Dozoj de vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 donitaj en ĉiu mondoparto je la 11-a de oktobro 2021. Por vakcinoj kiuj necesas multoblajn dozojn, ĉiu individua dozo estas kalkulita. Pro tio, ke la sama homo povas ricevi pli ol unu dozo, la nombro de dozoj povas esti pli alta ol la nombro de homoj en la loĝantaro.
Vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 estasvakcino celita provizi akiritan imunecon kontraŭsevera akuta spira sindromo kronviruso 2 (SARS‑CoV‑2), la viruso kiu kaŭzas lakronvirusan malsanon de 2019 (COVID-19 aŭ KOVIM-19). Antaŭ lakronvirusa pandemio de 2019, solida korpo de scio ekzistis pri la strukturo kaj funkcio de kronvirusoj kaŭzantaj malsanojn kielsevera akuta spira sindromo (SARS) kaj mezorienta spira sindromo (MERS). Ĉi tiu scio akcelis la kreadon de diversajvakcinoj dum frua 2020.[1] La vakcinoj kontraŭ SARS-CoV-2 komence pricelis malhelpi simptomhavan, ofte severan malsanon.[2] Je la 10-a de januaro 2020, la datumo de lagenetika kodo de SARS-CoV-2 estis disdonita per GISAID kaj je la 19-a de marto, la tutmonda farmacia industrio anoncis gravan sindevontigon trakti la malsanon.[3] La vakcinoj kontraŭ la malsano ricevis ĝeneraln plaŭdon pro la malpliigado de la severo kaj mortado kaŭzita de la kronvirusa malsano.[4]
Multaj landoj efektivigis fazan disdonan planon kiu donas prioritaton al plejriskigitoj, ekzemple maljunuloj kaj tiuj kun alta risko de kontakto kaj transdono, ekzemple kuraraj laboristoj.[5]
Je la 8-a de decembro 2021, 8,32 miliardo da vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano estis donita la homoj tutmonde laŭ oficialaj raportoj de naciaj agentejoj pri publika sano.[6] Je decembro 2020, landoj estis antaŭmendintaj pli ol 10 miliardoj da vakcinoj,[7] proksimume duono por altenspezaj landoj kun 14% de la monda loĝantaro.[8]
Usona militisto ricevas vakcinon kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 je decembro 2020
Antaŭ la kronvirusa malsano de 2019, vakcino por infekta malsano neniam estis produktita en malpli ol pluraj jaroj, kaj neniu vakcino ekzistis por malhelpi kronvirusan infekton en homoj.[9] Tamen, oni estis produktinta vakcinojn kontraŭ kelkaj malsanoj en nehomaj bestoj kaŭzitaj de kronvirusoj, inkluzive (je 2003) infekta bronkito en birdoj, hunda kronviruso, kaj kata kronviruso.[10] Antaŭaj projektoj por krei vakcinojn kontraŭ virusoj en la kronvirusa familio kiuj efikas homojn celisseveran akutan spiran sindromon (SARS) kaj mezorienta spira sindromo (MERS). Vakcinoj kontraŭ SARS[11] kaj MERS[12] estis testitaj en nehomajbestoj.
Vakcinoj kiuj uzas neaktivan aŭ malfortigitan viruson kreskigitan en ovoj ĝenerale bezonas pli ol jardeko de kreadtempo.[13][14] Kompare, mRNA estas molekulo kiun oni povas krei rapide, kaj esplorado pri mRNA por batali malsanojn komenciĝis jardekojn antaŭ la kronvirusa pandemio de sciencistoj kielDrew Weissman kajKatalin Karikó, kiuj eksperimentis en musoj.Moderna komencis elprovadi en homoj vakcinon de mRNA en 2015.[13] Oni ankaŭ kredis virusvektoraj vakcinoj por la kronvirusa pandemio post kiam la teknologio akceptiĝis porEbola.[13]
↑ (decembro 2020) “Coronavirus vaccine development: from SARS and MERS to COVID-19”,Journal of Biomedical Science27 (1),p. 104.doi:10.1186/s12929-020-00695-2.
↑ (julio 2021) “The success of SARS-CoV-2 vaccines and challenges ahead”,Cell Host & Microbe29 (7),p. 1111–1123.doi:10.1016/j.chom.2021.06.016.
↑ (decembro 2003) “Severe acute respiratory syndrome vaccine development: experiences of vaccination against avian infectious bronchitis coronavirus”,Avian Pathology32 (6),p. 567–82.doi:10.1080/03079450310001621198.
↑ (decembro 2003) “Effects of a SARS-associated coronavirus vaccine in monkeys”,Lancet362 (9399),p. 1895–96.doi:10.1016/S0140-6736(03)14962-8.
↑ (oktobro 2014) “Immunogenicity of an adenoviral-based Middle East Respiratory Syndrome coronavirus vaccine in BALB/c mice”,Vaccine32 (45),p. 5975–82.doi:10.1016/j.vaccine.2014.08.058.
↑ (14 oktobro 2020) “A Review of the Progress and Challenges of Developing a Vaccine for COVID-19”,Frontiers in Immunology11,p. 585354.doi:10.3389/fimmu.2020.585354.