Ĉi tio estas viadiskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliajuzantoj.
En Vikipedio ekzistas ceterediskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegikiel redakti paĝon kajkiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas laregulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni lakvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memorune kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicencealinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesusubskribi ĝin tajpante —~~~~ aŭ uzante la butonon
.
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭuzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vianuzantopaĝon la kodon{{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭlingvokapabloj kajdevenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Yekrats 20:29, 21. Nov 2007 (UTC)
Mi rimarkis plurfojan uzon de aliaj formoj anstataŭ "Artefarita intelekto". Iu eĉ renomis la ĉefartikolon "Artefarita intelekto".
Miaobserve, tio estas la formo, kiun uzas seriozaj fakuloj. Vidu, ekzemple,
kaj multaj, multaj aliaj.
Mi rekomendas unuformigi la uzadon per (re)transiro al "Artefarita intelekto".
Tiu ĉi diskuto komenciĝis kiel disputo pri unu el la aspektoj de la difino de la matematika nociofunkcio (vidu detalojn subDiskuto:Argumentaro). Tamen tuj iĝis klare, ke la argumentoj rilatas ne nur al la terminoargumentaro, sed al la tuta sistemo de matematikaj terminoj rilataj al la difino kaj uzado de la nocioj rilato, funkcio, operacio, (mal)bildo ktp en pluraj branĉoj de matematiko, mi do iniciatas tiun ĉi tutecan diskuton kaj transportas la diskuton ĉi tien, al mia propra diskutejo, ĉar mi tutegale intencas plu priatenti, prizorgi kaj priflegi la esencan matematikan (kaj speciale algebran) terminaron.
Jen, en unu loko kaj en unueca, koncentrita kaj (espereble, kohera ;) formo la kerno de la koncernaj nocioj kaj difinoj kiel mi ilin perceptas en la tuto de matematika terminaro.Mi aldonas nur minimumajn klarigojn por igi la prezenton kompakta. Se necesos pliaj klarigoj kaj pli detala pravigo de miaj elektoj, mi volonte provizos ilin.Se la nunaj interesitoj/diskutantoj (Sergio kajOsteologia), ni povos konforme ĝisdatigi ĉiujn koncernajn terminojn kaj koherigi la ceteron kun tiu ĉi kerno.
Do, jen la difinoj:
Rilato estas subaro de kartezia produto de aroj.
Funkciof estas tiarilato super, ke por ĉiu enf ekzistas ekzistas ne pli ol unu duopo (kiukaze oni skribas).
Funkcio, kiu estas difinita por ĉiu nomiĝastotala aŭĉie-difinita aŭ eventualeĉiea. Alie, por kontrastigo, oni povas paroli priparta funkcio (kio, fakte, estas, ĝenerala kazo en la ĉi-supra difino defunkcio).
funkciofĵetasX alY, simbole
La aronX oni nomas lafonta aro; la aronY, lacela aro.
la funkcio ĵetas argumenton al ĝiabildo,, kiu estas elemento de lacela aro. Alie eblas diri, ke estasmalbildo de, kiam.
Per evidenta arigo eblas paroli pribildof(A) de subaroA de la fonta aroX kaj primalbildo de subaroB de la cela aroY.
La aron konsistantan el ĉiuj elementoj de la aroX, kie la funkcio estas difinita, oni nomas lamalbildo def aŭ (laŭ mi, tio estas malpli prudenta termino-elekto)argumentaro def; kaj analoge eblas paroli pribildo def.
Termina averto:En iuj kuntekstoj, uzante terminonfunkcio, oni subkomprenas, ke temas pri funkcio ĉie-difinita.En aliaj kuntekstoj, oni uzas ĝeneralan ĉi-supran difinon, sen restrikto: tipaj ekzemploj estas t.n. (ĉi tie ne estas taŭga loko por iniciati nerilatan diskuton pri la distingo inter rekursio kaj rikuro ;)partaj rekursiaj funkcioj (partaj kaj plej komunaj) kontraste altotalaj rekursiaj funkcioj (ĉie-difinitaj kaj malpli kutimaj en la rekursia teorio). Simile, oni nomas multiplikan inversigon funkcio difinita por kampo en la kampo-teorio. Eĉ en la teorio de bazaj reelaj funkcioj, oni parolas pri "funkcio1/x", kvankam ĝi ne estas difinita porx = 0. Tio signife varias en diversaj branĉoj de matematiko kaj eĉ depende de la kunteksto. Notindas, ke tio estas translingva termina problemo, kiu ekzistas, miakonjekte, en ĉiuj lingvoj (kiuj entute havas dokumentitan matematikan terminaron ;), ne nur en Esperanto.
Konkludo: Oni klare menciu, kiam temas priĉie-difinita funkcio. Por kontrastigo, en taŭga kunteksto oni povas eksplicite mencii ankaŭ tion, ke temas pri ĝenerala kazo departaj funkcioj (el rigore formala vidpunkto de la ĉi-supra difino, balaste - sed utile: por elimini eventualan miskomprenon, ke temas pri ĉie-difinitaj funkcioj).
Fina rimarko:Mi verkis tiun ĉi proponon pri kohera difinaro en kondiĉoj de tempomanko (ĉar mi promesis fari tion). Kiam mi havos tempon mi pli atente rekontrolos ĉion por certiĝi, ke mi nenion mistajpis aŭ alie fuŝis.Intertempe, bonvolu senhezite sciigi min aŭ alimaniere kritiki, se vi trovos fuŝojn!
Amike,Filozofo (diskuto)21:05, 18 mar. 2020 (UTC)Reply
Hello Filozofo,
Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.
You cansee my explanation here.
MediaWiki message delivery (diskuto)18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply
Iu ĵus provis senaverte ŝanĝi la kapvorton de la artikoloRutena lingvo al "rusena lingvo" kajRutenoj al "rusenoj" en la teksto de la artikolo.Mi provizore nuligis la ŝanĝon, anticipante klarigojn, diskuton kaj respondojn pri la jeno:
1. En la sama artikoloRutena lingvo (en la nuna redakto) aperas du terminoj "rutena lingvo" kaj "rusina lingvo".Se ambaŭ estas science validaj, tiam prefere oni konsideru ŝanĝon rusina -> rusena, sed ne laŭ ĵusa propono.La termino "rusina lingvo" estas konfuza, ĉar oni nature interpretus tion ĝin kiel nomon por lingvo de rusinoj, t.e. rusaj inoj.
2. Tamen, se rusina kaj rutena lingvoj estas la samo, kiel iu aludis ĉi tie, kial la du apartaj artikoloj ekzistas ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, kun similaj (aŭ eventuale malsamaj) distingoj?
3. Se oni konsideras alinomadon, oni pensu ankaŭ pri derivaĵoj kaj paronimoj (aŭ ĉu homonimoj?).
Ekzemple, kiel al tio ĉi rilatas al rutenoj, rusenoj kaj rusinoj, kiuj aperas aliloke ktp:ViduRutenoj,Rutena grek-katolika eklezio,Ruten-Ukraina Radikala Partio,Rutena triopo ktp.
Ĉu kompetentulo (fakulo aŭ amatoro erudicia pri tio ĉi) povas sisteme prikomenti ĉion ĉi?Anticipan dankon!
Ĉar la ŝanĝado okazas ankaŭ en aliaj artikoloj, mi iniciatas tiun ĉi diskuton en neŭtrala, nemovebla loko: sur mia propra diskutpaĝo.
Amike,Filozofo (diskuto)22:03, 9 okt. 2020 (UTC)Reply
1. Mi trovis neniun vortaron (aŭ eĉ tekston), en kiu la koncerna biblia persono (kiu donis la nomon al sia idaro kaj al la koncerna lingvaro) nomiĝas alie ol "Ŝem(-o)".
2. Tio, ke "ŝem-ido-j" estas derivaĵo de la koncerna nomo estas komuna scio (mi ne sukcesis trovi ian ajn fonton, kiu kontestas tion). Tiu formo estas do regula kaj uzenda laŭ la 15-a regulo en la Fundamento de Esperanto, malkiel "semido", kiu kun tiu regulo ne konformas, ĉar ĝi klare diktas, ke oni ne uzu malsaman radikon en dirivaĵoj (ĉu necesas pluklarigi tion ĉi?).
3. ReVo (Reta Vortaro, sub "Ŝem/o") ja mencias ankaŭ la formojn kun "s", sed la unua formo ĉie estas "ŝ":
ŝemido, semido ŝemida, semida: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj ŝemida lingvo, semida lingvo
4. NPIV enhavas la formon "Ŝem/o" kaj sub "semido" havas rimarkon: La formoŝemido estus preferinda. Evidente temas pri rekomendo uzi regulan derivaĵon "ŝem-id-o".
5. ReVo skribas eĉ pli emfaze: NPIVprave rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ [emfazo mia - Filozofo]
6. Serĉo en tekstaro.com montras, ke la formo "ŝemido(j)" aperas kaj en malnovaj (1924) tekstoj, kaj en la Ondo de Esperanto (2001-2004), Monato (2012-2018) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto (2014-2016).
-Filozofo (diskuto)21:12, 1 nov. 2020 (UTC)Reply
Saluton! Kio estas preferinda, olimpiano aŭ olimpikano? --Crosstor (diskuto)11:37, 23 nov. 2020 (UTC)Reply
Ŝablono:Al: Kara - sen aparte esplori, jen mia persona impreso:
Pri olimpa dio, mi dirus "olimpano".
Pri atleto, kiu partiprenis/konkuris en Olimpiaj Ludoj, mi dirus ĝuste tiel: "partopreninto", "konkurinto", "ĉampiono" en/de Olimpiaj Ludoj. La formo "olimpiano" estas akceptebla kiel iaspeca ĵargono sportista aŭ de sportoŝatantoj - ne estas klare, kion ĝi vere signifas: ĉu ekzemple sporta burokrato nomiĝu "olimpiano"? "Olimpik-" miaimprese neniam vere enradikiĝis kaj lastatempe entute elmodiĝis. Mi do evitas tiun radikon.Cetere, kial demandi ĝuste min? Mi neniam estis konkurnivela sportisto ;)Amike,Filozofo (diskuto)15:41, 23 nov. 2020 (UTC)Reply
Mi vidis vian ŝanĝon en la artikoloAraba-israela konflikto kaj mi nun ne scias ĉu tio estas mia redakto (mi faris multon en tiu paĝo), sed certe ne pro ideologia provoko. Vi povas rigardi artikolojnIsraelo kajJerusalemo, ĉiuj el la mil havendaj artikoloj, por kio mi multe laboras, kaj vi vidos, ke mi fakte ĵus kreis dekojn da artikoloj de israelaj politikistoj, judaj israelanoj ktp., krom la normala ampleksigo de tiuj artikoloj. Ĉiuokaze ĉar la ĉefurbeco de Jerusalemo estas ankoraŭ disputata en la internaciaj institucioj, ni ne batalu ĉi tie. Tiel mi forigis tiun aludon kaj lasis nur "Orkupolo en Jerusalemo." Tio estas objektiva fakto pri kiu ĉiu ajn interkonsentos. Amike.--kani (diskuto)22:55, 24 nov. 2020 (UTC)Reply
Dankon, kara, pro la klarigo kaj prudenta solvo! Tia neŭtrala subskribo estas en ordo.-Filozofo (diskuto)01:40, 25 nov. 2020 (UTC)Reply
Saluton, mi vidas ke, kiel mi, vi konsideris la titolonkonektingo pli taŭga anstataŭŝtopilingo. Mi kreis tiun alternativan propononen la listo de Alinomendaj artikoloj, se vi volas vi povas nun aldoni ĉi-tie vian "Por" sub mia. Sincere.--DidCORN (diskuto)21:21, 14 jan. 2021 (UTC)Reply
Saluton. Vi kreis artikolojnKampo (algebro) kajSorba elemento kun nur unu frazo kaj sen ligiloj al alilingvaj korespondoj. Mi supozas, ke vi planas pligrandigi ilin almenaŭ ĝis la grado de tri frazoj, kio estas la minimuma postulo por ke ili rajtu resti, ĉu ne? Kaj la alilingvaj korespondoj ebligos, ke ankaŭ aliuloj povu kontribui.--kani (diskuto)21:41, 22 feb. 2021 (UTC)Reply
Saluton, Filozofo! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
Tial mi petas vin esprimi vin ĉeVikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto)18:16, 27 apr. 2021 (UTC)Reply
Saluton, Filozofo. Mi ĵus vidis, ke vi alinomis artikolon alGrupo-teorio. Ĉu la artikolo havis intervikiojn antaŭ la alinomado? Se jes, kial ili malaperis? --Tlustulimu (diskuto)19:20, 20 maj. 2021 (UTC)Reply
https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kyp%C3%A4r%C3%A4m%C3%A4ki&diff=prev&oldid=7193002
Jyväskylä havas multe pli ol sep urbopartojn. Kypärämäki estas sepa, ĉar pre la fondito de la urboparto Kypärämäki Jyväskylä havis nur 6 urbopartojn.
Mi iom suspektis, ke eble estas tiel, sed la origina vortumo forte malebligis tion. Mi do elektis pli verŝajnan interpreton, esperante, ke iu pli probable riparos tion ol la originan konfuzaĵon. Dankon pro via korekto! -Filozofo (diskuto)02:29, 27 maj. 2021 (UTC)Reply
Saluton, mi vidas ke, kiel mi, vi konsideris la titolonelektra ŝlifilo pli taŭga anstataŭAngulŝlifa maŝino. Fakte ne estas maŝino, sed ilo. Se vi volas, vi povas aldoni al la Vikipedio:Alinomendaj artikoloj vian "Por". Amike.--DidCORN (diskuto)10:21, 23 jul. 2021 (UTC)Reply
Mi ĵus faris tion. Amike, -Filozofo (diskuto)13:27, 23 jul. 2021 (UTC)Reply
Ne dankinde! Mi esperas, ke ankaŭ la ceteraj trovos mian komenton utila. Amike, -Filozofo (diskuto)15:04, 23 jul. 2021 (UTC)Reply
Kara Filozofo, antaŭ 3 monatoj vi subtenis laproponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.
Tamen ni havas plian ŝancon!
Jam la28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.
Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:
Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto)16:18, 27 jul. 2021 (UTC)Reply
Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome porMil kaj unu noktoj,Modo,Mohamedo,Monarkio,Eŭropa Parlamento,Monto kajNaturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto)16:48, 14 nov. 2021 (UTC)Reply
Saluton! Mi metis ĝis tiam nerespondan demandon en Lingvejon, eble vi havos respondon[6]. La inspektoro celas tiun personon, kiu venis ekzemple el la ministerio por kontroli, la teatra inspektoro estas pli bona, sed konsistas el du vortoj. --Crosstor (diskuto)08:03, 5 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton samideano.
Mi trovis vian lingvan korekton en artikoloNormala distribuo. Kiel la titolo sugestas, tie vi forigis la vorton "kiel"-n kiu aperis sekve de la vorto nomata.
Mi kontrolis ke en vikipedio estas centoj de tiuj lingvaĵoj; do ŝajnas ke homoj (ĉu aŭtoroj, tradukistoj aŭ guglo-tradukistoj) sentas ke la vorto kiel estas sufiĉe bezonata sekve de la vorto nomata. Tiu ankaŭ povas okazi pere de influo de naciaj lingvoj, kaj specife de la angla ("also known as").
Ĉu mi povas peti de vi eksplikon? Kiom gravas la afero?
Mi antaŭdankas vin
Sj1mor (diskuto)08:21, 22 nov. 2022 (UTC)Reply
Saluton denove kara,
Alia demando al vi se mi rajtas: Kiam preferi participan formon pli ol la iĝ-formo?
Ĉar mi vidis ke vi preferis naskiĝis al estis naskita.
Mi konstatas multaj da uzoj je participaj formoj, kiel ekzemple "estis edukita", estis mortigita, estis murdita, estis vundita.
Sed kiam preferindas uzi la iĝ-formon: edukiĝis, mortiĝis, murdiĝis, vundiĝis respektive KTP?
(La participa formo estas sufiĉe ofte uzata en la angla: was educated, was killed, was murdered, was wounded/injured). Mi sentas ke la respondo dependas de la kunteksto de la frazo, ĉu fare de aŭ dum.
Certe mi ankaŭ kontrolis en tekstaro.com pri la uzoj sed kontrolo ne povas provizi al mi bonjuĝitan respondon.
PS eble ĉar en mia lingvo, la hebrea, laŭ mia kono oni ne havas tiujn gramatikajn formojn en la ĉiutaga parolo tial mi ne sentas certa kiam uzi unu aŭ la alia.
Mi antaŭdankas vinSj1mor (diskuto)20:27, 24 nov. 2022 (UTC)Reply
Mi metis lingvan diskuton pri instrumentisto jam longe, sed neniu respondis. Legebla: Diskutejo/Lingvejo (la lasta). Ĉu vi havas opinion?--Crosstor (diskuto)14:48, 2 dec. 2022 (UTC)Reply
Estimata Filozofo,
Mi volus proponi stilogvidon pri aranĝoj de datoj. Se vi havas tempon, ĉu vi povus kontroli la skizon de la propono ĉeUzanto:Super nabla/Datoj kaj esprimi vian opinion fine de la paĝo (en la sekcio «Diskuto»)?
Sincere, —Super nabla (diskuto)09:44, 22 mar. 2023 (UTC)Reply
Mi lastatempe klopodas plibonigi artikolojn priakademianoj en la Esperanta Vikipedio; poste, mi tradukas ilin en la italan. Mi jam skribis nait:Giridhar Rao kajit:Ahmad Mamduhi. La artikoloj esperantlingvaj estas, ĝenerale, ege malbonkvalitaj: mankas fontoj, referencoj, bildoj, ktp, ktp. Kelkfoje por mi estas malfacile trovi interesajn fontojn por subteni la asertojn en la teksto. Se vi havas tempon, ĉu vi povus helpi mian agadon, plibonigante la artikolonAlexander Shlafer? Ĝis baldaŭ, —SuperNabla🪰13:47, 26 maj. 2023 (UTC)Reply

Saluton Filozofo,
Mi ĵus kandidatigisUzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie:Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, —SuperNabla🪰08:23, 24 jul. 2023 (UTC)Reply
Estimata, permesu etan rimarkon. Vi aldonis alKomuta grupo kiel ekzemplon la entjerojn (sen nulo) kun multipliko. Ĉu povas esti ke vi eble tro hastis tie? Entjeroj ja ne estas grupo multiplike, ĉu? - Sincere,Moldur (diskuto)18:07, 20 aŭg. 2023 (UTC)Reply
En la diskutejo prieble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesasvoĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone?ThomasPusch (diskuto)20:18, 21 sep. 2023 (UTC)Reply
Kolego, ĉг мш povas lingve kontroli kaj redakti mian artikolonX-Mir Inspector? Korektu kuraĝe.VladimirPF (diskuto)06:08, 22 sep. 2023 (UTC)Reply
Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie:[7]RG72 (diskuto)12:31, 15 nov. 2023 (UTC)Reply
| The 2023 Cure Award | |
| In 2023 youwere one of the top medical editors in your language. Thank you fromWiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do! Wiki Project Med Foundation is athematic organization whose mission is to improve our health content.Consider joining for 2024, there are no associated costs. Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you totry our new workflow if you have not already. Our dashboard automaticallycollects statistics of your efforts and we are working ontools to automatically improve formating. |
Thanks again :-) --Doc James along with the rest of the team atWiki Project Med Foundation22:25, 3 feb. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Mi ĵus pli altigis la artikolonArtefarita intelekto al pli alta kategorio ene de la 1000 Havendaj artikoloj, ĉefe per aldonoj en la historia ĉapitro elprenitaj el la anglalingva versio. Mi estas tute nefakula pri tiaj aferoj, kaj mi vidis, ke vi grave kontribuis al la plibonigo de la iama stato de la artikolo. Mi ofte klopodas al plialtigo de la statistika situo de la esperantlingva vikipedio ĉe la 1000 Havendaj artikoloj (9a rango inter ĉiuj lingvoj). Tamen mi zorgas ankaŭ, se mi povas, por la kvalita plibonigo de tiuj artikoloj (inter aliaj taskoj), sed en tiu artikolo (kaj aliaj similaj) mi kapablas malmulte aŭ eĉ neniom. Eble vi povos iom trarigardi, kiam eblos kaj havos tempon. Dankon.--kani (diskuto)12:43, 11 feb. 2024 (UTC)Reply
Vian redakton deLogos iu relativa novulo (ĝis nun malpli ol 65 redaktoj) antaŭ duonjaro "malbonkorektis". Ne estas io katastrofa, sed mi petas vin, se iam vi havas iom da tempo, videti lakoncernan diskutpaĝon. Eble vi ankaŭ havas ideon pri bona referenco por la vorto "logoso". SalutasThomasPusch (diskuto)20:00, 4 apr. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Mi dankas pro lingvaj korektoj. Sed mi dekomence ne aprobas vian alinomon alIsraela invado de Gazaa sektoro (2023). Mi komprenas, ke povas esti opinidiferencoj, sed precize en tiuj okazoj la kolektivaj decidoj estu pli gravaj, tial mi portos la aferon al la koncerna diskutpaĝo.--kani (diskuto)19:49, 10 jul. 2024 (UTC)Reply
[9]
Kolego, mi petas vin kontroli mian peton ĉe vikidatumo: mi petas ŝanĝi formaton de prezentata dato laŭ Eo-reguloj.
Tamen, mi ne estas klera lingvisto kaj mi petas vin kontroli de lingva vidpunkto la peton.
Ankaŭ mi petas vin partopreni la peton kaj eldiri vian opinion pri mia propono: mi ne esceptas ke mi ne estas prava aŭ mia peto ne estas korekta.VladimirPF (diskuto)11:09, 27 aŭg. 2024 (UTC)Reply
Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.
Jen estas ligilo al la diskuto:Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto.VladimirPF (diskuto)05:59, 26 sep. 2024 (UTC)Reply
| The 2024 Cure Award | |
| In 2024 youwere one of the top medical editors in your language. Thank you fromWiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do! Wiki Project Med Foundation is athematic organization whose mission is to improve our health content.Consider joining for 2025, there are no associated costs. Additionally one of our primary efforts revolves around translating health content. We invite you totry our new workflow if you have not already. Our dashboard automaticallycollects statistics of your efforts and we are working ontools to automatically improve formating. |
Thanks again :-) --Doc James along with the rest of the team atWiki Project Med Foundation06:22, 26 jan. 2025 (UTC)Reply
Saluton, Filozofo. Se vi volus, vi povus mallonge legeti, kion mi ĵus notis en ladiskutpaĝo pri la biografioAlexander Shlafer. Mi tie per redaktado forigis du tre ruĝajn markojn, kiuj malbele ĝenis min kiam mi ĵus hazarde vidis la paĝon. SalutasThomasPusch (diskuto)12:24, 1 feb. 2025 (UTC)Reply
Bonan matenon (kiam vi vekiĝos), estimata tomskano. Mi ĵus en la paĝo pri la urboTomsko ankoraŭ iom glatigis la eksterajn ligilojn, kaj trovis du pliajn rimarkojn, kiujn mi notis en ladiskuto:Tomsko (dua kaj tria ero). Ne ke mi postulus ke vi devus solvi la taskojn al kiuj mi tie aludis - mi nur volas atentigi vin pri la notoj, kaj vi samkiel ĉiu alia mondano povas pripensi ĉu iu povas aldoni ion. Sed mi havas konkretan taskon por vi en la paĝoTomska Esperanto-Klubo, aparte en la sekcio "Prezidantoj de la klubo". Devus ebli plikonkretigi la indikon pri la unua prezidanteco "Alexander Shlafer (1979 - 19xx)", eĉ se sen referenco (la tuta listo ĉiukaze estas senreferenca, eble eĉ iam estis referenco kiam la kluba retejo ankoraŭ komplete legeblis ĝis 2010...). Mi certas ke vi povas pliĝustigi la duan jaron 19xx. Se vi ne mem volas fari tion en la paĝo mem, vi ankaŭ povas noti ĝin al mi kaj mi transprenos la pekon aserti la aserton sen referenco en la listo. Same mi pensas ke la oficperiodo de Aleksej Birjulin sekve estis 19xx - 1984, ĉu ne? Kaj ĉu eblus dedukti jarindikojn por Jurij Paseĉnikov,Aleksandr Iŝĉuk kaj eventuale eĉ por pliaj prezidantoj post 1999? Kaj, plia ero, mi kredas la aserton ke "La plej aktiva vojaĝanto kaj partoprenanto estas Vladimir Minin". Pri li estas tute neniuj indikoj en vikidatumaro kaj vikipedio, krom tio ke li estis gvidanto de la loka klubo en 1984 - 1986. Sed en mia Jarlibroj de UEA el 1994, 1996 kaj 1998, kiujn mi trovis en mia tiurilate ne bone ordigita bretaro, li ankoraŭ aktivis kiel (la urba) delegito (kun indiko ke lia profesio estas "inĝeniero-konstruisto"), kaj ankaŭ poste li sendube aktivas, kiel montras liavk-profilo. Mi kompreneble tute ne konas lin, kaj ankaŭ trovis subjektivan notonke li estus unu el "plej famaj Esperanto-putinistoj en Rusia Federacio", sed ĉiukaze ankaŭ tiu kritika noto nomas lin fama. Se ni almenaŭ havus lian naskiĝdaton, ni povus instali eron pri li en vikidatumoj kaj meti ĝermeton unufrazan en laĝermolisto de rusaj esperantistoj. Ĉu vi havus ideon pri lia naskiĝdato? Aŭ eble eĉ povus imagi kunskrapi iujn pliajn informojn? Kaj fine kompreneble ankoraŭ estas la malbelaj ŝablonoj en la frazo "Nun la klubo iom pli aktivas[Dubinda teksto], okazas kursoj[mankas fonto]" kaj en la listo de "Esperanto-renkontiĝoj, organizitaj de la klubo" la notoj: "InterOSER (Internacia esperanta renkontiĝo)[mankas fonto] - en1990,1992; JOSER'98 (Junulara esperanta tendaro)[mankas fonto] - en1997; Siberiaj seminarioj pri esperanta literaturo[mankas fonto] - en1986,1992". Eble vi ankaŭ havas ideon pri tiuj mankoj...ThomasPusch (diskuto)09:46, 13 mar. 2025 (UTC)Reply
Saluton. Ekde antaŭ 11 jaroj mi dediĉis parton de mia vikipedia laboro al plibonigo de la 1000 havendaj artikoloj. Ĉefe plialtigante kelkajn el ili al pli alta kategorio: tiam ni havis 589 en la plej malalta, 308 en la meza kaj nur102 en la plej alta. Ni estis en la 36a rango. En la lastaj jaroj mi dediĉis iom pli ol unu semajno al tiu afero. Kaj nun, danke al kunlaboro kun aliaj, ni havas 0 en la plej malalta, 31 en la meza kaj 969 en la plej alta, kaj tial ni estis en la 7a rango inter ĉiuj lingvoj. Restas nur 31 artikoloj en la meza kategorio, sed mi ne plu plialtigos ilin, ĉar mi tute malkompetentas pri tiaj sciencaj temoj. Mi dediĉos ankoraŭ unu semajnon, sed jam al plibonigo de la jam altaj artikoloj, kaj mi ne scias ĉu tio utilos en la plutenado de la rango, sed mi timas, ke ne tiom. Eble vi povas plialtigi iun el la 31 aŭ konas iun kiu povas fari ĝin. Male ni vidos kiel la rango de la esperantlingva vikipedio malaltiĝos, dum aliaj vikioj plialtigos siajn nombrojn. Povas helpi tradukiloj, bibliografioj, bildoj ktp. Nun mi dediĉos al de mi pli konataj temoj, kiel biografioj, geografio, historio, literaturo, arto ktp. Dankon pro la atento.--kani (diskuto)22:20, 13 jul. 2025 (UTC)Reply
EnVikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas novaj proponoj kaj enVikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj estas unu. Kiam vi havos tempon, eble indos interveni en kelkaj el ili.--kani (diskuto)23:07, 23 jul. 2025 (UTC)Reply