Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Vado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vado antaŭ la nordfrisa marbordo kajHaligo en la fono
Vado antaŭRakiura Insulo sude deNov-Zelando
Duvadmigrantoj enNorda Maro
Vadmigranto en vado
Dolĉ-akva vado de la riveroLesum enBremeno post la dumvintra rikolto defragmito

Vado[1] estas la dum larefluo (malfluso) sekiĝanta fundo demarorivero. Vado povas signifi vastan areon, kiel okaze devadmaro, aŭ bordozonon kaj disbranĉiĝon deriverbuŝo. Pro latajdo tiuj ĉi areoj estas superakvataj ordinare po du fojoj tage kaj ankaŭ sekiĝas ordinare po du fojoj tage.

Geografiaj interligoj

[redakti |redakti fonton]

Tipa ekzemplo estas lavadmaro en Germana Golfo. Tiuvadmaro formiĝis en laholoceno kiel 10-20 m dikasedimentaĵo elsablo kajŝlimo en diversaj markondiĉoj. La sedimentaĵo kuŝas sur pli malnovaj glaci-epokaj sedimenttavoloj. Grandaj partoj de tiu vadmaro estis ĉeflando, antaŭ ol ili estis inunditaj pro la plialtiĝo de la marnivelo ekde la lastaglaciepoko.

En la tajdzono detropikaj bordoj ofte ĉefe estasmangrov-arbaroj, sed ankaŭ en la tropikoj estas sen-arbaraj vad-areoj. Inverse en lasalet- kaj dolĉ-akva areo de riverbuŝoj de ankaŭ lamoderklimataj zonoj estas vad-areoj kun vasta ĉeesto defragmito kaj kelkaj arbaroj.

Supre de la normala alflu-rando la vado nature transiĝas al saletaj herbejoj, kiuj nur malofte estas superakvataj. En aliaj lokoj formiĝisstrando (bordostrio). En tre plataj bordoj kiel la germana bordo deNorda Maro ofte estis konstruataj digoj laŭlonge de la alflu-rando. En iuj bordo-regionoj oni klopodas per landgajncela agado transformi vad-areojn unue alsalmarĉoj kaj poste alaluvia grundo (marsko, ŝlimgrund-ebenaĵo).

Al- kaj refluo de la akvo koncentriĝas en tipaj defluejoj. Multaj el ili ne tute sekiĝas dum la refluo.

Malsama konsisto

[redakti |redakti fonton]

Kiu vadas tra la vado, povas rimarki, ke estas areoj de malsamajsedimentoj. Sur iuj areoj oni povas iri komforte, en aliajn oni enprofundiĝas ĝis lamaleoloj aŭ pli profunden. Oni diferencigas inter jenaj specoj de vado:

  • Sablovado
  • Miksvado
  • Ŝlimvado

Sablovado

[redakti |redakti fonton]

Granda parto de la vado konsistas el precipe bone surpaŝebla sablovado. Ĝi havas dikgrajnan, sablan sedimenton. La enhavo de organika substanco kaj akvo estas nur malgranda, sed la ĉi tie tipaj bestoj kaŭzas gravajn translokigojn de sedimento.

Miksvado

[redakti |redakti fonton]

La miksvado troviĝas en ŝirmataj situoj en la proksimo de laĉeflando, sur akvodislimoj, parte ankaŭ en la ŝirmo de ondofrapejoj de grandajinsuloj. La miksvado estas grava, ĉar en ĝi estas produktataj la plej multajbiomasoj kompare kun aliaj grandareaj vivejoj.

Ŝlimvado

[redakti |redakti fonton]
Ŝlimvado

La malluma aŭ nigra ŝlimvado estas precipe valora laŭ biologia vidpunkto kaj iĝis relative malofta pro digkonstrua agado. La ŝlimvado havas grandan porcion da organika substanco kaj grandan porcion da akvo (de 50 ĝis 70 elcentoj). La ŝlimvado formiĝas plej ofte proksime al la alflu-linio en regionoj de trankvila akvo, precipe engolfoj kaj kampoj de landgajnado. Ĉi tie estas tre ekstremaj kondiĉoj. Labestaro kajplantaro de la maro devas toleri longajn periodojn de sekiĝo, grandajn variojn de temperaturo kaj malgrandajn provizon deoksido en lagrundo. Kompense tamen estas precipe granda riĉeco denutraĵoj.

Biotopo

[redakti |redakti fonton]

Multaj bestospecoj adaptiĝis al la tajdoj. Iuj bestoj kaŝas sin daŭre, aliaj nur dum la refluo, en la sedimentotavoloj de la supraĵo kaj tial estas rimarkataj nur de atentemaj observantoj.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jenaj vortaroj listigas la vortonvado kiel tradukon de la responda germana vortoWatt:
    1. Krause, Erich-Dieter (1999):Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg, Buske
    2. Weidmann, Dietrich M. (2003):Weltsprachenwörterbuch Deutsch-Esperanto Esperanto-Deutsch. Zürich, Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo
    3. Matthias, Ulrich; Weidmann, Dietrich M. (2008):Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto Esperanto-Deutsch. Wiesbaden, marixverlag
    Laŭ la germana Vikipedia artikoloWattenmeer la germana vortoWatt lingve rilatas alwatend begehbares Meer (= VADante surirebla marO).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vado&oldid=8934714"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp