Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Uskleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La du uskloj de la unua litero de la Esperanta alfabeto.

Uskleco estas la karakterizaĵo kiu kontrastigas la majusklan kaj minusklan formojn de laŭsignife egalajliteroj en la modernaj eŭropajalfabetoj (novlatina, novgreka, cirila).

En la norma Esperanto la literoj posedas nur la du indikitajn usklojn: lamajuskloj estas

ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ

kaj laminuskloj estas

abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz

La terminonusklo oni aplikas ankaŭ al la vortoj: la vorto „vorto“ estas minuskla (konsistas el minuskloj); la vorto „UEA“ estastutmajuskla (ĉiuj ĝiaj literoj estas majuskloj).

Iuj vortoj kombinas la usklojn:

  • La nomojn proprajn oni komencas per majusklo kaj daŭrigas per minuskloj: „Petro“, „Ĉinio“. Tiaokaze oni parolas prinomuskla skribo.
  • En iuj vortoj oni pli libere miksas la maujsklojn kun minuskloj: „AdE“, „NaCl“,dosierNomo, „iPad“; tio estasmiksuskla skribo.

En kelkajskribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas estkiel literojn (ekz-e la ĉeĥach aŭ la serba-kroatanj); la surogataj esperantaj skriboj percx, gx, hx, jx, sx, ux aŭ perch, gh, hh, jh, sh apartenas al la sama speco. Tiaj malsimplaj literoj posedas po tri usklojn, simile al la plurliteraj vortoj: krom la usklojn majuskla kaj minuskla ili havas ankoraŭ nomusklon je la nivelo alfabeta, la literformon uzatan por skribi nomojn proprajn:

minusklecxgxhxjxsxuxehxosxangxo
MAJUSKLECXGXHXJXSXUXCXIUJXAUXDE
NomuskleCxGxHxJxSxUxSxekspiro

Komputado

[redakti |redakti fonton]

Tekstoredaktiloj entenas specialajn komandojn por ŝanĝi la usklon; ekz-e enEmakso:

M-l — minuskligu(Lowercasing)KamelVortokamelvorto
M-u — MAJUSKLIGU(Upcasing)KamelVortoKAMELVORTO
M-c — Nomuskligu(Capitalize)KamelVortoKamelvorto

Similajn funkciojn disponigas laprogramlingvoj (toupper, tolower ktp).

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la antikva epoko ĉiuj skribsistemoj, ankaŭ la greka kaj Latino, estis unuusklaj (do, faktesenusklaj). Tiaj restas multaj alfabetoj, interalie lahebrea, araba, kartvela,devanagara ktp. Diversmaniere kombini majusklojn kun minuskloj komencis la skribistoj de laFranka imperio (unue nur por marki komencon de la alineoj). Pli moderna gramatika diferencigo de la uskloj datiĝas deRenesanco. El la vidpunkto de la sistememo, de la principo «unufonemo — unu litero», la uskleco estas difekto de Esperanto. Ĝi malestas en aliaj raciismaj projektoj (ekz-e en laŜava alfabeto).

La alfabetojn, kiuj distingas du usklojn, oni povas nomiduusklaj (respektive, tiujn kiuj posedas tri usklojn,triusklaj). Resuma ekzemplo pri alfabetoj triusklaj, duusklaj kaj senusklaj:

KroataIksismoEsperantoGrekaRusaArmenaHebreaStarlinga-Ŝava
KLLJMNNJOABCCXDEFGGXABCĈDEFGĜΑΒΓΔΕΖΗАБВГДЕЖԱԲԳԴԵԶԷאבגדהוזח𐑨𐑚𐑔𐑗𐑛𐑧𐑓𐑜𐑡𐑣𐑙𐑦𐑢
KLLjMNNjOABCCxDEFGGx
klljmnnjoabccxdefggxabcĉdefgĝαβγδεζηабвгдежաբգդեզէ

La terminoj

[redakti |redakti fonton]

La terminouskleco venas de la komuna parto de la vortojmajusklo kajminusklo. En tiu formo la termino plu estas ofte uzata en Esperanto, kvankam malfacilas diri, kion en tia uzo signifu la radiko USKL. En la raciigita formousklo ĝi estas pli facile difinebla (iom simile al la konceptojsekso, aŭludkarta emblemo ktp). La terminojnomuskla, miksuskla aperas en laKomputada Leksikono.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uskleco&oldid=9049395"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp