Ussassai - jenitale,sardeUssassa - estaskomunumo deItalio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regionoSardio. Ussassai estis parto de la en februaro 2016 malfonditaprovinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al laprovinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 laprovinco Ogliastra reviviĝis kaj Ussassai ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis450 loĝantoj. Kristana patrono estas la sanktaJohano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Ĝia tereno varias laŭ alto inter 331 kaj 1.123 metroj super marnivelo; ĝi situas sur la dekliva flanko nord-orienta de montoArcuerì kaj superrigardas la valon deRio San Gerolamo. La vilaĝo dividiĝas al malalta parto, kun karakterizaj rokaj dometoj kaj interplektitaj stratetoj, kaj pli alta parto, kun pli da spaco kaj domoj pli novaj. Kompare al la loĝantaro la vilaĝo ŝajnas tro granda, pro la daŭra foriro de loĝantoj. Najbaraj komunumoj estasGairo,Osini,Seui kajUlassai.