Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Valo Owens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la valo antaŭ la fono de la montaro Sierra Nevada, vidaĵo proksime de la loko Big Pine sudokcidenten
la valo antaŭ la fono de la montaroSierra Nevada, vidaĵo proksime de la lokoBig Pine sudokcidenten
Valo Owens
regiono
valo[+]

LandoUsono
RegionoKalifornio
- koordinatoj36° 48′ 9″ N,118° 11′ 59″ U(mapo)36.8025-118.199722Koordinatoj:36° 48′ 9″ N,118° 11′ 59″ U(mapo)[+]

Longo120km (75mi)


Valo Owens (Kalifornio)
Valo Owens (Kalifornio)
DEC

Map
Valo Owens
Vikimedia Komunejo:  Owens Valley[+]
vdr
la riveroOwens proksime de la loĝlokoBishop

La valoOwens Valley estas la proksimume 120 km longa valo de la riveroOwens River en la sudoriento de la ŝtatoKalifornio de Usono. Ĝi vojas de nordo al sudo inter laSierra Nevada okcidente kaj la "Blankaj Montoj" (White Mountains) nordoriente respektive la montoĉeno "Inyo Mountains " sudoriente. Sude la valo limiĝas per la "lago Owens", nuntempe sekiĝintasalakva lago. Norde ĝi finiĝas per la pasejoSherwin Summit en alteco de 2100 metroj super lamarnivelo, aliflanke de kiu troviĝas la "lago Mono". Tra la valo gvidas la nacia ŝoseo 395, kiu ligas de sudo al nordo la loĝlokojnLone Pine, Independence, Big Pine kaj kiel plej granda loĝloko de la valo nordeBishop.

Geologio

[redakti |redakti fonton]
la rivero sude de la lokoBig Pine

La valo ekestis dum la lastaj tri milionoj da jaroj iom post iom pertektonika disiĝo de du partoj dekontinenta plato, nomatarifto, kaj kompareblas al ekzemple laGranda Rifto enAfriko aŭ laSuprarejna Rifto enEŭropo. La flankoj limiĝas per laSierra Nevada Fault okcidente kaj laWhite Mountains Fault oriente. La valo estas la plej okcidenta "baseno" de la regionoBasin and Range, kies centra parto estas laGranda Baseno kaj tiu etendiĝas orienten ĝis la ŝtatoKoloradio, norden ĝisOregono kaj suden ĝisMeksiko. La parto de latektona plato, kiu pro larifto malaltiĝis, en la valo subensinkis ĝis 3000 metrojn sub la tera surfaco, kaj la grundon inter la tektona plato ĝis la surfaco pleniĝis per materialo deerozio el la apudaj montaroj, aparte de laSierra Nevada.

Malgraŭ tiu plenigo de la valo per erozia materialo, la valo estas la plej profunda valo de Nordameriko per altecodiferenco de 3282 m inter la montopinto de laMonto Whitney, la plej alta monto de Usono ekstere deAlasko, kiu altas 4418 metrojn super lamarnivelo, kaj la vala fundo ĉe la loĝlokoLone Pine en alteco de 1136 metroj super la marnivelo – la horizontala distanco inter la montopinto kaj la loĝlokoLone Pine estas 20 kilometroj.

La valo la26-an de marto1872 skuiĝis pertertremo de la forteco 7.1 sur laskalo de Richter. Temis pri la tria plej forta tertremo en la historio de Kalifornio. Aparte la konstruaĵoj de la urbetoLone Pine estis forte damaĝitaj. Entute tiam mortis 27 homoj en la valo. Ankoraŭ nuntempe la regiono ofte skuiĝas per malgrandaj tertremoj.

Geologie interesaj kaj aparte pitoreskaj estas la "Alabamaj Montetoj" (Alabama Hills) ĉe la okcidenta flanko de la valo proksime deLone Pine. La montetoj estis kaj estas la scenejo por tre multaj televidaj kaj kinejaj filmoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unuaj praloĝantoj de la valo vivis tie antaŭ proksimume 10.000 jaroj. Ekde la jaro500 de nia erao pruveblas spuroj de antaŭuloj de la nunajpajuteaj indianoj. La tiamaj prauloj de la pajuteoj vivis aparte kiel ĉasistoj de sovaĝaj bestoj kaj kolektistoj de manĝeblaj planteroj, sed ankaŭ iomete praktikis akvuman agrikulturon. Sekve de lakalifornia deliro pri oro ekde la fino de la 1850-aj jaroj usonaj setlistoj atingis la valon kaj konstruis bestobredajn farmejojn kajminejojn. Aparte ili serĉisoron, sed nur trovis modestajn kvantojn dearĝento,plumbo kajzinko. Pro la penetro de la usonanoj en la regionon ekestis konfliktoj kun la lokaj indianoj. Dum la jaro1862 konstruiĝis postenejo de la usona armeo en la valo, el kiu poste evoluis la loĝlokoIndependence, kaj dum la sekva jaro1863 proksimume 1000 pajuteoj estis perforte translokigitaj al indiana rezervejo proksimume 200 kilometrojn suden. Preskaŭ ĉiuj dum la sekvaj jaroj revenis, parte laboris por la usonaj farmistoj kaj parte plu praktikis sian precipe ĉasan, aldone iom agrikulturan vivmanieron. Dum la jaro1900 ekzistis tri indianaj lernejoj en la valo[1].

La minejoj ĝis la jaro1880 estis elĉerpitaj, la valanoj devis pluvivi nur de la agrikulturo kaj suferis pro la malcentra situo de la valo, kiu malfaciligis profitigan vendon de la agrikulturaj produktoj. Nur la konstruo de fervojeto meze de la 1880-aj jaroj plibonigis la situacion. La farmistoj konstruis pluraajn akvumajn kanalojn kaj pli ekspluatis la akvon de la rivero Owens.

Inter la jaroj 1905 kaj 1910 kampanjo alvokis la lokajn farmistojn ekkultivifruktojn. En la nova loĝlokoManzanar (de lahispana vorto por "pomkultivejo") eksetlis pluraj familioj kaj kultivis plurajn speciojn de fruktoj, apartepomojn. Samtempe la loĝlokoLos-Anĝeleso en distanco de 300 kilometroj, tiutempe nur urbeto, interesiĝis aĉeti akvon el la rivero Owens kaj aĉetis ĉiujn haveblajn akvorajtojn. Konstruiĝis unua akvokondukilo kun 370 kilometroj da longo kaj 164 tuneloj de la valo ĝis Los-Anĝeleso, kiu forprenis tiom da akvo, ke ene de 15 jaroj la "lago Owens" plene sekiĝis. La farmistoj de la valo kaj el la ĉirkaŭaĵo forte luktis kontraŭ la projekto, kaj tiu lukto konatiĝis sub la moti "kaliforniaj akvomilitoj" (angleCalifornia Water Wars). Ekzemple dum la jaro 1924 nekonatuloj eksplodigis la akvokondukilon super la kanjonoJawbone, aliaj luktantoj malfermis kluzon kaj dum kvar tagnoktoj forkondukis akvon, tiel ke la akvoprezo altiĝis. Tiu situacio devigis la urbokonsilantaron de Los-Anĝeleso intertrakti kun la valanoj, sed fine tamen dum multaj jardekoj ne ekestis taŭga interkonsento. Sekve multaj loĝantoj forlasis la valon, en kiu ne plu kontentige eblis praktiki agrikulturon. Nur dum la 1990-aj jaroj la valanoj kaj la urbo Los-Anĝeleso trovis validan interkonsenton, laŭ kiu ekde la fino de la jaro2006 denove almenaŭ 5 procentoj de la natura akvokvanto de la rivero restas en la valo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. laŭ lapriskribo de la administrejo de naciaj parkoj

36° 48' 9" norde, 118° 11' 59" okcidenteMapo

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Valo_Owens&oldid=8725302"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp