Usono, (angleUnited States) oficiale laUnuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (angleUnited States of America; mallongeUS,USA, aŭAmerica), estasfederaciakonstitucia respubliko, kiu konsistas el 50 subŝtatoj, federala distrikto, kaj 565indianaj kajinuitajtribaj registaroj.
Kun pli ol 300 milionoj da loĝantoj, kiuj loĝas sur 9,63 milionoj da kvadrataj kilometroj, Usono estas la tria plej granda lando de la mondo laŭ loĝantaro, kaj la tria laŭ areo (la kvara, se oni kalkulas nur la tersurfacon). Usono estas unu el la plej diversetnaj nacioj en la mondo, rezulte de jarcentoj de amasaenmigrado, ĉefe elEŭropo, sed ankaŭ el aliaj mondopartoj.[2] Kiel rezulto la usona socio estas unu el la plej variaj kaj kompleksaj en la mondo. La reganta kulturo baziĝas klare sur lakristana, eŭropa kulturo. La originaj loĝantoj (indiĝenaj nordamerikaj triboj) estis forpelitaj de siaj teritorioj kaj metitaj en rezervejojn; de la17-a ĝis la19-a jarcentoj, multaj el ili mortis pro malsanoj (portitaj de eŭropaj koloniantoj) kaj militoj. Nuntempe, ilia kulturo preskaŭ malaperis.
La aktuala nacio estis fondita de la originalaj dek tri kolonioj deBritio, kiuj situas ĉe la plej orienta landlimo de la lando, borde de laAtlantika Oceano. Post kiam ili deklaris sin sendependaj ŝtatoj, ili la4-an de julio1776 eldonis laUsonan Deklaron de Sendependeco.[3] La ribelaj ŝtatoj venkis Brition en laUsona Revolucio. Tio estis la unua sukcesplena kolonia milito de sendependeco.
Federala kunveno adoptis la nuntempanUsonan Konstitucion la 17-an de decembro1783. Ĝia ratifo dum la sekva jaro kunigis la subŝtatojn je unu federala respubliko. En1791, la unuaj dekamendoj al la Usona Konstitucio estis ratifitaj. Ĉi tiuj dek amendoj (nomitaj angle la "Bill of Rights"—Ĉarto de Rajtoj) garantias protektadon de la usonaj civitanoj de registara potenco. Ekzemple, la unua amendo al la Usona Konstitucio garantias, ke usonaj civitanoj per leĝo rajtas havi iun ajn religion, paroli libere pri iu ajn temo, kunveni por protesti, ktp.[4]
Usono estas nuntempe konsiderata la plej potenca kaj riĉa lando en la mondo.[6] Havante la plej grandan amaskulturon, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, ekdeHolivudo ĝishiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
En1507,germanakartografoMartin Waldseemüller prilaboris mondomapon en kiu li nomis la terojn de la okcidentaHemisfero, «Ameriko» omaĝe al laitala esploristo kaj kartografoAmerigo Vespucci.[7] La antaŭaj britaj kolonioj unue uzis la nunan nomon de la lando en laUsona Deklaro de Sendependeco, la «unuanima Deklaro de la Dek tri Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» adoptita de la «Reprezentantoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» la4-an de julio1776. Je la 15-a de novembro1777, laDua Kontinenta Kongreso adoptis laArtikolojn de Konfederacio, kiu diris: «La nomo de ĉi tiu Konfederacio devos esti "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko"».[8] La Franc-Usonaj traktatoj de1778 uzis la terminon «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko», sed je la11-a de julio 1778, «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» estis uzita en la fakturoj de la lando por interŝanĝo, kaj ĝi iĝis la oficiala nomo.[9]
En laangla lingvo kaj en multaj aliaj, oni kutime kaj malprecize diras nur «Ameriko» kaj «amerikano» por la lando kaj ties loĝantoj respektive. Siavice, en Usono la tuta amerika kontinento estas konata en pluralo kiel «Amerikoj» (angleThe Americas).
La esperanta etimologio de la vortoUsono ŝajnas kvazaŭ-mistera, sed laŭ laReta Vortaro statas tiele:
„ Malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas [nur simpla] mallongigo de «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko», sed plenvalora vorto, inventita ekster Esperantujo de usonanojFrank Lloyd Wright,James Duff Law kaj aliaj laŭ la angla vortgrupo „United States of North America“ (en la formo "Usonia", lime inter la19-a kaj20-a jarcentoj, kiu tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto.L. L. Zamenhof interalie uzis tiun nomon en prelego ĉe la6-a Universala Kongreso en Vaŝingtono somere de lajaro1910. ”
— diversaj aŭtoroj, Reta Vortaro
En Esperanto oni uzas la vortojnUsono kajusonano ekskluzive por la lando kaj ties loĝantoj respektive, dumAmeriko, en singularo, estas por la tuta kontinento. El tio sekvas, keamerikanoj — ties loĝantaro — estas la loĝantoj de laOkcidenta Duonsfero, inkluzive de la lando Usono.
La ŝipoMayflower transportis la pilgrimantojn al la Nova Mondo en 1620, kiel en la pentraĵo deWilliam HalsallMayflower en la haveno Plymouth, 1882.Nov-Amsterdamo en 1664 konkerita de labritoj,pentraĵo deJohannes Vingboon
Laŭ pluraj teorioj kaj diverstipaj esploroj, oni kutime pensas, ke la indiĝenaj popoloj de la kontinenta Usono, inkluzive de indiĝenoj elAlasko, elmigris deAzio inter 12.000 kaj 40.000 jaroj antaŭe.[10] Kelkaj el ili, kiel la kulturo deMisisipo, disvolvigis agrikulturon, grandajn arkitekturajn verkojn kaj socion kun hierarkia ordo. Post kiam la eŭropanoj ekloĝis enAmeriko, milionoj da amerikaj indiĝenoj mortis pro la epidemioj kaŭzitaj de malsanoj venintaj elEŭropo, kiel lavariolo.[11]
En1674,Nederlando cedis sian teritorion alAnglio kaj la provincoNova Nederlando renomiĝisNov-Jorko. Multaj enmigrintoj ĵus alvenitaj, speciale el la sudo, estis dungitaj kiel servistoj, tiel ke ĉirkaŭ du trionoj el ĉiuj enmigrintoj kiuj venis alVirginio inter1630 kaj1680 laboris kiel servutuloj.[12] Je la fino de tiu jarcento, laafrikaj sklavoj iĝis la ĉefa fonto de laborforto. Per la divido de la Karolinoj en1729 kaj la koloniado deGeorgio en1732, establiĝis la dek tri britaj kolonioj, kiuj eventuale iĝis Usono. Ĉiu havis lokan elektitan registaron, proksiman alrespublikismo, krom tiuj, kiuj permesis lasklavkomercon. Pro multaj naskiĝoj kaj la konstanta enmigrado, la kolonia loĝantaro kreskis rapide. La kristana movado de la1730-aj kaj1740-aj jaroj, konata kiel «la Granda Vekiĝo», revivigis la intereson pri la religio kaj la religia libereco. En laIndiana-Franca Milito, la britaj fortoj forprenisKanadon alFrancio, sed lafranclingva loĝantaro restis politike izolita de la kolonioj de la sudo. Sen kalkulo de la indiĝenaj amerikanoj (konataj kiel «indianoj») kiuj estis delokitaj, en1770 la dek tri kolonioj havis 2,6 milionojn da loĝantoj, ĉirkaŭ triona parto de laBrita Regno, kvankam preskaŭ ĉiu kvina usonano estis nigra sklavo.[13] Malgraŭ tio, la usonaj kolonianoj ne havis reprezenton en laParlamento de Britio.
Sintenoj al sklaveco ŝanĝiĝis; paragrafo en la konstitucio protektis la transatlantikan sklavkomercon nur ĝis1808. La nordaj ŝtatoj aboliciis sklavecon inter 1780 kaj 1804, forlasante la sklavismajn respublikojn de la sudaj ŝtatoj kiel defendantoj de la «stranga institucio». LaDua Granda Vekiĝo, komenciĝanta ĉirkaŭ1800, igisevangeliismon forto malantaŭ diversaj sociaj reformo-movadoj, inkluzive de laaboliciismo.
Teritoriaj akiroj laŭ datoj
La entuziasmo de la usonanoj disetendiĝi okcidenten ekigis longan serion de laIndianaj Militoj. LaVendo de Luiziano fare de la francoj al la usonanoj sub laPrezidentoThomas Jefferson en 1803 preskaŭ duobligis la grandecon de la nacio.[14] LaMilito de 1812, deklarita kontraŭ Britio pro diversaj plendoj, fortigis la usonan naciismon. Serio de usonaj armeaj trudeniroj enFlorido devigisHispanion cedi ĝin kaj aliajn teritoriojn ĉe la golfobordo en1819. LaLarmo-vojo en la1830-aj jaroj ekzempligis la politikon pridelokigo de indianoj kiu senigis la indiĝenojn je iliaj teritorioj. Usono aneksis laRespublikon Teksaso en1845 laŭ petoj de ties civitanoj. En tiu tempo, la koncepto priManifestita destino estis popularigita.[15] LaOregona traktato de1846 kun Britio kondukis al usona regado la nunanNordokcidentan Usonon. La usona venko en laMeksika-Usona Milito kondukis al la cedo, en la jaro1848, deKalifornio kaj granda parto de la nunaSudokcidenta Usono. LaKalifornia deliro pri oro en la jaroj 1848-1849 plue spronis okcidentan migradon. Novaj fervojoj plifaciligis la movadon kaj translokiĝon de novaj setlejanoj kaj akre pliigis la konfliktojn kun laindianoj. Dum duon-jarcento, ĉirkaŭ 40 milionoj da usonajbizonoj estis buĉitaj por ledaĵo kaj viando. La perdo de la bizonoj, primara rimedo por la indianoj de la ebenaĵoj, estis forta bato por multaj indiĝenaj kulturoj.
Streĉitecoj inter la sklavismaj kaj liberemaj ŝtatoj pliiĝis sub argumentoj pri la rilatoj inter la ŝtata kaj la federacia registaroj, samkiel violentaj konfliktoj pro disvastiĝo de la sklaveco en novaj ŝtatoj.Abraham Lincoln, la kandidato de la plejparte kontraŭsklavecaRespublikana Partio, estis elektita prezidento en1860. Antaŭ lia enposteniĝo, sep sklavismaj respublikoj deklaris siansecesion, kiun la federacia registaro konsideris kontraŭleĝa. Ili formis laKonfederaciitajn ŝtatoj de Usono. Kun la konfederaciita atako kontraŭ laFortikaĵo Sumter, laUsona Enlanda Milito komenciĝis kaj kvar pliaj sklavismaj respublikoj eniris en laKonfederacion. LaEmancipoproklamo fare de Lincoln en1863 deklaris ke la sklavoj en la Konfederacio estas liberaj. Post la venko de laUnio en1865, triamendoj al laUsona Konstitucio garantiis la liberecon por preskaŭ kvar milionoj daafrik-usonanoj kiuj estis sklavoj. Ili iĝis civitanoj, kaj ricevis la voĉdonrajtojn. La milito kaj ties rezulto kondukis al granda pliiĝo de la federacia potenco[16] Ĉi tiu milito daŭre estas la plej mortiga konflikto en lahistorio de Usono, en ĝi pereis pli ol 620 000 homoj—2% el la tuta popolo de la nacio, do unu el la plej mortigaj konfliktoj en monda historio.[17]
Post la milito, laatenco kontraŭ Abraham Lincoln radikaligis respublikanojn por entrepreni politikon por rekonstruado kaj reintegriĝo de la sudaj ŝtatoj certigante la rajtojn de la ĵus liberigitaj sklavoj. La rezolucio de la pridisputata prezident-elekto de1876 de laKompromiso de 1877 metis finon al laRekonstrua Epoko. La leĝoj deJim Crow baldaŭ senrajtigis multajn afrik-usonanojn. En la nordo, urbigo kaj senprecedenca enfluo de enmigrintoj desuda kajorienta Eŭropo akcelis la industriigon de la lando. La ondo de enmigrado, kiu daŭris ĝis1929, disponigis laboron kaj ŝanĝis la usonan kulturon. La evoluo de la nacia infrastrukturo spronis ekonomian kreskon. LaVendo de Alasko en1867 deRusia imperio kompletigis la vastiĝon de la lando en la kontinento. LaMasakro de Wounded Knee en1890 estis la lasta grava armita konflikto de la Indianaj Militoj. En1893, la indiĝena monarkio ĉePacifiko, laHavaja reĝlando estis senpotencigita per puĉo komandita de usonanoj. Usono aneksis la insularon en1898. La venko en laHispana-usona milito samjare montris ke Usono estis mondpotenco kaj sekve aneksis la iamajn koloniojn de Hispanio:[18]Puerto-Riko,Gvamo, kajFilipinio.Kubo iĝis protektorato de Usono dum kvar jaroj kaj poste retis ligita al ĝi ĝis la1940-aj jaroj pere de laAmendo Platt. Filipinio akiris sendependecon duon-jarcenton poste. Puerto-Riko kaj Gvamo restas usonaj teritorioj.
Unua Mondmilito, Granda Depresio, kaj Dua Mondmilito
Ĉe la ekflamo de laUnua Mondmilito en1914, Usono restis neŭtrala. La plejmulto el la usonanoj simpatiis al labritoj kajfrancoj, kvankam multaj kontraŭis intervenon.[19] En1917, Usono interligis la aliancanojn, helpante turni la tajdon kontraŭ laCentraj Potencoj. Post la milito, la Senato ne ratifis laTraktaton de Versajlo, kiu establis laLigon de Nacioj. La lando traktis politikon de unuflankismo, simila al izolismo.[20] En1920, lafeminisma movado venkis peramendo donanta al virinoj balotrajton. La prospero de la Feliĉaj1920-aj jaroj finiĝis kun laKrizo de 1929 kiu ekigis laGrandan Depresion. Post la elekto kiel prezidento en1932,Franklin D. Roosevelt reagis per laNew Deal, vico da politikoj kiuj pliigis la registaran enmiksiĝon en la ekonomio inkluzive de la kreado de socia asekursistemo.[21] LaDust Bowl de la1930-aj jaroj malriĉigis multajn terkultivajn komunumojn kaj ekigis novan ondon de okcidenta migrado. En 1933, dum laHolodomoro, diplomatiaj rilatoj estis establitaj kun Sovetunio: la Komunista Partio forprenis ĉiujn nutraĵojn de la loĝantaro, kondamnante milionojn al morto, kaj vendis ilin al Usono kontraŭ teknologio. La tutan sovetian industrion dum la jaroj de industriigo kreis invititaj usonaj inĝenieroj.
