Nederlanda Orient-hinda Kompanio |
---|
Verenigde Nederlandsche Geoctroyeerde Oostindische Compagnie |
 |
 |
negoco • chartered company • entrepreno • East India companyvd |
---|
Dum | 1602 - 1799 |
Antaŭulo | United Amsterdam Company |
Jura formo | publika kompanio |
Fondintoj | sen valorovd |
Sidejo | Oost-Indisch Huis |
Lando | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
---|
Agokampo | spickomerco |
filiaj kompanioj | Nederlanda Okcident-hinda Kompaniovd |
Partoprenanta | Tasikvd |
Posedataj kompanioj | Zeewijk • VOC ship Akerendam • Batavia (ŝipo) • Eendracht • SS Westerbeek • Fortuyn • Arnhem • Fort Mosselstein • Aagtekerke • Prins Willem • Vergulde Draeck • Zuytdorp • Hollandia • 't Wapen van Hoorn • Rooswijk • Meermin • VOC ship Landskroon • Java's Northeastern Coast • Diemermeer • Amsterdam • Oost-Indisch Zeemagazijn • Magdalena • Q30337596 • Falconry (ship) • Q30346757 • Q30346778 • Ravesteyn • Bleijenburg (ship, 1719) • Midloo (ship) • Mauritiusvd |
|
LaNederlanda Orient-hinda Kompanio (nederlande:Vereenigde Oostindische Compagnie;VOC) estis organizo kiu en la17-a jarcento kaj18-a jarcento havis la nederlandanmonopolon pri la komerco kunAzio, ĉefe en tiu parto kiu nun estasIndonezio. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio estas konsiderata kiel la unuafirmao kiu eldonisakciojn. Ĉar estis malpermesitaj al nederlandanoj lerni la japanan, ili devis pagi japanajninterpretistojn por helpi ilin komuniki kun japanaj komercistoj kaj oficialuloj[1].
Ĝis1595 la komerco pri orientajspicoj estis tute en la manoj dePortugalio kiu malkovris ekde1498 la marvojojn al Azio. Mapoj kaj marvojoj estis strikte sekretaj, tiel ke Portugalio havis faktan komercan monopolon. Nur kiam en1592Jan Huygen van Linschoten revenis el Oriento oni akiris sufiĉe da scio enNederlando por mem ekveturigiekspedicion. En1594 laKompanio de Malproksimo sendis ekspedicion de 4 ŝipoj al Orienta Indio sub gvido deCornelis De Houtman. Kiam en1597 3 el la 4 ŝipoj save revenis, montriĝis ke tia ekspedicio estis ebla. Jam en1598 granda nombro da ekspedicioj estis sendata el Nederlando al Orienta Indio. Kelkaj fuŝis, aliaj donis grandajn profitojn. Totale inter 1598 kaj1601 15ekspedicioj estis organizitaj en kiuj ĉirkaŭ 65 ŝipoj partoprenis.
Johan van Oldenbarnevelt, la plej grava nederlanda politikisto de tiu epoko, konsideris la situacion malkvietiga. La nederlandaj kompanioj ofte pli konkurencis unu kun la alia ol kun la portugaloj kaj angloj. Kiam en1600 krome fondiĝis laBrita Kompanio de Orientaj Indioj, li stimulis laĜeneralajn Statojn solvi la situacion. La Ĝeneralaj Statoj decidis kunfandi ĉiujn ekzistantajn kompaniojn je unu granda. La mastrumantoj de la diversaj kompanioj povis preni akciojn en tiu ĉi nova Unuigita Orientindia Kompanio. La Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj estis fondita en1602 kaj konsistis el ses tielnomatajĉambroj:Amsterdam,Middelburg,Enkhuizen,Delft,Hoorn kajRotterdam. Reprezentantoj de tiuj ĉi ĉambroj kunvenis kiel laSinjoroj XVII. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio havis vastajnprivilegiojn. Ne nur ĝi havis monopolon super la komerco ĉirkaŭ laKabo de Bona Espero kaj tra laMagelana markolo, sed ĝi ankaŭ havis la rajton okupi teritoriojn, militi kaj trakti internacie. Fakte la kompanio povis konduti en Azio kvazaŭ ĝi estis la nederlanda ŝtato mem.
En Orienta Hindio la centro de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis la urboBatavia, kiu nomiĝis Djajakarta antaŭ la alvenoj de la nederlandanoj (nuntempeĜakarto). Gubernanto-ĝeneralaJan Pieterszoon Coen fondis la bazon en 1619.
Oni komercis (foje nur mallongatempe) kun interalieJapanio,Formozo (Ĉinio),Vjetnamo,Tajlando, laMolukaj insuloj,Cejlono kajHindio. Granda parto de la profito de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio ne devenis de la komerco inter Azio kajEŭropo, sed de lakomerco ene de Azio. Specialan rilaton havis la Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj kun Japanio: de1641 ĝis1853 nederlandanoj estis la nuraj okcidentuloj kiuj rajtis komerci en Japanio. Por tio ili uzis la artefaritan insulonDeĵima en la haveno deNagasaki. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis la unua reprezentanto de Nederlando en la rilatoj inter Nederlando kaj Tajlando.
Dum la 18-a jarcento la Nederlanda Orient-hinda Kompanio malprosperis, pro la kresko de angla kaj franca konkurenco. Sed ankaŭ la enazia komerco, komence granda financilo por la Nederlanda Orient-hinda Kompanio, ekde la fino de la 17-a jarcento estis malprofita. Ekde tiu tempo la Nederlanda Orient-hinda Kompanio sin apogis sur la profitoj faritaj en Amsterdam per la vendo de produktoj. Kiam tamen pro la 4-aAngla-Nederlanda Milito (1780-1784) la irorevenoŝipoj ne plu povis atingi Nederlandon, la fino alvenis rapide. En1781 la kompanio decidis halti la pagadon dedividendoj. La invado de la francoj kaj la fondo de laBatava Respubliko signifis la finon. La17-an de marto1798 la Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj malfondiĝis. La ŝtato transprenis ĝiajn ŝuldojn kaj posedaĵojn.
Entute pli ol 4700 vojaĝoj al Azio okazis sub la flago de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio.
La Nederlanda Orient-hinda Kompanio (nederlande: VOC) kaj laOkcident-hinda Kompanio (nederlande: WIC) kaŭzis multe da katastrofoj: ekzemple, por akiri novan terenon kaj komercon, la VOC faris militojn kontraŭ popoloj en Orienta Azio. Ambaŭ organizaĵoj ankaŭ faris signifajn profitojn el grandskala sklavkomerco[1].