Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Uzanto-Diskuto:Jon Gua

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment:antaŭ 11 monatoj by Jon Gua in topicValencio

Saluton

[redakti fonton]

Bonvenon kaj gratulon pro kreitaj artikoloj. Mi estos je via dispono por helpi en la vikipedia laboro. Ekzemple mi rekomendas ion pri ruĝaj ligiloj. Tio estas utila por marki tiujn artikolojn kiuj mankas en nia vikio. Sed tio ankaŭ montras troan mankon, tio estas malbonkvaliton de nia produktado. Alivorte en via ĵus kreita ĝermoHistorio de Protestantismo en Usono estas multaj ruĝaj ligiloj. Eble iam iu vikipediisto ŝatus bluigi unu aŭ eĉ kelkajn el ili, sed tio okazas tre malofte, do oni riskas, ke la artikolo restos tia kia ĝi estas nun, se vi mem ne bluigas ilin. Solvo ne estas forigi ĉiujn el ili, sed bona solvo ja estus forigi la krampojn de la ligiloj, kiujn plej malverŝajne iu aŭ vi mem bluigos. Tiel oni montrus, ke la paĝo estas ankoraŭ konstruata kaj konstruinda, sed ne en tiom povra situacio. Tio estas nur persona rekomendo. Ĉiuokaze mi restas je via dispono. Amike.kani (diskuto)11:46, 14 apr. 2024 (UTC)Reply

Dankon pro via konsilo. Mi forigis kelkajn el la ligiloj.Jon Gua (diskuto)15:56, 14 apr. 2024 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas priRabindranath Tagore,Rasismo,Abu Nuŭas,Afganio,Aidoso,Akva ciklo,Akvobaraĵo,Al-Ĥorezmi,Alzheimer-malsano,Amfibioj,Molière, kajWilliam Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto)10:33, 27 apr. 2024 (UTC)Reply

Mi jam voĉdonis, dankon pro sciigi min.Jon Gua (diskuto)16:20, 29 apr. 2024 (UTC)Reply

Alinomado

[redakti fonton]

Saluton Jon Gua! Mi ĵus alinomis la artikolon "Rikoltado de pluvakvo en la Sahelo" al "Rikoltado de pluvakvo en Sahelo".Dominik (diskuto)13:11, 2 maj. 2024 (UTC)Reply

Dankon pro via helpo.Jon Gua (diskuto)13:11, 2 maj. 2024 (UTC)Reply

Nova alinomado

[redakti fonton]

Saluton Jon Gua! Ankaŭ mi ĵus alinomis la artikolon "Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, Reid" al "Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto (Reid)", ĉar tiu estas la kutimo en Vikipedio: Pado (rivero), Madrido (regiono) ktp. Du detaloj pri redaktado oftaj ĉe parolantoj de hispana aŭ simila lingvo: iglesia estas vorto kiu tradukeblas al preĝejo aŭ al eklezio, sed tiuj ne estas sinonimaj, eklazio estas la ĝenerala organizo dum preĝejo estas la loka konstruaĵo; tamen foje oni ne scias pri kio temas: ekzemple en la lasta frazo mi ne scias kiu celebras ĉu la eklazio ĉu la preĝejo; en tiu lasta okazo endas korekto. En Esperanto kutime oni ne diras "urbo de Kanbero" ĉar tio signifus ke Kanbero estas io diferenca, ekzemple regiono, kaj tiu urbo estas "de Kanbero"; oni diras simple "urbo Kanbero"; urbo Bilbao estas urbo "de Biskajo", grava muzeo estas en urbo Bilbao. Tamen ne ĉiam certas, ekzemple mi ne dirus "Preĝejo de Sankta Johano", ĉar tio signifus ke Sankta Johano estas la posedanto, tamen oni povas subkompreni, ke iel tio certas ĉar la dediĉo estus kvazaŭ oni atribuas la posedon aŭ ion tian al la sanktulo; do eble ambaŭ ĝustas, sed sen "de" eble plej ĝustas. Kapitalo temas pri mono, dum por urbo oni uzas vorton "ĉefurbo". Mi jam korektis tion ĉion, escepte ĉe la menciita lasta frazo. Dankon pro pacienco. Amike.--kani (diskuto)09:29, 8 okt. 2024 (UTC)Reply

Dankon pro la eksplikado! Sed, kiel oni dirus: "Preĝejo Sankta Johano" anstataux "Preĝejo de Sankta Johano"?Jon Gua (diskuto)09:37, 8 okt. 2024 (UTC)Reply
Ambaŭ ĝustas; ĉu vi volas, ke mi ŝanĝu la titolon?--kani (diskuto)16:09, 8 okt. 2024 (UTC)Reply
Bonvolu.Jon Gua (diskuto)16:16, 8 okt. 2024 (UTC)Reply

Valencio

[redakti fonton]

Sakuton, gratulon kaj dankon pro viaj kontribuoj kaj aparte pro la malvarma guto. Vi povas vidi, ke ne sufiĉas kopii la originajn referencojn tiajn kiaj ili estas. Mi riparis la unuan, tiel vi povas vidi kion mi faris kaj faru same. Alia maniero estas rekte krei ilin, kiel mi faris por la la lastaj. Mi restas je via dispono.--kani (diskuto)13:06, 1 nov. 2024 (UTC)Reply

Mi kreis ilin. Dankon pro la mesaĝo.Jon Gua (diskuto)13:39, 1 nov. 2024 (UTC)Reply
Plie. Mi ligisPaiportaj tumultoj de 2024 al korespondaj artikoloj en hispana kaj kataluna, sed tiuj eble estos forigitaj kaj konvertitaj en ĉapitroj de la artikoloj korespondaj alMalvarma guto de 2024 en Hispanio. Tiam Paiportaj tumultoj de 2024 restos orfa, kaj oni devos same fari. Bonvolu averti min prie. Aparte mi dubas ĉe la terminoj "malvarma guto" kaj certe DANA estas komprenataj internacie, tio estas ekster la hispana lingvo, sed mi ne havas klaran alternativon.--kani (diskuto)22:36, 11 nov. 2024 (UTC)Reply
Mi pensis same, mi ne scias kiel traduki "gota fría", eble "inundoj", sed mi ne scias cxar tiel estas en la hispana Vikipedia nun.Jon Gua (diskuto)08:01, 12 nov. 2024 (UTC)Reply
Inundo ne, ĉar tiu termino estas tro ampleksa. La kreita artikolomalvarma guto tute indas, des pli ke pluraj lingvoj uzas la saman esprimon. Gratulon.--kani (diskuto)10:32, 14 nov. 2024 (UTC)Reply
Ĉu vi povus paroli kunUzanto:Petr Tomasovsky, kiu estas tiu, kiu ŝanĝis la titolon de la artikolo?Jon Gua (diskuto)10:49, 14 nov. 2024 (UTC)Reply
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Jon_Gua&oldid=8920648"

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp