Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Okcidenta marbordo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elUsona Okcidenta Marbordo)
Okcidenta marbordo de Usono
Geografia regiono
marbordo,regiono de Usono[+]

LandoUsono



Vikimedia Komunejo:  West Coast of the United States[+]
vdr
La statoj montritaj en purpurruĝa estas en la termino 'Okcidenta Marbordo' 'Pacifika Marbordo.'
Regionaj difinoj varias laŭ la fontoj. La ŝtatoj montritaj tutruĝe estas kutime konsiderataj, dum la striitaj ŝtatoj povas aŭ ne esti konsiderataj kiel parto de la Okcidenta Marbordo.
West Coast heritage collage

La "Okcidenta Marbordo", aŭ "Pacifika Marbordo" estas terminoj por la plej okcidentaj marbordaj ŝtatoj deUsono. Ĝi plej ofte komprenata inkludas la ŝtatojn deKalifornio,Oregono,Vaŝingtonio kajAlasko. AnkaŭArizono kajNevado, kiuj ne estas marbordaj ŝtatoj, estas ofte inkluditaj pro ties proksimeco al la propra Pacifika Marbordo kaj pro ties ekonomiaj kaj kulturaj ligoj kun Kalifornio.

Kvankam ne parto de la kontinenta Usono,Havajo fakte bordas ĉe laPacifika Oceano kaj povas esti inkluditaj en tiu koncepto de "Okcidenta Marbordo". Je 2007 la ĉirkaŭkalkulita populacio de la inkluditaj ŝtatoj estus el 50 al 60 milionoj, depende de kiuj ŝtatoj estas inklude en la ĉirkaŭkalkulo.[1]

La Okcidenta Marbordo estas ofte simple menciata kiel "la Marbordo," olda termino uzata ĉefe en laNordorienta Usono. Baze sur ties reputacio esti politike plimaldekstra ol aliaj partoj de Usono la termino "Maldekstra Marbordo" estas foje uzata.

Plej gravaj marbordaj urboj de la Okcidenta Marbordo estasSan Diego,Los Angeles,San Francisco,Seattle,Anchorage kajHonolulu. Plej gravaj nemarbordaj urboj de la Okcidenta Marbordo estasFenikso (Arizono),Las Vegas,Portlando (Oregono),Sakramento (Kalifornio) kajFresno (Kalifornio).

La Historio de la Okcidenta Marbordo de Usono inkludas la alvenon de la unuaj homoj antaŭ 10,000 jaroj kaj la ĉeeston de (krom indiĝenoj) hispanoj, britoj, meksikanoj, rusoj kaj usonanoj kaj esploristoj kaj setlantoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. United States Census Bureau, 2005 American Community Survey. Suma ĉirkaŭkalkulo por CA, OR, WA, AK kaj CA, OR, WA, AZ, NV, AK, HI. Arkivita ella originalo je 2007-06-26. Alirita 2009-02-24 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Okcidenta_marbordo_de_Usono&oldid=8657864"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp