Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Uzanto-Diskuto:Blahma

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment:antaŭ 1 monato by Taylor 49 in topicDiskuto

Arkivoj
Arkivoj


Aldonu mesaĝon en mian diskutpaĝon

Listo de desegnitaj filmoj

[redakti fonton]

Saluton! Mi petas vin fari redakton en ĉi tiu protektita artikolo, kiel estas skribite en ĝia diskutpaĝo, por laProjekto:Korektado de ruĝaj ligiloj/laŭ distanco/G: Bonvolu ŝanĝi la ruĝan ligilonglaca epoko alGlaciepoko (filmo)Maksim (diskuto) 17:24, 12 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton. Koran dankon pro la atentigo pri tiu paĝo. Fakte, ĝi estis ŝlosita jam ekde 7,5 jaroj! Mi esploris ke tiam tio okazis pro unufoja vandalismo, do mi decidis malŝlosi ĝin nun, ĉar supozeble tio ne plu ripetiĝos. Antaŭ tion fari, mi ankaŭ jam plenumis vian peton.Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:04, 14 Aŭg. 2013 (UTC)
Dankon!Maksim (diskuto) 18:37, 14 Aŭg. 2013 (UTC)

Armea radiostacio en Pierre-sur-Haute

[redakti fonton]

Saluton. Mi abolute memoras, ke tiu artikolo estis jam en esperanta Vikipedio. Eble eĉ mi mem metis ĝin. Ĉu eblas, ke armea servo forigis ĝin ankaŭ de ĉi tie? Ĉu eblas, ke ĝi refaru tion? --kani (diskuto) 09:27, 21 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton Kani, dnakon pro la interesa komento. Mi dubas, ke la sekuraj servoj mem agadus en Vikipedio kaj ke ili interesiĝadus pri la Esperanta sed ne samtempe pri la alilingvaj artikoloj. Anstataŭe, ĉu vi eble ne konfuzis vikipedian artikolon kun la vikinovaĵerowikinews:eo:DCRI minacas administranton de Vikipedio pro forigi artikolon? Tiu jam ekzistas de certa tempo kaj estis ligita elStreisand-efiko, kaj ekde hieraŭ ankaŭ de tiu ĉi mia nova artikolo. Mi ne trovas ajnan spuron de supozata antaŭa iama ekzisto de artikolo pri tiu temo en Esperanto en la redaktohistorio de lakoncerna vikidatumero, nek trovis ke iam ajn estus iu tia artikolo alligita elStreisand-efiko, kiel ja devus esti. Mi ankaŭ trovis informon ĉeAprilo de 2013 (tiamaj Aktualaĵoj), sed ankaŭ de tie iras ligilo nur al Vikinovaĵoj.Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:14, 21 Aŭg. 2013 (UTC)

Esperanto help needed

[redakti fonton]

Hello Blahma,

I'm contacting you because we need some Esperanto translators to help with the deployment of the newmw:Wikipedia:VisualEditor on jv.wikipedia. It is important that we get theUser Guide and theUser Interface translated before VisualEditor is deployed to users. To translate the User Interface, you need tostart an account at translatewiki.net if you don't have one already. Translating the User Guide and other documentation happens at Mediawiki.org (your regular username and password work there), and then translated materials need to be copied over to eo.wikipedia.org at the appropriate page names.

More information on the translating work is available at MediaWiki'sTranslation Central for VisualEditor. If you are able to help in any way, please either reply here or send e-mail to me. Thanks for your time,Whatamidoing (WMF) (diskuto) 04:30, 24 Nov. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio

[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo:Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Poděkování

[redakti fonton]

Tisíceré díky za překlad článkuOšupis. ;-) --Kusurija (diskuto) 21:03, 21 Feb. 2014 (UTC)

Demando pri via retpoŝta adreso

[redakti fonton]

Saluton, Marek! Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis retmesaĝon al vi (al la adreso, menciita en via paĝaro), sed ĝi, verŝajne, ne atingis vin. Mi ekvidis, ke ankaŭ vi registriĝis kiel E-tradukanto en Heavens-Above, kaj volus priparoli kun vi kelkajn aferojn. Bonvolu indiki vian ret-adreson, al kiu mi povus direkti mian mesaĝon. Antaŭdankon.Mevo (diskuto) 19:28, 14 Mar. 2014 (UTC)

Vi forviŝis la kongresan rezolucion el la vikipedia artikolo pri la99-a UK

[redakti fonton]

Via ago fakte estas grava eraro, la maniero, kiel vi ĝin faris simple malakceptebla, krome tute absurda. La fonto ja de la rezolucio ja estas indikita, ĝi estas gazetara komuniko de UEA! Gazetaraj komununikaĵoj evidente ja estas liberaj ĉar faritaj por publikigado. Via forviŝao de la rezolucio tial estas malakceptebla ago! Via ago simple estas grava misago, malakceptebla!DidiWeidmann (diskuto) 14:56, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Bv. noti mian respondon enDiskutejo. Laŭ mia scio, gazetarajn komunikojn transprenas ĵurnalistoj laŭ aparta ĵurnalista licenco, parto de kopirajto leĝaro en multaj landoj, sed la (kun)aŭtoroj de la teksto neniel donas permeson pri libera uzo de ĝi de ĉiu ajn en ĉiu ajn maniero por ĉiu ajn celo. Se vi deziras, bv. respondi en la Diskutejo. Dankon. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:40, 9 Nov. 2014 (UTC)

Stevardelektoj 2015

[redakti fonton]

Ĉu iun el ni kandidatiĝu?DidiWeidmann (diskuto) 12:53, 16 Jan. 2015 (UTC)

Malŝalto de la x-sistemo

[redakti fonton]

Kara, vi subtenis la malŝalton de la x-sistemo. Laŭ mia kompreno tamen tio postulus, ke por estonte tajpi supersignojn, necesus instali novan programon. Mi tial kontraŭas la proponon, ĝis oni povas kontentige respondi miajn demanojn. Ĝis nun neniu el la dek, kiuj subtenis la proponon de KuboF donis al mi kontentigan respondon. Bonvolu legi miajn komentojn, kaj aŭ respondi al miaj demandoj kontentige, aŭ tiam pripensi vian subtenon. Ke vi mem persone kun la nova sistemo dank al la softvaro, kiun vi posedas, ne havas problemon, fakte tute ne estas tolerebla argumento por tiuj, kiuj ne posedas tiun softvaron kaj tiam simple ne plu scias, kiel ili povos tajpi la supersignojn. Do bonvolu reiri al la diskutopaĝo, legi miajn demandojn kaj argumentojn, kaj aŭ respondi, aŭ tiam klarigi, kial vi tamen ne ŝanĝas vian subtenan opinion aŭ ĝuste retiri vian subtenon. Dankon por via kompreno!DidiWeidmann (diskuto) 13:15, 22 Feb. 2015 (UTC)

Dankon pro la atentigo kaj alvoko. Mi ĵus respondis en tiu paĝo. Se tiu respondo ne kontentigas vin, bonvolu starigi aldonajn demandojn. Kaj por konvinkiĝi mem, konsideru elprovi la novan ilon laŭ la instrukcioj donitaj de Umbert' en tiu diskutfadeno. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:28, 24 Feb. 2015 (UTC)

Forigo deEsperanto-ŝercoj

[redakti fonton]

Saluton. Mi same konsideras la enhavon deEsperanto-ŝercoj neenciklopedieca, sed mi konsideras ĝin ankaŭ ne teŭga por Vikilibroj, ĉar ne temas pri lernolibro. Miproponis forigon kaj transigon al Ridejo. --KuboF (diskuto) 12:27, 22 Mar. 2015 (UTC)

Neringa Gaus

[redakti fonton]

Saluton. Mi proponis forigon de tiu artikolo (metita de anonimulo) kie oni diras nur ke temas pri edzino deJevgenij Gaus, kies artikolon vi faris. Laŭ mi, tia enhavo estas nesufiĉa, sed se vi povas aldoni almenaŭ du frazojn, tio estas du informerojn, la artikolo povus resti kiel ĝermo. Eble vi scias ion pri ŝi. Vi ankaŭ eble povus opinii ĉu indas konservi la artikolon aŭ ne.--kani (diskuto) 23:29, 28 Mar. 2015 (UTC)

Via uzantopaĝo

[redakti fonton]

Saluton, Marek. Mi ĵus vidis, ke vi reverkis vian uzantopaĝon kaj tie metis foton super la babelkeston. Sed jam ekde kelkaj monatoj la ŝablono {{babelejo}} subtenas bildon ie ajn inter la babelaj informoj. Do, vi povus meti ĝin en la babelkeston, se vi emas. :-) Ekzemplo pri tio troviĝas en laŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 13:47, 20 Okt. 2015 (UTC)

Dankon,Tlustulimu, mi ĵus ĝisdatigis la ŝablonojn en mia uzantopaĝo laŭ la novaj ebloj. Mi bonvenigas tiun progreson kaj eble ankoraŭ iam poste plu priesploros tion por plene profiti de ĝi. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:23, 29 Dec. 2015 (UTC)
Ne dankinde, Marek. Mi ĝojas, ke vi ŝatas uzi la novajn eblojn de la ŝablono {{babelejo}}.:-) --Tlustulimu (diskuto) 00:39, 30 Dec. 2015 (UTC)

Kvido por krei artikolojn pri e-podcasto kaj e-gazetnumeroj

[redakti fonton]

Saluton Blahma, mi estas esperantisto el Hispanio kaj ankaŭ vikipedisto, kutime en la hispana versio, sed mi volas komenci kunlabori per la esperanta libera scio.

Mia unua projektideo estas aldoni ĉiujn eldonojn de multaj E-gazetoj en vikipedio, ekzemple mi remarkas ke tre fama gazeto kielEsperanto (gazeto),Monato (gazeto)La Ondo de Esperanto, ne havas apartan artikolon po eldono.

Mi gratule vidis ke la e-gazetoBeletra Almanako faris tion po numero, ezemple la unua numero:BA1 estas bone farita laŭ mi. Mi volas preni tiun ekzemplon. Ĉu vi havas alian konsilon? (ekz. samtempe aldoni al Wikidata,iloj por enŝuti bildojn en vikipedio automatike kun la kobrilo de la numeroj, etc.)

Mi ankaŭ ŝatus fari la sama pri la numero de e-podcastoj kaj enŝuti la PDF kaj MP3 en archive.org

Dankon pro via spert-konsilo. --Capiscuas (diskuto) 02:34, 8 Jan. 2016 (UTC)

SalutonCapiscuas, dankon pro via mesaĝo, mi ĝojas pri via deziro kontribui al la Vikipedio en Esperanto. Cetere, ĉu vi jam aŭdis priEsperanto kaj Libera Scio? Tio estas oficiala vikimedia grupo por esperantistoj, kiu povas bonvenigi iniciatojn kiel la via. Notu tamen, ke Vikipedio estas enciklopedio – nek biblioteka katalogo, nek interreta arkivo, kvankam ambaŭ tion nia Esperantujo tre bezonus. Enciklopedio devus havi artikolon pri ĉiu enciklopedie signifa temo, al kio apartenas la unuopaj gazetoj, sed verŝajne ne jam ĉiuj iliaj unuopaj numeroj. Estas ja same kiel en alilingvaj Vikipedioj, ĉu ne? LeguVikipedio:Menciindecoes:Wikipedia:Artículos sin relevancia aparente. Ankaŭ legindasKio Vikipedio ne estas. Fakte la ekzemplo deBA1 ne estas tiom bona, kvankam tiu almanako ja estas ankoraŭ io inter revuo kaj libro. Pri numero de vera revuo (kiel Esperanto, Monato, LOdE) mi ne imagas, kio pri ĝi devus esti tiom aparta kaj enciklopedie signifa kaj priskribebla, krom eble ĉiam nur la enhavtabelo. Se vi ŝatus enretigadi enhavtabelojn, mi sugestus al vi prefere uziVikifontaron, kiu ja celas enretigon de jam publikigitaj verkoj. Alternative ankaŭ la projektoBretaro povus esti la loko por vi, sed tiu estas ekde pluraj jaroj neaktiva (bedaŭrinde, kaj ankaŭ pro mia propra tempomanko). Mi mem foje komencisenretegi indeksojn de revuo Esperanto, sed tiam mia celo estis simple identigi temojn gravajn por Esperantujo en ĉiu jaro, por malkovri temojn pri kiuj ankoraŭ ne ekzistas artikolo en la Vikipedio de Esperanto. Tial ankaŭ mi neniam metis tiujn indeksojn en la artikolan nomspacon en Vikipedio. Ankaŭ kopirajto povus esti problemo por vi, ĉar la unuopaj PDF/MP3/bildoj ja estas ĉiuj kopirajte protektataj. Vi povus alŝuti al Internet Archive nur tion, pri kio vi havas la necesajn permesojn, kaj – bedaŭrinde – ofte eĉ la aŭtoroj mem de Esperantaj revuoj ne bone zorgas pri akiro de kopirajto por ĉiu materialo kiun ili uzas :-( Pri podkastoj ankoraŭ eblas foje trovi interkonsenton kun la aŭtoro, sed eĉ la kovriloj de iuj gazetoj ofte devenas de fotobankoj kaj tiuj ne permesas tute liberan reuzon, do tiujn kovrilojn ne eblas alŝuti al Vikipedio, ĉar Vikipedio rajtas enhavi nur libere pludoneblajn verkojn. Mia sugesto do estas, ke por enhavtabeloj mem vi povus trovi lokon ie (plej verŝajne en Vikifontaro), sed por ĉio alia prefere fondu vian propran retejon aŭ komencu kunlabori pri ekzistanta (ekz. Bretaro), ĉar tiu ĉi dua agado ne povas funkcii laŭ la reguloj de plene libera reuzado, kiun vikimediaj projektoj postulas. Eventuale, starigu la saman vian ideon ankoraŭ en ladiskutejo, kie pliaj personoj povas al vi provi konsili. Dankon tamen pro la fido je mi kaj mi esperas, ke mia respondo almenaŭ iom helpis al vi. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:36, 16 Jan. 2016 (UTC)

Nova administranto

[redakti fonton]

Saluton, estas utila se multajn uzantoj partoprenas kaj opinias al labaloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. --pino (diskuto)18:08, 16 maj. 2016 (UTC)Reply

Dankon!

[redakti fonton]

Koran saluton kaj koran dankon!Mi havas demandon: kiel mi povus ekscii, kiujn artikolojn, kategoriojn ktp mi kreis en Vikipedio? Frate --Vikiano (diskuto)11:36, 24 jul. 2016 (UTC)Reply

  • @Vikiano:En la supta dekstra angulo de ajna paĝo ĉi tie vi povas vidi kelkajn ligilojn. Irinte al la ligiloKontribuoj, vi vidos renversitan ĥronologian liston de ĉiuj viaj redaktoj. Vi povas filtri tiun liston; ekzemple,vi kreis unu kategorion (atentu la kontrolojn sub la subtitoloSerĉu kontribuojn). Krome, irinte al la ligiloAtentaro, vi povos ekscii, ĉu oni redaktis antaŭnelonge iun el la paĝoj, pri kiuj vi deziras tion scii; tion vi povas agordi. Kaj agordojn vi trovos per la ligiloPreferoj.Gamliel Fiŝkin19:15, 24 jul. 2016 (UTC)Reply

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj

[redakti fonton]

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejoĉi tie!DidiWeidmann (diskuto)16:06, 4 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Invito al grava diskuto

[redakti fonton]

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉeVikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin perMediaWiki message delivery (diskuto)00:13, 26 sep. 2016 (UTC)Reply

Vikipedio:Ĉefpaĝo

[redakti fonton]
https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:%C4%88efpa%C4%9Do&curid=656&diff=6035719&oldid=6026608

Ĉu ne estas vero ke "aktivaj uzantoj" = "redaktantoj" kaj "malaktivaj uzantoj" = "legantoj"?Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:06, 10 okt. 2016 (UTC)@Marek Mazurkiewicz: Saluton. Laŭ la programaro MediaWiki, tiu variablo donas la nombron de "uzantoj kiuj faris iun agon dum la lastaj 30 tagoj", kie "fari agon" plej verŝajne signifas "redakti" (aŭ fari similan, redaktan agon). Viaj egalaĵoj do validas. Mia ŝanĝo estas esence pleonasma, sed eblas ĝin kompreni ankaŭ tiel, ke multaj el la legantoj iam fariĝis redaktantoj pro iu eksperimenta redakto, sed ĉar ili ne aktivis dum la lasta monato, ili nun estas "malaktivaj redaktantoj". Krome per eviti la vorton "uzanto" oni evitas miskomprenon de la publiko kies anoj laŭ mia opinio povas facile kompreni sin "aktiva uzanto" (ekz. iu, kiu revenas al Vikipedio regule por uzi ĝin por eksciadi faktojn) kaj tial antaŭvidus esti inkluzivita en tiu numero, kio tamen ne tiel estas. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto)15:41, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Unua Mondmilito

[redakti fonton]

Saluton. Mi per Vikipedio klopodas kontakti kun vi kaj mi pardonpetas ke mi faras tion por afero ne strikte Vikipedieca ankoraŭ. Mi (kun aliaj) preparas kolektivan libron pri laUnua Mondmilito kiu publikiĝus kadre deSAT antaŭ aŭ dum 2018. Vi scias ke en 2014 aperis lavango de filmoj, libroj kaj aliaj publikaĵoj prie. Tio estus nia kontribuo kaj ankaŭ de Esperantujo ĝenerale. En ĝi aperos io pri Francio, Germanio, Rusio eĉ de Hispanio, el diversaj vidpunktoj, ankaŭ pri Zamenhof mem, elLanti, el tiamaj esperanto gazetoj ktp., memoroj de malnovaj esperantistoj, klopodoj de pacistoj ktp. Tiukadre ni vidas ke mankas io pri centra Eŭropo, tio estas inter Germanio kaj Rusio aŭ alivorte pri la iama Aŭstri-Hungario. Krome mi memoras kiel ege agraba legado tiu de La soldato Ŝvejk. Nun mia peto aŭ demando: ĉu vi scias pri io tiurilate (eble jam publikigita se oni rajtigas nin republikigi kio estas la sistemo por kelkaj tekstoj jam enarigitaj) aŭ iu kiu povus kaj dezirus kunlabori, ne gravas ĉu serioze pri la milito, pri memoroj (kompreneble de partoprenintoj sed de kiu aŭdis pri avoj ktp., pri la nuna komentaro en Ĉeĥio pri la revizio pri tiu historio (eble kaŝite pro la memoro de laDua Mondmilito), kaj ĉefe pli humore aŭ eĉ amuze pri Ŝvejk kaj la nuna kono aŭ aprezo de tiu soldato en Ĉeĥio. Mi esperas ke vi povu sugesti iun kontakton kiu povu plenigi tiun truon en nia projekto. Se vi deziras pli da informo tiurilate ne dubu demandi. Dankon. Kani.--kani (diskuto)13:00, 18 okt. 2016 (UTC)Reply

Saluton Kani, se mi bone memoras, mi jam respondis retpoŝte al vi kaj rekomendis al vi turni vin al Petro Chrdle. Se vi ne tiun retmesaĝon ricevis aŭ se vi bezonas pliajn informojn, bonvolu rekontakti min ankoraŭ. Amike salutasMarek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto)15:34, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט

[redakti fonton]

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion:Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארטDidiWeidmann (diskuto)12:46, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Kandidato por administrantiĝo

[redakti fonton]

Saluton! Mi proponis min ĉespeciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate,Vikiano (diskuto)03:08, 23 nov. 2016 (UTC)Reply

Ŝablono ELiSo

[redakti fonton]

Jen:-) {{Uzanto ELiSo}}

ELiSo
Mi estas membro de
Esperanto kaj Libera Scio




Vikiano (diskuto)05:14, 10 dec. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono

[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝinVikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto)05:43, 26 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Vandal

[redakti fonton]

Hello.This vandal has been vandalizingHi over the last few months. I recommend blocking the IP address for a month or more; considering the history I think it is necessary. Thank you,Vermont (diskuto)14:25, 14 jan. 2019 (UTC)Reply

J. B. de Mello e Souza

[redakti fonton]

Saluton samideano, ĉu mi povus peti al vi fari la "request for history merge" de la sekvaj artikoloj:J. B. de Mello e Souza kajJoão Batista de Melo e Sousa. Dankon --Ceancata (diskuto)19:59, 18 feb. 2019 (UTC)Reply

Erarajn datojn

[redakti fonton]

Saluton, kara amiko!Pasintjare ni babilis pri eraraj datoj (ĉefe) en informkestoj. La problemo estas en {{Dato kaj loko}}. Mi pensas ke tie estas kelkaj similaj problemoj. Informkesto montras erarajn datojn ĉefe se dato enhavas nur jaro (precipe antaŭ Kristo). Tiakaze informkesto montras ekz. jaron 2060 aŭ la 30-a de novembro de apuda jaro. ViduVikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/6#Ŝablono:Dato kaj loko. Aliaj ekzemploj:Apiano,Aulus Persius FlaccusPetr Chelčický. Pli kaj pli datoj estas el vikidatumoj, do pli kaj pli datoj estas eraraj aŭ oni devas ripari permane. Ĉu vi povas revizi tion? Estus bonege ripari tiun ŝablonon.Dankon pro via tempo!--LiMr (diskuto)17:03, 20 mar. 2019 (UTC)Reply

Fenikals' contributions

[redakti fonton]

Hello! I have to address to Esperanto Wikipedia sysops thatFenikals constantly violates CC-BY-SA licence. Literally all of his articles are translated from English Wikipedia but he refuses to put "Tradukita" templates. As you can check out, Fenikals' articles are copying English articles word-by-word, also copying the English syntax (which might indicate this user doesn't understand English and uses Google Translate to make up his articles). Please beware, this user denies that his articles are poorly translated so please be prepared to any kinds of aggressive reaction from him. I believe this user needs some kind of guidance, while sysops and active users of Esperanto Wikipedia must trace the sources of his articles to avoid the license violations. Thank you.--Ole Førsten (diskuto)03:10, 30 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Ĝenanta skatolo

[redakti fonton]

Estu dankita pro via helpo.

Jean-François Clet (diskuto)16:27, 14 dec. 2020 (UTC)Reply

Traduko de ŝablonoj

[redakti fonton]

Dankon pro via komentoĉi tie. Ĝi signifas multon por mi!

Mi ankaŭ volis danki vin pro io alia: En 2016, vi montris al mi dum Vikimanio ilojn, kiujn vi havas en la Ĉeĥa Vikipedio por konverti ŝablonojn. Inspirita de tio, simila funkcio estis aldonita al EnhavTradukado, tiel ke ĝi povus esti uzata por traduki artikolojn en ĝenerala maniero en Vikipedio en ĉiuj lingvoj.

Nun estas Komunuma Deziro, ke proponas etendi ĉi tiun funkcion de EnhavTradukado al ĉiuj redaktaj interfacoj. Eble ĝi ankaŭ estos paŝo al plena efektivigo de la vizio deMallokaj Ŝablonoj.

Vi povas legi pli al ĉi tiu blogaĵo:https://esperanto.wiki/2020/esperantisto-proponas-revoluciigi-vikimediajn-sablonojn/

Ĉu vi povas voĉdoni por ĝi? Nur iru alĉi tiu paĝo kaj alklaku "Support", kaj poste "Support" denove.

Post tio, vi ankaŭ povas rakonti tion al viaj amikoj :)

Dankon! --Amir E. Aharoni (diskuto)13:20, 15 dec. 2020 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo

[redakti fonton]

Saluton, Blahma! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉeVikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto)18:14, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

How we will see unregistered users

[redakti fonton]

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an adminwill still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working onbetter tools to help.

If you have not seen it before, you canread more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you cansubscribe tothe weekly technical newsletter.

We havetwo suggested ways this identity could work.We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You canlet us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj

[redakti fonton]

Kara, Blahma, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj -Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj;-)

PARTOPRENU LA KONKURSON

Amike, --KuboF Hromoslav19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply


Mia propono por nova ĉefpaĝo

[redakti fonton]

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo:Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto)21:27, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Need your input on a policy impacting gadgets and UserJS

[redakti fonton]

Dear interface administrator,

This is Samuel from the Security team and I hope my message finds you well.

There is anongoing discussion on a proposed policy governing the use of external resources in gadgets and UserJS. The proposedThird-party resources policy aims at making the UserJS and Gadgets landscape a bit safer by encouraging best practices around external resources. After an initial non-public conversation with a small number of interface admins and staff, we've launched a much larger, public consultation to get a wider pool of feedback for improving the policy proposal. Based on the ideas received so far, the proposed policy now includes some of the risks related to user scripts and gadgets loading third-party resources, best practices for gadgets and UserJS developers, and exemptions requirements such as code transparency and inspectability.

As an interface administrator, your feedback and suggestions are warmly welcome until July 17, 2023 on thepolicy talk page.

Have a great day!

Samuel (WMF), on behalf of the Foundation's Security team23:02, 7 jul. 2023 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto

[redakti fonton]
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Blahma,
Mi ĵus kandidatigisUzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie:Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, —SuperNabla🪰08:24, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

Fermo de toksa diskuto

[redakti fonton]

Saluton! Estigxis toksa diskutoVikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72 kiu aktivis dum pli ol du semajnoj, kaj kiun nun iu ĝisnune neengagxigxinta administranto fermu. Bv faru tion.Taylor 49 (diskuto)19:49, 16 dec. 2023 (UTC)Reply

Diskuto

[redakti fonton]

Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Taylor 49. Eble vi emas partopreni.Taylor 49 (diskuto)22:38, 8 sep. 2025 (UTC)Reply

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Blahma&oldid=9190558"

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp