Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vaksaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LaRokkolombo,Columba livia. La vaksaĵo situas super la beko, kaj estas distinge grizblanka.

Laceraĵo (el lalatinacera: vakso)[1] kaj de tievaksaĵooperculum[2] estas milda, karneca ŝvelaĵo troviĝanta ĉe la bekoj de iaj birdoj.Akcipitroj,psitakoj,turtoj,sterkorariedoj kajpapagoj estas inter la birdoj kiuj havas vaksaĵojn. La vaksaĵo ludas rolon por indiki la reproduktan situacion de iajdimorfaj birdoj, kaj havas ankaŭ ŝlosilan funkcion por spirado.

Karakteroj

[redakti |redakti fonton]

La vaksaĵo situas ĉe la supra bekobazo,[2][3] kaj estas ofte fakte vakseca laŭ teksturo. La koloro kaj formo de la ceraĵo povas varii el specio al specio, kaj dependas ankaŭ de la sezono.[4] La ceraĵo enhavas lanasotruojn. Ĉefalkoj, la eniro de nastruoj estas iom cirkla.[2]

Rolo ĉe spirado

[redakti |redakti fonton]

La nastruoj estas situaj ene de la vaksaĵo. La nastruoj konektas al la interna beko, kiu siavice konektas kun lapulmoj.[5] Tiele la vaksaĵoj ludas gravan rolon ĉe spirado, kaj por protekto de nastruoj.

Rolo ĉe indikado de reprodukta ciklo

[redakti |redakti fonton]

Psitakoj estasdimorfaj ĉar la masklaj vaksaĵoj brilbluiĝas ĉe matureco, dum tiun inaj flaveciĝas.[4] La vaksaĵoj de la psitakinoj krome aperas iom faldecaj, je pli granda etendo dum periodoj de fekundeco. Nematuraj psitakoj havas helrozkolorecajn vaksaĵojn kiuj estas mildaj kaj brilaj.[4]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (2000)The American Heritage Dictionary of the English Language,4‑a eldono, Houghton Mifflin Company.
  2. 2,02,12,2 Heneral raptor health issues. The Modern Apprentice (2004 - 2008). Alirita 2009-01-09 .
  3. Avian Anatomy 101. About.com (2006). Alirita 2009-01-09 .
  4. 4,04,14,2 How to find out about a budgie's sex?. Birds Online. Alirita 2009-01-09 .
  5. Respiration and Circulation. Ornithology.com. Alirita 2009-01-09 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-02-12. Alirita 2022-10-20 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vaksaĵo&oldid=8504040"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp