Ĝi enhavas multe da novaj urboj kielCergy kiu estis konstruita inter la jaroj 1960 kaj 1980. Tiuj urboj plenigis antaŭan agrikulturan regionon kies ĉefurbo estisPontoise. Kvankam granda parto de tiu malgranda departemento estas okupata de urboj, oni ankoraŭ povas vidi kelkajn arbarojn (Écouen, L'Isle-Adam, Cormeilles, Beauchamp, Taverny) kaj lagojn kie estas kelkaj plezurhavenoj.
Turismo havas ankaŭ grandan signifon: monaĥejoj de Royaumont kaj Maubuisson, Nacia Muzeo pri la Renesanco en Écouen, arkeologiaj fosaĵoj en Guiry-en-Vexin, kaj la urboEnghien-les-Bains. La ĉefurbo estasCergy-Pontoise.