Valorizo estas baza operacio deprogramlingvo por havigivaloron alvariablo, elemento detabelo, kampo derikordo ktp. Maŝinnivele valorizo realiĝas per konservado de komputita valoro en memorĉelo aŭ reĝistro.
En la tradicio deFortrano, kiun sekvisC kaj ties posteuloj, valorizo havas la formon
valorizato = esprimo;
ekz-e
x = x - y + 1.2;
Tia uzo de=
kolizias kun ties signifo de rilato, kiun oni sekve devas prezenti alimaniere, per duobligo:z == 0
.
En la tradicio deAlgolo, kiun interalie sekvasPaskalo, oni uzas kunmetitan simbolon:=
por signi la valorizon:
x := x - y + 1.2;
Laŭ la modelo de tiuj programlingvoj angle kaj en kelkaj aliaj nacilingvoj oni nomas la valorizatonL-value, mallongigo deLeft-value, (laliva/maldekstra valoro), kaj fonton (la "esprimo"n ĉi-supre),R-value, mallongigo deRight-value, (la dekstra valoro). Tio estas konfuza terminaro, ĉar en aliaj lingvoj (precipe la asemblaj aŭ enKobolo) oni povas uzi la inversan aranĝon:
MOVU fonto valorizato
Noto. La ordonona := b + 1
legu «a estu bo plus unu» aŭ «a ricevas la valoron bo plus unu».