Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Uzanto-Diskuto:Filozofo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment:antaŭ 2 monatoj by Kani in topicSaluton
i   Bonvenon alVikipedio en Esperanto,Filozofo!

Ĉi tio estas viadiskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliajuzantoj.

En Vikipedio ekzistas ceterediskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegikiel redakti paĝon kajkiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas laregulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni lakvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memorune kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicencealinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesusubskribi ĝin tajpante —~~~~ aŭ uzante la butononVia subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭuzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vianuzantopaĝon la kodon{{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭlingvokapabloj kajdevenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Yekrats 20:29, 21. Nov 2007 (UTC)

Artefarita intelekto

[redakti fonton]

Mi rimarkis plurfojan uzon de aliaj formoj anstataŭ "Artefarita intelekto". Iu eĉ renomis la ĉefartikolon "Artefarita intelekto".

Miaobserve, tio estas la formo, kiun uzas seriozaj fakuloj. Vidu, ekzemple,

  1. "Komputada Leksikono"[1]
  2. "WordPress"[2]
  3. "Paĝo de profesoro pri Artefarita Intelekto"[3]
  4. [4]
  5. [5]

kaj multaj, multaj aliaj.

Mi rekomendas unuformigi la uzadon per (re)transiro al "Artefarita intelekto".

Unuecigo de terminoj rilataj al la nociofunkcio

[redakti fonton]

Tiu ĉi diskuto komenciĝis kiel disputo pri unu el la aspektoj de la difino de la matematika nociofunkcio (vidu detalojn subDiskuto:Argumentaro). Tamen tuj iĝis klare, ke la argumentoj rilatas ne nur al la terminoargumentaro, sed al la tuta sistemo de matematikaj terminoj rilataj al la difino kaj uzado de la nocioj rilato, funkcio, operacio, (mal)bildo ktp en pluraj branĉoj de matematiko, mi do iniciatas tiun ĉi tutecan diskuton kaj transportas la diskuton ĉi tien, al mia propra diskutejo, ĉar mi tutegale intencas plu priatenti, prizorgi kaj priflegi la esencan matematikan (kaj speciale algebran) terminaron.

Jen, en unu loko kaj en unueca, koncentrita kaj (espereble, kohera ;) formo la kerno de la koncernaj nocioj kaj difinoj kiel mi ilin perceptas en la tuto de matematika terminaro.Mi aldonas nur minimumajn klarigojn por igi la prezenton kompakta. Se necesos pliaj klarigoj kaj pli detala pravigo de miaj elektoj, mi volonte provizos ilin.Se la nunaj interesitoj/diskutantoj (Sergio kajOsteologia), ni povos konforme ĝisdatigi ĉiujn koncernajn terminojn kaj koherigi la ceteron kun tiu ĉi kerno.

Do, jen la difinoj:

Rilato estas subaro de kartezia produto de aroj.

Funkciof estas tiarilato superX×Y{\displaystyle X\times Y}, ke por ĉiuxX{\displaystyle x\in X} enf ekzistas ekzistas ne pli ol unu duopo(x,y)f{\displaystyle (x,y)\in f} (kiukaze oni skribasy=f(x){\displaystyle y=f(x)}).

Funkcio, kiu estas difinita por ĉiuxX{\displaystyle x\in X} nomiĝastotalaĉie-difinita aŭ eventualeĉiea. Alie, por kontrastigo, oni povas paroli priparta funkcio (kio, fakte, estas, ĝenerala kazo en la ĉi-supra difino defunkcio).

funkciofĵetasX alY, simbole

f:XY{\displaystyle f:X\to Y}

La aronX oni nomas lafonta aro; la aronY, lacela aro.

la funkcio ĵetas argumentonaA{\displaystyle a\in A} al ĝiabildo,f(a)B{\displaystyle f(a)\in B}, kiu estas elemento de lacela aroB{\displaystyle B}. Alie eblas diri, keaA{\displaystyle a\in A} estasmalbildo debB{\displaystyle b\in B}, kiamf(a)=b{\displaystyle f(a)=b}.

Per evidenta arigo eblas paroli pribildof(A) de subaroA de la fonta aroX kaj primalbildo de subaroB de la cela aroY.

La aron konsistantan el ĉiuj elementoj de la aroX, kie la funkcio estas difinita, oni nomas lamalbildo def aŭ (laŭ mi, tio estas malpli prudenta termino-elekto)argumentaro def; kaj analoge eblas paroli pribildo def.

Termina averto:En iuj kuntekstoj, uzante terminonfunkcio, oni subkomprenas, ke temas pri funkcio ĉie-difinita.En aliaj kuntekstoj, oni uzas ĝeneralan ĉi-supran difinon, sen restrikto: tipaj ekzemploj estas t.n. (ĉi tie ne estas taŭga loko por iniciati nerilatan diskuton pri la distingo inter rekursio kaj rikuro ;)partaj rekursiaj funkcioj (partaj kaj plej komunaj) kontraste altotalaj rekursiaj funkcioj (ĉie-difinitaj kaj malpli kutimaj en la rekursia teorio). Simile, oni nomas multiplikan inversigon funkcio difinita por kampo en la kampo-teorio. Eĉ en la teorio de bazaj reelaj funkcioj, oni parolas pri "funkcio1/x", kvankam ĝi ne estas difinita porx = 0. Tio signife varias en diversaj branĉoj de matematiko kaj eĉ depende de la kunteksto. Notindas, ke tio estas translingva termina problemo, kiu ekzistas, miakonjekte, en ĉiuj lingvoj (kiuj entute havas dokumentitan matematikan terminaron ;), ne nur en Esperanto.

Konkludo: Oni klare menciu, kiam temas priĉie-difinita funkcio. Por kontrastigo, en taŭga kunteksto oni povas eksplicite mencii ankaŭ tion, ke temas pri ĝenerala kazo departaj funkcioj (el rigore formala vidpunkto de la ĉi-supra difino, balaste - sed utile: por elimini eventualan miskomprenon, ke temas pri ĉie-difinitaj funkcioj).

Fina rimarko:Mi verkis tiun ĉi proponon pri kohera difinaro en kondiĉoj de tempomanko (ĉar mi promesis fari tion). Kiam mi havos tempon mi pli atente rekontrolos ĉion por certiĝi, ke mi nenion mistajpis aŭ alie fuŝis.Intertempe, bonvolu senhezite sciigi min aŭ alimaniere kritiki, se vi trovos fuŝojn!

Amike,Filozofo (diskuto)21:05, 18 mar. 2020 (UTC)Reply

We sent you an e-mail

[redakti fonton]

Hello Filozofo,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You cansee my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto)18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply

Rutena/rusina/rusena: Necesas sisteme malnodi la eventualan konfuzon

[redakti fonton]

Iu ĵus provis senaverte ŝanĝi la kapvorton de la artikoloRutena lingvo al "rusena lingvo" kajRutenoj al "rusenoj" en la teksto de la artikolo.Mi provizore nuligis la ŝanĝon, anticipante klarigojn, diskuton kaj respondojn pri la jeno:

1. En la sama artikoloRutena lingvo (en la nuna redakto) aperas du terminoj "rutena lingvo" kaj "rusina lingvo".Se ambaŭ estas science validaj, tiam prefere oni konsideru ŝanĝon rusina -> rusena, sed ne laŭ ĵusa propono.La termino "rusina lingvo" estas konfuza, ĉar oni nature interpretus tion ĝin kiel nomon por lingvo de rusinoj, t.e. rusaj inoj.

2. Tamen, se rusina kaj rutena lingvoj estas la samo, kiel iu aludis ĉi tie, kial la du apartaj artikoloj ekzistas ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, kun similaj (aŭ eventuale malsamaj) distingoj?

3. Se oni konsideras alinomadon, oni pensu ankaŭ pri derivaĵoj kaj paronimoj (aŭ ĉu homonimoj?).

Ekzemple, kiel al tio ĉi rilatas al rutenoj, rusenoj kaj rusinoj, kiuj aperas aliloke ktp:ViduRutenoj,Rutena grek-katolika eklezio,Ruten-Ukraina Radikala Partio,Rutena triopo ktp.

Ĉu kompetentulo (fakulo aŭ amatoro erudicia pri tio ĉi) povas sisteme prikomenti ĉion ĉi?Anticipan dankon!

Ĉar la ŝanĝado okazas ankaŭ en aliaj artikoloj, mi iniciatas tiun ĉi diskuton en neŭtrala, nemovebla loko: sur mia propra diskutpaĝo.

Amike,Filozofo (diskuto)22:03, 9 okt. 2020 (UTC)Reply

Kial pluderivaĵoj de "ŝem-id-" estas pli preferindaj ol tiuj kun "semid-"

[redakti fonton]

1. Mi trovis neniun vortaron (aŭ eĉ tekston), en kiu la koncerna biblia persono (kiu donis la nomon al sia idaro kaj al la koncerna lingvaro) nomiĝas alie ol "Ŝem(-o)".

2. Tio, ke "ŝem-ido-j" estas derivaĵo de la koncerna nomo estas komuna scio (mi ne sukcesis trovi ian ajn fonton, kiu kontestas tion). Tiu formo estas do regula kaj uzenda laŭ la 15-a regulo en la Fundamento de Esperanto, malkiel "semido", kiu kun tiu regulo ne konformas, ĉar ĝi klare diktas, ke oni ne uzu malsaman radikon en dirivaĵoj (ĉu necesas pluklarigi tion ĉi?).

3. ReVo (Reta Vortaro, sub "Ŝem/o") ja mencias ankaŭ la formojn kun "s", sed la unua formo ĉie estas "ŝ":

   ŝemido, semido   ŝemida, semida: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj   ŝemida lingvo, semida lingvo

4. NPIV enhavas la formon "Ŝem/o" kaj sub "semido" havas rimarkon: La formoŝemido estus preferinda. Evidente temas pri rekomendo uzi regulan derivaĵon "ŝem-id-o".

5. ReVo skribas eĉ pli emfaze: NPIVprave rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ [emfazo mia - Filozofo]

6. Serĉo en tekstaro.com montras, ke la formo "ŝemido(j)" aperas kaj en malnovaj (1924) tekstoj, kaj en la Ondo de Esperanto (2001-2004), Monato (2012-2018) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto (2014-2016).

Viduŝemidojŝemida lingvaro

-Filozofo (diskuto)21:12, 1 nov. 2020 (UTC)Reply

Mi NE opinias, ke la ofteco estas grava faktoro en tiu ĉi kazo: la regulan "ŝem-id-" diktas la 15-a regulo de la Fundamento, kaj ĝi ne kreas ian ajn ŝancon de miskompreno. La neregula "derivaĵo" "Ŝem-o" -> "semid-o" atencas la 15-an regulon (bonvolu relegi ĝin!), kaj ekzistas nenia kialo enkonduki ekstran apartan radikon "semid-", kiu estas absoluta sinonimo de la regula (kaj tial neobĵetebla!) derivaĵo "ŝem-id-". Krome, "semid-" povas (almenaŭ en iuj kuntekstoj) konflikti kun (aŭ almenaŭ kaŭzi konfuzon kun) la regula radikalo "sem-id-", ja "sem-o" estas metafore aplikebla al homoj: vidu ekzemple la PIVan gloson sub "sem/o":
5 (f) Tiuj, kiuj devenis el tiu spermo; idaro, posteularo: la semo de David X; el la reĝa semo de Edom X; ilia semo estos ekstermita el inter la homidoj [Malnova Testamento]. ☞ sango
Amike, -Filozofo (diskuto)18:55, 2 nov. 2020 (UTC)Reply

Koncerne la radikon "antisemit-":

[redakti fonton]
Ĝi neniel estas derivaĵo, sed aparta internacia radiko. Siatempe la "termino"Antisemitismus estis enkondukita kiel "scienca" rimedo por kultivi malamon al hebreoj [eĉ en Vikipedio troviĝas informoj pri tio - prefere legu la koncernajn artikolojn en pluraj lingvoj por pli reliefa kompreno pri la afero]; (kun evidentaj morfologiaj modifoj) ĝi vaste internaciiĝis kaj iom post iom perdis sian eŭfemisman karakteron de "klerula" ruzo, tiel ke la nuntempaj antisemitoj ofte (denove ruze) penas NE uzi la vortojn "antisemito" kaj "antisemitismo" (ankaŭ pri tio eblas legi, eĉ en Vikipedio, en multaj lingvoj). Ĝi do organike enestas en Esperanta vort-trezoro laŭ la 15-a Fundamenta regulo kiel "vorto fremda".
Bonvolu noti, ke estus absurde (aŭ, se vi preferas, naive) identigi la radikon "antisemit-" kun la (principe ebla) derivaĵo "anti-ŝem-id-", ĉar tio identigus la bedaŭrinde realan kaj vaste konatan fenomenon de malamo al hebre-devenaj homoj kun nur teoria malamo al ŝemidoj - kategorio, kiu konsistas pejparte (preskaŭ ekskluzive, certe pli ol 90-procente) el ne-hebre-devenaj homoj. Krome, dum la kunmetaĵo "anti-ŝem-id-" enhavas neproduktivan kvazaŭprefikson "anti-", kiu ne estas uzebla kiel vera (produktiva) Esperanta prefikso (tia estas la tradicia senco de la vorto "Esperanta prefikso"). La derivaĵo "anti-ŝem-it-o" entute ne povas havi ian ajn sencon rilatan al la temo de tiu ĉi diskuto.
Koncerne la ideon konsulti la Akademion:
Mi estas membro de la Akademio de Esperanto, kaj eks-direktoro de ĝia Lingva Konsultejo, kiun mi estris dum ĉ. jardeko. Mi NE opinias bona ideo peti la Akademion okupiĝi pri tiu ĉi temo.
Amike kaj kolege, -Filozofo (diskuto)18:55, 2 nov. 2020 (UTC)Reply

Olimpiano

[redakti fonton]

Saluton! Kio estas preferinda, olimpiano aŭ olimpikano? --Crosstor (diskuto)11:37, 23 nov. 2020 (UTC)Reply

Ŝablono:Al: Kara - sen aparte esplori, jen mia persona impreso:

Pri olimpa dio, mi dirus "olimpano".

Pri atleto, kiu partiprenis/konkuris en Olimpiaj Ludoj, mi dirus ĝuste tiel: "partopreninto", "konkurinto", "ĉampiono" en/de Olimpiaj Ludoj. La formo "olimpiano" estas akceptebla kiel iaspeca ĵargono sportista aŭ de sportoŝatantoj - ne estas klare, kion ĝi vere signifas: ĉu ekzemple sporta burokrato nomiĝu "olimpiano"? "Olimpik-" miaimprese neniam vere enradikiĝis kaj lastatempe entute elmodiĝis. Mi do evitas tiun radikon.Cetere, kial demandi ĝuste min? Mi neniam estis konkurnivela sportisto ;)Amike,Filozofo (diskuto)15:41, 23 nov. 2020 (UTC)Reply

Saluton

[redakti fonton]

Mi vidis vian ŝanĝon en la artikoloAraba-israela konflikto kaj mi nun ne scias ĉu tio estas mia redakto (mi faris multon en tiu paĝo), sed certe ne pro ideologia provoko. Vi povas rigardi artikolojnIsraelo kajJerusalemo, ĉiuj el la mil havendaj artikoloj, por kio mi multe laboras, kaj vi vidos, ke mi fakte ĵus kreis dekojn da artikoloj de israelaj politikistoj, judaj israelanoj ktp., krom la normala ampleksigo de tiuj artikoloj. Ĉiuokaze ĉar la ĉefurbeco de Jerusalemo estas ankoraŭ disputata en la internaciaj institucioj, ni ne batalu ĉi tie. Tiel mi forigis tiun aludon kaj lasis nur "Orkupolo en Jerusalemo." Tio estas objektiva fakto pri kiu ĉiu ajn interkonsentos. Amike.--kani (diskuto)22:55, 24 nov. 2020 (UTC)Reply

Dankon, kara, pro la klarigo kaj prudenta solvo! Tia neŭtrala subskribo estas en ordo.-Filozofo (diskuto)01:40, 25 nov. 2020 (UTC)Reply

Voĉdono pri Konektingo

[redakti fonton]

Saluton, mi vidas ke, kiel mi, vi konsideris la titolonkonektingo pli taŭga anstataŭŝtopilingo. Mi kreis tiun alternativan propononen la listo de Alinomendaj artikoloj, se vi volas vi povas nun aldoni ĉi-tie vian "Por" sub mia. Sincere.--DidCORN (diskuto)21:21, 14 jan. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro la atentigo,DidCORN! Mi ĵus voĉdonis por "konektingo". -Filozofo (diskuto)23:09, 14 jan. 2021 (UTC)Reply
Bone! ni estas nun kun tri "Por" kontaŭ unu nura sola "Kontraŭ". Amike.--DidCORN (diskuto)15:08, 15 jan. 2021 (UTC)Reply

Matematiko

[redakti fonton]

Saluton. Vi kreis artikolojnKampo (algebro) kajSorba elemento kun nur unu frazo kaj sen ligiloj al alilingvaj korespondoj. Mi supozas, ke vi planas pligrandigi ilin almenaŭ ĝis la grado de tri frazoj, kio estas la minimuma postulo por ke ili rajtu resti, ĉu ne? Kaj la alilingvaj korespondoj ebligos, ke ankaŭ aliuloj povu kontribui.--kani (diskuto)21:41, 22 feb. 2021 (UTC)Reply

Saluton, karaKani! Via supozo estis prava: intertempe mi jam signife pligrandigis ambaŭ artikolojn, do la problemo pri tro etaj artikoloj malaperis. Amike, -Filozofo (diskuto)
Bonege. TamenKampo (algebro) restas neligita. Ĉu vi volas, ke mi serĉu korespondanton?--kani (diskuto)23:08, 23 feb. 2021 (UTC)Reply
KaraKani - Supozeble, per "korespondanto" vi celas ne personon, kiu korespondas, sed la respondan (ekvivalentan, samsencan) terminon en alia(j) lingvo(j), ĉu? Tion mi jam estas farinta hodiaŭ. Amike, -Filozofo (diskuto)00:48, 24 feb. 2021 (UTC)Reply
Certe. Dankon.--kani (diskuto)00:55, 24 feb. 2021 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo

[redakti fonton]

Saluton, Filozofo! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉeVikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto)18:16, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Grupo-teorio

[redakti fonton]

Saluton, Filozofo. Mi ĵus vidis, ke vi alinomis artikolon alGrupo-teorio. Ĉu la artikolo havis intervikiojn antaŭ la alinomado? Se jes, kial ili malaperis? --Tlustulimu (diskuto)19:20, 20 maj. 2021 (UTC)Reply

✔ Farita estas la korekto de la intervikioj. Nun ili denove aperas sur la ĝusta paĝo, nomeGrupo-teorio. Ial la servilo ne komplete "digestis" vian alinomadon. La liston de la intervikioj mi trovis ĉe la aŭtomate kreita alidirektilo. Kaj mi iris al la Vikidatuma paĝo kaj tie korektis la esperantan parton. --Tlustulimu (diskuto)19:35, 20 maj. 2021 (UTC)Reply
KaraTlustulimu - Koran dankon! Mi ne certas, kial tio okazis... Ĉu eble al mia konto ne estis adekvate atribuitaj sufiĉaj rajtoj?
(Parenteze mi menciu, ke, kvankam mi estas (interalie) profesia komputisto, mi plejparte okupiĝas pri lingva kaj faka redaktado de tekstoj - laŭ mi, tio estas pli prudenta eluzo de mia laboro. Mi do nur "osmoze" ellernas la teĥnikajn kompleksaĵojn kaj administrajn nuancojn de la vikipediaj projektoj.)
Amike, -Filozofo (diskuto)20:34, 20 maj. 2021 (UTC)Reply
Ne dankinde, kara Filozofo. Eble la servilo(j) kelkfoje iomete balbutas. - Mi jam ekde jaroj uzas skripton en miaUzanto:Tlustulimu/vector.js. Ĝi aperigas super la titolo de artikolo ligilon al la rilata Vikidatuma ero. Ekde kelkaj tagoj tio eĉ iomete superfluas, ĉar nun multaj informkestoj ankaŭ enhavas tian ligilon maldekstre en la piedlinio. Mi foje vidis tian ligilon en informkestoj de kelkaj aliaj Vikipedioj, eble franca kaj kataluna.- Amike --Tlustulimu (diskuto)21:30, 20 maj. 2021 (UTC)Reply

Kypärämäki

[redakti fonton]

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kyp%C3%A4r%C3%A4m%C3%A4ki&diff=prev&oldid=7193002

Jyväskylä havas multe pli ol sep urbopartojn. Kypärämäki estas sepa, ĉar pre la fondito de la urboparto Kypärämäki Jyväskylä havis nur 6 urbopartojn.

Mi iom suspektis, ke eble estas tiel, sed la origina vortumo forte malebligis tion. Mi do elektis pli verŝajnan interpreton, esperante, ke iu pli probable riparos tion ol la originan konfuzaĵon. Dankon pro via korekto! -Filozofo (diskuto)02:29, 27 maj. 2021 (UTC)Reply

Elektra ŝlifilo anstataŭ Angulŝlifa maŝino

[redakti fonton]

Saluton, mi vidas ke, kiel mi, vi konsideris la titolonelektra ŝlifilo pli taŭga anstataŭAngulŝlifa maŝino. Fakte ne estas maŝino, sed ilo. Se vi volas, vi povas aldoni al la Vikipedio:Alinomendaj artikoloj vian "Por". Amike.--DidCORN (diskuto)10:21, 23 jul. 2021 (UTC)Reply

Mi ĵus faris tion. Amike, -Filozofo (diskuto)13:27, 23 jul. 2021 (UTC)Reply

Dankon al vi. Plie mi ŝategas la komenton, kiun vi aldonis. Sincere,--DidCORN (diskuto)14:41, 23 jul. 2021 (UTC)Reply

Ne dankinde! Mi esperas, ke ankaŭ la ceteraj trovos mian komenton utila. Amike, -Filozofo (diskuto)15:04, 23 jul. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun!

[redakti fonton]

Kara Filozofo, antaŭ 3 monatoj vi subtenis laproponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeblealiĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto)16:18, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome porMil kaj unu noktoj,Modo,Mohamedo,Monarkio,Eŭropa Parlamento,Monto kajNaturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto)16:48, 14 nov. 2021 (UTC)Reply

Mankanta vorto

[redakti fonton]

Saluton! Mi metis ĝis tiam nerespondan demandon en Lingvejon, eble vi havos respondon[6]. La inspektoro celas tiun personon, kiu venis ekzemple el la ministerio por kontroli, la teatra inspektoro estas pli bona, sed konsistas el du vortoj. --Crosstor (diskuto)08:03, 5 maj. 2022 (UTC)Reply

KaraCrosstor,
Vi demandis min: "Kiel mi traduku:de:Inspizient (Theater)/hu:Ügyelő ktp. (teatra inspektoro, subreĝisoro, zorgisto?)."
Responde, mi ĵus komentis pri via demando enVP:Diskutejo/Lingvejo (viduhttps://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Inspizient_%28Theater%29%2Fhu%3A%C3%BCgyel%C5%91).
Amike, -Filozofo (diskuto)18:16, 5 maj. 2022 (UTC)Reply

"(ankaŭ) nomata KIEL"

[redakti fonton]

Saluton samideano.

Mi trovis vian lingvan korekton en artikoloNormala distribuo. Kiel la titolo sugestas, tie vi forigis la vorton "kiel"-n kiu aperis sekve de la vorto nomata.

Mi kontrolis ke en vikipedio estas centoj de tiuj lingvaĵoj; do ŝajnas ke homoj (ĉu aŭtoroj, tradukistoj aŭ guglo-tradukistoj) sentas ke la vorto kiel estas sufiĉe bezonata sekve de la vorto nomata. Tiu ankaŭ povas okazi pere de influo de naciaj lingvoj, kaj specife de la angla ("also known as").

Ĉu mi povas peti de vi eksplikon? Kiom gravas la afero?

Mi antaŭdankas vin

Sj1mor (diskuto)08:21, 22 nov. 2022 (UTC)Reply


Kara samideanoSj1mor,
Mi kun plezuro klarigos al vi, kial tia korekto estas necesa.
Ni komencu per komparado de du verboj, kiujn vi paraleligas: koni kaj nomi.
Ilia regado estas malsama: oni normale diras en bonstila Esperanto "Oni konaslin kiel Aleksandro(n)." (mi ellasas la tiklan temon pri akuzativo en tiu ĉi esprimo, ĉar tiu ĉi verbo ne estas temo de via demando), sed "Oni nomaslin Aleksandro."
Eĉ pli: ekzistas kutima parolturno por "nomi", kiu enhavas "kiel"-komparon: "Oni nomis lin Aleksandrokiel aliajn reĝojn de Makedonio.", kiu donas al la kiel-parto tute alian sencon.
En participa formo tio transformiĝas en esprimojn "(Li estas) konata kiel Aleksandro", "(Li estas) nomata Aleksandro" kaj "(Li estas) nomata Aleksandro kiel aliaj reĝoj de Makedonio". Tiu ĉi lasta esprimo klare demonstras kial regado per "kiel" estas konfuza kaj miskomprenebla, kaj tial evitinda.
Se tia "teoria" eskspliko ŝajnas al vi konfuza, eblas simple kontroli realan lingvouzadon en sufiĉe bonkvalitaj tekstoj, t.e. tekstoj de la "bonaj aŭtoroj" aŭ almenaŭ zorge redaktitaj kaj publikigitaj tekstoj - vikipediaj tekstoj plejparte ankoraŭ ne estas tiaj malgraŭ penoj de spertaj lingvanoj iom post iom elsarki lingvajn malglataĵojn.
Unu rekomendinda korpuso de Esperantaj tekstoj estas la retejotekstaro.com, kiu havas propran tre oportunan serĉilon. Kompleze al vi mi efektivigis la koncernajn serĉojn.
La serĉo de la vorto "konata" tie montras pli ol 1000 trafojn (1000 estas maksimumo montrata tie, do la serĉilo simple haltis je 1000).
Jen kelkaj el la unuaj montritaj trafoj (ĉiuj Zamenhofaj):
Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristinokaj, kaj ŝia edzo estas nomata kudristinedzo.
La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aŭ pomarbo;
nova lingvo nomata Esperanto
La nomo de la reĝo estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista.
esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto
Granda reĝo ekregis en Grekujo; “Aleksandro Macedona” li estis nomata.
Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela.
Tamenla serĉo de la esprimo "nomata kiel" aperas en la tekstaro NENIOM da fojoj!
La rezulto de la komparo estas do: pli ol 1000 kontraŭ 0.
Vi povas facile mem propraokule rekontroli tion: la respektivaj serĉlinioj por precize kapti la koncernajn esprimojn estas\bnomata\b kaj\bnomata kiel\b -\b estas markilkodo por vortolimo. Eĉ supraĵa trarigardado de tiuj unuaj 1000 trafoj kontraŭ neniom da tiaj, pri kiuj vi demandis (kun "kiel") sendube konvinkos vin.
Espereble tia empiria atesto sufiĉe konvinke pravigas mian korektaĵon, pri kiu vi demandis - eĉ sen teoriaj gramatikaj klarigoj.
Memkompreneble, sperta lingvano ne faras tian eksplicitan analizadon, kiun mi jus faris - leginte kaj redaktinte milojn da tekstoj, oni aŭtomate perceptas misajn esprimojn kiel stumblaĵojn/malglataĵojn: ili "ne sonas ĝuste" kaj elvokas senton de problemeco. Fojfoje temas simple pri nekutima esprimo, kiu estas akceptebla. Tamen, kiam temas pri esprimo miskompreniga, oni prefere korektu ĝin, ĉar ĝi estos stumbliga kaj misgvida por aliaj legantoj, kaj tio estas evitinda en bonkvalita teksto.
Mi esperas, ke vi trovos miajn klarigojn konvinkaj kaj edifaj.
Plej amike kaj bondezire, -Filozofo (diskuto)21:47, 23 nov. 2022 (UTC)Reply
Dankon pro via detala kaj erudacia respondo. Eble mi bezonas pli da tempo por senti ke mi tute komprenas la aferon.
Kiel vi rekomendis kaj gvidis, mi ja propraokule kontrolis per tekstaro.com kaj estonte mi faros tion esploronte pri lingvaj formoj kaj uzoj.
Ĉu estas bona ideo uzi parton de via respondo ekzemple sub distuko:nomo por ke aliuloj povos profiti de ĝi? aŭ ĉu mi lasos al vi fari tion?
Plej amike kaj bondezire,Sj1mor (diskuto)20:08, 24 nov. 2022 (UTC)Reply
Kara samideanoSj1mor,
Mi ĝojas, ke vi trovis miajn klarigojn utilaj kaj disvastigindaj.
Mi volonte permesas al vi citi mian respondon laŭ via bontrovo (tamen bonvolu fari tion senŝanĝe kaj kun klara atribuo al mi per mia vikipedia uzantonomo, por ke mi povu vidi komentojn kaj reagi al ili laŭbezone).
Amike, -Filozofo (diskuto)23:09, 24 nov. 2022 (UTC)Reply

Participa formo kontraŭ iĝ

[redakti fonton]

Saluton denove kara,

Alia demando al vi se mi rajtas: Kiam preferi participan formon pli ol la iĝ-formo?

Ĉar mi vidis ke vi preferis naskiĝis al estis naskita.

Mi konstatas multaj da uzoj je participaj formoj, kiel ekzemple "estis edukita", estis mortigita, estis murdita, estis vundita.

Sed kiam preferindas uzi la iĝ-formon: edukiĝis, mortiĝis, murdiĝis, vundiĝis respektive KTP?

(La participa formo estas sufiĉe ofte uzata en la angla: was educated, was killed, was murdered, was wounded/injured). Mi sentas ke la respondo dependas de la kunteksto de la frazo, ĉu fare de aŭ dum.

Certe mi ankaŭ kontrolis en tekstaro.com pri la uzoj sed kontrolo ne povas provizi al mi bonjuĝitan respondon.

PS eble ĉar en mia lingvo, la hebrea, laŭ mia kono oni ne havas tiujn gramatikajn formojn en la ĉiutaga parolo tial mi ne sentas certa kiam uzi unu aŭ la alia.

Mi antaŭdankas vinSj1mor (diskuto)20:27, 24 nov. 2022 (UTC)Reply

Kara samideanoSj1mor,
La elekto de la ĝusta formo iĝas sufiĉe facila, se oni klare komprenas la sencon de la verbaj iĝ-formoj, kaj jen skiza ekspliko pri tio ĉi:
La iĝ-formo de Esperantaj verboj, kiun oni ofte nomas medialo, esprimas la agon kiel okazantan al la subjekto de la frazo ne nur sen emfazo pri ekstera aganto (kiel ĉe pasivo), sed kutime eĉ kun malklareco pri tia aganto aŭ eĉ pri ĝia ekzisto, aŭ kun kromsenco, ke la ago okazis spontane, sen aganto, aŭ ke la aganto eble estis la subjekto mem.
Ekzemple, "Joĉjo sidiĝis." tute ne implicas, ke iu igis Joĉjon sidi; "Joĉjo baniĝis." fokusiĝas je tio, ke banado okazis kaj ke verŝajne neniu banis Joĉjon, dum li estis pasiva akceptanto de la banado, aŭ ke li banis sin mem sen ekstera influo. Simile, "Joĉjo raziĝis." plej probable signifas, ke Joĉjo razis sin mem, aŭ, minimume, fortan malemfazon de tio, ke lin razis iu alia.
Kelkaj agoj male apenaŭ toleras la iĝ-formon, ĉar klare temas pri alia aganto. Ekzemple, "Joĉjo murdiĝis" sonas cinike kaj preskaŭ moke, kvazaŭ la murdo okazis spontane per si mem aŭ kvazaŭ Joĉjo iel murdis sin mem, dum murdo normale signifas malican mortigon de alia homo. Mi do nepre insistus pri la formo "estis murdita". Tute same pri "arestiĝis": tiu formo kvazaŭ igas la areston okazi sen ies aktiva interveno. Kiel redaktoro de Esperanta revuo mi ofte korektis tiajn malglataĵojn.
Kelkfoje la elekto inter la iĝ-formo (t.e. medialo) kaj la pasiva voĉo estas sencodistinga aŭ enkondukas gravan nuancon: ekzemple "Joĉjo estis naskita dum milito." implicite reliefigas la rolon de la naskintino, kiu devis naski dum milito, dum "Joĉjo naskiĝis en 1948." aspektas kiel simpla konstato pri la naskiĝo kaj lasas fokuson sur Joĉjo forprenante la ideon pri la naskintino - alivorte temas jen pri nasko, jen pri naskiĝo.
Ĉu tia klarigo donas al vi sufiĉan gvidon por prudente elekti taŭgajn formojn?
Serĉante klarigojn pri medialo, vi trovos pli detalajn kaj nuancitajn klarigojn kaj pliajn (kaj pli variajn) ekzemplojn.
P.S. La gramatikaj klarigoj pri mediala voĉo en Vikipedio (vidu:Gramatika_voĉo#Mediala_voĉo) nomas la hebrean kiel unu el la lingvoj, kiuj havas "mezan voĉon", kiu povas apogi vian intuicion.
Amike, -Filozofo (diskuto)01:55, 25 nov. 2022 (UTC)Reply

Instrumentisto

[redakti fonton]

Mi metis lingvan diskuton pri instrumentisto jam longe, sed neniu respondis. Legebla: Diskutejo/Lingvejo (la lasta). Ĉu vi havas opinion?--Crosstor (diskuto)14:48, 2 dec. 2022 (UTC)Reply

Stilogvido pri datoj

[redakti fonton]

Estimata Filozofo,
Mi volus proponi stilogvidon pri aranĝoj de datoj. Se vi havas tempon, ĉu vi povus kontroli la skizon de la propono ĉeUzanto:Super nabla/Datoj kaj esprimi vian opinion fine de la paĝo (en la sekcio «Diskuto»)?
Sincere, —Super nabla (diskuto)09:44, 22 mar. 2023 (UTC)Reply

La Akademio en la itala Vikipedio

[redakti fonton]

Mi lastatempe klopodas plibonigi artikolojn priakademianoj en la Esperanta Vikipedio; poste, mi tradukas ilin en la italan. Mi jam skribis nait:Giridhar Rao kajit:Ahmad Mamduhi. La artikoloj esperantlingvaj estas, ĝenerale, ege malbonkvalitaj: mankas fontoj, referencoj, bildoj, ktp, ktp. Kelkfoje por mi estas malfacile trovi interesajn fontojn por subteni la asertojn en la teksto. Se vi havas tempon, ĉu vi povus helpi mian agadon, plibonigante la artikolonAlexander Shlafer? Ĝis baldaŭ, —SuperNabla🪰13:47, 26 maj. 2023 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto

[redakti fonton]
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Filozofo,
Mi ĵus kandidatigisUzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie:Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, —SuperNabla🪰08:23, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

Komuta grupo

[redakti fonton]

Estimata, permesu etan rimarkon. Vi aldonis alKomuta grupo kiel ekzemplon la entjerojn (sen nulo) kun multipliko. Ĉu povas esti ke vi eble tro hastis tie? Entjeroj ja ne estas grupo multiplike, ĉu? - Sincere,Moldur (diskuto)18:07, 20 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Kara,
Vi tute pravas! Mi ĵus korektis tiun ĉi fuŝaĵon, kiun mi enkondukis pro samtempa (kaj - ho ve! - nesufiĉe atenta) "meĥanika" aldonado de pluraj ekzemploj per kopiado kaj modifado de aliaj ekzemploj.
Tia fuŝo estas des malpli pardonebla por mi, ĉar miaj precipa universitata studfako kaj doktoriga disertaĵo estis grandparte rilata al abelaj (t.e. komutaj) grupoj.
Dankegon pro via atentigo pri tiom embarasa fuŝ-malatento miaflanke.
Amike, -Filozofo (diskuto)20:02, 20 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Fino bona, ĉio bona! - Sincere,Moldur (diskuto)05:09, 22 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Peto kunvoĉdoni

[redakti fonton]

En la diskutejo prieble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesasvoĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone?ThomasPusch (diskuto)20:18, 21 sep. 2023 (UTC)Reply

Peto pri redaktado

[redakti fonton]

Kolego, ĉг мш povas lingve kontroli kaj redakti mian artikolonX-Mir Inspector? Korektu kuraĝe.VladimirPF (diskuto)06:08, 22 sep. 2023 (UTC)Reply

Vikivortaro

[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie:[7]RG72 (diskuto)12:31, 15 nov. 2023 (UTC)Reply

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min:[8]neakceptebla kondutmaniero:Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn ...Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?.Taylor 49 (diskuto)00:00, 17 nov. 2023 (UTC)Reply
kial vi rakontas en vikio pri via diskuto en vikivortaro? kIal vi ne disputas ĉe tiaj lokaj temoj?VladimirPF (diskuto)07:47, 17 nov. 2023 (UTC)Reply

Thank you for being a medical contributor!

[redakti fonton]
The 2023 Cure Award
In 2023 youwere one of the top medical editors in your language. Thank you fromWiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is athematic organization whose mission is to improve our health content.Consider joining for 2024, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you totry our new workflow if you have not already. Our dashboard automaticallycollects statistics of your efforts and we are working ontools to automatically improve formating.

Thanks again :-) --Doc James along with the rest of the team atWiki Project Med Foundation22:25, 3 feb. 2024 (UTC)Reply

Artefarita intelekto

[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus pli altigis la artikolonArtefarita intelekto al pli alta kategorio ene de la 1000 Havendaj artikoloj, ĉefe per aldonoj en la historia ĉapitro elprenitaj el la anglalingva versio. Mi estas tute nefakula pri tiaj aferoj, kaj mi vidis, ke vi grave kontribuis al la plibonigo de la iama stato de la artikolo. Mi ofte klopodas al plialtigo de la statistika situo de la esperantlingva vikipedio ĉe la 1000 Havendaj artikoloj (9a rango inter ĉiuj lingvoj). Tamen mi zorgas ankaŭ, se mi povas, por la kvalita plibonigo de tiuj artikoloj (inter aliaj taskoj), sed en tiu artikolo (kaj aliaj similaj) mi kapablas malmulte aŭ eĉ neniom. Eble vi povos iom trarigardi, kiam eblos kaj havos tempon. Dankon.--kani (diskuto)12:43, 11 feb. 2024 (UTC)Reply

KaraKani - Mi vidas viajn ampleksajn aldonojn al tiu ĉi grava artikolo! Mi nepre, kvankam nur iom post iom (ĉar mi malofte havas liberan tempon por sufiĉe longa seninterrompa redaktado), penos efektivigi lingvan kaj bazan fakan (mi ne plu profesie okupiĝas pri tiu ĉi fako) kontrolon de la teksto. Dankon pro via diligenta kaj senlaca laboro! Amike, -Filozofo (diskuto)15:30, 11 feb. 2024 (UTC)Reply
Dankon.kani (diskuto)17:34, 11 feb. 2024 (UTC)Reply

Logos

[redakti fonton]

Vian redakton deLogos iu relativa novulo (ĝis nun malpli ol 65 redaktoj) antaŭ duonjaro "malbonkorektis". Ne estas io katastrofa, sed mi petas vin, se iam vi havas iom da tempo, videti lakoncernan diskutpaĝon. Eble vi ankaŭ havas ideon pri bona referenco por la vorto "logoso". SalutasThomasPusch (diskuto)20:00, 4 apr. 2024 (UTC)Reply

Alinomoj

[redakti fonton]

Saluton. Mi dankas pro lingvaj korektoj. Sed mi dekomence ne aprobas vian alinomon alIsraela invado de Gazaa sektoro (2023). Mi komprenas, ke povas esti opinidiferencoj, sed precize en tiuj okazoj la kolektivaj decidoj estu pli gravaj, tial mi portos la aferon al la koncerna diskutpaĝo.--kani (diskuto)19:49, 10 jul. 2024 (UTC)Reply

En ordo, kara kolego! Mi jam aldonis tie (en la diskuto pri alinomado) mian klarigon kaj rekomendon/voĉdonon.Filozofo (diskuto)09:34, 12 jul. 2024 (UTC)Reply

Mia peto pri ŝanĝo de formato de dato en vikidatumoj

[redakti fonton]

[9]
Kolego, mi petas vin kontroli mian peton ĉe vikidatumo: mi petas ŝanĝi formaton de prezentata dato laŭ Eo-reguloj.
Tamen, mi ne estas klera lingvisto kaj mi petas vin kontroli de lingva vidpunkto la peton.
Ankaŭ mi petas vin partopreni la peton kaj eldiri vian opinion pri mia propono: mi ne esceptas ke mi ne estas prava aŭ mia peto ne estas korekta.VladimirPF (diskuto)11:09, 27 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Kara kolegoVladimirPF,
Ĝenerale via propono estas ĝusta, kvankam ekzistas kroma nuanco, kiun vi ne mencias en ĝi: depende de la sintaksa kunteksto, la datindikoj povas aperi ne nur en akuzativa formo ("Tio okazis la26-an de Julio 1987."), sed ankaŭ en nominativa formo ("Por ĉiu esperantisto la26-a de Julio estas notinda tago.").
Krome, kvankam en moderna ĉiutaga lingvaĵo la jarindiko ofte aperas kiel simpla nombro ("1987" aŭ "... de la jaro 1987"), la (nenuligebla kaj do plu valida) maniero prezenti la daton prezentita en la Fundamento de Esperanto estas adjektiva: "Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua." (Fundamenta Ekzercaro, §12)[10].
Espereble miaj komentoj estos helpaj...
Amike,Filozofo (diskuto)19:23, 27 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Diskuto pri referencoj

[redakti fonton]

Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.

Jen estas ligilo al la diskuto:Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto.VladimirPF (diskuto)05:59, 26 sep. 2024 (UTC)Reply

Thank you for being a medical contributors!

[redakti fonton]
The 2024 Cure Award
In 2024 youwere one of the top medical editors in your language. Thank you fromWiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is athematic organization whose mission is to improve our health content.Consider joining for 2025, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translating health content. We invite you totry our new workflow if you have not already. Our dashboard automaticallycollects statistics of your efforts and we are working ontools to automatically improve formating.

Thanks again :-) --Doc James along with the rest of the team atWiki Project Med Foundation06:22, 26 jan. 2025 (UTC)Reply

Noteto

[redakti fonton]

Saluton, Filozofo. Se vi volus, vi povus mallonge legeti, kion mi ĵus notis en ladiskutpaĝo pri la biografioAlexander Shlafer. Mi tie per redaktado forigis du tre ruĝajn markojn, kiuj malbele ĝenis min kiam mi ĵus hazarde vidis la paĝon. SalutasThomasPusch (diskuto)12:24, 1 feb. 2025 (UTC)Reply

Plia noteto

[redakti fonton]

Bonan matenon (kiam vi vekiĝos), estimata tomskano. Mi ĵus en la paĝo pri la urboTomsko ankoraŭ iom glatigis la eksterajn ligilojn, kaj trovis du pliajn rimarkojn, kiujn mi notis en ladiskuto:Tomsko (dua kaj tria ero). Ne ke mi postulus ke vi devus solvi la taskojn al kiuj mi tie aludis - mi nur volas atentigi vin pri la notoj, kaj vi samkiel ĉiu alia mondano povas pripensi ĉu iu povas aldoni ion. Sed mi havas konkretan taskon por vi en la paĝoTomska Esperanto-Klubo, aparte en la sekcio "Prezidantoj de la klubo". Devus ebli plikonkretigi la indikon pri la unua prezidanteco "Alexander Shlafer (1979 - 19xx)", eĉ se sen referenco (la tuta listo ĉiukaze estas senreferenca, eble eĉ iam estis referenco kiam la kluba retejo ankoraŭ komplete legeblis ĝis 2010...). Mi certas ke vi povas pliĝustigi la duan jaron 19xx. Se vi ne mem volas fari tion en la paĝo mem, vi ankaŭ povas noti ĝin al mi kaj mi transprenos la pekon aserti la aserton sen referenco en la listo. Same mi pensas ke la oficperiodo de Aleksej Birjulin sekve estis 19xx - 1984, ĉu ne? Kaj ĉu eblus dedukti jarindikojn por Jurij Paseĉnikov,Aleksandr Iŝĉuk kaj eventuale eĉ por pliaj prezidantoj post 1999? Kaj, plia ero, mi kredas la aserton ke "La plej aktiva vojaĝanto kaj partoprenanto estas Vladimir Minin". Pri li estas tute neniuj indikoj en vikidatumaro kaj vikipedio, krom tio ke li estis gvidanto de la loka klubo en 1984 - 1986. Sed en mia Jarlibroj de UEA el 1994, 1996 kaj 1998, kiujn mi trovis en mia tiurilate ne bone ordigita bretaro, li ankoraŭ aktivis kiel (la urba) delegito (kun indiko ke lia profesio estas "inĝeniero-konstruisto"), kaj ankaŭ poste li sendube aktivas, kiel montras liavk-profilo. Mi kompreneble tute ne konas lin, kaj ankaŭ trovis subjektivan notonke li estus unu el "plej famaj Esperanto-putinistoj en Rusia Federacio", sed ĉiukaze ankaŭ tiu kritika noto nomas lin fama. Se ni almenaŭ havus lian naskiĝdaton, ni povus instali eron pri li en vikidatumoj kaj meti ĝermeton unufrazan en laĝermolisto de rusaj esperantistoj. Ĉu vi havus ideon pri lia naskiĝdato? Aŭ eble eĉ povus imagi kunskrapi iujn pliajn informojn? Kaj fine kompreneble ankoraŭ estas la malbelaj ŝablonoj en la frazo "Nun la klubo iom pli aktivas[Dubinda teksto], okazas kursoj[mankas fonto]" kaj en la listo de "Esperanto-renkontiĝoj, organizitaj de la klubo" la notoj: "InterOSER (Internacia esperanta renkontiĝo)[mankas fonto] - en1990,1992; JOSER'98 (Junulara esperanta tendaro)[mankas fonto] - en1997; Siberiaj seminarioj pri esperanta literaturo[mankas fonto] - en1986,1992". Eble vi ankaŭ havas ideon pri tiuj mankoj...ThomasPusch (diskuto)09:46, 13 mar. 2025 (UTC)Reply

Kara kolego,
Mi opinias, ke necesas zorge kaj kompreneme rilati al la singardemo de la esperantistoj en Rusujo en la tiea nuna politika reĝimo: en certaj cirkonstancoj ekzistas signifa risko por ne nur disidentoj, sed eĉ por nuraj pacamantoj kaj adeptoj de internacia amikeco, kiaj nature estas pli-malpli ĉiuj samideanoj.
Eĉ al mi, iama tomskano (kiu, tamen, usonaniĝis antaŭ pli ol 30 jaroj) ne estas tute klaraj ĉiuj tieaj nuntempaj riskoj.
Oni ja ne emas publike analizi rilaton de ĉinaj, kubaj aŭ iranaj esperantistoj al tieaj reĝimoj kaj ties politikaj agadoj, ĉu?
Tial vi espereble komprenas mian rezervemon.
Pri "Tomsko" kaj "Tomska Esperanto-Klubo" (siatempe unu el la plej aktivaj en la lando kaj kun tre alta lingva nivelo de la klubanoj) sendube ekzistas abundaj mencioj en tekstoj publikigitaj en Rusujo (precipe en tieaj Esperantaj periodaĵoj). Mi ne vidas bezonon fosi plu por validigi tiujn esperantigitajn formojn, se ekzistas mencioj en tekstaro.com
P.S. Ve, mi ne memoras la precizajn jarojn de prezidantecoj (de antaŭ pli ol 40 jaroj!), pri kiuj vi demandas, eĉ de mia propra - des pli, ke intertempe mi servis kiel prezidanto de alia simile fama Esperanto-klubo alilande kaj aktive partoprenis en gvidado (okaze, eĉ kiel prezidanto) de pluraj landaj asocioj, sen mencii mian pli vaste internacian agadon rilatan al Esperanto... Miamemore, mi rezignis kaj proponis, ke Aleksej Birjulin (tiam unu el la du vic-prezidantoj) iĝu prezidanto ĉ. 1982, pro troabundo de aliaj respondecoj - tiutempe mi estis estrarano deASE kaj vicprezidanto de la alternativa landa asocio (kiu formiĝis kiel federacio de lokaj kluboj post mem-malfondiĝo deSEJM).
Amike,Filozofo (diskuto)12:47, 13 mar. 2025 (UTC)Reply

Havendaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Ekde antaŭ 11 jaroj mi dediĉis parton de mia vikipedia laboro al plibonigo de la 1000 havendaj artikoloj. Ĉefe plialtigante kelkajn el ili al pli alta kategorio: tiam ni havis 589 en la plej malalta, 308 en la meza kaj nur102 en la plej alta. Ni estis en la 36a rango. En la lastaj jaroj mi dediĉis iom pli ol unu semajno al tiu afero. Kaj nun, danke al kunlaboro kun aliaj, ni havas 0 en la plej malalta, 31 en la meza kaj 969 en la plej alta, kaj tial ni estis en la 7a rango inter ĉiuj lingvoj. Restas nur 31 artikoloj en la meza kategorio, sed mi ne plu plialtigos ilin, ĉar mi tute malkompetentas pri tiaj sciencaj temoj. Mi dediĉos ankoraŭ unu semajnon, sed jam al plibonigo de la jam altaj artikoloj, kaj mi ne scias ĉu tio utilos en la plutenado de la rango, sed mi timas, ke ne tiom. Eble vi povas plialtigi iun el la 31 aŭ konas iun kiu povas fari ĝin. Male ni vidos kiel la rango de la esperantlingva vikipedio malaltiĝos, dum aliaj vikioj plialtigos siajn nombrojn. Povas helpi tradukiloj, bibliografioj, bildoj ktp. Nun mi dediĉos al de mi pli konataj temoj, kiel biografioj, geografio, historio, literaturo, arto ktp. Dankon pro la atento.--kani (diskuto)22:20, 13 jul. 2025 (UTC)Reply

Saluton

[redakti fonton]

EnVikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas novaj proponoj kaj enVikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj estas unu. Kiam vi havos tempon, eble indos interveni en kelkaj el ili.--kani (diskuto)23:07, 23 jul. 2025 (UTC)Reply

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Filozofo&oldid=9154568"
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp