago, kiel reprezenta estis loĝmedio de barokaj nobeloj. Kastela kapelo apartenas al la plej belaj tiuspecaj arkitekturaĵoj en laĈeĥa Respubliko. Ĝenerale oni povas sendube rekomendi viziton de la kastelo.
Kastelo Valtice - situas sur milda deklivo malantaŭ la urboplaco. Origine gotika burgo el la13-a jarcento estis rekonstruita je renesanca kaj pli poste je baroka kastelo, je unu el la plej elstaraj mondecaj barokaj konstruaĵoj enMoravio. Je la nuna aspekto ĝi estis rekonstruita en1643–1730 laŭ la projektoj de la itala arkitekto D. Martinelli. Salla terena estas verko de J. B. Fischer de Erlach. La kastelon konsistigas trietaĝa kvarala konstruaĵo kun ĉevalejoj, rajdejo, galerio, rokoka teatro kaj kaleŝejo. el la renesanca periodo konserviĝis du angulturoj, de kiuj kondukas malaltaj flankaj aloj kreantaj kun la ĉefa konstruaĵo t.n. honoran korton. Fronta fasado de la kastela konstruaĵo estas riĉe ornamita, la meza akso de la konstruaĵo estas elstarigita per enira portalo kaj turo. Riĉe ekipitaj kastelaj internoj estis adaptitaj nur en la 18-a jarcento.
Kastela parko estis fondita en1727 kaj konstruata laŭ la projektoj de D. Girard. Komence de la 19-a jarcento la ĝardeno estis larĝigita kaj rekonstruita je natura pejzaĝparko kun travidebloj malproksimen. La parko havas areon 14,6 hektarojn kaj kreskas en ĝi 22 specoj depingloarboj kaj 63 specoj de foliarboj.
Paroĥa preĝejo Ĉielenpreno de Maria Virgulino - sur la placo situanta frubaroka konstruaĵo konstruita surloke de malpli nova preĝejo en1631–1671 de la arkitektoj J. Carlone, G. G. Tencalloa a O. Erna. Verŝajne fakta projektisto de la preĝejo tamen estis mem princoKarlo Eŭsebio de Liechtenstein, ĉar ĝia stilo estas vere originala.La preĝejo apartenas al la plej grandaj en la episkopujo de Brno kun kapacito de 3000 personoj. En la interno oni povas admiri riĉajn stukaĵojn kaj aliajn artaĵojn.
Novrenesanca urbodomo - verko de la arkitekto J.Drexler el1887–1889
Marieca pestokolono el1680, konstruigita de la princo Liechtenstein danke al fino de du pestoj kaj aliaj katastrofoj. Ĝi estas ornamita per kvin statuoj, kies aŭtoro estas viena artisto Mathias Gunst.
Belvedero Kolonáda (Rajsna) – staranta sur pinto de la monteto ĉirkaŭ 1,5 km super la urbo. Ĝi estis konstruita en1817–1823 de la arkitekto J. Popellacke laŭ la modelo de la kolonado enSchönbrunn. Panorama elvido ekdeMikulov trans Montetoj de Pavlov (Pavlovské vrchy) ĝis herbejaj arbaroj ĉeLednice ĝis herbejoj enMorava kampo.
Tempo de Diana (Rendezvous) – romantisma konstruaĵo en aspekto deromiatriumfa arko konstruita en1810–1812 laŭ la modelo de J. L. Hardmuth en arbaroj ĉirkaŭ 1,5 km oriente de la kastelo Valtice.
Kapelo de sankta Huberto – romantisma novgotika konstruaĵo kun tri arkadoj meze de parke adaptita eksarbaro, volbita de reta volbo, konstruita en1855 laŭ la projekto de J. Wingemüller ĉirkaŭ 3 km nordoriente de la kastelo Valtice
Ĉe Tri Gracioj malfruklasikisma kovrita kolonaro el1825 konstruita la u la projekto de K. Engel. Statuaron deTri Gracioj skulptis el unu peco da ŝtono M. Fischer. Ĝi troviĝas en la parke adaptita eksarbaro ĉirkaŭ 4 km nordoriente de la kastelo Valtice.