Soldatoj de laUsona armeo invadas Normandion la 6-an de junio 1944
Usono, efektive neŭtrala dum la komenco de laDua Mondmilito post la invado deNazia Germanio enPollandon en septembro1939, komencis liveri materialojn al laAliancanoj en marto1941 pere de la programoLend-Lease. La7-an de decembro 1941, laJapana Imperio lanĉis surprizanatakon sur Pearl Harbor, instigante Usonon ligi sin al la Aliancanoj kontraŭ laAkspotencoj kaj kaŭzante la malliberigon de miloj da japanoj, usonaj civitanoj el Japanujo, kaj denaskaj usonaj civitanoj de japanaj gepatroj en usonaj koncentrejoj[22]. Partopreno en la milito favorigis la kapitalinveston kaj industrian forton. Inter la plej gravaj batalistoj, Usono estis la sola nacio kiu iĝis pli riĉa, fakte, multe pli riĉa ol la eŭropaj landoj pro la milito.[23] Aliancitaj konferencoj ĉeBretton Woods kajJalto skizis novan sistemon de internaciaj organizaĵoj kiuj poziciigis Usonon kajSovetunion en la centro de la mondaj aferoj. Ĉar la venko estis atingita enEŭropo en1945, internaciakonferenco aranĝita enSan-Francisko naskis laĈarton de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu iĝis aktiva post la milito.[24] Usono, evoluigis launuajn atombombojn, uzis ilin sur la japanajn urbojnHiroŝimo kajNagasako en aŭgusto.Japanio kapitulacis la2-an de septembro, per kio finiĝis la milito.[25]
Usono kajSovetunio konkuris por la potenco post laDua Mondmilito dum laMalvarma Milito, regante la armeajn aferojn deEŭropo pere deNATO kaj laVarsovia Kontrakto respektive. Fakte, dum ĉi tiuj du landoj konkuris por la potenco kaj disvolvigis potencan kajnuklean armilaron, ambaŭ potencoj evitis la rektan militan konfrontadon. Kiel parto de ĝia opozicio al Sovetunio, Usono batalis kontraŭ maldekstremaj projektoj rilate al disdono de tero kaj redistribuo de enspezoj en la mondo kaj ofte apogis la aŭtoritatecajn registarojn enProksima Oriento,Latinameriko, kajAzio. La usonaj trupoj kontraŭbatalis laĉinajn komunismajn fortojn en laKorea milito de1950-1953. La Komitato de Kontraŭusonaj Agadoj okazigis serion de esploroj pri la verŝajna maldekstrema subfosado, dum la senatanoJoseph McCarthy iĝis la frontbildo de lakontraŭkomunisma sento en Usono.
Kiel rezulto de laskandalo Watergate, en1974 Nixon iĝis la unua usona prezidento kiu eksiĝis, por eviti akuzojn je obstrukco de la justico kaj misuzo de la potenco. Li estis sukcedita de la vicprezidantoGerald Ford. La Administracio deJimmy Carter de la fino de la1970-aj jaroj estis markita destagflacio kaj laIrana ostaĝokrizo. La elekto deRonald Reagan kiel prezidento en1980 anoncis la alvenon de lakonservativismo enusona politiko, reflektita en gravaj ŝanĝoj kiel la prioritato de la impostoj. Lian duan oficperiodon markis ankaŭ la skandaloIrano-Kontraŭ kaj signifa diplomatia progreso kun Sovetunio. La posta sovetia kolapso metis finon al laMalvarma Milito.
Sub la prezidentoGeorge H. W. Bush, Usono prenis gvidrolon en laUN-sankciitaGolfa Milito. La plej longa ekonomia vastiĝo en moderna usona historio, de marto1991 ĝis marto2001, ĝi ampleksiĝis al la oficperiodo deWilliam J. Clinton kaj laGeorge W. Bush. Civila procezo kaj seksaj skandaloj kondukis al la depovigo de Clinton en1998, sed li restis en la ofico. La prezident-elekto de2000, unu el la plej konkuraj en la historio de Usono, estis solvita per decido de laSupera Usona Kortumo. La filo deGeorge H. W. Bush,George W. Bush , iĝis prezidento.
La landa areo de lakoheraj subŝtatoj estas ĉirkaŭ 7,700,000 km².Alasko, disigita de tiuj koheraj subŝtatoj kaj situanta proksime deKanado, estas la plej granda subŝtato kun 1,480,000 km².Havajo, insularo en la centraPacifiko, sudokcidente deNordameriko, havas iom pli 16,000 km²[31]. Usono estas la tria aŭ kvara plej granda lando laŭ totala areo (tero kaj akvo), en la vico malantaŭRusio kaj Kanado kaj tuj super aŭ subĈinio. La situo en la vico varias dependante de kiom da teritorioj postulitaj de Ĉinio kajBarato estas kalkulitaj, kaj kiel oni kalkulas la grandecon de Usono. Kalkuloj por la tuta teritorio de Usono povas varii de 9,522,055 km²[32] al 9,629,091 km²[33] kaj eĉ 9,826,676 km²[34]. Inkluzive nur de la landa areo, Usono estas tria laŭ grandeco malantaŭ Rusio kaj Ĉinio, tuj antaŭ Kanado.[35]
Usono estas konsiderata «egdiversa lando»: ĉirkaŭ 17 000 specioj devaskulaj plantoj troviĝas en lakoheraj subŝtatoj kajAlasko, kaj pli ol 1 800 specioj deangiospermoj estas troveblaj nur enHavajo, el kiuj malmultaj kreskas en la kontinento.[38] Usono estas hejmo por multaj bestospecioj. Inter ili pli ol 400 specioj demamuloj, 750 debirdoj, kaj 500 dereptilioj kajamfibioj.[39] Ĉirkaŭ 91 000 malsamaj specioj deinsektoj estis priskribitaj.[40] La Leĝo pri Specioj en Danĝero de1973 protektas minacitajn kaj endanĝerigitajn speciojn kaj iliajnvivejojn, kiuj estas gvidataj kaj prizorgataj de laFiŝkapta kaj Natura Servo de Usono. Ekzistas 58 naciaj parkoj kaj centoj da aliaj federalaj administritaj parkoj, arbaroj, kaj sovaĝejoj.[41] Entute, la registaro posedas 28.8% areoj en la kampara regiono de la lando.[42] La plej granda parto da ili estas protektitaj, kvankam la cetero estas luata por elfosado depetrolo kajtergaso,minado. Nur 2.4% de la teritorio estas uzata kunarmeaj celoj.[42]
Usono estasfederala unio konsistanta el 50 subŝtatoj. La originaj dek tri ŝtatoj estis la sukcedintoj de laDek tri Kolonioj kiuj ribelis kontraŭ laBrita Imperio. Iom post la sendependiĝo, oni kreis tri novajn subŝtatojn surbaze de aliaj jam ekzistantaj:Kentukio elVirginio;Tenesio elNord-Karolino kajMajno elMasaĉuseco.[43] La plejparto de la aliaj ŝtatoj estis kreitaj surbaze de teritorioj akiritaj per militoj aŭ aĉetado de la registaro.Vermonto,Teksaso kajHavajo estas la esceptoj: ili estis sendependaj ŝtatoj antaŭ la integriĝo en la Unio. Dum laUsona Enlanda Milito,Okcidenta Virginio disiĝis de Virginio. La plej laste kreita ŝtato estas Havajo, kiu atingis la agnoskon kiel subŝtato la21-an de aŭgusto1959. La Usono federacia registaro ne permesu ŝtatoj apartiĝi de la unio[44]
La subŝtatoj konsistigas la plejparton de la usona teritorio; la aliaj du areoj kiuj estas konsiderataj integra parto de la lando estas ladistrikto Kolumbio, lafederala distrikto kie troviĝas la ĉefurboVaŝingtono, kaj laroko Palmiro, senhoma teritorio sed aneksita, situanta enPacifiko. Usono ankaŭ posedas kvin grandajn transmarajn teritoriojn:Puerto-Riko kaj laUsonaj Virgulininsuloj enKaribio kajUsona Samoo,Gvamo kajNord-Marianoj en Pacifiko. Naskiĝintoj en tiuj teritorioj, krom Usona Samoo, havas la usonan civitanecon. La usonaj civitanoj kiuj loĝas en tiuj teritorioj havas multajn el la rajtoj kaj devoj kiej tiuj de la civitanoj kiuj naskiĝas en la subŝtatoj; tamen, ili ne pagas federalajn impostojn, ne povas voĉdoni en la usonaj prezident-balotadoj kaj nur havas reprezentanton kiel observanto en la Kongreso.
Ne-enkorpigita teritorio estas termino uzata en Usono por teritorio kiu estas administrata de Usono, sed ne estas integra parto de Usono.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloUsona ŝtato.
Usono estas la plej antikva federacio ankoraŭ funkcianta en la mondo.[45] Ĝi estaskonstitucia,reprezenta kajdemokratiarespubliko, «en kiu la regado de la plimulto estas reguligita per la rajtoj de la minoritatoj, protektitaj de la leĝo». La registaro estas per ladisigo de povoj, difinita de laKonstitucio, kiu funkcias kiel la supera laŭleĝa dokumento de la lando. En la usona federaciisma sistemo, civitanoj estas kutime submetitaj je tri registarniveloj: federacia, ŝtata kaj loka; la devontigoj de la loka administracio estas ofte dividitaj inter distrikta kaj municipa registaroj. En preskaŭ ĉiuj kazoj, administraj kaj leĝdonaj ŝtatlaboristoj estas elektitaj per rekta voĉdono de la civitanoj, loĝantoj de la distrikto. Ekzistas neniuproporcia balotsistemo je la federacia nivelo, kaj ĝi estas tre malofta je pli malaltaj niveloj.
Leĝdona povo: LaDuĉambraKongreso, konsistanta el laSenato kaj laĈambro de Reprezentantoj, ĝi faras la federaciajn leĝojn, deklaras militon, aprobas traktatojn, administras la publikajn buĝetojn, kaj havas la potencon por depovigo, per kiu ĝi povas forigi ŝtatlaboristojn de la registaro.
Plenuma povo: Laprezidento estas laĉefkomandanto de la militistaro, povasvetoi leĝprojektojn antaŭ ili iĝas leĝo, kaj nomumas la membrojn de la Konsilio de Ministroj (sub aprobo de la Senato) kaj aliajn ŝtatlaboristojn, kiuj administras kaj observas federaciajn leĝojn kaj politikojn.
Juĝista povo: LaĈefkortumo kaj pli malaltaj federaciaj tribunaloj, kies juĝistoj estas nomumitaj de la prezidento kun la aprobo de la Senato, ĝi interpretas leĝojn kaj forigas tiujn, kiujn ĉi institucio konsideras kontraŭkonstituciaj.
La Domo de Reprezentantoj havas 435 elektitajn membrojn, ĉiu el ili reprezentas kongresan distrikton por dujara periodo. La sidlokoj de la Ĉambro estas disdonataj inter la ŝtatoj laŭ loĝantaro ĉiun dekan jaron. En lacenso de 2000, sep subŝtatoj havis la minimumon je unu reprezentanto, dumKalifornio, la plej loĝata ŝtato, havis kvindek tri. La Senato havas 100 membrojn en kiu ĉiu ŝtato havas du senatanojn, elektitajn por sesjaraj oficperiodoj; triono de la sidlokoj estas elektita ĉiun duan jaron. La prezidento estas elektata por kvarjara periodo kaj povas esti reelektita por ne pli ol du fojoj. La prezidento ne estas elektebla per rekta voĉdonado, sed per nerekta balot-sistemo en kiu la voĉdonoj estas distribuitaj laŭ ŝtato. La Ĉefkortumo, gvidata de la Ĉefjuĝisto de Usono, havas naŭ membrojn, kiuj labori ĝismorto.
La subŝtataj registaroj estas strukturitaj pli malpli simile;Nebrasko estas escepto ĉar ĝi havas nur unuĉambran parlamenton. La guberniestro de ĉiu ŝtato estas rekte elektita. Kelkaj ŝtatjuĝistoj kaj kabinetoficistoj estas nomumitaj de la guberniestroj de la respektivaj ŝtatoj, dum aliaj estas elektitaj per la popola voĉdono.
Ĉiuj leĝoj kaj registaraj proceduroj estas submetitaj al jura revizio, kaj ajna leĝo kontraŭkonstitucia estas nuligita. La originala teksto de la konstitucio establas la strukturon kaj respondecajn kampojn de la federacia registaro kaj ĝian rilaton kun la unuopaj subŝtatoj. La Artikolo 1 de la konstitucio protektas la rajton je «bona rimedo» (Habeas corpus), kaj la Artikolo 2 garantias la rajton je juĝo kun juĝistoj en ĉiuj krimprocezoj. Amendoj al la Konstitucio bezonas la aprobon de tri kvaronoj de la ŝtatoj. La konstitucio estis ŝanĝita dudek sep fojojn; la unuaj dek konstituciaj amendoj, kiuj konsistigas laĈarton de Rajtoj; kaj ladek kvara amendo formas la centran bazon de la individuaj rajtoj de la usonanoj.
Usono funkcias subdupartia sistemo dum la plej granda parto de ĝia historio. Por elekteblaj oficperiodoj je bazaj niveloj, la ŝtate administritaj antaŭbalotoj elektas la plej gravajn parti-kandidatojn por postaj parlamentaj balotadoj. Ekde la parlamenta balotado de1856, la plej gravaj partioj estis laDemokrata Partio, fondita en1824, kaj laRespublikana Partio, fondita en1854. Ekde laUsona Enlanda Milito, ne estis sukcesa triapartia prezidenta kandidato.
Ene de la usona politika kulturo, la Respublikana Partio estas konsiderita centro-dekstra aŭ «konservativa» kaj la Demokrata Partio estas konsiderita centro-maldekstra aŭ «liberala». La subŝtatoj de laNordoriento kajOkcidenta marbordo kaj kelkaj el la subŝtatoj de la Regiono deGrandaj Lagoj, konataj kiel «bluaj subŝtatoj», estas relative liberalaj. La «ruĝaj subŝtatoj» de la sudaj subŝtatoj kaj partoj de laNordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj kajRoka Montaro estas relative konservativaj.
La gajninto de la prezidant-elekto de2008, la demokratoBarack Obama, estas la 44-a usona prezidento. Ĉiuj antaŭaj prezidentoj estis viroj el nur eŭropa deveno. La sesmonataj elektoj de2010 vidis la ascendon de la Respublikana Partio kaj ĝia regado super la Domo de Reprezentantoj kaj super parto de la Senato, kie la demokratoj retenas la plimulton. En la 112-a Usona Kongreso, la Senato konsistas el 51 demokratoj, dusenpartianoj kiuj aliĝas al la demokratoj, kaj 47 respublikanoj; la Domo konsistas el 242 respublikanoj kaj 193 demokratoj. Ekzistas 29 respublikanaj kaj 20 demokrataj subŝtataj guberniestroj, same kiel unu sendependa.
La usonaelektantaro (angle:United States Electoral College) estas la meĥanismo establita de lausona konstitucio por la nerekta elekto de laprezidanto de Usono kajvicprezidanto de Usono. Civitanoj de Usono voĉdonas en ĉiu subŝtato en ĝenerala balotado por elekti aron de "elektantoj," kiuj ĵuris voĉdoni por la kandidato de iu partio.
Militservo estas libervola, kvankam deviga militservo povas okazi en milita tempo pere de la Selektema Servosistemo.[56] Usonaj fortoj povas esti rapide disfalditaj danke al la granda aro de aviadil-transportiloj de la Aerarmeo, la dek unu aktivajaviadilaj ŝipoj de la mararmeo troviĝas en laAtlantiko kajPacifiko. La militistaro funkciigas 865militbazojn kaj instalaĵojn eksterlande.[57] La amplekso de tiu tutmonda armea ĉeesto instigis kelkajn akademiulojn priskribi Usonon kiel «imperio de bazoj».[58]
Totala usona armea elspezado en 2008 egalis al pli ol 600 000 milionoj da dolaroj, tio estas je 41% pli ol la tutmonda armea elspezado kaj pli alta ol ĉiuj elspezoj de la 14 plej grandaj naciaj armeoj. La pokapa elspezado de 1 967 dolaroj estis proksimume naŭ foje pli granda ol la monda mezumo. Okupante 4% de laMEP, tiu indico estis la dua plej alta inter la 15 plej altaj armeaj elspezantoj, postSaud-Arabio.[59] La baza buĝeto por la Ministerio pri Defendo por2011, 549 000 milionoj da dolaroj, estas pliiĝo de 3,4% inter2010 kaj 85% pli alta ol tiu de2001; kromaj 159 000 milionoj da dolaroj estas proponitaj por la kampanjoj enIrako kajAfganio.[60] Enseptembro 2010, estis ĉirkaŭ 94 000 usonaj soldatoj disfalditaj enAfganio, kaj 50 000 en Irako. Ĝis la5-an de januaro2011, Usono travivis 4 432 armeajn mortojn dum laIraka milito, kaj 1 448 dum lamilito en Afganio.[61]
Usono havaskapitalisman miksitan ekonomion, kiu estas favorigata de riĉajkrudmaterialoj, tre evoluigitainfrastrukturo, kaj alta produktiveco.[62] Laŭ laInternacia Monunua Fonduso, la Usona MEP el 14,4 bilionoj da usonaj dolaroj konsistigas 24% el la Malneta Monda Produktado kaj preskaŭ 21% el la egala aĉetpovo. Ĝi havas la plej grandan nacian MEP en la mondo, kvankam ĝi estas proksimume 5% malpli ol la MEP deEŭropa Unio en 2008. Ĝi estas la17-a lando laŭ MEP po kapo.[63]
Usono estas la plej granda var-importisto kaj la tria plej granda eksportisto, kvankam eksportoj po kapo estas relative malaltaj. En 2008, la totala usona komerca deficito estis 696 000 milionoj da dolaroj.[64]Kanado,Ĉinio,Meksiko,Japanio, kajGermanio estas ĝiaj precipaj komercaj partneroj.[65] En 2007, veturiloj estas la ĉefaj importaĵoj kaj eksportaĵoj. La publika ŝuldo de Usono superis la ĉinan en 2010. Usono estas la dua lando, laŭ raporto, pri tutmonda konkurencivo.[66]
En 2009, laprivata sektoro konsistis je 55,3% de laekonomio, la federacia registara aktiveco kalkulis je 24,1% kaj la aktiveco de la subŝtatoj kaj lokaj administracioj (inkluzive de federaciaj translokigoj) estis la ceteraj 20,6%. La ekonomio estaspostindustria, en kiu lasektoro serva kontribuas per 67,8% de MEP, la nacio daŭre estas industria potenco. En la komercareo la precipa aktiveco laŭ enspezoj estas la komerco pogranda kaj pomalgranda; laŭ netaj enspezoj estas laindustrio, en kiu laĥemiaj produktoj estas la plej gravaj.[67] Usono estas la tria plej granda produktanto de petrolo en la mondo, same kiel ĝia plej granda importisto.
Usona dolaro. Dolaro estas la oficiala valuto ekde 1792.
En la tria jarkvarono de 2010, la usona laborforto konsistis el 154,4 milionoj da homoj.[71] Kun 21,2 milionoj da homoj, la registaro estas la ĉefa dunganto. La plej granda privata dungosektoro estas sanservo kaj socia asistado, kun 16,4 milionoj da homoj. Proksimume 12% el laboristoj estassindikatigitaj, kompare kun 30% enOkcidenta Eŭropo.[72] Laŭ listo de laMonda Banko, Usono estas la unua lando en kiu pli facilas la dungado kaj pagado al laboristoj. En 2009, Usono havis la trian plej altan labor-produktivecon por persono en la mondo, malantaŭLuksemburgo kajNorvegio. Ĝi estis kvara laŭ produktiveco por horo, malantaŭ tiuj du landoj kajNederlando. Kompare kunEŭropo, la korporaciaj kaj personaj impostoj estas ĝenerale pli altaj, dum laboraj kaj, precipe, konsumimpostoj estas pli malaltaj.[73]
Mapo de la Interŝtata Aŭtovoj-Reto kiu etendiĝas sur 75.376 km.[74]
Estante evoluinta lando, Usono havas unu el la plej modernaj kaj ampleksaj transportaj infrastrukturoj: 6.465.799 km deaŭtovojoj, 226.427 km dafervojoj, 15.095flughavenoj kaj 41.009 km de akvovojoj. Por plejparto de la loĝantaro, la aŭto estas la ĉefa transportilo. En2003 estis 759 aŭtoj por ĉiu 1.000 homoj, kompare kun 472 por ĉiu 1.000 loĝantoj de laEŭropa Unio. Pli ol 40% el la personaj veturiloj estaskamionetoj,sportutilaj veturiloj aŭ leĝeraj kamionoj. La averaĝa usonano (inkluzive de stirantoj kaj ne stirantoj) veturas dum 55 minutoj por 47 km ĉiutage.[75]
La tuta civila aerindustrio estas privata, plejparto el la ĉefaj flughavenoj estas publikaj. La tri fluglinioj plej grandaj en la mondo havas usonan kapitalon:Southwest Airlines,American Airlines kajDelta Air Lines.[76] El la 30 flughavenoj kun pleja pasaĝertrafiko en la mondo, 16 troviĝas en Usono. La plej uzata estas laflughaveno Hartsfield-Jackson enAtlanto.[77] Dum la vartransportado per fervojoj estas tre grava, relative malmultaj personoj ĝin uzas por vojaĝi, ene aŭ inter la urbaj zonoj.[78] Nur 9% el la loĝantaro uzas la publikan transporton por atingi laborlokon, tre malalta nivelo kompare kun 38,8% en Eŭropo.[79] Ankaŭ la uzado debicikloj estas minimuma, multe pli malalta ol en Eŭropo.[80]
Labaseno Hoover donas hidroelektran enerion kaj trinkeblan akvon por la sudoriento de la lando.
Totala energikonsumo enlanda estas 3,873 bilionoj dakWh jare, kies ekvivalento estas konsumo de 7,8 tunoj dapetrolo po kapa ĉiujare. En2005, ĉirkaŭ 40% de tiu energio venis el la petrolo, 23% elkarbo kaj 22% eltergaso; la cetero venis elnukleaj centraloj kaj fontoj elrenoviĝanta energio.[81] Usono estas la lando kiu pli konsumas petrolon kaj tergason: ĉiujare ĝi uzas 19,5 milionojn da bareloj da petrolo kaj 627.200 m³ milionoj da tergaso.[82][83] Aliflanke, en la lando troviĝas la 27% el la monda karborezervoj.[84] Dum jardekoj, lanuklea energio ludis limigitan rolon en la energiproduktado kune kun la plejmulto de evoluintaj landoj, parte pro la publika reago post laakcidento en Three Mile Island. Tamen, en2007 la registaro ricevis plurajn petojn pri la konstruado de novaj nukleaj centraloj, per kio konsiderinde malkreskus la uzado defosiliaj brulaĵoj[85] kaj ŝanĝoj en la politiko pri energio de Usono.Dum lastaj jaroj multe kreskis elminigado deskistogaso, kio igis Usonon la plej granda gasproduktanto kaj vekis grandan interesiĝon pri tiu energifonto tra la tuta mondo.
Usona publika eduko estas prizorgata de la ŝtato kaj lokaj administracioj, reguligitaj de laUsona Departemento de Edukado. La edukado estas deviga por infanoj ekde 6- aŭ 7-jariĝo (ĝenerale,infanĝardeno aŭ unua grado) ĝis la 18-jariĝo (kutime ĝis dekdua grado, fino de la mezlernejo); kelkaj subŝtatoj permesas al studentoj forlasi la lernejon je 16 aŭ 17 jaroj.[87] Proksimume 12% el la infanoj estas edukitaj en privataj lernejoj kaj iom pli ol 2% el infanoj estashejmedukitaj.[88]
Usono havas multajn konkurencivajn privatajn kaj publikajn altlernejojn, samkiel komunumajn lernejojn malfermajn al ĉiuj.[89][90] El la usonanoj kun pli ol 25 jaroj, 84.6% studentiĝis enmezlernejo, 52.6% ekzameniĝis en iukolegio, 27.2% bakalaŭriĝis, kaj 9.6% ricevis la diplomiĝon.[91] La baza procentaĵo jelegoscio estas ĉirkaŭ 99%.Unuiĝintaj Nacioj donas al ĝi 0.97 laŭ legoscio, t.e. la 12-a en la mondo.[92]
La pliiĝo deNaziismo en la1930-aj jaroj instigis multajn eŭropajn sciencistojn, inkluzive deAlbert Einstein kajEnrico Fermi, enmigri al Usono. Dum laDua Mondmilito, laProjekto Manhattan evoluigisatombombojn, tiel anoncante la atomepokon. LaKosmokonkuro produktis rapidajn progresojn enraketoj,materiala scienco, kajinformadiko. Usono plejparte evoluigis laARPANET kaj ĝian posteulon, laInterreto. Hodiaŭ, plejparto el la esplorado kaj evoluofinancado (64%), venas de la privata sektoro.[95] Usono estas la ĉefgvidanto en la mondo de sciencaj esplorartikoloj.[96] Usonanoj posedas altnivelajn teknologiaĵojn,[97] kaj preskaŭ duono el usonaj domoj havas aliron al Interreto tralarĝa bendo.[98] La lando estas la unua ellaboranto kaj kultivanto degenetike modifita manĝaĵo, reprezentante la duonon de la bioteknologiaj kultivaĵoj de la mondo.[99]
Laŭ raportoj de laUsona Buroo de la Censo, fine deaprilo 2011 loĝis en la lando311 259 187 personoj, inkluzive de ĉirkaŭ 11.2 milionoj dakontraŭleĝaj enmigrintoj.[100] La tria plej loĝata nacio en la mondo, postĈinio kajBarato.[101] Usono estas la sola industriigita nacio en kiu granda pliiĝo de la loĝantaro estas antaŭvidata.[102] Kun naskfrekvenco de 13,82 por 1 000, 30% sub la monda mezumo, ĝia kresk-indico estas 0,98%, konsiderinde pli alta ol tiuj deOkcidenta Eŭropo,Japanio, kajSud-Koreio.[103] En la fiska jaro 2010, oni koncedis restadpermeson al pli ol 1 miliono da enmigrintoj, la plej granda parto el ili eniris en la landon pere defamilia rekunigo.[104]Meksiko estis la plej elstara fonto de novaj loĝantoj dum pli ol du jardekoj; ekde 1998, Ĉinio, Barato, kaj laFilipinoj ankaŭ elstaris en tiu senco.[105]
Usonaj Laŭleĝaj Permanentaj Loĝantoj en 2010". Oficejo de Enmigrada Statistiko Jara Fluo-Raporto.
Mapo pri la precipaj etnaj grupoj de Usono.
Usono havas tre diversan loĝantaron: tridek unu etnaj grupoj havas po pli ol unu miliono da membroj.[106] La Eŭrop-usonaj estas la plej granda rasa grupo;german-usonanoj,irland-usonanoj, kajangl-usonanoj konsistigas tri el la kvar plej grandaj etnaj grupoj de la lando.Afrik-usonanoj estas la plej granda rasa malplimulto de la nacio kaj tria plej granda etna grupo.Aziaj usonanoj estas la dua plej granda rasa malplimulto de la lando; la du plej grandaj azi-usonaj etnoj estas laĉinoj kajfilipinanoj. En 2010, la usona loĝantaro inkluzivis ĉirkaŭ 6 milionojn da homoj el indiĝena deveno:indianoj (1,8 milionoj) kajalaskaj indiĝenoj (3,1 milionoj ekskluzive el tiu deveno) kaj 1,2 milionoj kun iaindiĝen-havaja aŭpacifik-insula deveno (0,5 milionoj).[107] La censo nun inkluzivas la kategorion "Some Other Race" (Aliaj rasoj) por «respondantoj nekapablaj identigi sin kun iu ajn» el ĝiaj kvin oficialaj ras-kategorioj; pli ol 19 milionoj da homoj estis poziciigitaj en tiu kategorio en 2010.
La kreskado de la hispanlingva komunumo (angle nomataj «Latinos» aŭhispanlingvaj latinamerikanoj) estas grava demografia tendenco. La 50,5 milionoj da hispanlingvaj latinamerikdevenaj usonanoj estas identigitaj kiel homogena etno de la Buroo de la Censo kvankam temas pri homoj el diversaj devenoj venintaj el la centro kaj sudo de Ameriko, el landoj kie la hispana estas parolata. 64% el la hispanlingvaj usonanoj havasmeksikan devenon.[108] Inter 2000 kaj 2010, la hispanlingva latinamerika loĝantaro de la lando pliiĝis je 43% dum la ne-hispana loĝantaro kreskis nur 4,9%. Parto de tiu kresko ŝuldas al la enmigrado. En 2007, 12,6% el la usona loĝantaro naskiĝis eksterlande, kaj 54% el tiu procento naskiĝis enLatinameriko.[109] Fekundeco ankaŭ estas grava faktoro; la mezuma latinamerika virino naskas 3,0 infanojn en sia vivo, kompare kun 2,2 por ne-latinamerikaj nigrulinoj kaj 1,8 por ne-latinamerikaj blankaj virinoj.[110] Malplimultoj (kiel difinitaj en la Buroo de Censo) konsistigas 34% el la loĝantaro;[111] oni antaŭvidas ke ili iĝos la plimulto antaŭ2042.[112]
Ĉirkaŭ 82% el la usonanoj loĝas enurbaj areoj (tiaj areoj inkluzivas la antaŭurbojn); preskaŭ la duono loĝas en urboj kun pli ol 50 000 homoj.[113] En 2008, 273 loĝlokoj havis po pli ol 100 000 loĝantoj, naŭ grandurboj havis po pli ol 1 miliono da loĝantoj, kaj kvarmondurboj havis po pli ol 2 milionoj (Novjorko,Los-Anĝeleso,Ĉikago, kajHouston).[114] Ekzistas 52 metropolaj areoj kun populacioj pli grandaj ol 1 miliono.[115] El la 50 plej rapide kreskantaj metropolaj regionoj, 47 troviĝas en la okcidento aŭ sudo de Usono. La metropolaj regionoj deDalaso,Hustono,Atlanto, kajFenikso kreskis ĝis pli ol unu miliono da homoj inter 2000 kaj 2008.[115]
Univisión, la plej granda hispanlingva televidkanalo en Usono
Laangla estas la nacia lingvode facto. Kvankam ekzistas neniu oficiala lingvo je federacia nivelo, kelkaj leĝoj, kiel ekzemple por la usona civitaniĝo, devigas la scipovon de la angla.[116] En 2007, ĉirkaŭ 226 milionoj da usonanoj, aŭ 80% el la loĝantaro pli ol 5 jarojn aĝaj, parolis hejme nur la anglan. Lahispana, parolata hejme de 12% el la loĝantaro, estas la dua plej ofta kaj la dua plej vaste instruita lingvo. Kelkaj usonanoj pledas por la oficialigo de la angla lingvo en la tuta lando, ĉar la lingvo estas oficiala en almenaŭ dudek ok ŝtatoj.[117] Lahavaja kaj la angla estas la du oficialaj lingvoj enHavajo.[118]
Kvankam sen oficiala lingvo,Nov-Meksiko havas leĝojn kiuj instigas la uzon kaj de la angla kaj de la hispana, samkielLuiziano faras por la angla kaj lafranca.[119] Aliaj ŝtatoj, kiel ekzempleKalifornio, postulas la publikigon de hispanlingvaj versioj de kelkaj registaraj dokumentoj.[120] Pluraj insulaj teritorioj garantias la oficialan rekonon de la tieaj lokaj lingvoj, kune kun la angla: lasamoa kajĉamora estas agnoskitaj deUsona Samoo kajGvamo, respektive;karolina kaj ĉamora estas rekonitaj deNord-Marianoj; la hispana estas oficiala kaj plej vaste parolata lingvo dePuerto-Riko.
Usono estas oficialelaika ŝtato. LaUnua Amendo al la Usona Konstitucio garantias liberan praktikadon de religio kaj malpermesas ke la registaro preferas iun ajn religion super alia. Laŭ esploro de2002, 59% el la usonanoj diris ke religio ludis «gravegan rolon en siaj vivoj», multe pli alta indico ol en iu ajn alia riĉa nacio.[121] Laŭ enketo de2007, 78,4% el plenkreskuloj identigis sin kielkristanoj,[122] kio estis malpliiĝo kompare al la enketo de1990 kiam estis 86,4%[123].Protestantaj konfesioj havas 51,3%, dum laRomkatolika Eklezio kun 23,9%, estis la plej granda apartakristana eklezio. La studo klasifikas blankajn evangelianojn, 26,3% el la loĝantaro, kiel la plej granda religia grupo de la lando; alia studo arigas ĉiujn evangelianojn je 30-35%. Al la ne-kristanaj religioj en 2007 apartenis 4,7% enketitoj.[123] La precipaj ne-kristanaj kredoj estisJudismo (1,7%),Budhismo (0,7%),Islamo (0,6%),Hinduismo (0,4%), kajUnitaria Universalismo (0,3%) kajBahaismo (753,423 kredantoj).[124] La enketo ankaŭ raportis ke 16,1% el la usonanoj estasateistoj aŭagnostikuloj, aŭ simple ne havis religion.[122][123]
En la jaro 2006, lavivdaŭro en Usono estis 77,8 jaroj ĉe naskiĝo, unu jaron malpli ol en la landoj deOkcidenta Eŭropo, kaj tri ĝis kvar jarojn sub la nivelo deNorvegio,Svislando, kajKanado. Dum la lastaj du jardekoj, la vivdaŭro de la usonanoj falis de la 11-a ĝis la 42-a en la mondo.[125] La bebmorta ofteco je 6,37 por mil naskitoj. Ĉirkaŭ unu triono el la plenkreskuloj estas dikegaj kaj kroma triono estasobeza; la obezindico, la plej alta en la industriigita mondo, duobliĝis en la lasta jarcent-kvarono. La obezeco kaŭzasdiabeton 2, kiu de multaj fakuloj estas konsiderataepidemio.[126][127]
La usona gravedecindico inter adoleskulinoj egalas al 79,8 por 1 000 virinoj, tio estas preskaŭ kvaroble pli ol tiu enFrancio kaj kvin fojojn tiu enGermanio.Aborto, laŭleĝa en kelkaj kazoj, estas tre polemika afero. Multaj subŝtatoj malpermesas publikan financadon por la abortigo kaj restriktas malfruajn abortojn, postulas ke gepatroj sciu pri la afero kaj lasas atendoperiodon. Dum la abortindico malkreskas, la abortoproporcio de 241 por 1 000 vivaj naskiĝoj kaj abortindico je 15 por 1 000 virinoj ankoraŭ estas pli altaj ol tiuj de la plej multaj okcidentaj nacioj.
La elspezoj de la usona sansistemo longe superas ajnan nacion, kaj pokape kaj laŭ la procento en la MEP.[128] LaMonda Organizaĵo pri Sano vicigis la usonan sansistemon en 2000 en la unua loko surbaze de kapacito-respondo, sed en la 37-a loko laŭ totala efikeco. Usono estas ĉefgvidanto en la medicina novigado. En 2004, la neindustria sektoro foruzis trioble pli multe olEŭropo pokape en biomedicina esplorado.
Male al ĉiuj aliaj industriaj landoj, sanservo en Usono ne estas universala. En 2004, la privata asekuro pagis 36% el la personaj san-elspezoj, kaj la federacia, ŝtata, kaj lokaj administracioj pagis 44%.[129] En 2005, 46,6 milionoj da usonanoj, 15,9% el la populacio, estis neasekuritaj, je 5,4 milionoj pli ol en 2001. La ĉefa kaŭzo de tiu pliiĝo estas la falo en la nombro de usonaj dungitoj kun asekuro. La afero pri neasekuritaj kaj subasekuritaj usonanoj estas grava politika temo. Esploro de la jaro 2009 taksis ke tiu manko de asekuro iel kaŭzis morton al 45 000 homoj jare. En 2006,Masaĉuseco iĝis la unua subŝtato kiu postulis universalan asekuron. Federacia leĝaro aprobita en la komenco de 2010 devigos individuo aĉeti asekuro antaŭ2014.
Usono estasmultkultura nacio, hejmo de multaj etnaj grupoj, tradicioj, kaj valoroj.[130] Krom la nuna malgrandaaborigena loĝantaro kiu konsistas elindianoj kajindiĝenaj havajanoj, preskaŭ ĉiuj usonanoj aŭ ties prapatroj enmigris dum la pasintaj kvin jarcentoj.[131] La komuna kulturo por la plejparto de la usonanoj estas laokcidenta kulturo, veninta kun la eŭropaj enmigrintoj sed ankaŭ kun influoj de multaj aliaj fontoj, kiel ekzemple tradicioj alportitaj desklavoj el Afriko>[132]. La lastatempa enmigrado elAzio kaj specialeLatinameriko aldonis pli da elementoj al la kultura miksaĵo kiu estis priskribita kiel «homogenafandopoto» kaj «heterogena salatujo» en kiu enmigrintoj kaj ties posteuloj konservas kaj kundividas siajn kulturaĵojn.
Laŭ analizo pri la kultura dimensio farita deGeert Hofstede, Usono havas la plej altanindividuismon ol ajna lando analizita.[133] Dum en lapopulara kulturo oni diras ke Usono estas senklasa socio, akademiuloj identigas signifajn diferencojn inter la sociaj klasoj de la lando, influante socianiĝon,lingvon, kaj principojn.[134] La usona laborista meza klaso antaŭenigis multajn nuntempajn sociajn tendencojn kiel ekzemple modernanfeminismon,ekologiismon, kaj multkulturismon.[135][136] La sama esploro diris ke la usonanoj grandparte ligas siajn sociajn vidpunktojn, kaj kulturajn atingojn al siaj postenoj.[137] Ankaŭ ekzistas la tendenco valorigi la sociekonomian atingon, kaj mezume ordinaraj homoj estas ĝenerale rigardataj kiel pozitivaĵo. Tamen la tiel nomatausona revo, aŭ la percepto ke usonanoj ĝuas altan socian vivon, ludas ŝlosilan rolon por la altirado de enmigrintoj. Sed diversaj studoj indikas ke Usono havas malpli altan socian vivon olKanado kajEŭropo.[138]
Plejparte virinoj laboras ekster la hejmo kaj havas ian diplomiĝon. En 2007, 58% el la usonanoj pli ol 18 jarojn aĝaj estis geedziĝintaj, 6% estis vidvaj, 10% estis divorcitaj, kaj 25% neniam estis geedziĝintaj.Samseksa edzeco estas polemika afero. Kelkaj subŝtatoj permesasregistritajn partnerecojn anstataŭ edziĝo. Ekde 2003, pluraj subŝtatoj permesis edziĝon inter samseksuloj kiel rezulto de jura aŭ leĝdona ago, dum balotantoj en pli ol 12 da subŝtatoj baris la praktikon perreferendumo.
Usono estas la lando kun plej multnombra televidspektantaro en la mondo,[141] kaj la meza spekto-tempo daŭre pliiĝas, atingante kvin horojn tage en2006.[142] La kvar gravaj elsendretoj estas komercaj unuoj. Usonanoj aŭskultas la radion, ankaŭ plejparte komercigita, averaĝe dum du horoj kaj duonhoro tage.[143] Krom retportaloj kaj serĉiloj, la plej popularaj retejoj estasFacebook,YouTube,Vikipedio,Blogger,EBay, kajYahoo!.[144]
La ritmaj kaj lirikaj stiloj de la afrik-usona muziko profunde influis la usonan muzikon kio distingas ĝin de eŭropaj tradicioj. Elementoj el lafolklora muziko kiel ekzemple labluso kaj kio nun estas konata kielolda muziko estis adoptitaj kaj transformitaj en popularajn ĝenrojn kun tutmonda spektantaro.Ĵazo estis evoluigita de novigantoj kiel ekzempleLouis Armstrong kajDuke Ellington komence de la 20-a jarcento.Kontreo evoluis en la1920-aj jaroj, kajritmenbluso en la1940-aj jaroj.Elvis Presley kajChuck Berry estis inter la unuaj pioniroj derokenrolo. En la1960-aj jaroj, la populareco deBob Dylan helpis la renaskiĝon de la folklora muziko kaj li konvertiĝis en unu el la plej famkonataj kantverkistoj de Usono; samtempeJames Brown ĉefgvidis la evoluon defunko. Pli lastatempaj usonaj kreaĵoj inkluzivasrepon kajhaŭzon. Usonaj popsteluloj kiel ekzempleElvis Presley,Michael Jackson, kajMadonna estas tutmondaj famuloj.[145]
Tipaj pladoj kiel ekzemplepomokuko, rostitakokidaĵo,pico,burgeroj, kajkolbasobulkoj venas de receptoj de diversaj enmigrintoj.Terpomfingroj, meksikaj pladoj kiel ekzempletakoj el maiza kaj el tritika faruno, kaj pladoj surbaze depasto libere adaptitaj elitalaj fontoj estas vaste manĝataj. Usonanoj ĝenerale preferaskafon olteo. La reklamoj de la usonaj entreprenoj pri laoranĝa suko kajlakto igis ilin la oftaj trinkaĵoj por la matenmanĝo. La ofta manĝado ĉerapidmanĝejoj estas unu el la kaŭzoj deobezeco en Usono.Gastrinkaĵoj estas vaste popularaj; sukerigitaj trinkaĵoj okupas 9% en la kaloria konsumado de la mezuma usonano.[153]
Ekde la fino de la 19-a jarcento,basbalo estas konsiderata la nacia sporto en Usono, eĉ post populariĝo deusona piedpilkado.Basketbalo, kajglacihokeo estas la aliaj du precipaj sportoj kun profesiaj teamoj. La Universitataj Ligoj pri usona piedpilkado kaj basketbalo altiras grandajn spektantarojn. Usona piedpilkado estas la plej populara sporto.Boksado kajĉevalvetkuro estis la individuaj sportoj plej spektitaj, sed nuntempe pli popularasgolfo kajaŭtosporto, precipeNASCAR. Kvankamfutbalo ne estas inter la plej popularaj sportoj je profesia nivelo, ĝi havas vastan ludantaron inter junuloj kaj amatoroj.Teniso kaj multaj subĉielaj sportoj ankaŭ estas popularaj.
↑Dull, Jonathan R. (2003). "Diplomacy of the Revolution, to 1783", p. 352, chap. inA Companion to the American Revolution, ed. Jack P. Greene and J. R. Pole. Maiden, Mass.: Blackwell, pp. 352–361.ISBN 1-4051-1674-9.
↑LaEŭropa Unio havas pli larĝan kolektivan ekonomion, sed ne estas ununura nacio.
↑Russell, David Lee (2005).The American Revolution in the Southern Colonies. Jefferson, N.C., and London: McFarland, p. 12.ISBN 0-7864-0783-2.
↑Blackburn, Robin (1998).The Making of New World Slavery: From the Baroque to the Modern, 1492–1800. London and New York: Verso, p. 460.ISBN 1-85984-195-3.
↑Morrison, Michael A. (1999).Slavery and the American West: The Eclipse of Manifest Destiny and the Coming of the Civil War. Chapel Hill: University of North Carolina Press, pp. 13–21.ISBN 0-8078-4796-8.
↑De Rosa, Marshall L. (1997).The Politics of Dissolution: The Quest for a National Identity and the American Civil War. Edison, NJ: Transaction, p. 266.ISBN 1-56000-349-9.
↑Foner, Eric, and John A. Garraty (1991).The Reader's Companion to American History. New York: Houghton Mifflin, p. 576.ISBN 0-395-51372-3.
↑McDuffie, Jerome, Gary Wayne Piggrem, and Steven E. Woodworth (2005).U.S. History Super Review. Piscataway, NJ: Research & Education Association, p. 418.ISBN 0-7386-0070-9.
↑Axinn, June. (2007)Social Welfare: A History of the American Response to Need,7‑a eldono, Allyn & Bacon.ISBN 978-0-205-52215-6.
↑http://www.nps.gov/history/history/online_books/anthropology74/ce3.htm%7Ctitle=A Brief History of Japanese American Relocation During World War II|work=Confinement and Ethnicity: An Overview of World War II Japanese American Relocation Sites|month=October|date=July 2000|accessdate=2010-04-02|publisher=National Park Service
↑Kennedy, Paul (1989).The Rise and Fall of the Great Powers. New York: Vintage, p. 358.ISBN 0-679-72019-7.
↑Wright, Gavin, kaj Jesse Czelusta, "Resource-Based Growth Past and Present", enNatural Resources: Neither Curse Nor Destiny, ed. Daniel Lederman and William Maloney (World Bank, 2007), p. 185.ISBN 0-8213-6545-2.
↑Thompson, William, and Joseph Hickey (2005).Society in Focus. Boston: Pearson.ISBN 0-205-41365-X.
↑Fiorina, Morris P., and Paul E. Peterson (2000).The New American Democracy. London: Longman, p. 97.ISBN 0-321-07058-5.
↑Holloway, Joseph E. (2005).Africanisms in American Culture, 2d ed. Bloomington: Indiana University Press, pp. 18–38.ISBN 0-253-34479-4. Johnson, Fern L. (1999).Speaking Culturally: Language Diversity in the United States. Thousand Oaks, Calif., London, and New Delhi: Sage, p. 116.ISBN 0-8039-5912-5.
↑Gutfield, Amon. (2002)American Exceptionalism: The Effects of Plenty on the American Experience. Brighton and Portland: Sussex Academic Press, p. 65.ISBN 1-903900-08-5.
↑Ehrenreich, Barbara. (1989)Fear of Falling, The Inner Life of the Middle Class. Nov-Jorko: HarperCollins.ISBN 0-06-097333-1.
↑The Unkillable Dream of the Great American Novel:Moby-Dick as Test Case
↑Quinn, Edward (2006).A Dictionary of Literary and Thematic Terms. Infobase, p. 361.ISBN 0-8160-6243-9. Seed, David (2009).A Companion to Twentieth-Century United States Fiction. Chichester, West Sussex: John Wiley and Sons, p. 76.ISBN 1-4051-4691-5. Meyers, Jeffrey (1999).Hemingway: A Biography. New York: Da Capo, p. 139.ISBN 0-306-80890-0.
↑Brown, Milton W. (1988 1963).The Story of the Armory Show. New York: Abbeville.ISBN 0-89659-795-4.
↑Sheridan, Morley.Spread A Little Happiness:the First Hundred Years of the British Musical, New York: Thames and Hudson, 1987,ISBN 0-500-01398-5, p.15
↑Daniels, Les. (1998)Superman: The Complete History,1‑a eldono, eldonejoTitan Books, p. 11.ISBN 1-85286-988-7.
↑Boslaugh, Sarah (2010); "Obesity Epidemic" ("epidemia troa manĝado" aŭ iom malrespekte "epidemia trodikeco"), enCulture Wars: An Encyclopedia of Issues, Viewpoints and Voices ("Kulturmilitoj: Enciklopedio de Temoj, Vidpunktoj, kaj Voĉoj"), eld. Roger Chapman. Armonk, Novjorko: eldonejo M. E. Sharpe, paĝoj 413–14.ISBN 978-0-7656-1761-3.
↑Smith, Andrew F. (2004):The Oxford Encyclopedia of Food and Drink in America ("La Oksforda Enciklopedio de Manĝaĵo kaj Trinkaĵo en Usono"). Novjorko:Oxford University Press, paĝoj 131–32.ISBN 0-19-515437-1. Levenstein, Harvey (2003).Revolution at the Table: The Transformation of the American Diet ("Revolucio ĉe la Tablo: La Transformo de la Usona Dieto").Berkelio,Los-Anĝeleso kajLondono: eldonejoUniversity of California Press, paĝoj 154–55.ISBN 0-520-23439-1.