Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Uzanto-Diskuto:Aidas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment:antaŭ 3 monatoj by Kani in topicSaluton

Mi hodiaŭ atingis vikipedian "mejloŝtonon". Certe estas homoj kiuj kontribuas multe pli ol mi, sed mi tamen kontentas - interalie, ĉar mi hazarde trafis ekranfoti la ĝustan momenton... antaŭajn "mejloŝtonojn" de mi mi mem tute ne rimarkis.Aidas (diskuto)11:48, 23 okt. 2024 (UTC)Reply


i   Bonvenon alVikipedio en Esperanto,Aidas!

Ĉi tio estas viadiskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliajuzantoj.

En Vikipedio ekzistas ceterediskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegikiel redakti paĝon kajkiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas laregulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni lakvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memorune kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicencealinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesusubskribi ĝin tajpante —~~~~ aŭ uzante la butononVia subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭuzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vianuzantopaĝon la kodon{{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭlingvokapabloj kajdevenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Yekrats 12:22, 11. Okt 2007 (UTC)

Bv aldoni kategoriojn pri naskiĝintoj. Tio estas duobla laboro aldoni ilin poste. Ekz. Kategorio:Naskiĝintoj en 1957Petro@diskkont 11:25, 28. Okt 2007 (UTC)

En ordo!Aidas 11:30, 28. Okt 2007 (UTC)

Cetere, vi antaŭ nelonge hodiaŭ skribis en la paĝo de Vikipediisto "Narvalo":"Ĉu vi povus fari ion kun tiu vandalo, kiu denove komencas vandali? Li redaktis el pluraj adresoj. Vidu ankaŭ miajn kontribuojn." Temas pri la sviso "Didi Weidmann". Laŭ mia ĵusa rigardeto li proponas nomi svisajn urbojn kun esperanta nomo laŭ tiu esperanta nomo, kaj meti redirektigojn de la germana kaj franca nomo al la esperanta. Tio ŝjnas al mi ne tro malbona solvo en lando, kie parolatas pluraj lingvoj kaj multaj urboj havas plurajn nacilingvajn nomojn. Se li aplikas tion pri ĉiu vilaĝo aŭ montara bieneto de Svislando, temus pri troigo, sed pri granda urbo kiel "Soloturno" tia ideo almenaŭ diskuteblas. Kio ekzakte estas vandalisma pri li? Kial oni devus forbari lin per ĉiuj manieroj el vikipedio?Aidas 11:44, 28. Okt 2007 (UTC)

Via ĵusa poluro

[redakti fonton]

AlYekrats:

Dankon pri viaj ĵusaj poluretoj pri la politikista artikoloĝermoPádraig Flynn.

Mi intence ne metis ligon pri la tago de lia naskiĝo, ĉar mi supozus, ke nur vere gravaj mondaj eventoj ligu al la paĝo, kaj ne ĉiu ajn hazarda okazaĵo kiel naskiĝo de ĉiu ajn, kiu menciiĝas en Vikipedio. Pri tio, ke "irlanda politikisto" pli bone sonas ol "politikisto de Irlando", vi pravas.

Mi intence skribis "politikisto de [la ŝtato] Irlando", ĉar ekzempleLeon Brittan estis politikisto reprezantante Brition sed de litova, juda deveno. Kaj imageblas ke kataluno aŭ eŭsko, kiu iĝas politikisto en Eŭropa Unio nome de la ŝtato Hispanio, tute ne volas esti nomata "hispana", sed "kataluna" respektive "eŭska"... Kaj tiel plu. Tamen ĝenerale politikisto de iu lando komprenas sin kultura ano de tiu lando, kaj tiam - kiel dirite - laŭ la tekstofluo "irlanda politikisto" pli bone sonas (sincere dirite, mi iom pigris, kaj simple enmetis la landonomon post vorteto "de", ĉar tiel ĝermeto iom pli rapide kreeblas ol per la vortumo [[lando kun substantiva finaĵo|lando kun adjektiva finaĵo]]). Mi plidiligentiĝos kaj ŝanĝos mian kutimon.

La ŝablonon DEFAULTSORT mi ĝis nun vidis en malmultaj artikoloj (de la angla kaj germana vikipedio), kaj apenaŭ en la esperanta (litova, itala, ktp...). Mi supozas, ke "DEFAULTSORT:Familia nomo, persona nomo" en kategorioj aŭtomate enordigas la artikolon sub la unua litero de la familia nomo. Ĉu tio estas la senco de la ŝablono? Se jes, mi konfesas, ke la ideo estas bona. Domaĝe nur, ke kreo de eta ĝermo iĝas vere mezgranda laboro, se oni vere alcelas "perfektan ĝermon"...

Aidas 12:47, 28. Okt 2007 (UTC)

"Gravaj mondaj eventoj" ligintaj al datoj

[redakti fonton]

Estimata Aidas, ne timu pri la graveco de la datoj en biografiaj artikoloj por ligi tien. Oni povas alklaki tien, kaj trovos aliajn homojn naskigitajn je la sama naskodato. Laŭ mia opinio, tia informo estas interesa! Amike salutasYekrats 14:30, 28. Okt 2007 (UTC).

Nu bone, en ordo.Aidas 14:34, 28. Okt 2007 (UTC)

Nova temo:

[redakti fonton]

Mi ne vidas sencon de via agado.Narvalo 19:54, 4. Nov 2007 (UTC)

Vi supozeble volas diri: "Mi ne vidas sencon de via agado de hodiaŭ posttagmeze" (mi esperas). Mi antaŭe ne bone sciis, kie klarigi, pri kio mi pensis hodiaŭ posttagmeze, sed volonte mi tion faras nun:

Delonge en multaj artikoloj estas skribite la [[1-a de januaro|1-an de januaro]] kaj simile, kiam temas pri dato, kaj [[angla lingvo|angle]] ... (=en la angla lingvo ...) kaj simile, kiam temas pri la nomo de urbo, organizaĵo aŭ similaĵo en nacia lingvo. Multe pli simple estus simple tajpi [[1-an de majo]], kaj fidi pri redirektigo de tie al la paĝo [[1-a de majo]] (tio delonge eblas, ĉar jam dum 2005 Petro Tomasovsky instalis tiajn redirektigojn, nur ke ŝajne multaj ne konscias pri tio), kaj skribi [[france]] ... aŭ simile kaj fidi pri redirektigo al la paĝo [[franca lingvo]]: Kiam temas pri unuopa mencio de nacilingva formo, la ŝparo estas minimuma, sed se oni skribas pri ekzemple internaciaj politikaj partioj aŭ internaciaj organizaĵoj, la ŝparo dum tajpado rapide rimarkeblas. Pri iuj lingvoj, ekzemple la paĝomalagase (do "en lamalagasa lingvo"), tia redirektigo jam estis farita, sed en plej multaj ne... Tiun penson en la kapo, mi hodiaŭ kreis pliajn redirektigojn de "lingva nomo en adverba formo" al la koncerna "artikolo pri tiu lingvo". Fakte la sama ideo, kiun havis Petro T. antaŭ du jaroj pri la datoj (pri kiu lastsemajne atentigis minVikipediisto:Yekrats). Daŭre eblos tajpi [[estona lingvo|estone]] kaj simile, se oni volas, sed laŭplaĉe ankaŭ sufiĉos [[estone]]. Laŭ mi tute sence.

Ĉu vi nun komprenas mian agon?

Sincere,Aidas 20:30, 4. Nov 2007 (UTC)

La analogio bonas.Narvalo 20:41, 4. Nov 2007 (UTC)

Lingvonomoj en adverba formo

[redakti fonton]

Mi ŝatas la ideon pri lingvonomoj en adverba formo kaj uzos la "mallongigojn". Cetere mi ankaŭ tute aprezis viajn artikoletojn pri politikistoj de laEŭropaj KomisionojThorn ĝisBarroso, pri kiuj vi laboretis ĝis antaŭ kelkaj tagoj. La laboro ankoraŭ ne estas finita. Estus bele se vi trovus tempon kompletigi ĝin. Ĉu?

Sincere,ThomasPusch 18:07, 5. Nov 2007 (UTC)

Artikolo pri la ruso Ĵirinovskij

[redakti fonton]

Bonvolu tuj ĉesi alidirekti el rusa lingvo kaj similaj. Mi forigos ĉiujn.Narvalo 19:51, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo:
Bone, bone... mi eĉ ne havis ŝancon meti la artikolon, al kiu la redirektigoj celu. Sed ĉu ne estas sence, ne nur skribi artikolon pri ruso sub titolo de esperanta latinliterigo, sed ankaŭ meti redirektigojn de la originala, cirila nomo (kaj supozeble ankaŭ de la ne-esperanta, angla, sed ĉie krom en Esperantujo uzata latinliterigo), por faciligi la trovon de tia artikolo???

Se vi ankoraŭ atendas minuton, la artikolo mem estos en sia loko...

Aidas 19:55, 11. Nov 2007 (UTC)

PS: Ĉu vi ne povus kutimiĝi skribi iom pli ĝentile??? Mi aktivetas en vikipedio nur proksimume monaton, post kiam mi antaŭe nur observis paĝokreojn, kaj ankoraŭ lernas. Sed la tono de iuj el viaj notoj (kiel tiu, al kiu respondas la supra noto, sed neniel nur parolante pri notoj al mi) ŝajnas al mi tute maltaŭga...

Aidas 20:14, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo deNarvalo:
Pardon min, sed mi post 3jara vikipediumado perdas la paciencon, kelkfoje alfrontante la saman problemon. Ĉar - krom Yekrats - preskaŭ neniu korektas, ofte mi devas perdi tro multan tempon por purigado de Vikipedio. Tio kelkfoje trouzas miajn nervojn. (Vi do uzis nomon malĝuste laŭ la angla transskribo kaj tion variis, tio altigis mian sangopremon.)

  1. Ekzistas ie paĝo pri rusigo de nomoj
  2. okaze de rusaj nomoj, ni ne uzas la patran nomon
  3. ni ne uzas alidirektojn el angla, rusa kaj aliaj nomversioj (eble nur la anglan ĉe la aziaj lingvoj)
  4. pri aliaj kutimoj, problemoj demandu min, mi povas mallonge respondiNarvalo 20:28, 11. Nov 2007 (UTC)

Respondo:
Dankon pro via respondo, kaj pri la tri informoj:

1.Ekzistas ie paĝo pri rusigo de nomoj:En noto de vi sur la diskutpaĝo de vikipediistoThomasPusch mi legis pri tiu paĝo, al kiu vi jen aludas, kaj mi jam aplikas ties proponojn, ekzemple dum la ĵusa esperanta latinliterigo de la rusa nomoVladimir Volfoviĉ Ĵirinovski. *

2.Okaze de rusaj nomoj, ni ne uzas la patran nomon:Tio ŝajnas al mi iom nekutima, ĉar al mi ŝajnas ke por ruso la patra nomo apartenas al la nomo. Sed mi senprobleme povas adaptiĝi, se estas redirektigo de la plena nomo kun patra nomo al la esperanta artikolo sub mallonga nomo sen patronomo. Dankon pro la sciigo.

3.Ni ne uzas alidirektojn el angla, rusa kaj aliaj nomversioj (eble nur la anglan ĉe la aziaj lingvoj):Tion mi bedaŭras, ĉar la origina nomo en la cirila (aŭ greka aŭ alia) alfabeto ja estas la vera nomo de la "objekto" pri kiu temas artikolo. Mi tre subtenas ke la esperanta artikolo estu sub titolo de esperantlingva latinliterigo, sed mi donus redirektigojn (se konate) de la originale skribita nomo, kaj en kazo de dubo ankaŭ de anglalingva aŭ franclingva (aŭ iu ajn internacie kutima) latinliterigo al la esperante latinliterigita artikolotitolo. Redirektigoj laŭ mi neniam malhelpas, nur povas helpi trovi la deziratan celon. Ĉu ne ? ? ? ?

Mi tuj ŝovos la artikolon de la (al mi malsimpatia, sed politike menciinda) s-ro Ĵirinovski al paĝotitolo "Vladimir Ĵirinovski" sen patra nomo, kaj en eblaj ontaj artikoloj pri rusoj "subpremos" la patran nomon (mi ne planas aparte multe skribi pri rusoj). Se estas iu teknika problemo pri la kazo, ke redirektigoj iĝus "tro multaj" (kion ajn tio signifas), bonvolu mallonge klarigi al mi. Sendepende de tio mi ankaŭ povas provi iom "bremsi min" pri redirektigoj, sendepende de la propra konvinko.

Aidas 22:11, 11. Nov 2007 (UTC)

* Tamen mi ŝajne ne sufiĉe atente legis, kaj post kontrolo konkludas ke laŭ la paĝo citita ĉeThomas Pusch vi pravas pri aserto sur la artikola diskutpaĝo, ke "la ĝusta nomo estas en eo Vladimir Ĵirinovskij" (kvankam [ekzemple pri tiu homo] la angla, franca, germana, hispana, ivrita, nederlanda, pola, portugala kaj rumana transliterigo [granda plimulto de ĉiuj lingvoj] forfaligas laj el la finaĵo kaj finigas tiajn vortojn per simpla -i aŭ -y). Nur hazarde mi post forfaligo de la patra nomo ankoraŭfoje videtis la artikolan diskutpaĝon, kaj ankoraŭ vidis vian noton. Belas se vi notas unuavice sur lapersona diskutpaĝo, ĉar pri ŝanĝo de laartikolaj diskutpaĝoj oni ja ne estas atentigata. Mi ne tre ŝatas la finaĵon -ij, sed konscias ke pri mia ŝato ne temas, kaj aldonos la finaĵon -ij (kiu en la "scienca latinliterigo" ene de la teksto ja jam estas konsiderata). Nun vere sufiĉu: Tiom da tempo mi neniel volis dediĉi al la dekstra ekstremisto...

Aidas 22:25, 11. Nov 2007 (UTC)

Administranto

[redakti fonton]

Kara Aidas, mi nun oficiale estas administranto, kaj deziras danki vin pro via voĉdono kaj pro via afabla komento. Ne hezitu kontakti min pro iu ajn kialo ! Amike,Thomas Guibal 16:39, 16. Nov 2007 (UTC)

Re: Flago-de

[redakti fonton]

Please checkVikipediista_diskuto:Malafaya#Flago-de-....svg. Thanks,Malafaya 12:38, 16. Jun 2008 (UTC)

Vidu la teme ligitan diskutonVikipedio:Diskutejo/Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj.Aidas

Iw įstatymas į lietuvišką vikipediją

[redakti fonton]

Gal nereikia pačiam dėti interwiki į kiekvieną straipsnį. Siūlau susiprogramuoti botą (jei sugebėjote išmokti esperanto, tai ir botą susiprogramuoti sugebėsite :)). Manual'as kaip tai padaryti yračia. Ir jums nereikės dėti interwiki nuorodų rankiniu būdu :).--Spaideris 17:10, 28. Feb 2009 (UTC)

... Interesa kuraĝigo, sed tamen mi ankoraŭ timas tuŝi roboton. Se io misfunkcius kaj la roboto vandalus en centoj da paĝoj, mi mortus je honto ... Aidas

Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco

[redakti fonton]

Kara Aidas, mi vidis, ke vi voĉdonis por la varianto 1, mi havas la impreson, ke vi tamen ne realizis, kian konsekvencon tia rigida (superflua) regulo havos: Oni poste devus decidi aŭ por "ujo" aŭ por "io"! La rezulto estas, ke oni poste (en ĉiuj artikoloj de la vikipedio - tiel tekstas la propono) ne plu rajtus uzi au la formon "Germanio" aŭ la formon "Germanujo": Tio estus tute absurda regulo neniel pravigebla! Mi supozas, ke vi verŝajne pripensinte la konsekvencon, kiun la proponintoj de la baloto kaŝis lerte, ŝaĝos vian opinion. Persone mi favoras la kvaran opcion (pli demokrate estintus, se ni unue entute, kiel mi proponis voĉdonintus nur pri la demando ĉu entute tia regulo necesas aŭ ne, sed ŝajane tio ne estas la volo de la plimulto, do ni nun havas la kvar alternativojn, el kiuj laŭ mi la kvara estas la plej eltenebla)DidiWeidmann 11:18, 24. Jun 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto

[redakti fonton]

Saluton Aidas! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en labaloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile.Marcos 21:56, 29. Jun 2009 (UTC)

Roboto

[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke vi estas ŝanĝanta mane la ŝablonan parametron. Kial vi ne uzasroboton? --→ Airon 09:27, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Le Déserteur (kanzono)

[redakti fonton]

Hi Aidas, how are you? I've seen you put two pictures in this page, about this wonderful song. Sorry I don't speak Esperanto, but I would like to thank you very much. No problem, answer in Englis.

Have a nice weel end

Rei Momo FR

Rei Momo IT

Klement Gottwald

[redakti fonton]

Saluton, vi faris korektojn enKlement Gottwald. En sekcioEn la regno de Stalin estas uzita formo de Baŝkira Aŭtonomia Respubliko. Ĉu tio estasBaŝkirio?Zuazua 18:53, 11. Okt 2009 (UTC)

Mi ja ne faris grandan korekton en la entute longa artikolo, sed nur koncize aldonis la kategorion "Ministroj pri defendo". Sed mi tre forte supozas ke vi pravas kaj ĵus aldonis redirektigon deBaŝkira Aŭtonomia Respubliko alBaŝkirio.Aidas 18:57, 11. Okt 2009 (UTC)
Mi intertempe vidis vian alidirektilon. Ankaŭ mi povus rigardi pli bone kaj ekscii, ke oni parolas tie pri Ufa, la ĉefurbo de tiu respubliko. Dankon.Zuazua 19:00, 11. Okt 2009 (UTC)
Tiom senpripensa via demando tute ne estas. En multaj kazojekzistas malsamaj artikoloj pri la iamaj subŝtatoj de Sovetunio kaj nunaj suverenaj ŝtatoj (ekzempleLitova SSR kajLitovio) respektive nunaj subjektoj de la Rusia Federacio. Kaj en la artikolo (fakte ĝis nun nur listo) priAŭtonomaj respublikoj de Sovetio antaŭvidatas estonta aparta artikolo pri la tiamaBaŝkira ASSR.Se tia artikolo jam estus verkita, laŭ konteksto eblus aŭ direktigi la menciojn pri Baŝkirio en artikoloj al la iama aŭ nuna subŝtato. Sed ĉar ĝi ĉiukaze ankoraŭ ne ekzistas, nun bonas la alidirektigo alBaŝkirio.Aidas 19:19, 11. Okt 2009 (UTC)
Nur nun mi ekatentas, ke en la vorto "Baŝkirka Aŭtonomia Respubliko" estas tajperare troa litero "k": kompreneble temas pri "Baŝkira Aŭtonomia Respubliko". Mi korektas tiun etan tajperaron en la artikoloKlement Gottwald, kaj metas bonan alidirektilon al la tekstoBaŝkirio. La argumentado kompreneble validas malgraŭ la tajperara litero "k".Aidas (diskuto) 12:11, 1 Jun. 2012 (UTC)
Plia sondeto montras, ke intertempe laŭdinde ekzistas artikoloBaŝkira ASSR. La alidirektilo do kompreneble celos tien.Aidas (diskuto) 12:15, 1 Jun. 2012 (UTC)

RE:?

[redakti fonton]

Saluton, mi malfaris vian kontribuon ĉar mi vidis, ke en la itala lingvo ekzistas paĝon pri Chiara Moroni, sed mi volus traduki ĝin esperante Ruĝaj ligiloj estas utilaj por adverti la redaktanto, ke se oni volas, oni povas krei paĝon. Do, mi pensas, ke estas plibone lasi la ruĝajn ligilojn. Por la ŝprucfenersto, bonvolu vidiVikipedio:Aldonaĵoj/Navigadŝprucfenestroj. Mi malfaris vian kontribuo per aŭtomata restarigilo de tiu ilo. --→ Airon 11:23, 12. Okt 2009 (UTC)


Monatoj

[redakti fonton]

Saluton Aidas.Laŭ PMEG

"Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo. Nuntempe tamen multaj skribas ilin minuskle, kvankam oni ankoraŭ ĉiam traktas ilin kiel Monatonomoj (ĉiam sen la)."

"Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano, Brumero k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute laŭ la bazaj reguloj por tiaj nomoj (kaj estas skribataj kun komenca majusklo)"

En mia lingvo (franca lingvo), monatonomoj ne estas propraj nomoj.

Kore

--pino 17:40, 20. Okt 2009 (UTC)

Mi ne tre certas, kial vi skribas tion speciale al mi... Supozeble mi ie vidis iun daton kiel1-a de Januaro (ruĝa, neniengvidanta ligilo) kaj korektetis ĝin al1-a de januaro, ligilo kiu sendas al artikolo pri eventoj de la 1-a de januaro. Tio ŝajnas al mi tute senca ago, ĉar oni laŭeble evitu neniengvidantajn ligilojn, se jes ja estas artikolo pri la temo. En mia lingvouzo la vikipedie uzataj formoj de datoj kun minuskla monatonomo ŝajnas en ordo (en mia hejma lingvo, la litova, monatoj ĉiam minusklas, do mi kutimas je tio). Tamen se vi tre emociiĝas pri la majuskleco de monatonomoj, instigu diskuton en la diskutejo ĉu vi rajtas alinomigi ĉiujn 366 artikolojn pri unuopaj tagoj de la jaro de la minuskla al majuskla formo. Tiam aŭtumate kreiĝas redirektilo de la minuskla al la majuskla formo, kaj ĉiuj artikoloj kiuj uzas ligilon pri tago de la jaro en minuskla formo tamen tenas funkciantajn ligilojn. Mi mem ne volas batali tiun batalon, ĉar mi kontentas pri la minusklaj formoj, sed tamen mi ne tre protestus se ekestus tia decido. Ĉiukaze mi certas ke mi neniam skribis monatonomon kun artikolo "la", almenaŭ ne intence: Monatonomo kun "la", en tio mi plene konsentas kun MPEG, aspektus plej strange.

Aidas 20:38, 20. Okt 2009 (UTC)


Mi ne rimarkis ruĝajn ligilojn kaj en mia hejma lingvo ankaŭ monatoj ĉiam minusklas.

Nur vi korektis kaj alioj korektis malsame kaj mi ekzamenas.Kore --pino 20:53, 20. Okt 2009 (UTC)

Herman Van Rompuy

[redakti fonton]

Gratulojn ke vi kreis la mankintan artikolon priHerman Van Rompuy, (nun elektitaprezidanto de la Eŭropa Konsilio). Tamen mi surpiziĝas ke vi prezentis lin naskiĝinta en 1954 dum ĉiuj aliaj informiloj mencias 1947. De kie vi prenis tiun informon ? --@ 06:58, 20. Nov 2009 (UTC)

Mi dankas pro la gratulo. En oktobro 2009 mi provis krei artikolojn pri ĉiuj ĉefministroj de eŭropaj ŝtatoj, pensante ke tio estas minimuma postulo rilate al la nivelo de la e-lingva vikipedio. Probable mi prenis la jam ĵus verkitan e-lingvan artikolon de alia ĉefministro, ŝanĝante ĝin al e-lingva artikolo pri Herman Van Rompuy, kaj en tiu ŝanĝo mi pretervidis korekti la naskiĝjaron. Vi tute pravas pri la naskiĝjaro 1947, mi simple ne rimarkis la senintencan eraron de mi. Dankon pro via atento!

Aidas 10:57, 4. Dec 2009 (UTC)

Historical provinces in Finland

[redakti fonton]

Inthis picture the eastern border of Finland inSalla andKuusamo is not right, because now it is as it has only been after the second world war, while in Karelia the border is as it was before the war. Also the borders of historical provinces inside finland may be slightly inaccurate (see the map infinnis wikipedia for perhaps more precise borders; but in this more accurate map the area ofVästerbotten is not shown, as well as there is not shown the area of Karelia, that was part of finland up to 1939. And to be sure this is difiucult, actually the eastern border of finland in 1809 and 1939 was not the same, so the design of the map is sure to be complicated, as well the writing of its legends ands subtitles. --Urjanhai 10:53, 26. Nov 2009 (UTC)

I am no specialist in the history of Finland and Sweden, just took the imageFile:Svpmap blank.png labelled in English, and translated the label to Esperanto (File:Historiaj provincoj de Svedio kaj Finnlando.png), German (File:Historische Landschaften Schwedens und Finnlands.png) and Swedish (File:Historiska landskap i Sverige och Finland.png). But it is clear to me that a "map about the historical provinces of the Swedish Kingdom including the eastern, mainly finnishspeaking provinces" has to reflect the situation of 1809 and clearly has to include Karelia. I don't doubt that your information about the border inSalla andKuusamo is right, and also about the borders of historical provinces inside Finland. Only I don't think I am the right person to correct the inaccurate map. Being lithuanian, I'm just a neighbor, and in autumn I helped to expand the articles about historical and modern provinces in nowerdays Sweden and Finland in the Esperanto-Wikipedia, seeing the need to fill in more information there. Maybe you yourself could design the maps properly, or some other volonteer from Finland. My interest would just be to finally have identical maps labelled in english, german, esperanto, swedish and if possible finnish (or more languages if needed) - not just in english.

Aidas 10:51, 4. Dec 2009 (UTC)

Vikifontaro

[redakti fonton]

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:31, 24. Dec 2009 (UTC)

ŝablono:Politikisto

[redakti fonton]

Vi ŝanĝis parametrojnoficejo -->ofico en {{Informkesto Politikisto}}. Kial vi ne ŝanĝis la novajn parametrojn en rilataj artikoloj?Zuazua 20:40, 5. Feb 2010 (UTC)

Kiel vi povas vidi, kontrolante mian protokolon pri redaktoj, mi lastatempe havis tre malmultan tempon por vikipediumado... Bedaŭrinde... Mi ĵus konstatis, ke ekzemple ThomasPusch dum la lastaj semajnoj ŝanĝis multajn parametrojnoficejo -->ofico en rilataj artikoloj. Permane korekti ĉiujn misajn uzojn de la parametro estas laborego, pri tio mi konsentas. Sed ĉiuokaze la uzo de "oficejo" kie ĝi uziĝis en laŝablono:politikisto estusevidenta eraro - tutklare temas pri ofico, ne pri oficejo, eĉ se kostas penon korekti la eraron ĉie. Pri tio ankaŭ konsentas vi, ĉu? Estime,Aidas 13:02, 9. Mar 2010 (UTC)

PS: Mi bedaŭrinde tute ne havas spertojn pri robotoj ... Ĉu povus esti bona ideo taskigi roboton ŝanĝi ĉiujn "oficejo2" al "ofico2" ktp.? Klaras ke ne eblas ŝanĝi ĉiujn uzojn de la vorto oficejo al ofico en vikipediaj tekstoj, sed "oficejo + numero sen interspaco" laŭ mi aperas nur en la misa antaŭa parametro de la ŝablono... Aidas

Estona partio kaj estona ŝtato

[redakti fonton]

Saluton Aidas, mi vidis, ke vi kreis artikolojn priPopola Fronto de Estonio kaj priEstona Soveta Socialisma Respubliko. Mi aldonis ŝablonon pri politikaj partioj kaj pri pasinta ŝtato kaj mi forigis tabelon (ne faru tion! Bv. peti al aliuloj se ekzistas jam ŝablonon!). Dankon por via verko! Kore, --→ Airon 17:42, 17. Maj 2010 (UTC)

Saluton Airon90,

unue mi devas modeste atentigi ke ne mi verkis la artikolon pri Estona SSR, nur tiun malgrandan pri la popola fronto de Estonio. Sed tio ne gravas. Gravas diri ke mi tute konscias pri la "informkesto partio". Sed mi intence ne aplikis ĝin al tiu movado kaj al la parencaPopola Fronto de Latvio: Temis pri civitanaj iniciatoj, malmulte strukturigitaj politikemaj movadoj, laŭ la reganta maldemokrata reĝimo pli-malpli kontraŭleĝaj - laŭ mi politika partio estas organizita strukturo (en demokratio aŭ pseŭdodemokratio), kiu partoprenas balotojn, celas okupi politikajn postenojn por influi la ŝtatan evoluon, kaj havas elektitajn gvidantojn (prezidantojn, partiajn sekretariojn, estraranojn). Mi ne nomus la organizaĵon "Greenpeace" politika partio, kaj mi dubas ĉu vere eblas nomi la popolajn frontojn de Estonio kaj Latvio tiel. Tial neniu alilingva artikolo pri la movado uzas "informkeston partio", kaj laŭ mi ankaŭ la esperantlingva artikolo rezignu pri ĝi. Iuj alilingvaj artikoloj tamen grandanime ordigas la movadon en la kategorion "politikaj partioj de Estonio" respektive (se en la koncerna vikipedio ekzistas aparta kategorio) "malaperintaj politikaj partioj de Estonio" - la kataluna, angla, itala kaj finna - kaj tion mi kopiis. La estona, germana, norvega kaj rusa nur enordigas ĝin en la pli ĝeneralajn kategoriojn "politiko/historio de Estonio". Mi pensas ke permeseblas la kataluna-angla-itala-finna modelo meti la artikolon en kategorion "malaperintaj politikaj partioj de Estonio" por trovi ĝin tie, kvankam ne temas pri normala politika partio. Sed la "informkesto partio" ne havas sencon: ne eblas plenumi la parametrojn adreso, politika orientiĝo, internaciaj membrecoj - preskaŭ neniun parametron. La iniciato jes fondiĝis (en 1988) kaj agis (vi skribis en Estonio, pli ĝuste estus en Estona SSR, antaŭ aŭgusto 1991), sed jam la tria informeto metita de vi en la keston malĝustas: Marju Lauristin kaj Edgar Savisaar ne estis parti"estroj", sed nur signife inistigis la fondon de la iniciato. Ni sekvu la modelojn de ĉiuj alililingvaj artikoloj kaj formetu la informkeston, kiu NE BONE aplikeblas ĉi-tie.

Ĉu vi povas sekvi mian pensadon?

Sincere,Aidas 20:17, 17. Maj 2010 (UTC)

Via statistiko

[redakti fonton]

Saluton, Aidas. Mi ĵus rimarkis, ke via ligilo pri statistiko ne funkcias. Anstataŭe aperas nur eraromesaĝo de iu servilo. Vi ja povus ŝanĝi alhttp://toolserver.org/~soxred93/pcount/index.php?name=Aidas&lang=eo&wiki=wikipedia Sed kelkfoje povas okazi, ke la servilo bezonas longan tempon aŭ eĉ ne ĝuste respondas. Tiam ĝi estas tro uzata. Amike --Tlustulimu 16:21, 11. Dec 2010 (UTC)

Dankon pro la indiko. Mia ligilo estis nur iomete fuŝita. En ĝi aperis la literokombino "luxo", kiu en nia vikipedio ja iĝas "lŭo" kaj tiu transformo al ŭ fuŝas la retadreson. Tamen via adreso,kiam ĝi funkcias (unuafoje ĉe mi tute ne, duafoje tri minutojn poste tre bone), pli bonas, ĉar ĝi limigas la statistikon nur al la esperanta vikipedio kaj estas en Esperanto, dum mia ligilo notas ĉiujn lastajn redaktojn en ĉiuj vikimediaj projektoj kaj ne haveblas en Esperanto. Mi do uzos vian proponon. Dankon.Aidas 10:23, 12. Dec 2010 (UTC)

Aŭtovojoj de ...

[redakti fonton]

Saluton, vi kreis plurajn kategoriojn pri aŭtovojoj kun prepoziciode. Ĉu vi povus krei ilin denove kun prepozicioen? Do,Kategorio:Aŭtovojoj de lando alinomi jeKategorio:Aŭtovojoj en lando? La menciitaj aŭtovojoj troviĝas en menciitaj landoj, ĉu ne?Petr Tomasovsky 17:34, 6. Jan 2011 (UTC)

Mi samopinias kun vi! Sed mi orientiĝis laŭ la koncerna supera kategorio"Aŭtovojoj": Tie antaŭ mia kreo de "aŭtovojoj de Kroatio" kaj "...de Bulgario" estis 5 kategorioj "aŭtovojoj de..." kaj 1 "aŭtovojoj en...". Mi simple orientiĝis laŭ la plimulto. Se ne venas forta protesto de alia flanko, mi volonte pretas renomumi la du novajn kategoriojn de "...de..." al "...en..." (kiel "riveroj en", "lagoj en..." kaj similaj geografiaj objektoj). Tamen mi esperas, ke neniu argumentos ke aŭtovojoj neniel kompareblas al geografiaj objektoj, pli al aliaj homaj konstruaĵoj kiel ekzemple urboj, kaj ke ekzistas multegaj kategorioj "urbojde...". Tamen: Mi mem volonte kunlaboras pri interkonsento ke kategorioj pri aŭtovojoj havu la prepozicion "en".Aidas 21:47, 8. Jan 2011 (UTC)

Lingvokodoj

[redakti fonton]

Tiel precizaj ni ne estas. Informoj pri retaj rimedoj malfacile povas esti akurata: ĉio tiel rapide ŝanĝiĝas multaj aferoj malaperas post nur kelkaj jaroj (aŭ monatoj). Ni nur informas en kiuj lingvoj estas retejo egale ĉu la tuta enteno estas alirebla same en ĉiuj lingvoj aŭ nur parte aŭ mikse. Plej ofte "plurlingvaj" retejoj havas nur hejmpaĝon plurlingvan kaj la ceteron unulingve -ofte nur en la angla ;-(AL @ 22:42, 3 Mar. 2011 (UTC)

Trilero

[redakti fonton]

Saluton Aidas! Koncerne la artikolonThriller, mi proponas ke vi alinomu ĝin al:Trilero - mi efektive konstatis, ke tiu vorto jam ekuziĝis en pluraj artikoloj de Vikipedio. Post la alinomado, tiam eblos krei novan kategorion por la ĝenro "Trilero". Ĉion bonan! --Dominik 10:49, 29 Jun. 2011 (UTC)

Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Ĉu vi havas opinion priBirdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:37, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

MonmouthpediA

[redakti fonton]

Saluton Aidas! Por esti pli klara pri la celo deKategorio:MonmouthpediA, mi enmetis klarigan tabulon en ĉi tiun kategorion. Aliflanke, artikoloCharles Rolls neatendite ligas al artikoloIndustria muzeo de Derby, kiu partoprenis la pasintjaran konkursonWikipedia:GLAM/Derby/Multilingual Challenge! --Dominik (diskuto) 08:46, 25 Apr. 2012 (UTC)

Buranovo

[redakti fonton]

Espereble pretiĝos [artikoloj pri] ĉiuj vilaĝoj en Bulgario, sekve ne estos tie ruĝaj ligiloj. En Hungario estas preskaŭ 3000 vilaĝoj kaj same pr. 3000 artikoloj. Tio daŭris ĉ. 3 jarojn. --Crosstor (diskuto) 04:26, 29 Maj. 2012 (UTC)

Kuraĝon! Mi vidas ke artikolojn pri plej multaj provincocentraj urboj de Bulgario (kaj samtempe ankaŭ pri la provincoj de la lando) faris Thomas Pusch, en tre laŭdinda peno "plenigi la plej grandan truon" pri politika geografio de Bulgario. Li limigis sin al tio, pluiris al alia "granda truo" en vikipedio kaj ne progresis pluverki pri ĉiuj urboj kaj poste urbetoj kaj poste vilaĝoj de Bulgario... kaj mi bone komprenas lin. Lige al la artikoloj de laEŭrovido-kantokonkurso 2012, ekestis ruĝa ligiloBuranovo (Udmurtio) kaj Thomas Pusch same bluigis tiun ligilon, ankaŭ laŭdinde (eĉ pli bonvenigindas ke li lige al tio aldone ankaŭ faris ses mankajn ĝermajn artikolojn pri laĉevolga kaj la aliajfederaciaj regionoj de Rusio, kiuj laŭ mipli forte mankis...).

Ĉiu artikolo bone verkata en vikipedio bonvenigindas, sed ne nepre helpas premi tion per kreo de ruĝaj ligiloj: Vi mem aludas al tio, ke koncentriĝo pri difinita vikipedia temaro, ekzemple "ĉiuj vilaĝoj de Hungario", ligas multan forton, kaj ja ĝis nun estas pli da vikipediaj temoj ol da vikipediistoj... Tial ĉiukaze mi ne fidas je espero ke mencio de ruĝaj ligiloj pri altajaj aŭ bulgariaj vilaĝoj "aŭtomate" kaŭzos kreon de iliaj artikoloj (despli ke pri la altajaj vilaĝoj nomataj "Buranovo" ĝis nun en ĉiuj vikipediaj lingvoj mankas sufiĉaj informoj). Se vi mem volas engaĝiĝi pri tekstoj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Bulgario: Ja tekstoj pri ĉiuj vilaĝoj bonvenas ... laŭ la hodiaŭa stato estas tekstoj pri 41 bulgariaj urboj - se vi aŭ iu ajn volus duobligi la nombron al la 82 plej grandaj urboj de Bulgario, jam estus tute bone. Tradicia proverbo en Barato dialogas: "Kiel oni manĝas elefanton? - Peceton post peceto!" Vikipedio same kreskas peceton post peceto. Sed daŭre mi dirus ke oni ne inflacie dismetu ruĝajn ligilojn, pri kiujeble jes eble ne iam poste ekestos artikoloj. Amike --Aidas (diskuto) 11:07, 29 Maj. 2012 (UTC)

[PS: Mi kopias vian kaj mian notojn al la diskutpaĝo "Buranovo", kie komenciĝis la dialogo. Ĉu?]

Dosiero:Neelie Kroes.jpg

[redakti fonton]
Forigo
Saluton Aidas, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen,Robert Weemeyer (diskutokontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Neelie Kroes.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi laregularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

En la forigopeta formularo mi notis: Pri la politikistino nun ekzistas libera portreta foto en la vikimedia komunejo - eblus bone lasi kaj pluuzi tiun-ĉi foton, licensitan je "justa uzo", sed eblas ankaŭ forigi ĝin kaj uzi la komunejan foton en la artikolo pri ŝi. La alŝutinto (Aidas).

Ŝablono:Navigilo2

[redakti fonton]

Saluton, Aidas. Mi ĵus vidis, ke vi provis "korekti" ion en {{Navigilo2}}. Sed nun aperas fuŝoj en la ekzemploj de la dokumentado. Do kion vi celis fari en la ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 11:17, 4 Jun. 2012 (UTC)

(+) Por forigi la fuŝon, mi ĵus malfaris vian aldoneton. --Tlustulimu (diskuto) 11:33, 4 Jun. 2012 (UTC) Jes klare, en ordo. Fuŝon mi kompreneble ne celis... Aidas
La ŝablono antaŭvidas la parametron "stilo de ĉefa titolo", uzatan ekzemple en ŝablonoj pri la konsisto de iuj naciaj futbalaj teamoj en Futbalaj Mondpokaloj kaj Eŭropaj Futbalaj Ĉampionadoj. Mi preferus ĝin per intervortaj spacoj " ", sed kutime la ŝablono uzas intervortajn substrekojn "_" - ankaŭ bone, ĉiukaze ĉie en la ŝablono estu sama solvo. Sed la nuna programigo de la parametro postulas formon "stilo_de ĉefa_titolo" - do dufoje substreko kaj unufoje meze spaco: tio estas tute mallogika. Se mi simple aldonintus la substrkon inter "de" kaj "ĉefa", necesus ankaŭ permane ŝanĝi aŭ almenaŭ kontroli la sablonouzojn (la parametro probable ne multe uziĝas, sed la ŝablono estas uzata tre multfoje, kaj mi ne havus tempon trarigardi ĉiun ŝablonouzon). Tial mi provis simple proponi alternativon, aŭ la logikan formon "stilo_de_ĉefa_titolo" kaj la tajperaran ĝis nunan formon "stilo_de ĉefa_titolo". Sed evidente mi faris tion mallerte! Domaĝas ke ĉi-tie ŝajne estas klara diferenco inter " " kaj "_", sed evidente estas diferenco. Ĉu mi bone klarigis mian problemeton? Estus tre bone se vi havus ideon pri solvo, eĉ se nur temas pri etaĵo. --Aidas (diskuto) 11:46, 4 Jun. 2012 (UTC)
Fakte estas dua problemo pri tiu-ĉi parametro. Komparu el miaj hodiaŭ faritaj futbalteamaj navigiloj la ekzemplonŜablono:Hispana nacia teamo - Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 (aktivigu la parametron "stilo_de ĉefa_titolo" per forpreno de la meza "_" el la ŝablonredakto) kaj la anglan variaĵonen:Template:Spain squad UEFA Euro 2008: La angla donas ruĝan titolan fonon kaj flavajn titolajn literojn. Tiel, se estus sence, devus ankaŭ funkcii en la esperantlingva, sed tie estas ruĝa fono, malmultaj flavaj literoj kaj plej multaj bluaj, ĉar temas pri ligiloj. Principe sufiĉas subparametroj "background:" kaj "color:", se la literkoloro ŝanĝatas same por ĉiuj titolaj literoj. Ĉu estas ideo pri tio? Se "color:" ne bone funkcias, fakte pli bonas ke la tuta parametro ne funkcias kaj estas malatentata... --Aidas (diskuto) 12:04, 4 Jun. 2012 (UTC)
La alternativan parametronstilo_de_ĉefa_titolo mi jam aldonis al {{Navigilo2}}. Mi jam testis ĝin. Ĝi funkcias. La nefunkciadon de la skribokoloro kaŭzas difino en iu MediaWiki-paĝo. Ĉu mi provu korekti tion, se eblas? --Tlustulimu (diskuto) 12:23, 4 Jun. 2012 (UTC)
Estus bone se vi povus korekti tion. Alternativo estus por konsistoj de naciaj futbalaj teamoj tute ne uzi la ŝablonon "navigilo2", sed elturniĝi sen, kiel faris la ĝis nunaj tiutipaj ŝablonoj pri teamkonsistoj de la Mondpokaloj 2006 (kreitaj de Mxcatania) kaj 2010 (laŭ la modelo de 2006 adaptitaj de ThomasPusch). Finfine kompreneble ĉiuj navigiloj devas aspekti samforme, alikaze aspektus ĥaose. EnPortugala nacia teamo de futbalo mi nun transformis la navigilojn 2008 kaj 2012 laŭ modelo de 2006, enHispana nacia teamo de futbalo estas la malnova modelo de 2010, kun novaj ("navigilo2") de 2008 kaj 2012. Sincere dirite: Se ne estas ideologia premo uzi la ŝablonon "navigilo2", la malnova solvo de Mxcatania kaj Thomas Pusch ŝajnas al mi tute bela kaj sufiĉa - ĝin ne eblas faldi kaj malfaldi, sed mi povas vivi sen tiu funkcio en la malmultaj koncernataj artikoloj. Aŭ ĉu vi havas sugeston kiel "permane" aldoni funkciojn "montri" kaj "kaŝi" al la malnovaj ŝablonoj pri teamkonsistoj de la Mondpokaloj 2006 kaj 2010? --Aidas (diskuto) 12:38, 4 Jun. 2012 (UTC) (PS: Mi nun estos for de la komputilo ĝis malfruvespere, eble ĝis morgaŭ. Ne miru do, se mi ne rapide reagas.)
Mi jam trovis trukon, kiun mi metis enmiajn testo-formatojn. Sed mi ankoraŭ devos trovi solvon por la tri maldekstraj ligiloj "vdr". Se ĉio funkcias, mi devos kopii tion enMediaWiki:Common.css. --Tlustulimu (diskuto) 15:35, 4 Jun. 2012 (UTC)
Mi scivoleme atendas... :)Aidas (diskuto) 16:33, 4 Jun. 2012 (UTC)
✔ Farite Bonvolu rigardiŜablono:Hispana nacia teamo - Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 post refreŝigo de la kaŝmemoro de via foliumilo. Se la kaplinia teksto fariĝas oranĝa, tiam ĉio estas en ordo. Ĉu mi ankoraŭ forigu la kromefikon, kiu videblas ĉe kelkaj ekzemploj de la dokumentado de {{Navigilo2}}? --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 4 Jun. 2012 (UTC)
Jes, tiel devas esti. Nun la parametro "stilo_de ĉefa_titolo" funkcias kiel ĝi devas funkcii. Dankon. Mi cetere ĉe mi ne vidas kromefikon ĉe ajna ekzemplo de la dokumentado de {{Navigilo2}} - ĉu eble vi jam forigis ĝin, antaŭ ol mi havis ŝancon rigardi? Sendepende de la uzo en navigiloj pri konsistoj de iuj naciaj teamoj de futbalo, bonas ke la ŝablono "navigilo2" funkciu kiel oni asertas ke ĝi funkciu. Tial ĝenerale indis la riparo.Aidas (diskuto) 23:05, 4 Jun. 2012 (UTC)
Saluton, Aidas. Mi ĵus aldonis truketon al {{Navigilo2}}. Se la parametroj por titolaj formatoj estas difinataj, tiam la kaplinio ricevas duan klason. Ĝi estas uzata en la koncerna formato enMediaWiki:Common.css. Mi intence ne enmetiscolor:-difinon en la ŝablonon, por ke aliaj CSS-formatoj por navigiloj enMediaWiki:Common.css restu funkciantaj. Iacolor:-difino en la ŝablono ja havus la plej altan, neniel superigeblan specifecon en CSS. --Tlustulimu (diskuto) 09:03, 5 Jun. 2012 (UTC)

Nova sinagogo de Majenco

[redakti fonton]

Privia rekomendo de ĉi tiu artikolo kiel ĉefpaĝa artikolo de la semajno, bv. vidi mian apudan diskuton pri ĝia sekcioArkitekturo. --Thnidu (diskuto) 20:56, 17 Maj. 2013 (UTC)

Mi respondis tie. SalutasAidas (diskuto) 10:31, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Indonezio

[redakti fonton]

Salutonmi miris pri viaj 'informoj' pri IES.IES ekzistis en la 70aj jaroj, kaj la Centro aktivis ch. 2007 (temis pri privata afero, ne pri nacia au landa asocio). Nun ekzistas IEA: viduhttps://www.sites.google.com/site/esperantoenindonezio/asocio kajhttp://uea.org/vikio/La_Esperanto-Movado_En_Indonezio.Por pliaj informoj bv. kontakti la prezidantinon de IEA: Ilia Sumilfia Dewi: ilia.dewi@gmail.com.

Dankon,Heidi Goes

Tre bone. Kiam mi vidis ke estas Esperanto-kongreso en Indonezio kaj traserĉis la reton pri informoj de indoneziaj Esperanto-asocioj la 6-an de aprilo 2013, mi ne trovis pli ol la malmulto kion mi resumis en la artikola ĝermoIndonezia Esperanto-Societo. Laŭ mi klare esprimiĝis ke tiu informstato laŭ mi estis malkontentiga, kaj fakte en la lasta frazo esprimiĝis la urĝa alvoko alporti pliajn informojn, se iu havas ilin. Tial do via reago estas tre bonvena: Ke la sekvan tagon, la 7-an de aprilo 2013, en Bongor refondiĝus IEA, mi la antaŭan tagon en Eŭropo ne povis scii. Principe mi kuraĝigus vin reaktivigi vianuzantokonton en vikipedio (laste uzitan en novembro 2009) kaj mem aldoni informojn pri la Esperanto-vivo en Indonezio, se vi volus ankaŭ pri aliaj temoj rilate al tiu lando, kiuj aspektas al vi gravaj dum viaj renkontoj tiulandaj. Tamen, kaze ke vikipedia redaktado ŝajnas tro komplika al vi, aŭ vi ne volus malfermi plian "agadokampon" en via vivo, mi provos enplekti la informojn de viaj du ligiloj en la tekston, kaj dankas al vi ke vi reagis al la alvoko en la lasta tekstofrazo!Aidas (diskuto) 10:45, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Bildoj de koloroj

[redakti fonton]

Saluton, Aidas. Mi dankas vin pri via zorgado de bildoj sen ĝustaj permesiloj... tamen ĉu vi certas ke tiuj bildoj pri koloroj estas konsiderataj kiel "liberaj"? Kial vi markis ilin tiel? Kore salutasYekrats (diskuto) 19:50, 2 Apr. 2014 (UTC).

Mi argumentis en la koncernadiskutpaĝo de la baza dosiero kaj ankaŭ endiskutpaĝoj de la kelkaj variaĵoj por montro de unuopa koloro. Sume mi forte konvinkatas ke la bildoj pri koloroj konsidereblas "liberaj". Kore salutasAidas (diskuto) 20:34, 2 Apr. 2014 (UTC)

Sergej Vitte

[redakti fonton]

Saluton, Aidas. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{JULGREGDATO}} alSergej Vitte, laŭ la germana artikolode:Sergei Juljewitsch Witte. Ĝi estas nuntempe ĉefe uzata en artikoloj pri personoj, kies naskiĝo resp. morto okazis antaŭ la ekvalidigo de laGregoria kalendaro. Nia ŝablono enhavas eĉ aldonon kompare al sia germana "praulo", kiu ebligas aperon de la akuzativo ĉe la orda numeralo. Mi ĝojus, se vi estonte uzus la ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 12:07, 9 Dec. 2015 (UTC)

Tutbone, dankon. Sed vi konscias, ĉu ne, ke mi ne aŭtoris la artikolon, nur ŝanĝetis iujn tajperaraojn ("falilio" > familio) kaj atentigis ke li estisgermano de familia nomo "Witte" kun nederlandaj familiaj radikoj, ne unuavice rusoВитте latinliterigebla "Vitte". Tial simple ne venis al mi la ideo ŝanĝi ankaŭ la naskiĝ- kaj mortodatojn al kombinita julia-gregoria kalkulo. Sed kompreneble vi pravas ke tio sencas en artikolo pri homo kiu vivis en la cara imperio. Mi klopodos memori kaj sekvan fojon meminiciate aldoni la ŝablonon, sed mi konfesas ke mi ne ofte prilaboras biografiojn pri homoj el la cara imperio...Aidas (diskuto) 12:32, 9 Dec. 2015 (UTC)

Esperanta Vikivojaĝo

[redakti fonton]

Aidas, iam vi laboretis en laEsperanta Vikivojaĝo. Ĉu vi plue interesiĝas pri la projekto? Nun ĝi rapide evoluas kaj kaptas novajn homojn. Ni strebas por akiri sufiĉe aktivan komunumon por ricevi propran retejon. Ĉu vi partoprenas?

Se vi ŝatus rapidan proponon, estas tieGermana frazlibro, kiu bezonas plenigon, kajeblus krei similan frazlibron por la litova lingvo. Amike. --KuboF (diskuto)19:14, 27 mar. 2016 (UTC)Reply

Pomo

[redakti fonton]

Kara Aidas! Mi redaktis en desegnoprogramo ĉi-fotonhttps://commons.wikimedia.org/wiki/File:Pome_apples_text.jpg, tiel ne temas pri mia foto, nur apliko de liberuza foto de iu alia persono! Tiel, viaj aldonoj estas korektendaj.Narvalo (diskuto)17:20, 14 jan. 2017 (UTC)Reply

Tre bone! Dankon pro la helpa informo. Plej elegantus se vi mem metus la koncernajn informojn al la fota priskribo, post ensaluto per via vikipediista nomo. Tiam estus klara indiko ke vi mem faris la tradukon je libera uzo. Ĉu vi faros tion?Aidas (diskuto)17:24, 14 jan. 2017 (UTC)Reply
@Narvalo: Kara Narvalo! Bonvolu pardoni ke mi alkroĉiĝas al via antaŭa komunikado kun Aidas: Ĉu vi ankaŭ povus retrovi la originan fonton deDirektilojdeaviadilo.jpg? Sendube estas la sama problemo, ke vi transprenis alilingvan desegnaĵon (laŭ la priskribopaĝo germanlingvan), probable bone licencigitan, kaj aldonis esperantigon, kiun vi ankaŭ intencis por libera uzo. Sed en la priskribopaĝo tio ĝis nun ne sufiĉe klare elstariĝas.ThomasPusch (diskuto)18:23, 14 jan. 2017 (UTC)Reply

Request

[redakti fonton]

Hello.

Could you create the articleen:Azerbaijani Land Forces in Esperanto?

Thank you.

31.200.14.4215:30, 24 jan. 2017 (UTC)Reply

Trikmaŝino

[redakti fonton]

Kara Aidas, mi dankas vin por la subtenanta voĉo rilate la honora insigno "Elstara artikolo" por mia artikolo Trikmaŝino.--Elkágyé (diskuto)13:09, 13 feb. 2017 (UTC)Reply

Nedankinde! Aidas

Peto

[redakti fonton]

Saluton. Mi ne konas litovlingvajn vikipediistojn aktivajn. Eble vi povos plenumi mian peton aŭ trovi iun kiu povos meti en la litovlingvan vikipedion artikolon aŭ almenaŭ ĝermon de verkistoAlonso Guerrero Pérez. Estas versioj en Esperanto, angla kaj hispana, kaj eble estos kelkaj en aliaj lingvoj. Mi timas, ke oni povos forigi la anglan aŭ hispanan (tiu lasta pro politika afero), kio lasus orfa la esperantlingvan version. Tiel ju pli da versioj, pli da ebloj por la restado de la versioj. Mi klopodos fari same por aliaj lingvoj.--kani (diskuto)23:22, 19 dec. 2018 (UTC)Reply

Kara Kani, mi bedaŭrinde ne sukcesis sekvi vian peton, sed mi vidas ke nun estas sep lingvoversioj inkluzive de la hispana, do la teksto jam ne plu estas en danĝero, ĉu?Aidas (diskuto)07:10, 12 maj. 2019 (UTC)Reply

Konjektado de permesilo

[redakti fonton]

Mi hieraŭ rimarkis, ke vi iam konjektis la permesilon de multaj fotoj. Laŭ mi tio estas tute maltaŭga konduto. Permesilo estas kvazaŭ kontrakto, vi ne povas subskribi ĝin por aliaj personoj. Mi malfaris ĉiujn tiujn ŝanĝojn. Vidu la kategorionKategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono.Robin van der Vliet(diskuto)(kontribuoj)16:31, 24 maj. 2019 (UTC)Reply

@Robin van der Vliet: Hm, tio okazis jam antaŭ multa tempo. Mi ekzemple respuris la fotonTautoratVera.jpg, en kiu mi faris tion, laŭ la vikipedia ideo principesupozi bonajn intencojn. Tiam, en januaro 2017 eble ankoraŭ eblintus premi la alŝutintonIlluminatus, evidente membro de la loka E-grupo en Berlino, mem aldoni permesilon al sia foto, sed nun jam ekde oktobro 2017 li praktike malaktivas (escepte de unufoja ensaluteto en aŭgusto 2019). Vi pravas, ke bonas premi la alŝutintojn laŭeble rapide post la alŝuto provizi bonordajn permesilon, ĉar poste reatingi ilin foje malfacilas... Ĉiukaze mi komprenas kaj sekvos vian konsilon, kvankam bedaŭrante. SalutasAidas (diskuto)07:49, 23 okt. 2019 (UTC)Reply
Ĵus mi vidis ke la alŝutintoIlluminatus ankoraŭ revenis al vikipedio dufoje en 2020 kaj kvarfoje en 2021, lastfoje en decembro de tiu jaro, antaŭ preskaŭ ses monatoj. Sed kiu scias kiam li venontfoje estos en vikipedio???? Tion mi diras tute sen akuzo, ĉar mi mem eĉ malpli ol li aktivis dum la lastaj du jaroj. Vere mi komprenas, sed sincere bedaŭras, ke ne permesatas konjekti liberan licencon, se iu esperantisto tiom penis alŝuti evidente propran foton al vikipedio. La ago mem de donaco de propa foto al vikipedio estas simbola signo ke temis pri donaco al vikipedio. Sed mi komprenas ke ne eblas tiel konjekti, kaj mem ja delonge estas pli plenkeska ol mi estis en januaro 2017.Aidas (diskuto)21:40, 3 jun. 2022 (UTC)Reply

Rebonvenon

[redakti fonton]

Saluton, Aidas. Mi ĝojas, ke vi hodiaŭ reaperis en nia Vikipedio. - Intertempe mi aranĝis aldonon de {{mapligilo}} al multaj informkestoj. Do, bonvolu ne miri, se informkestoj subite havas strangan keston malsupre. Ĝi nur strange aspektas, se la koncerna artikolo ankoraŭ ne havas intervikiajn ligilojn. - Amike --Tlustulimu (diskuto)21:09, 3 jun. 2022 (UTC)Reply

Jes, temas pri la praktikaj mapoj sube en tekstoj pri geografiaj temoj, ĉu ne? Mi jam vidis kaj admiris ilin! Vera langeto al libera alternativo por "Google maps" en ĉiam pli da artikoloj! Tre bele!!Aidas (diskuto)21:27, 3 jun. 2022 (UTC)Reply
Jes, vere mi estis tre absorbita en mia studado...Aidas (diskuto)21:27, 3 jun. 2022 (UTC)Reply

Hedwig Rosenbaum

[redakti fonton]

Saluton! Estas plezuro ekkoni vin; mi estas komencanto en Vikipedio, sed mi klopodas iompostiome doni mian kontribuon. Mi skribas al vi pro la paĝoHedwig Rosenbaum: mi volas nur rimarki, ke ĉiufoje kiam oni tradukas el aliaj lingvaj eldonoj de Vikipedio oni ĉiam endas enmeti referencon al la originala versio por respekti la kopirajtojn de la aŭtoroj (jen versio en la angla de la kondiĉoj de uzo):

Attribution: Attribution is an important part of these licenses. We consider it giving credit where credit is due – to authors like yourself. When you contribute text, you agree to be attributed in any of the following fashions:

  • Through hyperlink (where possible)

Oni povas enmeti tiun bezonatan referencon per la ŝablono {{tradukita}} (fine de la artikolo) aŭ per la ŝablono {{tradukitaĵo}} (komence de la diskuto-paĝo de la artikolo). Ĝis baldaŭ, —Super nabla (diskuto)20:27, 22 mar. 2023 (UTC)Reply

@Super nabla: Vi pravas ke bonas noti se oni de iu alilingva versio tradukis, ĉar sincere dirite mi jam tute ne memoras de kie mi kion prenis en la pasinta aŭtuno. Eble mi ektradukis el la franca kaj tiam enmetis pliajn frazojn el la angla aŭ la germana? Ne, mi ĵus vidis ke ŝajne estis mi kiu de la germana artikolo la 1-a de septembro 2022 je la 9-a horo tradukis alla angla artikolo vastan parton de la teksto (sen fari noton pri tio, sed almenaŭ mi aldonis referencon pri la gazeto "Prager Tagblatt", sur kiu baziĝis miaj frazoj), kaj poste je la 13-a horo plutradukis de mia propra angla teksto al Esperanto. Mi despli ne scias kiel enmeti tian noton pri traduka fonto en anglan tekston (sed mi povas tralegi la anglan tekston metitan supre): mi dirus ke mi malofte (ne: ankoraŭ neniam) vidis tian buntan ŝablonon en teksto anglalingva, kaj pensas ke se mi donus referencon kun "hiperteksta ligilo" en la angla artikolo al la tiutempa germana teksto, mi probable nur kuraĝus tion fari en la redakta resumo, ne per tiom elstara ŝablono. Kvankam en mia kreo de la esperanta teksto eble malpli gravis ne-meto de interna referenco, se mi "nur" demiaj frazoj anglalingvaj tradukis almiaj frazoj esperantlingvaj, ĉar la atribuo ĉiukaze estas al mi. Do, mi supozas ke mi baze uzis la germanan tekston kiu estis je la 1-a de septembro 2022 kaj surbaze de ĝi unue ampleksigis la anglan kaj poste kreis esperantan tekston. Do mi vidos kiel mi povos uzi ŝablonon se mi kunkolektas frazojn el franca kaj la germana kaj de la angla tekstoj - en kazo de dubo mi uzos la alternativon meti noton en la redaktan resumon. Se mi ne forgesos tion fari, kiam venos la momento... Sed vi ĉiukaze tre atentigis min - mi nun estas multe pli konscia pri la temo.Aidas (diskuto)11:21, 6 apr. 2023 (UTC)Reply

KomentoKomento: Ne maltrankviliĝu! Multaj redaktoroj ne uzas tiujn ŝablonojn. Kelkfoje mi estas (eĉ tro multe) respektema de la reguloj, sed mi pensas ke koni la regulojn utilas por eviti ontajn problemojn. Kaj jes, se oni volas, oni povas ankaŭ enmeti la ligilon en la resumon de la redakto: tio sufiĉas por respekti la kopirajton. En aliaj lingvaj eldonoj de Vikipedio, la ŝablono ankoraŭ tre uzatas (ekzemple, en la itala Vikipedio la administrantoj volas ke ĉiuj nepre enmetu la ŝablonon kiam oni tradukas: ni ne havas tiun striktan regulon en nia esperantlingva Vikipedio). Mi deziras al vi bonan redaktadon. Ĝis! —SuperNabla🪰13:37, 6 apr. 2023 (UTC)Reply

Barasat

[redakti fonton]

Mi ne scias kiel mi povus nun ankoraŭ forigi nur la unuajn el via redaktoj, mi nur scias kiel forigi tutan paĝon. Tiam vi provizore savu vian lastan redakton, mi forigos ĉion kaj vi povas komenci novan paĝon. Mi pretas tion fari, kvankam mi dirus ke ankaŭ en viaj unuaj versioj ne estis io problema. Cetere al mi plaĉis legi la ĵusan novan paĝon priTorsten Sträter. Mi vidis ke vi unuafoje uzis la vikipedian tradukhelpilon. Ĉu bone funkciis?ThomasPusch (diskuto)10:03, 20 apr. 2023 (UTC)Reply

En la komputilo antaŭhieraŭ bone funkciis, per la saĝtelefono hodiaŭ malpli, sed tio certe pli estas pro tio ke mi ne kutimas tiel redakti. Salutas --Aidas (diskuto)13:42, 22 apr. 2023 (UTC)Reply

Peto kunvoĉdoni

[redakti fonton]

En la diskutejo prieble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesasvoĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone?ThomasPusch (diskuto)20:08, 21 sep. 2023 (UTC)Reply

Diotriopo, Simbolsalato

[redakti fonton]

Dankon pri la klarigo pri la (ĝena) neuzendiĝo de >.

Pri "Hindua diotriopo", mia intenco ne estis kontrastigi ĝin kun "Trimurto" aŭ esprimi preferon inter ili, sed nur kun "Hinda triunuo". Do mi sentas min flatita, ke la informo kiun mi rimarkigis iel influas la diskuton, sed ne voĉdonos pri la elekto inter la bazaj strategioj esperantigi la sanskritan vorton aŭ konstrui esprimon el aliaj vortoj.Arbarulo (diskuto)01:20, 3 mar. 2024 (UTC)Reply

Diskuto pri referencoj

[redakti fonton]

Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.

Jen estas ligilo al la diskuto:Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto.VladimirPF (diskuto)05:59, 26 sep. 2024 (UTC)Reply

15-a de januaro

[redakti fonton]

Sveikas, mi vidas ke vi hodiaŭ jam multe ordigis la tagan liston15-a de januaro, sed iam finiĝis viaj redaktoj (pli-malpli ĉe la eventoj de la 1970-aj jaroj). Se vi nun ne povas pluredakti, mi povas transpreni la torĉon kaj finfari la tagan liston. Vi eble vidis ke mi hieraŭ pene tralaboris la listojn 1-a ĝis 14-a de januaro, sed se vi volas plukontribui: estas ankoraŭ amasoj da similaj listoj ekde la 16-a de januaro, en kiuj iuj anonimuloj jam heziteme korektetis (mi tre aprezas ankaŭ tion), sed tamen ankoraŭ mankas pli kuraĝa redaktado, kaj aprobado.ThomasPusch (diskuto)13:47, 15 jan. 2025 (UTC)Reply

Jes, mi nun ne povas plu redakti, kaj vi eble rimarkis ke mi entute ofte devis intersavi miajn redaktojn, ĉar mia retkonekto ne stabilas. Tial mi tre volonte donas la restan paĝon al vi. Mi efektive vidis, kiom multe vi hieraŭ ordigis, kaj mi scias kiom pene estas tiu laboro, tial mi hodiaŭ tagmeze volis solidare iom kontribui.Aidas (diskuto)13:54, 15 jan. 2025 (UTC)Reply

Saluton

[redakti fonton]

EnVikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas novaj proponoj kaj enVikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj estas unu. Kiam vi havos tempon, eble indos interveni en kelkaj el ili.--kani (diskuto)23:12, 23 jul. 2025 (UTC)Reply

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:Aidas&oldid=9154574"

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp