Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Uzanto-Diskuto:LoMo600

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment:antaŭ 4 jaroj by Crosstor in topicUrbokadro
i   Bonvenon alVikipedio en Esperanto,LoMo600!

Ĉi tio estas viadiskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliajuzantoj.

En Vikipedio ekzistas ceterediskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegikiel redakti paĝon kajkiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas laregulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni lakvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memorune kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicencealinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesusubskribi ĝin tajpante —~~~~ aŭ uzante la butononVia subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭuzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vianuzantopaĝon la kodon{{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭlingvokapabloj kajdevenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto)02:50, 24 jan. 2017 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj,Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikoloAztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto)09:50, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Ŝablono:Dokumentado por Landonomoj kun flageto

[redakti fonton]

Saluton, LoMo600. Dankon pro la nova ŝablono {{Dokumentado por Landonomoj kun flageto}} kaj la aldono al la flagoŝablonoj. La ideon pri komuna dokumentado de ŝablona grupo mi jam konas, ĉar mi ion tian jam kelkfoje mem faris. Tamen iom ĝenas, ke nun ĉe ĉiuj ŝablonoj aperas la ekzemplo pri Svislando. Mi foje ie vidis trukon per kiu la ekzemplo iel alĝustiĝas al la koncerna ŝablono. Kaj mi eĉ memoris kie, nome la ŝablono {{situo sur mapo/informoj}}. Sed nun estas jam iomete malfrue, por ion aranĝi. Eble eĉ simila truko troviĝas en plia ŝablono por komuna dokumentado. Sed nun mi ne emas serĉi ĝin. --Tlustulimu (diskuto)20:42, 1 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton, Tlustulimu. Ankoraŭ restas plimulto da ŝablonoj. Se vi montras al mi, kiel fari tion aŭ vi mem faros tion, mi atendas ĝis kiam tiu ŝanĝo estas farita.--LoMo600 (diskuto)20:52, 1 dec. 2019 (UTC)Reply
Dankon Tlustulimu pro la atentigo. Mi ŝanĝis la ŝablonon tiel ke la ekzemploj nun montras la flagon de la koncerna ŝablono. Se vi havis alian ideon kiel fari tion aŭ iun alian aferon, skribu ĝin.--LoMo600 (diskuto)20:47, 2 dec. 2019 (UTC)Reply

"Ĉampionumo”

[redakti fonton]

Saluton! De kie vi prenis la vorton "ĉampionumo"? Ĝis nun la vorto uzata plej ofte estasĉampionado, sed ankaŭĉampionludoj estis uzata.Ĉampionado ja estas iomete suspektinda derivaĵo, sedĉampionumo estas plene enigma kaj aparte lerninda kiel nova radiko. Se vi volas uzi la vorton, bonvolu ĝin utiligi nur en tekstoj, kiujn vi mem verkas, kaj ne ŝanĝadi tekstojn antaŭe verkitajn. Estas tre ĝene malstabiligi la lingvon kreante novajn alternativajn vortojn. --Surfo17:19, 3 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton. De kie mi prenis la vorton? El la rimarko pri la unua signifo de ĉampiono enReVo. Se tio ial ajn gravas, la vorto estis jam uzita en la unuaj versioj de la artikoloj priMuhammad Ali kajJosé Luis Sierra. Mi uzis ĝin ĉar ĉampion/ad/o, kiel vi jam skribis, estas iomete suspektinda derivaĵo. Ĝi nur estas uzata pli oftege ol ĉampionumo. Pravigi la ŝanĝadon de fremdaj artikoloj tamen mi ne vere povas. Mi povus nur diri, ke uzo de vorto, kiu estas suspektinda, ne estas konvena por Vikipedio. Do nun? Bonvolu pardoni min. Ke ŝanĝado sen akordo estas malbonstila, mi devus scii.--LoMo600 (diskuto)20:12, 3 dec. 2019 (UTC)Reply
@LoMo600 kaj Surfo: Mi aparte tre intetresiĝas pri la plej konvena traduko por "Championship", vikipedio mem ne multe helpas, vidu:Kategorio:Tutmondaj sportaj konkursoj tie aperas:
  • Ĉampioneco (la plej ofta kaj rekomendata de amika ŝakisto)
  • Ĉampionado
  • Ĉampionumo (nur 1 foje sed la argumento de ReVo estas tre interesa 👋👋👋👋)
Nun mi decidas pri plurdeko da artikoloj pri mondaj/naciaj ŝakaj turniroj (Chess_national_championships kajWorld Chess Championships). Ĉu estas ia vikipedia konvencio pri la temo?JabieroKubo (diskuto)02:13, 25 jul. 2020 (UTC)Reply
Konvencio pri la vorto ne ekzistas. Vi mem devas elekti, kio estas taŭga traduko dechampionship en via artikolo, la suspektindaj derivaĵoj ĉampioneco/ĉampionado aŭ la maloftege uzata ĉampionumo. Min konvinkas la argumento de ReVo kaj mi uzas ĝin en la artikoloj kiujn mi skribis(Remado kajHalterlevado). La vorto ĉampioneco pli taŭgas en esprimo kiel „ĉampionecaj movoj de ŝakludisto“ ol kiel nomo de konkurso aŭ turniro .--LoMo600 (diskuto)07:30, 25 jul. 2020 (UTC)Reply

Pink Floyd

[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon priPink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni:Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto)14:53, 2 feb. 2020 (UTC)Reply

Translation request

[redakti fonton]

Hello.

Can you translate and upload the articlesen:Azerbaijan Technical University anden:List of universities in Baku in Esperanto Wikipedia?

Yours sincerely,Karalainza (diskuto)19:58, 29 maj. 2020 (UTC)Reply

Dankon

[redakti fonton]

Dankon:) pro la tuja plibonigo de la ŝablonoj {{ENG}} kaj {{WAL}}Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Ŝablona_problemoJabieroKubo (diskuto)10:04, 25 jun. 2020 (UTC)Reply

Lifto por rulseĝo

[redakti fonton]

La hungara estas en ordo. --Crosstor (diskuto)13:30, 5 jul. 2020 (UTC)Reply

Kategorio

[redakti fonton]

Saluton! Mi petas vin, apogu forigon de kategoriokun POR, pri kiu estas voĉdono ĉi tie:Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Kategorio:Naskiĝintoj_en_Bratislavo.Mi citas aldonon de Goren pri tio, kiu diris la esencon:

Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple,Kategorio:Slovakoj povas esti subKategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn.Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto)15:58, 12 jul. 2020 (UTC)Reply

Sincere --Crosstor (diskuto)03:28, 14 jul. 2020 (UTC)Reply

Urbokadro

[redakti fonton]

Dankon la riparon! --Crosstor (diskuto)08:16, 7 apr. 2021 (UTC)Reply

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:LoMo600&oldid=7156971"

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp