Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Utao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En japana poezio, lautao[1] (japane  (うた), uta,japane  () (), waka,japane 大和 (やまと) (うた), yamato uta) estas fiksforma poemo, konsistanta el mallongaj versoj, kies longoj estas kvin aŭ sepmoraoj alterne.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Jejapana lingvo, la poezia metro estas kalkulata laŭmoraoj, ne silaboj; unu silabo povas esti unu morao (se la vokalo estas mallonga kaj la finanazalo mankas) aŭ du (se la vokalo estas longa aŭ la finakonsonanto ĉeestas), kajrimo ne ekzistas. Por la utao, ĉiu verso devas konsisti el kvin aŭ sepmoraoj.

Diversaj formoj de la utao ekzistas, klasifikitaj laŭ longo:

NomoOrigina nomoMetroPriskribo
utaetojapane  (かた) (うた), katauta5–7–7La plej mallonga formo de utao. Troviĝas en la libroManjoŝu.
tankaojapane  (たん) (), tanka5–7–5–7–7La plej ofta formo de utao
kapripeta utaojapane  () (どう) (), sedōka5–7–7–5–7–7Konsistas el paro de utaetoj; ofte en la formo de dialogo inter du geamantoj
budhopiedsigna utaojapane  (ぶっ) (そく) (せき) (), bussoku seki ka5–7–5–7–7–7Tankao, kun kroma sepmoraa verso ĉe la fino; nomita laŭ la monumento de la Piedsigno de la Budho (japane 仏足 (ぶっそく) (せき) () (), Bussoku Seki Ka Hi) en labikŝuejo Jakuŝiĝi (japane  (やく) () (), Yakushi-ji), enNara, Japanio, sur kiu estas gravurita 21 utaoj de tiu formo
longutaojapane 長歌 (ちょうか), chōka5–7–5–7–⋯–5–7–7La plej longa formo de utao. La longo varias, sed la lastaj du versoj ĉiam finiĝas per po sep moraoj. La longutao estas kelkfoje sekvata de reutaoj (japane 反歌 (はんか), hanka), mallongaj “postskribaj” utaoj, ofte verkita de alia utaisto.

Utaoj en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

La formo de la utao adaptiĝis alEsperanto, kun la modifo ke la poezia metro estas kalkulata laŭ ordinaraj silaboj, nemoraoj, konforme al la fonetiko de Esperanto.

En Esperanto, la japana poetoMiyamoto Masao verkis multajn utaojn; ekzemple, lialongutao “Pri enotero (Kun du reutaoj)”[2] gajnis la Unuan premion de poezio de la Belartaj Konkursoj de laUniversala Esperanto-Asocio en 1965. Ĉi tiu longutao konsistas el 27 versoj, de kvin aŭ sep silaboj, krom la du reutaoj, kiuj estas tankaoj. Krome, Miyamoto ankaŭ tradukis utaojn en fikssilaban Esperanton; ekzemple, li tradukis serion detankaoj de la poetino Yosano Akiko (japane 与謝野 晶子) en Esperanton.[3]

Krome, ankaŭ verkistoj kielSibayama Zyun'iti,Kuroda Masayuki, kajGeraldo Mattos[4] verkis utaojn en Esperanto.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:uta/o
  2. Plena teksto troveblas jen:[1]
  3. Ekzemploj troveblas jen:[2]
  4. Ekzemple:Utaoj de Geraldo Mattos

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Utao&oldid=8492859"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp