Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kantono Vaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elVaŭdo)
Kantono Vaŭdo

emblemo

Blazono de Vaŭdo
Bordo de laLago Lemano
kantono de Svislando
ĈeflokoLaŭzano
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumoen la jaro 1803
Oficialaj lingvoj franca
Oficiala mallongigo VD
Nombro de loĝantoj700000  (2010-03-08)
Areo3212,1 km²
Loĝantardenseco217 loĝantoj/km²
Geografia situoCH1903: 531911 / 161357(mapo)46.66.55Koordinatoj:46° 36′ N,6° 33′ O;CH1903: 531911 / 161357(mapo)f1

Map

Situo de Kantono Vaŭdo Svislando
Mapo de la Kantono Vaŭdo
vdr

LaKantono Vaŭdo (Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de laSvisa Konfederacio estasfrance Vaud [vo],germane Waadt [vāt] kajromanĉeVad [vad]. En laitala oni uzas la francan nomon Vaud) estas unu el la 26 administraj unuoj deSvislando, kiuj nomiĝaskantonoj, kaj situas en la okcidento de la lando, enRomandujo, grandparte norde de la lagoLemano.

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis799 145 loĝantoj sur areo de3 211,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de249 loĝantoj/km². Ĝia administra centro estas la urboLaŭzano (Lausanne).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

En sudo la kantono limas al laLago Lemano, ĉe kies bordo situas la ĉefurboLaŭzano. En laaglomeraĵo de Laŭzano vivas preskaŭ la duono de la kantona loĝantaro. La surfaco de la Lago Lemano estas kun 372 ms.m. la plej malalta punkto de la kantono. En oriento la kantona teritorio etendiĝas ĝis laAlpoj, kie troviĝas kun alteco de 3210 ms.m. la plej alta punkto de la kantono sur la pinto de la montoLes Diablerets. En nordokcidento laĴurasa Montaro formas la limon inter Kantono Vaŭdo kajFrancio, en nordo la kantono etendiĝas tra laSvisa Mezlando ĝis laLago de Morato. En sudoriento la kantona teritorio entendiĝas al la suba parto de la alpa valo de la riveroRodano, kies supran parton formas laKantono Valezo.

Najbaraj Kantonoj

[redakti |redakti fonton]

En nordo Kantono Vaŭdo lima laKantono Neŭŝatelo, en nordnordoriento alKantono Friburgo, kies teritorio disponas kvareksklavojn en la vaŭda teritorio. Tute en la nordo Vaŭdo siavice disponas pri eksklavo ĉe la suda bordo de laLago de Morato. En nordoriento kaj oriento la kantono limas alKantono Berno, en sudoriento alKantono Valezo. En sudo Vaŭdo limas aliflanke de la Lago Lemano alFrancio, en okcidento alKantono Ĝenevo, kaj en nordokcidento en laĴurasa Montaro denove alFrancio.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Oficiala kantona lingvo estas la franca. Laŭ laPopolnombrado de2000 lafranca lingvo estis la denaska lingvo de 81,83% de la loĝantaro. 4,75 % estisgermanlingvanoj, 2,92 % estisitallingvanoj, 0,04 %romanĉlingvanoj, dum 10,46 % indikis alian denaskan lingvon.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]

Surbaze de la leĝo pri la teritorio divido de la 30-a de majo 2006 Kantono Vaŭdo aktuale estas subdividita aldistriktoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La hodiaŭa Kantono Vaŭdo estis fondita per la mediacia akto de1803 post la finoHelveta Respubliko.

En la jaro58 antaŭ KristoJulio Cezaro malhelpis per sia venko dum laBatalo de Bibrakto, ke laHelvetoj elmigris de la teritorio de Svislando al Francio. Sub laromia influo la regiono multe evoluis kaj la latina lingvo penetris ĝin.

Dummezepoko la teritorio de la hodiaŭa Kantono Vaŭdo apartenis alBurgonjo kajSavojo. Ekde la 14-a jarcentoBerno kaj laSvisa Ĵurkomunumo komencis konkeri la regionon.

En1928 Kantono Vaŭdo estis la unua politika instanco en Eŭropo, kiu starigis leĝon por trudasteriligo de "nenormaluloj" (unua tutmonde estis lausona subŝtatoIndiano en1907). Post Vaŭdo en Eŭropo sekvisDanio kaj la faŝismiĝintaGermanio).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Flago de Svislando
Kantonoj deSvislando

Argovio (Aargau) |Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) |Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) |Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) |Bazelo Urba (Basel-Stadt) |Berno (Bern) |Friburgo (Fribourg) |Glaruso (Glarus) |Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) |Ĝenevo (Genève) |Ĵuraso (Jura) |Lucerno (Luzern) |Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) |Nidvaldo (Nidwalden) |Obvaldo (Obwalden) |Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) |Ŝvico (Schwyz) |Soloturno (Solothurn) |Sankt-Galo (St. Gallen) |Tiĉino (Ticino/Tessin) |Turgovio (Thurgau) |Urio (Uri) |Vaŭdo (Vaud) |Valezo (Valais/Wallis) |Zugo (Zug) |Zuriko (Zürich)

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kantono_Vaŭdo&oldid=9027816"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp